Выбрать главу

— Mi ne de ci forkuris, — diris Ligia.

— Do kial ci tion faris?

Kaj ŝi levis al li siajn iridkolorajn okulojn, poste, mallevinte la hontigitan vizaĝon, respondis:

— Ci scias …

Vinicio eksilentis momente pro la troabundo da ĝojo, poste li komencis denove rakonti, kiel grade liaj okuloj malfermiĝadis al tio, ke ŝi estas tute diferenca de la romaninoj kaj simila eble al la sola Pomponia. Li cetere ne sciis bone eldiri tion al ŝi, ĉar li mem ne konsciigis al si klare tion, kion li sentis, ke en ŝi naskiĝas en la mondon iu tute nova beleco, kiu ĝis nun ne ekzistis en la mondo, kaj kiu estas ne nur statuo, sed ankaŭ animo. Li diris al ŝi aliflanke tion, kio plenigis ŝin per ĝojo, ke li ekamis ŝin eĉ pro tio, ke ŝi forkuris de li, kaj ke ŝi estos al li sankta ĉe la hejma fajro.

Poste, kaptinte ŝian manon, li ne povis paroli plu, li nur rigardis ŝin kun ravo, kiel reakiritan feliĉon de la vivo kaj ripetadis ŝian nomon, kvazaŭ volante certiĝi, ke li estas apud ŝi:

— Ho Ligia! ho Ligia!…

Fine li komencis demandi, kio okazis en ŝia animo, kaj ŝi konfesis al li, ke ŝi ekamis lin jam en la domo de Aŭlo, kaj ke se li rekondukus ŝin al ili de Palatino, ŝi konfesus al ili sian amon kaj penus elpeti por li ilian pardonon.

— Mi ĵuras al ci, — diris Vinicio, — ke eĉ ne venis al mi la penso forpreni cin de Aŭlo. Petronio iam diros al ci, ke mi diris al li jam tiam: ŝi ŝmiru mian pordon per lupa grasaĵo kaj eksidu ĉe mia hejmfajro! Sed li mokis min kaj sugestis al Nerono, ke li cin ekpostulu, kiel garantiulinon, kaj transdonu al mi. Kiomfoje mi malbenadis lin en mia doloro! Sed eble tamen favora sorto tiel aranĝis, ĉar alie mi ne ekkonus la kristanojn kaj ne komprenus cin…

— Kredu al mi, Marko, — respondis Ligia, — ke tiel Kristo intence kondukis cin al si.

Vinicio levis la kapon kun certa miro.

— Vere! — li respondis vive, — ĉio kombiniĝis tiel strange, ke mi, serĉante cin, renkontis la kristanojn … En Ostriano mi aŭskultis kun mirego la apostolon, ĉar tiajn aferojn mi neniam aŭdis. Ci preĝis por mi, Ligia.

— Jes! — ŝi respondis.

Ili pasis preter la laŭbeto, kovrita de hedera densaĵo, kaj proksimiĝis al la loko, kie Urso, sufokinte Krotonon, ĵetis sin sur Vinicion.

— Tie ĉi, — diris la juna viro, — se ci ne malpermesus, mi pereus.

— Ne parolu pri tio! — respondis Ligia, — kaj ne memorigu tion al Urso.

— Ĉu mi povus venĝi kontraŭ li pro tio, ke li cin defendis? Se li estus sklavo, mi tuj donus al li liberecon.

— Se li estus sklavo, Aŭlo lin delonge liberigus.

— Ĉu ci memoras, — diris Vinicio, — ke mi volis revenigi cin al Aŭlo? Sed ci respondis al mi, ke la imperiestro povus pri tio ekscii kaj venĝi kontraŭ ili. Rigardu: nun ci povos ilin vidi, kiomfoje ci volos.

— Kial Marko?

— Mi diras «nun», kaj mi pensas, ke ci povos sendanĝere vidadi ilin, kiam ci estos mia edzino. Jes! Ĉar se Nerono, eksciinte pri tio, demandos, kion mi faris kun la konfidita al mi garantiulino, mi diros: mi edzinigis ŝin kaj ŝi vizitadas la domon de Aŭlo laŭ mia permeso. Li ne restos en Ancio longe, ĉar li volas iri Aĥajon, kaj se li eĉ restus, mi ne bezonas vidi lin ĉiutage. Kiam Paŭlo el Tarso instruos al mi vian veron, mi tuj akceptos bapton kaj revenos ĉi tien, reakiros la amikecon de la Plaŭcioj, kiuj en proksimaj tagoj revenos en la Urbon, kaj estos plu neniaj baroj. Tiam mi kunprenos cin kaj sidigos ĉe mia hejmofajro!

Dirinte tion, li etendis la brakojn, kvazaŭ vokante la ĉielon ateste al sia amo, kaj Ligia, levinte al li siajn lumajn okulojn, diris:

— Kaj tiam mi diros: «Kie ci, Gajo, tie mi, Gaja»[247].

— Ne, Ligia! — vokis Vinicio, — mi ĵuras al ci, ke neniam iu virino estis tiel respektata en la hejmo de sia edzo, kiel ci estos en la mia.

Dum momento ili paŝis silente, ne povante enpreni en la brustojn la feliĉon, plenaj je amo unu al la alia, similaj al paro da dioj kaj tiel belegaj, kvazaŭ ilin kune kun la floroj naskus en la mondon la printempo.

Fine ili stariĝis apud cipreso, kreskanta proksime de la loĝeja pordo. Ligia apogis sin sur ĝia trunko, kaj Vinicio denove komencis peti per vibranta voĉo:

— Ordonu al Urso iri en la domon de Aŭlo, preni ciajn aĵojn kaj infanajn ludilojn kaj transporti ilin al mi.

Sed ŝi, flamiĝinte, kiel rozo aŭ kiel matenruĝo, diris:

— La moro ordonas alie …

— Mi scias. Ordinare portas ilin [248] nur post la novedzino, sed faru tion por mi. Mi kunprenos ilin en mian vilaon en Ancio kaj ili cin memorigados al mi.

Ĉe tio li kunmetis la manojn, kiel infano, kiu petas:

— Pomponia revenos en proksimaj tagoj, do faru tion, dia, faru, mia!

— Pomponia faru, kiel ŝi volos, — respondis Ligia, ruĝiĝante ankoraŭ pli ĉe la mencio pri .

Kaj denove ili eksilentis, ĉar la amo komencis sufoki la spiron en iliaj brustoj. Ligia staris, apogite per la dorso sur la cipreso, kun vizaĝo blankanta en la ombro, kvazaŭ floro, kun mallevitaj okuloj kaj pli vive ondanta brusto; la vizaĝo de Vinicio iĝadis alterne flamanta kaj pala. En la posttagmeza silento ili aŭdis la batadon de siaj koroj kaj en la komuna ekstazo tiu ĉi cipreso, la mirtaj arbustoj kaj la hederoj de la laŭbeto alisorĉiĝis por ili en ĝardenon de amo.

Sed Mirjam’ aperis en la pordo kaj invitis ilin al la posttagmeza manĝo. Ili eksidis do inter la apostoloj, kaj tiuj rigardis ilin kun ĝojo, kiel la junan generacion, kiu post ilia morto devis konservi kaj semi plue la grajnojn de la nova instruo. Petro rompis kaj benis la panon; sur ĉiuj vizaĝoj estis paco kaj ia grandega feliĉo ŝajnis plenplenigi tiun tutan ĉambron.

— Vidu, — diris fine Paŭlo, turnante sin al Vinicio, — ĉu ni estas malamikoj de la vivo kaj de ĝojo?

Kaj tiu respondis:

— Mi scias nun, kiel estas, ĉar neniam mi estis tiel feliĉa, kiel meze de vi.

Ĉapitro 35ª

La saman tagon vespere Vinicio, irante tra Forumo hejmen, rimarkis ĉe la eniro al la Tuska strato la orumitan portilon de Petronio, portatan de ok bitinianoj, kaj haltiginte ilin per signo de la mano, li proksimiĝis al la kurtenoj.

— Havu agrablan kaj dolĉan sonĝon! — li ekkriis, ridante, ĉe la vido de la dormanta Petronio.

— Ha, tio estas ci! — diris Petronio, vekiĝinte. — Jes, mi ekdormetis, ĉar mi pasigis la nokton sur Palatino. Nun mi iras aĉeti ion por legi en Ancio … Kio nova?

— Ĉu ci migras tra librovendejoj?

— Jes. Mi ne volas fari malordon en mia biblioteko, do por la vojaĝo mi preparas apartajn provizojn. Laŭdire aperis novaj verkoj de Muzonio kaj de Seneko. Mi serĉas ankaŭ Persjon[249] kaj certan eldonon de la eklogoj de Virgilio, kiun mi ne posedas. Ho, kiel mi estas laca kaj kiel miaj manoj doloras pro la senĉesa malvolvado de la rulaĵoj de la stangetoj… Ĉar se oni foje estas en librovendejo, oni scivolas vidi tion kaj ion. Mi estis ĉe Aviruno, ĉe Atrakto en Argileto, kaj antaŭe ankaŭ ĉe la Sozioj[250] en la Sandalista strato. Je Kastoro! Kiel dormema mi estas!

вернуться

[247]

Latine: — romana geedziĝa formulo prononcata de la fianĉino.

вернуться

[248]

akompanis novedzinon kaj instruis ŝin pri la devoj de edzino. (Noto de la aŭtoro.)

вернуться

[249]

(34–62) — roma kavaliro, satira poeto, filozofo kaj lernanto de Lukano.

вернуться

[250]

«Sozi/o. Helena vira nomo…» [NPIV] (lat. ).