Vinicio mem prenis la komandon de la taĉmento, kaj forgesinte ĉi-momente la instruojn de Paŭlo pri amo al proksimulo, li puŝis kaj distranĉadis antaŭ si la amason kun rapideco pereiga por multaj, kiuj ne sciis flankiĝi ĝustatempe. Postkuris lin malbenoj kaj hajlo da ŝtonoj, sed li ne atentis tion, dezirante rapide penetri en pli liberajn lokojn. Tamen ili povis antaŭeniĝadi nur treege malfacile. La homoj, kiuj jam lokiĝis tendare, ne volis cedi la vojon al la soldatoj, laŭte insultante la imperiestron kaj la pretorianojn. Ialoke la amaso alprenadis minacan sintenon. La orelojn de Vinicio atingadis voĉoj, akuzantaj Neronon pri fajrigo de la urbo. Oni malkaŝe minacis morton al li kaj al Popea. La ekkrioj: (arlekeno, aktoro) «patrinmortiginto!» aŭdiĝadis ĉirkaŭe. Kelkaj vokis, ke oni lin trenu en Tiberon, aliaj, ke Romo elmontris sufiĉe da pacienco. Evidente estis, ke la minacoj povas ŝanĝi sin en malkaŝan ribelon, kiu, se nur troviĝus gvidanto, povus ĉiumomente eksplodi. Dume la furiozo kaj malespero de la amasoj turnadis sin kontraŭ la pretorianojn, kiuj ankaŭ tial ne povis eliĝi el la interpremo, ke la vojon baris tutaj montoj da objektoj, rapide elĵetitaj el la brulo: kestoj kaj bareloj kun manĝaĵoj, iom valoraj mebloj, vazoj, infanaj ludiloj, litaĵoj kaj manportiloj.
Tie kaj ie sekvis eĉ malgrandaj bataloj, sed la pretorianoj rapide dispeladis la senarman amason. Trarajdinte kun peno transverse la vojojn Latinan, Numician, Ardean, Lavinian kaj Ostian, ĉirkaŭirinte vilaojn, ĝardenojn kaj templojn, Vinicio atingis fine urbeton nomatan , post kiu li transiĝis sur la alian bordon de Tibero. Estis tie malpli da interpremo kaj malpli da fumo. De forkurintoj, kiuj tamen ankaŭ tie ne mankis, li eksciis, ke nur kelkajn stratetojn de Transtibero ekposedis la brulo, sed ke certe nenion ŝparos la potenco de la fajro, ĉar estas homoj, kiuj ĝin intence submetas, kriante, ke ili faras tion laŭ ordono. La juna tribunuso nun havis jam nenian dubon, ke efektive Nerono ordonis bruligi Romon, kaj la venĝo, pri kiu vokis la amasoj, ŝajnis al li afero prava kaj justa. Kion pli povus fari Mitridato aŭ iu el plej furiozaj malamikoj de Romo? La mezuro estis superplena, la frenezo iĝis tro monstra kaj la homa vivo kontraŭ ĝi — neebla. Vinicio ankaŭ kredis, ke la lasta horo de Nerono ekbatis, ke tiuj ruboj, en kiujn disfalas la urbo, devas nepre tombokovri la monstran arlekenon kune kun ĉiuj liaj krimoj. Se troviĝus viro sufiĉe kuraĝa por ekstari fronte de la ĉiopreta pro malespero popolo, tio povus okazi en la daŭro de kelkaj horoj. Tiam kuraĝaj kaj venĝemaj pensoj komencis trakuri la kapon de Vinicio. Kaj se tion farus li mem? La gento de Vinicioj, kiu ĝis la lasta tempo kalkulis vicojn da konsuloj, estis konata en la tuta Romo. La amasoj bezonis nur nomon. Foje ja, pro la mortkondamno de la kvarcent sklavoj de la prefekto Pedanio Sekundo, preskaŭ eksplodis ribelo kaj civila milito, kio do okazus hodiaŭ pro la terura batego superanta preskaŭ ĉiujn, kiujn Romo spertis en la daŭro de ok jarcentoj?
«Kiu vokos la kviritojn al armilo, — pensis Vinicio, — tiu sendube faligos Neronon kaj mem surmetos la purpuron.» Kial do li ne faru tion? Li estis pli energia, pli brava kaj pli juna ol la aliaj aŭgustanoj … Nerono havis, vere, je sia dispono tridek legiojn, postenantajn ĉe la limoj de la ŝtato, sed ĉu ankaŭ tiuj legioj kaj iliaj ĉefoj ne ekribelos, aŭdinte pri la bruligo de Romo kaj de ĝiaj temploj? Kaj en tiu okazo li, Vinicio, povus iĝi imperiestro. Oni ja flustris inter la aŭgustanoj, ke iu aŭguristo antaŭdiris la purpuron al Otono. Per kio li malsuperas Otonon? Eble ankaŭ Kristo helpus lin per sia Dia potenco, eble ĝi estas lia inspiro? «Ho, se tiel estus!» vokis Vinicio interne. Li venĝus tiam kontraŭ Nerono la danĝeron de Ligia kaj sian maltrankvilon, li enkondukus regadon de justeco kaj vero, disvastigus la instruon de Kristo de Eŭfrato ĝis la nebulaj bordoj de Britujo, kaj kune li vestus Ligian per la purpuro kaj farus ŝin reĝino de la tero.
Sed tiuj pensoj, eksplodinte el lia kapo, kiel hajlo da fajreroj el brulanta domo, estingiĝis, kiel fajreroj. Antaŭ ĉio necesis savi Ligian. Nun li rigardis la katastrofon de proksime, do denove timo lin ekregis; kaj kontraŭ tiu maro da fajro kaj fumo, ĉe la renkontiĝo kun la terura realeco, tiu fido, kun kiu li kredis, ke Petro la apostolo savos Ligian, formortis en lia koro. Malespero kaptis lin refoje, do penetrinte sur la vojon Havenan, kondukantan rekte al Transtibero, li remoderiĝis nur en la pordego, ĉe kiu oni ripetis al li tion, kion antaŭe diris la forkurintoj, ke pliparto de tiu kvartalo ne estis ankoraŭ ekposedita de la brulo, kvankam la fajro kelkloke transportiĝis trans la riveron.
Tamen ankaŭ Transtibero estis plena je fumo kaj de forkurantaj amasoj, tra kiuj estis pli malfacile penetri en la fundon de la kvartalo tial, ke la homoj, havante pli da tempo, elportadis kaj savadis pli da objektoj. La ĉefa Havena vojo mem estis multloke ŝtopita per ili, kaj apud la Naŭmaĥiejo de Aŭgusto[274] ili levis sin en tutaj amasoj. Pli malvastaj stratetoj, kie pli dense amasiĝis la fumoj, estis simple neenireblaj. La loĝantoj forkuradis el ili milope. Vinicio vidis envoje terurajn bildojn. Plurfoje du homaj riveroj, fluantaj el kontraŭaj direktoj, premegis unu la alian kaj batalis je vivo aŭ morto. Familioj perdiĝadis en la tumulto, patrinoj malespere vokis siajn infanojn. La haroj de Vinicio hirtiĝadis je la penso, kio devis okazi pli proksime al la fajro. Meze de la krioj kaj ĥaoso malfacile estis ion eldemandi aŭ kompreni la vokojn. Iafoje el trans la rivero alruliĝadis novaj ondegoj da fumoj nigraj kaj tiel pezaj, ke ili ruliĝis tuj super la tero, tiel kovrante la domojn, homojn kaj ĉiujn objektojn, kiel ilin kovras nokto. Sed vento, kaŭzita de la brulo, disblovadis ilin, kaj tiam Vinicio povis antaŭeniĝadi al la strateto, ĉe kiu staris la domo de Lino. La varmo de la julia tago, fortigita de la ardo, radianta el la brulantaj kvartaloj, iĝis neelportebla. La fumo mordis la okulojn, al la brustoj mankis spiro. Eĉ tiuj loĝantoj, kiuj, esperante, ke la fajro ne transportiĝos trans la riveron, restis ĝis nun en siaj hejmoj, komencis ilin forlasi kaj la amasego kreskis kun ĉiu horo. La pretorianoj, akompanantaj Vinicion, restis malantaŭe. En la interpremo iu vundis per martelo lian ĉevalon, kiu komencis svingi la sangantan kapon, levi sin sur la postaj piedoj kaj malobei la rajdanton. Laŭ lia riĉa tuniko oni rekonis en li aŭgustanon, kaj ĉirkaŭe tuj aŭdiĝis la ekkrioj: «Morton al Nerono kaj al liaj bruligistoj!» Venis momento de gravega danĝero, ĉar centoj da manoj etendis sin al Vinicio, sed la timigita ĉevalo forportis lin, hufpremante la homojn, kaj samtempe alfluis nova ondo da nigra fumo kaj kovris la straton per krepusko. Vinicio, vidante, ke li ne trarajdos, desaltis fine sur la teron kaj komencis piedkuri, glitante apud la muroj kaj iafoje atendante, ke la forkuranta amaso pasu preter li. En la animo li parolis al si, ke tio estas vanaj penoj. Ligia povis jam esti ekster la urbo, ŝi povis ĉi-momente savi sin per forkuro: pli facile estus retrovi pinglon ĉe marbordo ol ŝin en tiu interpremo kaj ĥaoso. Li volis tamen eĉ por la prezo de la vivo atingi la domon de Lino. Iafoje li haltadis kaj frotis la okulojn. Forŝirinte la randon de sia tuniko, li ŝirmis per ĝi la nazon kaj la buŝon kaj kuris pluen.
[274]
Artefarita lageto en Transtibero, aranĝita laŭ ordono de Aŭgusto por prezenti naŭmaĥiojn (gladiatorajn ŝipbatalojn, de la greka ναυμαχία).