Ili do iris kune kaj, ripozinte kaj satiĝinte en lia domo, nur antaŭ la vespero reiris al Transtibero. Intencante trapasi la riveron per la ponto Emilia[263], ili iris tra la Deklivo Publika, kondukanta tra la mezo de Aventino, inter la temploj de Diano kaj Merkuro. La apostolo Petro rigardis de la altaĵo la konstruaĵojn, lin ĉirkaŭantajn kaj pli malproksimajn, nebuliĝantajn en la distanco, kaj profundiĝinte en silenton, li meditis pri la grandeco kaj potenco de tiu ĉi urbo, en kiun li venis prediki la vorton de Dio. Ĝis nun li vidadis la roman regadon kaj la legiojn en diversaj landoj, tra kiuj li migris, sed tio estis kvazaŭ apartaj membroj de tiu potenco, kies enkorpigon en la persono de Nerono li ekvidis hodiaŭ unuafoje. Tiu ĉi urbo senlima, rabema, avida kaj senbrida, putrinta ĝis la ostoj kaj kune neskuebla en sia superhoma forto, tiu imperiestro, fratmurdinto, patrinmurdinto kaj edzinmurdinto, post kiu trenis sin aro da sangaj fantomoj, ne malpli granda ol lia kortego, tiu diboĉulo, arlekeno kaj kune reganto de tridek legioj kaj pere de ili de la tuta tero, tiuj korteganoj, kovritaj per oro kaj skarlato, necertaj pri la morgaŭa tago kaj kune pli povohavaj ol reĝoj — ĉio tio kune ekŝajnis al li ia infera regno de malbono kaj maljusteco. Kaj li ekmiris en sia simpla koro, kiel Dio povas doni tiel nekompreneblan ĉiopovon al Satano, kiel li povas doni al li la teron, ke li ĝin piedpremu, renversu, tretu, elpremadu larmojn kaj sangon, konfuzu, kiel uragano, detruu, kiel fulmotondro, kaj bruligu, kiel fajro. Kaj de tiuj ĉi pensoj timo ekregis lian apostolan koron kaj li komencis paroli interne al la Majstro: «Sinjoro, kion mi faru kontraŭ tiu ĉi urbo, kien ci min sendis? Al ĝi apartenas la maroj kaj la kontinentoj, al ĝi apartenas la bestoj sur la tero kaj la maraj kreaĵoj, al ĝi apartenas aliaj regnoj kaj urboj kaj tridek legioj, kiuj ilin gardas, kaj mi, Sinjoro, mi estas laga fiŝkaptisto! Kion mi faru, kaj kiel mi venku ĝian malbonpovon?»
Tiel parolante, li levadis sian grizan, tremantan kapon al la ĉielo, preĝante kaj vokante el la fundo de la koro al sia Dia Majstro, plena je malĝojo kaj teruro.
Subite lian preĝon interrompis la voĉo de Ligia, kiu diris:
— La tuta urbo kvazaŭ flamas…
Efektive, la suno tiutage estis strange subiranta. Ĝia grandega disko jam kaŝis sin duone post Janikulo, kaj la tuta ĉielspaco pleniĝis per ruĝa brilo. De la loko, kie ili staris, antaŭ iliaj okuloj malkaŝis sin vastaj spacoj. Iom dekstre ili vidis la longformajn murojn de , super ili la tavole levitajn palacojn de Palatino, kaj rekte antaŭ si, trans la Bova Forumo kaj Velabro[264], la supron de Kapitolo kun la templo de Jovo. Sed la muroj, la koloroj kaj la suproj de la temploj estis kvazaŭ dronantaj en tiu ora kaj purpura brilo. La partoj de la rivero videblaj de malproksime ŝajnis fluigi sangon, kaj laŭgrade, kiel la suno malsupreniĝadis post la altaĵon, la brilo iĝadis ĉiam pli skarlata, ĉiam pli simila al brulruĝo, ĝi kreskis, vastiĝadis, fine ĝi etendis sin sur la sep montetojn, de kiuj ĝi ŝajnis flui malsupren sur la tutan ĉirkaŭaĵon.
— La tuta urbo kvazaŭ flamas, — ripetis Ligia.
Kaj Petro ŝirmis la okulojn per la mano kaj diris:
— La kolero de la Sinjoro estas super ĝi.
Ĉapitro 37ª
Vinicio al Ligia:
«Flegono, la sklavo, per kiu mi sendas al ci ĉi tiun leteron, estas kristano, li do estas unu el tiuj, kiuj ricevos liberecon el ciaj manoj, mia plej kara. Li estas delonga servisto de nia domo, do mi povas sendi per li tiun ĉi leteron kun plena fido, sen la timo, ke ĝi trafos en aliajn manojn ol ciaj. Mi skribas el Laŭrento[265], kie ni haltis pro la varmego. Otono posedis ĉi tie luksan vilaon, kiun li siatempe donacis al Popea, kaj ŝi, kvankam eksedziniĝinta je li, opiniis konvena reteni la belegan donacon … Kiam mi pensas pri tiuj virinoj, kiuj min nun ĉirkaŭas, kaj pri ci, ŝajnas al mi, ke el la ŝtonoj de Deŭkaliono[266] naskiĝis videble diversaj specoj de homoj, malsimilaj unuj al la aliaj, kaj ke ci apartenas al tiu, kiu naskiĝis el kristalo. Mi cin admiras kaj amas per la tuta animo, tiel ke mi volus skribi al ci nur pri ci mem, kaj necesas al mi regi min por skribi pri la vojaĝo, pri tio, kio al mi okazas kaj pri la kortegaj novaĵoj.
Nerono estis do gasto de Popea, kiu sekrete antaŭ li preparis luksan akcepton. Ŝi invitis cetere nemultajn aŭgustanojn, sed same mi, kiel Petronio, ricevis la alvokojn. Post la matenmanĝo ni naĝis per oraj boatoj sur la maro, kiu estis tiel trankvila, kvazaŭ ĝi dormus, kaj tiel blua, kiel ciaj okuloj, ho mia dia! Ni remis mem, ĉar videble flatis al la aŭgustino, ke ŝian boaton remas ekskonsuloj, aŭ iliaj filoj. Nerono, starante ĉe la direktilo, en purpura togo, kantis himnon al la maro, kiun li verkis la antaŭan nokton kaj al kiu li komponis muzikon kune kun Diodoro. El aliaj boatoj akompanis lin sklavoj el Hindujo, kiuj scias ludi per maraj konkoj, kaj ĉirkaŭe elaperadis multaj delfenoj, kvazaŭ efektive logitaj per la muziko el la profundaĵoj de Amfitrito. Kaj mi — ĉu ci scias, kion mi faris? Mi pensis pri ci kaj sopiris al ci, kaj mi volus preni tiun ĉi maron kaj tiun ĉi belveteron kaj tiun ĉi muzikon kaj ĉion tion oferi al ci. Ĉu ci volas, ke ni loĝu iam ĉe marbordo, for de Romo, mia aŭgustino? Mi havas en Sicilio posedaĵon kun migdala arbaro, kiu printempe floras rozkolore kaj venas tiel proksimen al la maro, ke la finoj de la branĉoj preskaŭ tuŝas la akvon. Tie mi amos cin kaj adoros tiun instruon, kiun Paŭlo al mi konigos, ĉar mi jam scias, ke ĝi ne kontraŭas al la amo kaj al la feliĉo. Ĉu ci volas? Sed antaŭ ol mi aŭdos la respondon el cia amata buŝo, mi skribas al ci plue, kio okazis en la boato.
Kiam la bordo restis jam for post ni, ni ekvidis malproksime antaŭ ni velon, kaj tuj estiĝis diskuto, ĉu ĝi estas fiŝkaptista boato aŭ granda ŝipo el Ostio. Mi distingis ĝin la unua; tiam la aŭgustino diris, ke por miaj okuloj nenio videble estas sekreta, kaj, mallevinte subite vualon sur la vizaĝon, demandis, ĉu eĉ tiel mi ŝin rekonus, Petronio tuj respondis, ke trans nubo oni eĉ la sunon ne povas ekkoni, sed ŝi, kvazaŭ ridetante, diris, ke tiel akrajn okulojn nur amo sola povus blindigi, kaj nomante diversajn aŭgustaninojn, komencis demandi kaj divenadi, kiun mi amas. Mi respondadis trankvile, sed ŝi diris fine ankaŭ cian nomon. Mi sentas veran dankemon al Petronio, kiu ĉi-momente ekŝancelis la boaton, pro kio la ĝenerala atento estis deturnita de mi, ĉar se mi ekaŭdus pri ci malafablajn aŭ mokajn vortojn, mi ne scius kaŝi la koleron kaj devus batali kontraŭ la deziro frakasi per la remilo la kapon de tiu malica kaj malbona virino … Ci ja memoras, kion mi rakontis al ci en la domo de Lino, antaŭtage de la forveturo, pri la okazo sur la Agripa lago?
Petronio timas pri mi kaj eĉ hodiaŭ li insistegis, ke mi ne incitu la memamon de la aŭgustino. Sed Petronio min ne plu komprenas kaj ne scias, ke ekster ci ekzistas por mi nenia volupto, nek belo, nek amo, kaj ke al Popea mi havas sole abomenon kaj malestimon. Ci jam tre ŝanĝis mian animon, kaj tiagrade, ke al la antaŭa vivo mi eĉ ne scipovus plu reveni. Sed ne timu, ke ĉi tie povas okazi al mi io malbona. Popea min ne amas, ĉar ŝi kapablas neniun ami, kaj la fonto de ŝiaj ekdeziroj estas nur kolero kontraŭ Nerono, kiu estas ankoraŭ sub ŝia influo kaj kiu ŝin eble amas ankoraŭ, tamen li ne ŝparas ŝin plu kaj ne kaŝas de ŝi sian senhontecon kaj siajn malbonagojn.
Mi diros al ci cetere ankoraŭ ion, kio devas cin trankviligi: jen Petro diris al mi antaŭ la forveturo, ke mi ne timu la imperiestron, ĉar eĉ unu haro ne falos de mia kapo, kaj mi kredas al li. Ia interna voĉo diras al mi, ke ĉiu lia vorto devas plenumiĝi, kaj ĉar li benis nian amon, tial nek Nerono, nek ĉiuj potencoj de Hadeso, nek eĉ Fato mem kapablos cin rabi de mi, ho Ligia! Kiam mi pensas pri tio, mi estas feliĉa kaj trankvila. Sed cin, kristaninon, eble ofendas tio, kion mi diras pri la ĉielo kaj pri Fato? Tiuokaze pardonu min, ĉar mi pekas senvole. Bapto ne lavis min ankoraŭ, sed mia koro estas kiel malplena pokalo, kiun Paŭlo el Tarso plenigos per la dolĉa kristana instruo por mi tiom pli dolĉa, ke ĝi estas cia. Ci, mia dia, kalkulu al mi kiel meriton tion almenaŭ, ke el tiu pokalo mi elverŝis la fluidaĵon, kiu ĝin antaŭe plenigis, kaj ke mi ĝin ne retiras, sed etendas, kiel soifanto, ekstarinta ĉe pura fonto. Mi trovu favoron antaŭ ciaj okuloj.
[265]
Laŭrento (latine ) — antikva marborda havenurbo de la regiono Latio, sudoriente de Ostio.
[266]
Deŭkaliono [PIV] (mit. gr.) — filo de Prometeo, kiu por rekrei la homaron ĵetadis malantaŭ sin ŝtonojn, el kiuj leviĝis homoj.