— Iru kaj petegu Dion, ke li pardonu al ci ciajn kulpojn, — li diris al ŝi malserene. — Forkuru, antaŭ ol la malbona spirito, kiu cin implikis, klinos cin al kompleta falo kaj antaŭ ol ci malkonfesos la Savinton. Dio mortis por ci sur la kruco, por per sia sango elaĉeti cian animon, sed ci preferis ekami tiun, kiu volis cin fari sia konkubino. Dio mirakle cin savis el liaj manoj, sed ci malfermis la koron al la malĉasta voluptodeziro kaj ekamis la filon de mallumo. Kio li estas? Amiko kaj servanto de Antikristo, kunulo de liaj diboĉoj kaj krimoj. Kien li cin kondukos, se ne en tiun abismon kaj en tiun Sodomon, kie li mem vivas, kaj kiun Dio detruos per la flamo de sia kolero? Sed mi diras al ci: prefere ci mortu, prefere la muroj de ĉi tiu domo falu sur cian kapon antaŭ ol tiu viro enrampos cian bruston kaj ĝin salivos per la veneno de sia malnobleco.
Kaj li ekscitiĝadis ĉiam pli, ĉar la kulpo de Ligia inspiris al li ne nur koleron, sed ankaŭ abomenon kaj malestimon por la homa naturo ĝenerale, kaj speciale por la virina, kiun eĉ la kristana instruo ne ŝirmis kontraŭ la malfirmeco de Evo. Ne gravis por li, ke la knabino restis ĉasta, ke ŝi volis forkuri de tiu amo kaj ke ŝi konfesis ĝin kun bedaŭro kaj pento. Krispo volis ŝin ŝanĝi en anĝelon kaj levi en altsferojn, kie ekzistis nur amo al Kristo, kaj jen ŝi ekamis aŭgustanon! La nura penso pri tio plenigis lian koron per teruro, kiun plifortigis la sento de espertrompo kaj seniluziiĝo. Ne! Tion li ne povis al ŝi pardoni! Vortoj de indigno bruligis liajn lipojn, kvazaŭ ardantaj karboj; li ankoraŭ batalis kontraŭ si mem por ilin ne elparoli, sed li skuis siajn maldikajn manojn super la terurita knabino. Ligia sentis sin kulpa, sed ne tiagrade. Ŝi kredis eĉ, ke la foriĝo el la domo de Mirjam’ estos ŝia venko kontraŭ la tento kaj moderigos ŝian kulpon. Krispo polvigis ŝin; li montris al ŝi la tutan vantecon kaj malnoblecon de ŝia animo, kiun ŝi ĝis nun neniam en si suspektis. Ŝi kredis eĉ, ke la maljuna presbitero, kiu de la momento de ŝia forkuro estis por ŝi kvazaŭ patro, elmontros al ŝi iom da kompato, ŝin konsolos, kuraĝigos kaj plifirmigos.
— Al Dio mi oferas mian senreviĝon kaj mian doloron, — li parolis, — sed ci malfideliĝis al la Savinto, ĉar ci flankeniris kvazaŭ sur marĉon, kies vaporoj venenis cian animon. Ci povis oferi ĝin al Kristo, kiel multekostan vazon, kaj diri al li: «Sinjoro, plenigu ĝin per favoro!» Sed ci preferis oferi ĝin al servanto de la malbona spirito. Dio al ci pardonu kaj cin kompatu; ĉar mi, ĝis ci forĵetos la serpenton… mi, kiu cin opiniis elektita…
Kaj subite li ĉesis paroli, ĉar li rimarkis, ke ili ne estis solaj.
Tra la velkintaj konvolvuloj kaj tra la hederoj, egale verdaj somere kaj vintre, li ekvidis du homojn, el kiuj unu estis la apostolo Petro. La alian li ne povis komence rekoni, ĉar mantelo el dika harteksaĵo, nomata ,[233] kovris parton de lia vizaĝo. Dum momento ŝajnis al Krispo, ke tio estis Ĥilono.
Ili dume, ekaŭdinte la levitan voĉon de Krispo, eniris la laŭbeton kaj sidiĝis sur ŝtonan benkon. Tie la kunulo de Petro malkovris vizaĝon malgrasan, kun senhariĝanta kranio, kovritan flanke de krispaj haroj, kun ruĝetaj palpebroj kaj kurba nazo — malbelan kaj kune inspiritan vizaĝon, en kiu Krispo rekonis la trajtojn de Paŭlo el Tarso.
Sed Ligia, sin ĵetinte sur la genuojn, ĉirkaŭbrakis kvazaŭ en malespero la piedojn de Petro kaj, preminte sian afliktitan vizaĝon al la faldoj de lia mantelo, restis tiel en silento.
Kaj Petro diris:
— Pacon al viaj animoj.
Poste, vidante la infanon ĉe siaj piedoj, li demandis, kio okazis. Tiam Krispo komencis rakonti ĉion, kion Ligia al li konfesis: ŝian pekan amon, ŝian deziron forkuri el la domo de Mirjam’; kaj sian bedaŭron, ke la animo, kiun oferi al Kristo li volis pura, kiel larmo, makuliĝis per mondana sento al kunulo de ĉiaj krimoj en kiuj dronis la idolana mondo kaj kiuj vokis pri venĝo de Dio.
Ligia dum lia rakontado ĉirkaŭprenadis ĉiam pli forte la piedojn de la apostolo, kvazaŭ volante ĉe ili serĉi defendon kaj elpetegi almenaŭ iomete da kompato.
La apostolo, aŭskultinte ĝis la fino, sin klinis kaj metis sian kadukan manon sur ŝian kapon, poste li levis la okulojn al la maljuna pastro kaj diris:
— Krispo, ĉu ci ne aŭdis, ke nia amata Majstro ĉeestis la edziĝofeston en Kano kaj benis la amon inter la viro kaj la virino?
La manoj de Krispo falis kaj li rigardis kun mirego la parolanton, ne povante eldiri eĉ vorton.
Kaj tiu, post momenta silento, plu demandis:
— Krispo, ĉu ci supozas, ke Kristo, kiu permesis al Maria el Magdalo kuŝi ĉe siaj piedoj[234] kaj kiu pardonis al la adultulino, sin forturnus de ĉi tiu infano, pura, kiel larmo?
Ligia, plorĝemante, ankoraŭ pli forte sin alpremis al la piedoj de Petro, kompreninte, ke ne vane ŝi serĉis tie defendon. La apostolo, levinte ŝian vizaĝon, surverŝitan de larmoj, parolis al ŝi:
— Kiel longe la okuloj de tiu, kiun ci amas, ne malfermos sin al la lumo de la vero, tiel longe lin evitu, ke li ne alkonduku cin al peko; sed preĝu por li kaj sciu, ke nenia kulpo estas en cia amo. Kaj ĉar ci volas defendi cin de la tento, tiu ĉi merito estos al ci kalkulita. Ne ĉagreniĝu kaj ne ploru, ĉar mi diras al ci, ke la favoro de la Savinto ne forlasis cin, ke ciaj preĝoj estos elaŭskultitaj, kaj post la malĝojoj komenciĝos tagoj de feliĉo.
Dirinte ĉi tion, li metis ambaŭ manojn sur ŝiajn harojn kaj levinte la okulojn supren, benis ŝin. El lia vizaĝo radiis supertera boneco.
Sed la pentigita Krispo komencis sin humile pravigi:
— Mi pekis kontraŭ la kompatemo, — li diris, — sed mi pensis ke, allasante la teran amon al la koro, ŝi malkonfesas Kriston…
Petro respondis:
— Trifoje mi lin malkonfesis, tamen li min pardonis kaj ordonis paŝti liajn ŝafojn.
— … Kaj tial, — finis Krispo, — ke Vinicio estas aŭgustano…
— Kristo moligadis korojn ankoraŭ pli malmolajn, — respondis Petro.
Ĉe tio Paŭlo el Tarso, kiu ĝis nun silentis, almetis la fingrojn al sia brusto kaj, montrante sin mem, diris:
— Jen mi estas tiu, kiu persekutadis kaj ekzekutigadis la servantojn de Kristo. Dum la ŝtonumo de Stefano mi gardis la vestojn de tiuj, kiuj lin ŝtonumis; mi volis elradikigi la Veron el la tuta priloĝata tero — kaj tamen ĝuste min la Sinjoro destinis, ke mi ĝin portu en ĉiujn landojn. Kaj mi ĝin predikis en Judeo, en Grekujo, sur la insuloj kaj en ĉi tiu malpia urbo, kiam mi loĝis ĉi tie unuafoje kiel malliberigito. Kaj nun, kiam min alvokis Petro, mia estro, mi enpaŝos ĉi tiun domon, por klini tiun fieran kapon al la piedoj de Kristo kaj ĵeti semon en tiun ŝtonplenan grundon, kiun la Sinjoro fruktodonigos, por ke ĝi nasku riĉan rikolton.
Li leviĝis — kaj tiam al Krispo ĉi tiu malgranda, kurbadorsa homo ekŝajnis tio, kio li efektive estis: giganto ekskuonta la fundamentojn de la tero kaj ekposedonta la popolojn kaj la landojn.
Ĉapitro 28ª
Petronio al Vinicio:
«Kompatu min, mia kara, imitu en ciaj leteroj nek la lacedemonianojn, nek Julion Cezaron. Se ci almenaŭ povus, kiel li, skribi: [235] — mi aprobus tiam la lakonecon. Sed cia letero signifas finfine: [236] kaj ĉar tia solvo de la afero estas tute kontraŭa al cia naturo, ĉar ci estis vundita kaj ĉar fine trafis cin eksterordinaraj okazoj, tial cia letero bezonas klarigojn. Mi ne kredis al la okuloj, kiam mi tralegis, ke tiu ligio sufokis Krotonon tiel facile, kiel kaledonia hundo sufokas lupon en la intermontoj de Hibernio[237]. Tiu homo valoras tiom da oro, kiom li mem pezas, kaj nur de li mem dependus, ke li iĝu favorato de la imperiestro. Kiam mi revenos en la Urbon, mi devos konatiĝi kun li pli proksime kaj mi gisigos laŭ li statuon el bronzo. La Kuprobarba krevos de scivolo, kiam mi diros al li, ke ĝi estas laŭ vivmodelo. Vere atletaj korpoj estas ĉiam pli maloftaj en Italujo kaj en Grekujo; pri Oriento ni eĉ ne parolu, kaj la ĝermanoj, kvankam bonkreskaj, havas muskolojn kovritajn de graso kaj pli grandan volumenon ol forton. Sciiĝu de la ligio, ĉu li estas escepto, aŭ ĉu en lia lando estas pli multaj homoj al li similaj. Eble ci aŭ mi devos iam laŭofice aranĝi cirkludojn; utile estus scii, kie serĉi la plej bonajn korpojn.
[233]
(lat.) — teksaĵo el kapraj aŭ kamelaj haroj, kiu estis uzata por fari sakojn kaj pentovestojn; Biblie nomata
[234]
La romkatolika tradicio identigas Marian el Magdalo la mirhoportantinon (Mar. 16:9, Joh. 20) kun la pentanta pekulino (Luko 7).
[235]
(lat.) — mi alvenis, rigardis, venkis (la fama raporto de Cezaro al la Senato pri lia rapida venko kontraŭ , reĝo de Ponto).