Выбрать главу

Tio ŝajnis al li tiom pli versimila, ke sur la vojo li komencis renkonti ĉiam pli da homoj, kiuj, forlasinte la urbon, direktis sin al la Albana montaro, por, savinte sin de la fajro, poste eliĝi ankaŭ trans la limojn de la fumoj. Ne atinginte ankoraŭ Ustrinon, li devis malrapidigi la ĉevalon pro ŝtopiteco de la vojo. Krom piedirantoj kun portaĵoj sur la dorsoj li renkontadis ŝarĝitajn ĉevalojn, mulojn, veturilojn plenajn je aĵoj, kaj fine portilojn, en kiuj sklavoj portis pli riĉajn loĝantojn. Ustrino estis jam tiel plenega de la forkurintoj el Romo, ke malfacile estis trapuŝi sin tra la amaso. La ĉefplaco, la subarkadoj de temploj kaj la stratoj svarmis de la forkurintoj. Tie kaj ie oni komencis aranĝi tendojn, donontajn rifuĝojn al tutaj familioj. Aliaj homoj tendosidis sub la libera ĉielo, kriante, alvokante la diojn aŭ malbenante la sorton. En la ĝenerala teruriteco malfacile estis ion demandi. La homoj, al kiuj Vinicio sin turnis, aŭ tute al li ne respondadis, aŭ levadis al li okulojn duonfrenezajn pro teruro, respondante, ke pereas la urbo kaj la mondo. Flanke de Romo alfluadis ĉiam novaj amasoj, konsistantaj el viroj, virinoj kaj infanoj, kiuj pligrandigadis la konsternon kaj lamentadon. Kelkaj, perdinte en la interpremo unuj aliajn, serĉis malespere la perditojn. Aliaj batalis pro tendolokoj. Aroj da duonsovaĝaj paŝtistoj el Kampanio alvenis en la urbeton, serĉante novaĵojn aŭ profitojn el ŝteloj, kiujn faciligis la tumulto. Tie kaj ie amaso, konsistanta el ĉiunaciaj sklavoj kaj gladiatoroj, komencis prirabi la vilaojn kaj palacojn en la urbo kaj batali kontraŭ soldatoj, defendantaj la loĝantojn.

Senatano Junio, kiun Vinicio rimarkis apud gastejo ĉirkaŭitan de taĉmento da batavaj sklavoj, la unua donis al li iom pli precizan informon pri la brulego. La fajro komenciĝis efektive ĉe la Granda cirko, en la loko, kiu tuŝas Palatinon kaj la monteton Celio, sed ĝi disvastiĝadis kun nekomprenebla rapideco, tiel ke ĝi ekposedis la tutan mezon de la urbo. Ankoraŭ neniam de la tempo de Brenno[271] la urbon trafis tia terura katastrofo.

— La tuta cirko forbrulis, same la ĉirkaŭantaj ĝin butikoj kaj domoj, — diris Junio. — Aventino kaj Celio estas en fajro. La flamo, ĉirkaŭinte Palatinon, venis al Karinoj…

Ĉe tio Junio, kiu posedis ĉe Karinoj belegan domon, plenan je artverkoj, kiujn li pasie amis, kaptis plenmanon da malpura polvo kaj, ŝutinte ĝin sur la kapon, komencis dum momento malespere ĝemi.

Sed Vinicio ekskuis lin je la ŝultroj.

— Ankaŭ mia domo staras ĉe Karinoj, — li diris, — sed kiam ĉio pereas, ankaŭ ĝi pereu.

Poste, rememorinte, ke Ligia, sekvante lian konsilon, povis esti translokiĝinta en la domon de Aŭlo, li demandis:

— Kaj la strato Patricia?

— En fajro! — respondis Junio.

— Kaj Transtibero?

Junio rigardis lin kun miro.

— Ne gravas Transtibero, — li respondis, premante per la manoj la dolorantajn tempiojn.

— Por mi Transtibero pli gravas ol la tuta Romo, — ekkriis ekscite Vinicio.

— Ci ĝin eble atingos nur tra la Havena Vojo, ĉar apud Aventino la varmego cin sufokos … Transtibero?… Mi ne scias. La fajro ŝajne ne povis ankoraŭ esti tien veninta, sed ĉu en tiu ĉi momento ĝi jam ne venis, sole la dioj scias…

Ĉe tio Junio ekhezitis momente, poste li diris per mallaŭta voĉo:

— Mi scias, ke ci min ne perfidos, do mi diras al ci, ke ĝi ne estas ordinara brulo. Oni ne lasis savi la cirkon … Mi mem aŭdis … Kiam la domoj ĉirkaŭe komencis flami, miloj da voĉoj kriis: «Morton al savantoj!» Iuj homoj trakuras la urbon kaj ĵetas flamantajn torĉojn en domojn … Aliflanke la popolo tumultas kaj vokas, ke la urbo brulas laŭ ordono. Nenion pli mi diros. Ve al la urbo, ve al ni ĉiuj kaj al mi! Kio okazas tie, la homa lango ne povas esprimi. La loĝantoj pereas en la fajro, aŭ murdas sin reciproke en la interpremo. Ĝi estas la fino de Romo!

Kaj denove li komencis ripeti: «Ve! Ve al la urbo kaj al ni!» — sed Vinicio eksaltis sur la ĉevalon kaj ekiris plu antaŭen sur la Appia vojo.

Sed ĝi estis pli ĝuste trapuŝigado meze de rivero da homoj kaj veturiloj, kiu fluis el la urbo. Klare, kvazaŭ sur manplato, kuŝis nun antaŭ Vinicio la urbo, flamanta en monstra brulego … Flanke de la fajro kaj fumo radiis terura varmego, kaj la homaj krioj ne povis superbrui la sibladon kaj krakadon de la flamoj.

Ĉapitro 43ª

Laŭgrade kiel Vinicio proksimiĝadis al la urbaj muregoj, montriĝis, ke pli facile estis veni al Romo ol penetri en la urbon. Sur la Appia vojo malfacile estis trapuŝiĝi pro la interpremo de homoj. La domoj, kampoj, tombejoj, ĝardenoj kaj temploj, trovantaj sin ĉe ĝiaj ambaŭ flankoj, estis ŝanĝitaj en tendolokojn. En la templo de Marso, staranta tuj apud la pordego Appia, la amaso elrompis la pordon por trovi interne rifuĝon por la nokto. En la tombejoj oni prenadis en posedon pli grandajn maŭzoleojn kaj batalis pro ili, verŝante eĉ iafoje sangon. Ustrino kun sia malordo apenaŭ donis ioman antaŭguston de tio, kio okazis ĉe la muroj de la urbo mem.

Ĉesis ĉiaj konsideroj al la aŭtoritato de la leĝo, al oficoj, al familiaj ligoj, al diferencoj de la statoj. Oni vidis sklavojn, kiuj bastonis civitanojn. Gladiatoroj, ebriaj de vino, rabita en Emporio, kuniĝinte en grandajn arojn, trakuradis kun sovaĝaj krioj apudvojajn placojn, dispelante la homojn, piedpremante, rabante. Multegaj barbaroj, sklavvendotaj en la urbo, forkuris el la vendobudoj. La brulo kaj pereo de la urbo estis por ili kune la fino de la sklaveco kaj la horo de venĝo, tial, dum la urba loĝantaro, kiu perdis en la brulo sian tutan havaĵon, malespere etendadis la manojn al la dioj, vokante pri savo, ili kun ĝoja hurlado batis la amasojn, deŝirante al homoj la vestojn de la ŝultroj kaj forkaptante pli junajn virinojn. Kun ili unuiĝis sklavoj, delonge jam servantaj en Romo, mizeruloj, posedantaj nenion krom lana zonaĵo ĉirkaŭ la koksoj, teruraj figuroj el suspektindaj kvartaloj, kiujn oni neniam vidis tage sur la stratoj kaj kies ekziston en Romo oni preskaŭ ne povis supozi. Tiu amaso, konsistanta el azianoj, afrikanoj, grekoj, tracoj, ĝermanoj kaj britoj, krieganta ĉiujn lingvojn de la tero, sovaĝa kaj senbrida, furiozis, opiniante ke venis la momento kiam ĝi rajtas rekompenci al si la jarojn da suferoj kaj mizero.

Meze de tiu ondanta homamaso, en la lumo de la tago kaj de la brulego tie kaj ie brilis la kaskoj de pretorianoj, sub kies gardon rifuĝis pli trankvilaj loĝantoj, kaj kiuj multloke devis iri atake kontraŭ la brutsimilan sovaĝularon. Vinicio vidadis en sia vivo atakprenatajn urbojn, sed neniam liaj okuloj rigardis spektaklon, en kiu malespero, doloro, larmoj, ĝemoj, sovaĝa ĝojo, frenezo, furiozo kaj senbrideco miksiĝis kune en tian senliman ĥaoson. Kaj super tiu ondanta, freneza homamaso bruegis la brulo, flamis sur la montaĵoj la plej granda urbo de la mondo, sendante en la konfuzon sian fajran spiron kaj kovrante ĝin per fumoj, tra kiuj oni ne plu vidis la bluon de la ĉielo.

La juna tribunuso, kun plej granda fortostreĉo endanĝerigante ĉiumomente la vivon, atingis fine ĝis la pordego Appia, sed tie li ekvidis, ke tra la kvartalo de la pordego Kapena li ne povos penetri en la urbon, ne nur pro la homamaso, sed ankaŭ pro terura varmego, de kiu tuj post la pordego tremis la aero. Krome la ponto apud la Triobla pordego, kontraŭ la templo [272], ankoraŭ ne ekzistis, volante do penetri trans Tiberon, oni devis trapremi sin ĝis la Fostoponto[273], tio estas pasi preter Aventino, la urboparto surverŝita de maro da flamoj. Tio estis tute neebla. Vinicio komprenis, ke li devas reiri en la direkton al Ustrino, tie flankiĝi de la Appia vojo, transriveriĝi antaŭ la urbo kaj atingi la Vojon Havenan, kiu kondukis rekte al Transtibero. Ankaŭ tio ne estis facila afero kaŭze de la ĉiam pli granda interpremo reganta sur la Vojo Appia. Trabati al si tie la vojon oni povus nur eble per glavo, sed Vinicio ne havis armilon, ĉar li forveturis el Ancio tiel, kiel la novaĵo pri la brulo trafis lin en la imperiestra vilao. Tamen ĉe la Fonto de Merkuro li ekvidis konatan centestron de pretorianoj, kiu fronte de kelkdeko da soldatoj baris aliron al la teritorio de la templo. Vinicio ordonis al la centestro sekvi lin, kaj tiu, rekoninte la tribunuson kaj aŭgustanon, ne kuraĝis kontraŭstari al la ordono.

вернуться

[271]

estis la militestro de gaŭloj, kiuj en la jaro 390ª aŭ 387ª a.K. venkoprenis kaj forbruligis Romon.

вернуться

[272]

, gen. kaj dat. /bone dee/ (lat.) — en la Roma mitaro, Bona Diino, la diino de ĉasteco kaj fekundeco de romaninoj.

вернуться

[273]

La Fostoponto (lat. ), la plej malnova ponto de Romo konstruita sur fostoj (lat. ). Ĝi ne plu ekzistas. (Senkeviĉo tradukis la nomon: Lidja Z ĝin relatinigis.)