Выбрать главу

Salutis lin fulmotondro da aplaŭdoj kaj la ekkrioj: «Saluton, dia! Saluton, Cezaro, imperiestro, ĉiovenkanto! Saluton, senkompara — filo de Apolono, Apolono!»

Aŭskultante tiujn vortojn li ridetadis, sed iafoje trakuris lian vizaĝon kvazaŭ nubo, ĉar la Roma popolo estis mokema kaj, sentante sin sekura pro la granda nombro, ĝi permesadis al si mokajn ŝercojn eĉ kontraŭ grandaj triumfantoj, kontraŭ tiuj, kiujn ĝi efektive amis kaj estimis. Oni ja sciis, ke iam oni kriis dum la enveturo de Julio Cezaro en Romon: «Civitanoj, kaŝu viajn edzinojn, ĉar enveturas kalva diboĉulo!» Sed la monstra memamo de Nerono ne toleris eĉ plej etajn riproĉojn, nek mokojn, dume en la amaso, inter la laŭdaj ekkrioj, aŭdiĝadis la voĉoj: «Kuprobarba!… Kuprobarba! Kien ci portas cian flaman barbon? Ĉu ci timas, ke Romo de ĝi ekflamos?»

Kaj tiuj, kiuj tiel kriis, ne sciis, ke ilia ŝerco entenas teruran profetaĵon. Neronon cetere ne tre kolerigis similaj voĉoj, tiom pli, ke li ne havis barbon, ĉar jam antaŭe li oferis ĝin en ora skatolo al Jovo Kapitola. Sed aliaj, kaŝitaj post la amaso da ŝtonegoj kaj ĉe la angulo de la templo, vokis: «Patrinmurdinto! Nerono! Oresto! Alkmeono!» kaj aliaj: «Kie estas Oktavia?» «For la purpuron!». Popean, kiu veturis tuj poste, oni salutis per la krioj: [145]; per tiu esprimo oni nomis stratulinojn. La muzikema orelo de Nerono kaptadis ankaŭ tiajn ekkriojn, kaj tiam li levadis per la fingroj sian poluritan smeraldon al la okulo, kvazaŭ volante ekvidi kaj fiksi en la memoro tiujn, kiuj ilin eligis. Tiamaniere lia rigardo haltis momente sur la apostolo, staranta sur la ŝtonego.

Dum momento tiuj du homoj rigardis unu la alian, kaj en tiu tuta brila sekvantaro, en tiuj sennombraj amasoj neniu ekpensis, ke ĉi-minute rigardas unu la alian du regantoj de la tero, el kiuj unu baldaŭ pasos, kiel sanga sonĝo kaj la alia, tiu maljunulo, vestita per simpla mantelo, prenos en eternan posedon la mondon kaj la Urbon.

Dume la imperiestro traveturis, kaj tuj post li du afrikanoj portis grandiozan portilon, en kiu sidis Popea, malamegata de la popolo. Vestita, kiel Nerono, per ametistokolora vesto, kun dika tavolo da kosmetikaĵoj sur la vizaĝo, senmova, enpensiĝinta kaj indiferenta, ŝi aspektis kiel iu diino, kune belega kaj malbona, kiun oni portis kvazaŭ en procesio. Post ŝi sekvis denove kortego da vira kaj virina servistaro kaj vicoj da veturiloj kun instrumentoj de komforto kaj eleganteco.

La suno jam estis delonge deirinta de la zenito, kiam komenciĝis traveturado de la aŭgustanoj — vicaro impona, brila, sangkolora, kiel serpento, kaj senfina. La maldiligenta Petronio, favore salutata de la amasoj, igis sin porti en portilo kune kun sia diinsimila sklavino. Tigeleno veturis en kaleŝo tirata de malgrandaj ĉevaloj ornamitaj per blankaj kaj purpuraj plumoj. Oni vidis, kiel li leviĝadis en la veturilo kaj, etendante la kolon, rigardadis atente, ĉu Nerono donos al li la signon translokiĝi apuden. El la aliaj la amasoj salutis per aplaŭdoj Licinianon Pizonon[259], per rido Vitelion, per fajfado Vatinion. Al Licinio kaj Lekanio, la konsuloj, oni sin tenis indiferente, sed Tulio Seneciono, kiun la popolo amis, oni ne scias pro kio, ankaŭ, same kiel Vesteno, ricevis aplaŭdojn de la amaso.

La kortego estis sennombra. Ŝajnis, ke ĉiu, kiu distingiĝis en Romo per riĉeco, brilo aŭ eminenteco, elmigras en Ancion. Nerono neniam vojaĝis alie ol kun mil veturiloj, kaj la taĉmento de liaj akompanantoj preskaŭ ĉiam superis la nombron de soldatoj en legio[260]. Oni do montradis al si reciproke Domicion Afron, kaj la kadukan Lucion Saturnenon; oni vidis Vespazianon, kiu ne estis ankoraŭ militirinta en Judeon, el kie li poste revenis nur por meti sur la kapon la imperiestran kronon, kaj liajn filojn, kaj la junan Nervon, kaj Lukanon, kaj Aneon Galionon[261], kaj Kvintianon[262] kaj multegajn virinojn, famajn pro sia riĉeco, beleco, lukso aŭ malĉasto.

La rigardo de la amaso transportadis sin de la konataj vizaĝoj al la jungilaro, veturiloj, ĉevaloj, strangaj vestoj de la servistaro, konsistanta el ĉiuj nacioj de la mondo. En tiu inundo de lukso kaj grandeco oni ne sciis, kion rigardi, kaj ne nur la okuloj, sed ankaŭ la penso blindiĝadis pro tiuj oraj fulmaĵoj, pro tiuj koloroj purpuraj kaj violaj, pro flagrado de multekostaj ŝtonoj, pro brilo de vitrornamoj, perlamoto, eburo. Ŝajnis, ke la sunradioj mem sorbiĝadis en tiun brilan ondaron. Kaj kvankam en la popolamaso ne mankis mizeruloj kun kavaj ventroj kaj malsato en la okuloj, tamen tiu spektaklo ekscitis en ili ne nur ĝudeziron kaj envion, sed ankaŭ inspiris ravon kaj fierecon, donante la senton de tiu povo kaj nevenkebleco de Romo, kiun formis kaj antaŭ kiu genuis la tuta mondo. Efektive, en la tuta mondo estis neniu, kiu aŭdacus ekpensi, ke tiu potenco ne daŭros tra ĉiuj jarcentoj, ne postvivos ĉiujn naciojn de la mondo kaj ke io sur la tero povos ĝin kontraŭstari.

Vinicio, veturanta en la fino de la korteganaro, ĉe la vido de la apostolo kaj de Ligia, kiujn li ne esperis renkonti, elsaltis el la veturilo kaj, salutinte ilin kun radianta vizaĝo, komencis paroli per rapida voĉo, kiel homo, kiu ne havas tempon por perdi:

— Ĉu ci venis? Mi ne scias, kiel danki cin, ho Ligia! … Dio ne povis sendi al mi pli bonan antaŭsignon. Mi salutas cin refoje, adiaŭante, sed mi ne adiaŭas cin por longe. Envoje mi dislokis partajn ĉevalojn kaj en ĉiu libera tago mi estos apud ci, antaŭ ol mi elpetos permeson de reveno. Restu en sano!

— Restu en sano, Marko, — respondis Ligia kaj poste aldonis pli mallaŭte:

— Kristo cin gvidu kaj malfermu cian animon al la vortoj de Paŭlo.

Kaj li ekĝojis en la koro, vidante ŝian deziron, ke li baldaŭ iĝu kristano, do li respondis:

Estu tiel, kiel ci parolas. Paŭlo preferas veturi inter miaj sklavoj, sed li estas kun mi, kaj li estos mia majstro kaj kunulo … Levu la vualon, mia ĝojo, ke mi ankoraŭ ekvidu cin antaŭ la vojaĝo. Kial ci cin tiel kovris?

Ŝi levis per la mano la vualon kaj montris al li sian helan vizaĝon kaj la mirindajn, ridantajn okulojn, demandante:

— Ĉu tio malplaĉas al ci?

Kaj ŝia rideto enhavis iom da knabina koketemo, sed Vinicio, rigardante ŝin kun ravekscito, respondis:

— Tio malplaĉas al miaj okuloj, kiuj volus ĝis la morto rigardi cin solan.

Poste li turnis sin al Urso kaj diris:

— Urso, gardu ŝin kiel la pupilon de cia okulo, ĉar ŝi estas ne nur cia, sed ankaŭ mia —

Dirinte tion, li kaptis ŝian manon kaj premis al ĝi la buŝon, je granda mirego de la stratamaso, kiu ne povis kompreni tian signon de respekto flanke de la brila aŭgustano al la knabino, vestita per simpla, preskaŭ sklavina vesto.

— Restu en sano …

Poste li rapide foriris, ĉar la tuta imperiestra sekvantaro jam estis konsiderinde antaŭeniĝinta. La apostolo Petro benis lin nerimarkeble per la signo de kruco, kaj la bona Urso komencis lin tuj laŭdi, kontenta, ke lia juna mastrino aŭskultas avide kaj rigardas lin kun dankemo.

La sekvantaro foriĝadis kaj vualiĝadis per nuboj da ora polvo, sed ili rigardis post ĝi longe ankoraŭ, ĝis proksimiĝis al ili Demaso, la sama, ĉe kiu Urso laboradis nokte.

Tiu ĉi, kisinte la manon de la apostolo, komencis lin peti, ke ili venu al li por manĝi, dirante, ke lia domo estas proksime al Emporio, kaj ili estas sendube malsataj kaj lacaj, pasiginte pliparton de la tago ĉe la pordego.

вернуться

[145]

Latine (laŭvorte «blonda hararo», pli poezie «orharulino») estis esprimo aludanta facilmoran virinon.

вернуться

[259]

«Pizon/o. Familia nomo de pluraj Romaj politikistoj» [NPIV] (lat. )

вернуться

[260]

En la tempo de la imperio legio kalkulis pli ol 12.000 homojn. (Noto de la aŭtoro.)

вернуться

[261]

— frato de Seneko, menciita en la , 18:12 (esperantigita per en la Londona Biblio). La kunnomon li ricevis post kiam lin adoptis la retoro Sin mortigis en 65 p.K. (Senkeviĉo skribis akuzative kio ĉe Lidja Z iĝis )

вернуться

[262]

— senatano, ekzekutita pro partopreno en la Pizona konspiro.