Выбрать главу

Sed ŝajnas al mi, ke ĉio ĉi tio ankoraŭ ne kontentigas la kristanojn. Ne sufiĉas adori Kriston, oni devas ankoraŭ vivi laŭ lia instruo. Kaj jen mi ekstaras kvazaŭ ĉe la bordo de maro, kiun oni ordonas al mi piede travadi. Se mi tion al ili promesus, ili mem sentus, ke en mia buŝo tio estas vanaj vortoj. Paŭlo malkaŝe diris al mi tion.

Ci scias, kiel mi amas Ligian, kaj ci scias, ke ekzistas nenio, kion mi ne farus por ŝi. Sed mi ja ne povus, eĉ je ŝia postulo, levi sur la ŝultrojn Sorakton aŭ Vezuvion, nek enteni en miaj manoj la Trazimenan lagon[238], nek ŝanĝi miajn okulojn el nigraj en bluajn, kiajn havas la ligioj. Se ŝi postulus, mi volus, sed tio estus ekster mia povo. Mi ne estas filozofo, sed mi ankaŭ ne estas tiel malsprita, kiel mi eble kelkfoje ŝajnis al ci. Kaj mi diros al ci jene: mi ne scias, kion la kristanoj faras por vivi, mi scias aliflanke, ke kie komenciĝas ilia instruo, tie finiĝas la Roma regado, finiĝas Romo, finiĝas la vivo, la diferenco inter venkito kaj venkinto, inter riĉulo kaj malriĉulo, inter mastro kaj sklavo, finiĝas la ofica digno, finiĝas la imperiestro, la leĝoj kaj la tuta ordo de la mondo; anstataŭ ĉio ĉi tio venas Kristo kaj kompatemo, kia ĝis nun neniam ekzistis; boneco, kontraŭa al la homaj kaj al niaj instinktoj. Al mi, vere, Ligia gravas pli multe ol la tuta Romo kaj ĝia regado, kaj pereu eĉ la mondo, ke mi nur povu havi ŝin en mia hejmo. Sed tio estas alia afero. Por ili, por la kristanoj, oni devas, krome, senti, ke tiel estas bone kaj havi en la animo nenion alian. Kaj mi — la dioj estu miaj atestantoj! — mi ne povas. Ĉu ci komprenas, kion tio signifas? Estas en mia naturo io, kio forpuŝas tiun instruon, kaj eĉ se mia buŝo ĝin glorus, eĉ se mi sekvadus ĝiajn regulojn, la saĝo kaj la animo diras al mi, ke mi tion faras por la amo por Ligia, kaj ke sen Ligia nenio en la mondo estus al mi pli kontraŭa. Kaj stranga afero, ke tia homo, kiel Paŭlo el Tarso, komprenas tion, kaj ke komprenas ankaŭ, malgraŭ sia simpleco, tiu maljuna teurgo,[239] la plej granda inter ili, Petro, kiu estis disĉiplo de Kristo. Kaj ĉu ci scias, kion ili faras? Jen ili preĝas por mi kaj petas por mi pri io, kion ili nomas dia favoro, sed min ekregas nur maltrankvilo kaj ĉiam pli granda sopiro je Ligia.

Mi ja skribis al ci, ke ŝi foriris sekrete, sed forirante, lasis al mi krucon, kiun ŝi mem kunligis el branĉetoj de bukso. Vekiĝinte, mi trovis ĝin apud la lito. Mi havas ĝin nun en mia lararejo kaj mi mem ne povas al mi klarigi, kial mi proksimiĝas al ĝi tiel, kvazaŭ estus en ĝi io dia, tio estas kun respekto kaj timo. Mi amas ĝin, ĉar ŝiaj manoj ĝin ligis, sed mi malamas, ĉar ĝi nin dividas. Iafoje ŝajnas al mi, ke en ĉio ĉi tio estas iaj sorĉoj kaj ke la teurgo Petro, kvankam li prezentas sin kiel simpla fiŝkaptisto, estas pli granda ol Apolonio kaj ĉiuj, kiuj estis antaŭ li, ke li sorĉis ilin ĉiujn, Ligian, Pomponian kaj min mem.

Ci skribas, ke en mia letero oni sentas maltrankvilon kaj malĝojon. La malĝojo devas esti, ĉar mi denove ŝin perdis, kaj la maltrankvilo estas tial, ke tamen io en mi ŝanĝiĝis. Sincere mi diras al ci, ke nenio estas pli kontraŭa al mia naturo ol tiu instruo, sed de la tempo, kiam mi ĝin renkontis, mi ne povas min rekoni. Ĉu sorĉo aŭ amo? Circeo ŝanĝadis per la tuŝo la homajn korpojn, sed al mi oni ŝanĝis la animon. Nur Ligia sola povis eble tion fari, aŭ pli ĝuste Ligia per tiu stranga instruo, kiun ŝi konfesas.

Kiam mi revenis de ili hejmen, neniu min atendis. Oni certis, ke mi estas en Benevento kaj ke ne baldaŭ mi revenos, do mi trovis hejme malordon, ebriajn sklavojn kaj festenon, kiun ili al si aranĝis en mia triklinio. Morto malpli ilin surprizus ol mi, kaj malpli ilin terurus. Ci scias, per kiel forta mano mi regas mian domanaron, do ĉiuj, kiuj estis vivaj, ĵetis sin sur la genuojn, kaj kelkaj svenis pro timo. Kaj ĉu ci scias, kiel mi agis? En la unua momento mi volis voki pri vergoj kaj ruĝvarmaj ferstangoj, sed tuj poste kaptis min ia honto, kaj ĉu ci kredos? — ia kompato por tiuj mizeruloj: estas inter ili ankaŭ maljunaj sklavoj, kiujn ankoraŭ mia avo, Marko Vinicio, venigis en la tempo de Aŭgusto el apud Rejno. Mi fermis min sola en la biblioteko kaj tie ankoraŭ pli strangaj pensoj venis mian kapon, nome, ke post tio, kion mi vidis kaj aŭdis inter la kristanoj, ne decas al mi trakti la sklavojn tiel, kiel ĝis nun mi traktis, kaj ke ankaŭ ili estas homoj. Ili dum kelkaj tagoj vivis en morta teruro, pensante, ke mi prokrastas por elpensi pli kruelan punon, sed mi ne elpensis kaj ne punis ilin, ĉar mi ne povis! Kunvokinte ilin en la tria tago, mi diris: mi pardonas vin, kaj vi penu per diligenta servado neniigi la kulpon! Tiam ili falis sur la genuojn, verŝante larmojn, etendante kun ĝemoj la manojn kaj nomante min mastro kaj patro, dum mi — kun honto mi tion diras — egale estis kortuŝita. Ŝajnis al mi, ke en tiu momento mi vidas la dolĉan vizaĝon de Ligia kaj ŝiajn okulojn, larmoplenajn, dankantajn min por tiu ago. Kaj, [240] mi sentis ankaŭ miajn pupilojn malsekiĝi … Ĉu ci scias, kion mi al ci konfesu: nome, ke mi ne povas vivi sen ŝi, ke estas al mi malbone for de ŝi, ke mi estas simple malfeliĉa kaj ke mia malĝojo estas pli granda ol ci supozas…

Kaj koncerne miajn sklavojn, jen kion mi rimarkis. La pardono, kiun ili ricevis, ne nur ne igis ilin arogantaj, ne nur ne malgrandigis la disciplinon — male, neniam timo instigis ilin al tiel diligenta servado, al kia instigis ilin la dankemo. Ili ne nur servas, sed ŝajnas vetrapide diveni miajn pensojn, kaj mi mencias tion al ci tial, ke kiam tagon antaŭ la forlaso de la kristanoj mi diris al Paŭlo, ke sekve de lia instruo la mondo disfalus, kiel barelo sen ringteniloj, li diris al mi: „Amo estas pli forta ringtenilo ol teruro“. Kaj nun mi vidas, ke en certaj okazoj tiu opinio povas esti prava. Mi konvinkiĝis pri tio ankaŭ rilate al miaj klientoj, kiuj, eksciinte pri mia reveno, kunkuris por min saluti. Ci scias, ke neniam mi estis por ili tro avara, sed ankoraŭ mia patro laŭprincipe traktis ilin fiere kaj ankaŭ min kutimigis al simila traktado. Nun, vidante tiujn eluzitajn mantelojn kaj tiujn vizaĝojn, mizerajn de malsato, denove mi spertis kvazaŭ kompatan senton. Mi ordonis, ke oni donu al ili manĝi, krom tio mi parolis kun ili; kelkajn mi nomis per iliaj nomoj, kelkajn mi demandis pri iliaj edzinoj kaj infanoj, kaj denove mi vidis larmojn en la okuloj. Krom tio ŝajnis al mi, ke Ligia tion vidas, ke ŝi ĝojas kaj laŭdas … Ĉu mia intelekto komencas erari, aŭ la amo konfuzas mian menson, mi ne scias, mi scias tamen, ke mi ĉiam havas la senton, kvazaŭ ŝi rigardas min de malproksime, kaj mi timas fari ion, kio povus ŝin malĝojigi kaj ofendi.

Jes, Gajo! Oni tamen ŝanĝis al mi la animon, kaj iafoje mi estas de tio feliĉa, alifoje turmentas min tiu penso, ĉar mi timas, ke oni forprenis de mi la antaŭan bravecon, la antaŭan energion, kaj ke eble mi maltaŭgos nun ne nur al konsilo, juĝo, festenoj, sed eĉ al milito. Tio sendube estas sorĉo!

Kaj tiagrade oni min ŝanĝis, ke mi diros al ci ankaŭ, kio venadis en mian kapon tiam ankoraŭ, kiam mi kuŝis malsana: ke se Ligia estus simila al Nigidia, al Popea, al Krispinilla kaj al niaj aliaj eksedzinoj, se ŝi estus same malĉasta, same senkompata kaj same facile havebla, kiel ili, tiam mi ŝin ne amus tiel, kiel mi amas. Sed, se mi amas ŝin pro tio, kio nin dividas, ci divenas, kia ĥaoso naskiĝas en mia animo, en kia mallumo mi vivas, kiel malklare mi vidas mian vojon kaj kiagrade mi ne scias, kion fari pri mi mem. Se oni povas kompari vivon al fonto, en mia fonto anstataŭ akvo fluas maltrankvilo. Mi vivas per la espero, ke mi ŝin eble revidos, kaj iafoje ŝajnas al mi, ke tio devas okazi … Sed kio estos pri mi post jaro aŭ du jaroj, mi ne scias kaj ne povas diveni.

вернуться

[238]

Lat. Trasumennus/Trasimennus lacus, it. Lago Trasimeno — granda (15 km longa) lago je 150 km norden de Romo.

вернуться

[239]

Lat. [tĕ'ūrgus] ← gr. θεουργός — sorĉisto, vidiganta diojn kaj fantomojn.

вернуться

[240]

— ho, honto!