En Ancio mi pasigados tagojn kaj noktojn aŭskultante Paŭlon, kiu inter miaj servistoj jam en la unua tago de la vojaĝo akiris tian influon, ke ili ĉirkaŭas lin senĉese, vidante en li ne nur miraklofaranton, sed preskaŭ supernaturan estaĵon. Mi vidis hieraŭ ĝojon sur lia vizaĝo, kaj kiam mi demandis, kion li faras, li respondis: „Mi semas“.
Petronio scias, ke li estas inter miaj servistoj kaj deziras lin vidi, same kiel Seneko, kiu aŭdis pri li de Galiono. Sed jam la steloj paliĝas, ho Ligia, kaj la matena [267] brilas ĉiam pli lume. Baldaŭ la matenruĝo verŝos sian koloron sur la maron — kaj dormas ĉio ĉirkaŭe, nur mi pensas pri ci kaj amas cin. Mi salutas cin kun la matenlumo, [268]»
Ĉapitro 38ª
Vinicio al Ligia:
«Ĉu ci estis iam kun la Plaŭcioj en Ancio, kara mia? Se ne, mi estos feliĉa, kiam mi ĝin al ci montros. Jam de Laŭrento etendas sin laŭlonge de la bordo vilaoj, unu post la alia, kaj Ancio mem estas senfina vico da palacoj kaj portikoj, kies kolonoj dum belvetero spegulas sin en la akvo. Ankaŭ mi havas ĉi tie, apud la akvo, posedaĵon kun olivarbaro kaj cipresaro post la vilao, kaj kiam mi pensas, ke tiu posedaĵo iĝos iam cia, pli blankaj ŝajnas al mi ĝiaj marmoroj, pli ombroriĉaj la ĝardenoj kaj pli lazura la maro. Ho Ligia, kiel bone estas vivi kaj ami! La maljuna Meniklo, kiu administras ĉi tie mian vilaon, plantis sur herbejoj, sub mirtoj, tutajn tufojn da iridoj; kaj ĉe ilia vido mi rememoris la domon de Aŭlo, vian pluvujon kaj vian ĝardenon, en kiu mi sidadis apud ci. Ankaŭ al ci tiuj iridoj rememorigados la gepatran domon, tial mi certas, ke ci amos Ancion kaj ĉi tiun vilaon.
Tuj post la alveno mi longe parolis kun Paŭlo ĉe la tagmanĝo. Ni parolis pri ci, poste li komencis min instrui, kaj mi aŭskultis longe, kaj nur tion mi diros al ci, ke eĉ se mi scius tiel skribi, kiel Petronio, eĉ tiam mi ne scipovus konigi al ci ĉion, kio trakuris mian penson kaj animon. Mi ne esperis, ke povas esti ankoraŭ en la mondo tia feliĉo, belo kaj trankvilo, pri kiuj la homoj ĝis nun ne scias. Sed ĉion tion mi rezervas por interparolo kun ci, kiam en unua libera momento mi alvenos Romon.
Diru al mi, kiamaniere la tero povas surteni kune tiajn homojn, kiel Petro la apostolo, kiel Paŭlo el Tarso — kaj Nerono? Mi demandas tial, ke la vesperon post la instruado de Paŭlo mi pasigis ĉe Nerono, kaj ĉu ci scias, kion mi tie aŭdis? Jen unue li legis al ni sian poemon pri la detruo de Trojo, kaj komencis plendi, ke li neniam vidis brulantan urbon. Li enviis Priamon kaj nomis lin feliĉulo ĝuste tial, ke li povis rigardi la brulegon kaj pereon de sia naskiĝa urbo. Je tio Tigeleno ekparolis: „Diru unu vorton, dia, tiam mi prenos torĉon, kaj antaŭ ol la nokto pasos, ci ekvidos brulantan Ancion.“ Sed Nerono nomis lin stultulo. „Kien mi venadus,“ — li diris, — „por spiri la maran aeron kaj flegi tiun ĉi voĉon, kiun la dioj al mi donacis kaj pri kiu, kiel oni diras, mi devas zorgi por la bono de la popolo? Ĉu ne Romo min malsanigas, ĉu ne la sufokaj odoroj el Suburo kaj Eskvilino igas min raŭka, kaj ĉu brulanta Romo ne prezentus centoble pli grandiozan kaj pli tragikan vidaĵon ol brulanta Ancio?“ Ĉe tio ĉiuj komencis paroli, kiel senkompara tragedio estus la bildo de la Urbo, kiu konkeris la mondon, ŝanĝita en amason da cindroj. Nerono deklaris, ke tiam lia poemo superus la kantojn de Homero, poste li komencis paroli, kiel li rekonstruus la Urbon kaj kiel la sekvontaj generacioj devus admiri lian verkon, kompare kun kiu malgrandaj ŝajnus ĉiuj aliaj homaj verkoj. Tiam la ebriaj festenanoj komencis krii: „Faru tion! Faru tion!“ al kio li diris: „Mi devus havi pli fidelajn kaj pli sindonajn amikojn“.
Mi konfesas, ke aŭdante tion, mi komence maltrankviliĝis, ĉar en Romo estas ci, . Mi mem priridas nun tiun timon kaj mi pensas, ke Nerono kaj la aŭgustanoj, kiel ajn frenezaj ili estas, similan frenezaĵon ne kuraĝus plenumi. Tamen vidu, kiel oni timas pri tiu, kiun oni amas — tamen mi preferus, ke la domo de Lino ne staru en mallarĝa transtibera strateto, en kvartalo okupata de fremda loĝantaro, kiun oni malpli konsiderus en tia okazo. Al mi eĉ la palacoj de Palatino mem ne ŝajnus inda je ci loĝejo, do mi volus ankaŭ, ke manku al ci nenio el tiuj ornamoj kaj komfortaĵoj, al kiuj ci kutimis de la infaneco. Translokiĝu en la domon de Aŭlo, mia Ligia. Mi multe pensis ĉi tie pri tio. Se Nerono estus en Romo, la famo pri cia reveno efektive povus per sklavoj atingi ĝis Palatino, direkti al ci la atenton kaj kaŭzi persekutadon pro tio, ke ci kuraĝis agi kontraŭ la volo de la imperiestro. Sed li longe restos ĉi tie en Ancio, kaj antaŭ ol li revenos, la sklavoj estos delonge ĉesintaj pri tio paroli. Lino kaj Urso povos loĝi kun ci. Cetere mi vivas per la espero, ke antaŭ ol Palatino revidos la imperiestron, ci, mia dia, loĝos jam en la propra domo ĉe Karinoj. Benita estu la tago, la horo kaj la momento, en kiu ci transpaŝos mian sojlon, kaj se Kristo, kiun mi lernas konfesi, faros tion, benita estu ankaŭ lia nomo. Mi servos lin kaj fordonos por li mian vivon kaj sangon. Malĝuste mi parolas: ni ambaŭ servos lin, kiel longe sufiĉos al ni la ŝpinaĵo de la vivo. Mi amas cin kaj salutas per la tuta animo».
Ĉapitro 39ª
Urso ĉerpis akvon el cisterno kaj, tirante per ŝnuro duoblan amforon, kantis duonvoĉe strangan ligian kanton, rigardante samtempe per ĝojegaj okuloj Ligian kaj Vinicion, kiuj meze de cipresoj en la ĝardeneto de Lino blankis, kiel du statuoj. Plej facila vento ne movis iliajn vestojn. Ora kaj violkolora krepusko kovradis iom post iom la mondon kaj ili, en la vespera trankvilo, interparolis, tenante sin reciproke je la manoj.
— Ĉu io malbona povas cin trafi, Marko, pro tio, ke ci forlasis Ancion sen la scio de la imperiestro? — demandis Ligia.
— Ne, mia kara, — respondis Vinicio. — Nerono anoncis, ke li fermos sin por du tagoj kun Terpno kaj komponados novajn kantojn. Ofte li tiel faras, kaj tiam li memoras kaj scias nenion alian. Cetere, kion signifas por mi la imperiestro, se mi estas apud ci kaj rigardas cin. Mi jam tro multe sopiris, kaj en la lastaj tagoj la dormo min forlasis. Iafoje, kiam mi ekdormetis pro laceco, mi vekiĝadis subite kun la sento, ke danĝero pezas super ci; kelkfoje mi sonĝis, ke oni rabis miajn envojajn ĉevalojn, kiuj devis porti min el Ancio Romon kaj per kiuj mi trakuris tiun distancon tiel rapide, kiel neniam ĝin trakuris iu imperiestra kuriero. Kaj pli longe mi ne plu povis vivi sen ci. Mi amas cin tro multe, mia kara, mia plej kara!
— Mi sciis, ke ci venos. Dufoje Urso iris laŭ mia peto al Karinoj kaj demandis pri ci en cia domo. Lino priridis min, kaj ankaŭ Urso.
Efektive oni vidis, ke ŝi lin atendis, ĉar anstataŭ la ĉiutagan malhelan veston ŝi surhavis molan, blankan stolon, el kies belegaj faldoj ŝiaj ŝultroj kaj kapo elprofundiĝadis kvazaŭ florantaj primoloj el neĝo. Kelkaj rozkoloraj anemonoj ornamis ŝiajn harojn.
Vinicio alpremis la buŝon al ŝia mano, poste ili sidiĝis sur ŝtona benko meze de sovaĝa vito, kaj apoginte sin ŝultro al ŝultro, silentis, rigardante la vesperan ĉielruĝon, kies lastaj briloj spegulis sin en iliaj okuloj.
[267]
Latine «lumportanta» (interalie, nomepiteto de la planedo Venero). Senkeviĉo skribis la vorton minuskle, virgenre, kaj inter citiloj — ĉu aludante la Klementan Vulgaton, Jes. 14:12, kie ĝi aperas same minuskle?