Выбрать главу

Post la trapaso de la azeninoj aroj da servistoj kuris sur la vojon, kaj zorgeme ĝin puriginte, komencis ŝuti sur ĝin florojn kaj piniajn pinglojn. En la amaso oni ripetadis al si reciproke kun certa sento de fiereco, ke la tuta vojo, ĝis Ancio, estis tiel surŝutota per floroj, kiujn oni kolektis el privataj ĝardenoj en la ĉirkaŭaĵoj kaj aĉetis por alta prezo de vendistinoj ĉe la pordego Mugiona. Laŭgrade kiel la matenaj horoj pasadis, la amaso kreskis ĉiumomente. Kelkaj kunprenis eĉ siajn tutajn familiojn, kaj por ke la tempo ne ŝajnu al ili tro longa, ili dismetis manĝoprovizojn sur la ŝtonoj, destinitaj por novkonstruata templo de Cereso, kaj matenmanĝis sub la libera ĉielo. Aliloke formiĝis grupoj, en kiuj la ĉefan voĉon havis spertuloj. Okaze de la forveturo de la imperiestro oni interparolis pri liaj estontaj vojaĝoj kaj pri vojaĝoj ĝenerale; ĉe tio maristoj kaj longeservintaj soldatoj rakontis mirindaĵojn pri la landoj, pri kiuj ili aŭdis en siaj malproksimaj serviroj, kaj en kiuj ne ekstaris ĝis nun piedo de romano. La urbanoj, kiuj neniam en la vivo estis ekster la Vojo Appia, aŭskultis kun admiro pri la mirindaĵoj de Hindujo kaj Arabujo, pri la insularoj, ĉirkaŭantaj Britujon, kie sur insulo priloĝata de spiritoj Briareo[254] katenis la dormantan Saturnon; pri la Hiperboreaj landoj, pri glaciiĝintaj maroj, pri la siblado kaj muĝo, kiujn aŭdigis la akvoj de la oceano en la momento, kiam la subiranta suno profundiĝadis en la ondaron. Inter la popolaĉo facile trovis kredon similaj famoj, kiujn kredis eĉ tiaj homoj, kiel Plinio kaj Tacito. Oni ankaŭ rakontis pri tiu ŝipo, vizitota de la imperiestro, ke ĝi portas provizon de tritiko por du jaroj, ne kalkulante kvarcent vojaĝantojn, samnombran ŝipanaron kaj multege da sovaĝaj bestoj, uzotaj en la someraj cirkoludoj. Tio elvokadis ĝeneralan simpation por la imperiestro, kiu ne nur nutris, sed ankaŭ amuzis la popolon. Oni do preparis sin por fervora salutado.

Dume aperis taĉmento da numidaj rajdistoj, apartenantaj al la pretoria militistaro. Ili estis vestitaj per flavaj vestoj, ruĝaj zonoj kaj grandegaj orelringoj, ĵetantaj orajn brilojn sur iliajn nigrajn vizaĝojn. La pintoj de iliaj bambuaj lancoj brilis en la suno, kiel flametoj. Post ilia trapaso komenciĝis irado, simila al procesio. La amasoj premis sin por rigardi la irantaron de pli proksime, sed alvenis taĉmentoj da piedaj pretorianoj kaj, viciĝinte laŭlonge ĉe ambaŭ flankoj de la pordego, baris alpaŝon al la vojo. Antaŭe iris veturiloj portantaj tendojn el purpuro, ruĝajn kaj violkolorajn, kaj tendojn el neĝblanka bisino, trateksita per oraj fadenoj, kaj orientajn tapiŝojn, kaj citronlignajn tablojn, kaj pecojn da mozaikoj, kaj kuirejajn vazojn, kaj kaĝojn kun birdoj el Oriento, Sudo kaj Okcidento, kies langoj aŭ cerboj estis destinitaj sur la imperiestran tablon, kaj amforojn kun vino, kaj korbojn kun fruktoj. Sed la objektojn, kiuj povus suferi fleksiĝon aŭ rompiĝon en la veturiloj, portis piedirantaj sklavoj. Oni vidis centojn da homoj, portantajn vazojn kaj statuetojn el korinta kupro; oni vidis apartajn sklavojn kun etruriaj vazoj, apartajn kun la grekaj, apartajn kun ujoj oraj, arĝentaj aŭ faritaj el aleksandria vitro. Dividis ilin malgrandaj taĉmentoj da pretorianoj piedaj kaj rajdaj, kaj ĉiun grupon da sklavoj estris gardistoj, armitaj per vipoj, finitaj per pecoj da plumbo kaj fero, anstataŭ la klakŝnuroj. La irantaro, konsistanta el homoj, portantaj kun atento kaj zorgema respekto diversajn objektojn, aspektis kvazaŭ ia solena religia procesio, kaj tiu simileco iĝis ankoraŭ pli klara, kiam oni komencis porti muzikajn instrumentojn de la imperiestro kaj de la kortego. Oni vidis tie harpojn, liutojn grekajn, liutojn hebreajn kaj egiptajn, lirojn, formingojn[255], citrojn, ŝalmojn, longajn fleksformajn kornojn kaj cimbalojn. Rigardante tiun maron da instrumentoj, brilantaj en la suno de oro, bronzo, multekostaj ŝtonoj kaj perlamoto, oni povus kredi, ke Apolono aŭ Bakĥo ekvojaĝas en la mondon. Poste aperis luksaj ĉaroj, plenaj je akrobatoj, dancistoj, dancistinoj, ariĝintaj en pentrindajn grupojn, kun tirsoj en la manoj. Post ili veturis sklavoj, destinitaj ne por servo, sed por lukso, nome knabetoj kaj malgrandaj knabinoj, elektitaj en la tuta Grekujo kaj Anatolio, longharaj aŭ kun volviĝantaj bukloj, tenataj per oraj retoj, similaj al amoroj, kun vizaĝoj belegaj, sed tute kovritaj per dika tavolo da kosmetikaĵoj, por ke la vento de Kampanio ne brunigu iliajn delikatajn haŭtojn.

Kaj denove sekvis pretoriana taĉmento, konsistanta el grandegaj sikambroj[256], barbohavaj, bluokulaj, kun haroj helaj aŭ ruĝetaj. Antaŭ ili standardistoj, nomataj , portis la romajn aglojn, tabulojn kun surskriboj, statuetojn de la dioj ĝermanaj kaj romaj, fine statuetojn kaj bustojn de Nerono. El sub iliaj feloj kaj soldataj kirasoj videblaj estis brakoj sunbrunaj kaj fortaj, kiel batalmaŝinoj, kapablaj uzi la pezajn armilojn, per kiuj estis armitaj tiaj gardistaranoj. La tero ŝajnis tremi sub iliaj egalaj, pezaj paŝoj, kaj ili, kvazaŭ konsciaj pri sia forto, kiun ili povis uzi kontraŭ la imperiestroj mem, fiere rigardis la stratan amason, forgesante videble, ke multaj el ili venis tiun ĉi Urbon en katenoj. Sed ili estis en malgranda aro, ĉar la ĉefaj pretoriaj fortoj restis en la tendoj loke por gardi la ordon kaj disciplinon en la Urbo. Kiam ili pasis, oni kondukis la jungeblajn tigrojn kaj leonojn de Nerono, por ke, se ekplaĉos al li imiti Dionizon, oni povu jungi ilin al procesiaj veturiloj. Hindoj kaj araboj kondukis ilin per ŝtalaj, bantfinitaj ĉenoj, tiel tamen ĉirkaŭvolvitaj per floroj, ke ili ŝajnis plektitaj el solaj floroj. La bestoj, malsovaĝigitaj de bestistoj, rigardis la amasojn per siaj verdaj, kvazaŭ dormemaj okuloj, kaj iafoje, levante la grandegajn kapojn, avide sorbis per la nazoj la homan ŝvitodoron, ĉirkaŭlekante la buŝegojn per siaj malglataj langoj.

Sekvis ankoraŭ imperiestraj veturiloj kaj portiloj, pli kaj malpli grandaj, inkrustitaj per eburo, perloj, aŭ riĉaj je brilo de juveloj; post ili denove iris malgranda taĉmento da pretorianoj, romane vestitaj, konsistanta ekskluzive el italaj soldatoj-volontuloj[257]; denove amaso da eleganta sklava servistaro kaj knabetoj, kaj fine veturis la imperiestro mem, kies proksimiĝon anoncis de malproksime kriado de la popolo.

En la stratamaso estis ankaŭ Petro la apostolo, kiu deziris unufoje en la vivo vidi la imperiestron. Akompanis lin Ligia, kun vizaĝo kaŝita sub densa vualo, kaj Urso, kies forto estis por la knabino plej certa gardo meze de la malmodera kaj senbrida amaso.

La ligio prenis en la manojn unu el la ŝtonegoj, destinitaj por la konstruata templo, kaj alportis ĝin al la apostolo, por ke tiu ĉi, surpaŝinte la ŝtonon, vidu pli bone ol la aliaj. La amaso unue komencis murmuri, ĉar Urso disŝovadis ĝin, kiel ŝipo disŝovas la ondojn, kiam tamen li sola levis la ŝtonegon, kiun kvar plej bravaj fortuloj el la popolo ne kapablus eĉ movi, la murmurado ŝanĝis sin en admiron kaj la ekkrioj [258] aŭdiĝis ĉiuflanke.

Sed dume alvenis la imperiestro. Li sidis en veturilo havanta la formon de tendo, tirata de ses blankaj idumeaj virĉevaloj kun oraj hufaĵoj. La veturilo havis la formon de tendo kun speciale malfermitaj flankoj, por ke la amasoj povu vidi la imperiestron. Estis tie sufiĉe da loko por kelkaj personoj, sed Nerono, volante, ke la atento koncentriĝu ekskluzive je li, veturis tra la Urbo sola, havante nur ĉe la piedoj du degenerintajn pigmeojn. Li estis vestita per blanka tuniko kaj ametista togo, kiu ĵetadis violbluan brilon sur lian vizaĝon. De la tempo de la vojaĝo en Neapolon li rimarkinde dikiĝis. Lia vizaĝo grasŝvelis; de sub la malsupra makzelo pendis duobla mentono, pro kio la buŝo, ĉiam tro proksima al la nazo, ŝajnis nun malfermiĝi tuj sub la naztruoj. La dikan kolon li vualis, kiel ordinare, per silka tuko, kiun li ĉiumomente bonigadis sur si per mano blanka kaj dika, kovrita sur la artiko de ruĝaj haroj, formantaj kvazaŭ sangajn makulojn. Li tamen ne permesis al epilatoroj elŝiri tiujn harojn, ĉar oni diris al li, ke tio kaŭzas tremadon de la fingroj kaj malhelpas liutludadon. Senfunda vanteco bildis sin, kiel ordinare, sur lia vizaĝo, kun kaj laceco kaj enuo. Ĝenerale ĝi estis vizaĝo kune terura kaj arlekenaĉa. Veturante, li turnadis ambaŭflanken la kapon, duonfermante momente la okulojn kaj atente aŭskultante, kiel oni lin salutas.

вернуться

[254]

«Briare/o (mit.) Centbraka giganto» [PIV].

вернуться

[255]

formingo, gr. φόρμιγξ — malnovgreka korda muzikilo, praa formo de liro.

вернуться

[256]

Ĝermana aŭ kelta popolo kiu loĝis ĉe la rivero Sigo (germane [zi:k]), dekstra alfluanto de Rejno.

вернуться

[257]

La loĝantoj de Italujo estis ankoraŭ de Aŭgusto liberigitaj de militservo, pro kio la t.n. , postenanta ordinare en Azio, konsistis el volontuloj. Ankaŭ en la pretoria gardistaro, se ĝi ne konsistis el alilandanoj, servis volontuloj. (Noto de la aŭtoro.)

вернуться

[258]

Voĉlegu [makte] — latina interjekcio responda al la moderna «Brave!».