Выбрать главу

Laŭgrade kiel li proksimiĝadis al la rivero, la varmego kreskis terure. Vinicio, sciante, ke la brulo komenciĝis ĉe la Granda cirko, kredis komence, ke tiu ardo venas de ĝiaj restaĵoj, de la Bova Forumo kaj de Velabro, kiuj, kuŝante proksime, ankaŭ estis sendube posedataj de flamoj. Sed la varmego iĝadis jam neelportebla. Iu forkuranto, la lasta, kiun Vinicio rimarkis, maljunulo kun lambastonoj, ekkriis: «Ne proksimiĝu al la ponto Cestia! La tuta insulo brulas!» Efektive, oni ne povis plu havi iajn iluziojn. Ĉe la vojturniĝo al la strato Juda, kie staris la domo de Lino, la juna tribunuso ekvidis meze de nubo da fumoj flamon: brulis ne nur la insulo, sed ankaŭ Transtibero, almenaŭ la alia fino de la strateto, ĉe kiu Ligia loĝis … Vinicio memoris tamen, ke la domon de Lino ĉirkaŭas ĝardeno, post kiu, flanke de Tibero, kuŝis ne tre vasta kampo, libera de konstruaĵoj. Tiu penso kuraĝigis lin. La fajro povis halti en la malplena loko. Kun tiu espero li kuris pluen, kvankam ĉiu ventoblovo alportadis jam ne nur fumon, sed milojn da fajreroj, kiuj povis kaŭzi brulon en la alia fino de la strateto kaj bari la reiron.

Fine li tamen ekvidis tra la fuma vualo la cipresojn en la ĝardeno de Lino. La domoj, kuŝantaj trans la libera kampo, brulis jam, kiel lignaj ŝtiparoj, sed la dometo de Lino staris ankoraŭ netuŝite. Vinicio rigardis la ĉielon kaj ekkuris al la dometo, kvankam la sola aero kaŭzis jam al li bruldoloron. La pordo estis fermita, sed li ekpuŝis ĝin kaj enkuris internen. En la ĝardeno estis eĉ ne unu viva estaĵo, kaj ankaŭ la domo ŝajnis tute senhoma.

«Eble ili svenis de la fumoj kaj varmego», ekpensis Vinicio.

Kaj li komencis voki:

— Ligia! Ligia!

Respondis al li silento. En la mallaŭto estis aŭdebla nur krakbruo de la malproksima fajro.

— Ligia!

Subite liajn orelojn atingis tiu malserena voĉo, kiun li jam aŭdis foje en tiu ĝardeno. Sur la proksima insulo ekbrulis videble la bestejo, staranta kelkan distancon de la templo de Eskulapo, kaj ĉiaspecaj bestoj, inter ili leonoj, komencis tie muĝi pro teruro. Tremo trakuris Vinicion de la piedoj ĝis la kapo. Jam duafoje, kiam lia tuta atento estis koncentrita en la penso pri Ligia, tiuj tremigaj voĉoj eksonis, kiel antaŭdiro de malfeliĉo, kiel stranga aŭguro de malbonsorta estonteco.

Tio tamen estis mallonga, momenta impreso, ĉar pli terura eĉ ol la muĝo de sovaĝaj bestoj, la krakbruo de la brulo devigis lin pensi pri io alia. Ligia ne respondis, vere, al lia voko, sed ŝi povis trovi sin en tiu fajrominacata konstruaĵo, sveninta aŭ sufokata de fumo. Vinicio saltis internen. La malgranda atrio estis malplena kaj malluma de fumo. Palpe serĉante la pordon, kondukantan al la dormoĉambroj, li rimarkis flagrantan flameton de lampo kaj, proksimiĝinte, ekvidis lararejon, en kiu anstataŭ laroj estis kruco. Sub tiu kruco brulis la meĉlampo. La kapon de la juna kateĥizato fulmrapide trakuris la penso, ke tiu kruco sendas al li la lumon, kun kiu li povas retrovi Ligian, li prenis do la lampon kaj komencis serĉi la dormoĉambrojn. Trovinte unu el ili, li flankigis la kurtenon kaj, priluminte la ejon per la lampo, komencis rigardi.

Sed ankaŭ tie estis neniu. Vinicio tamen estis certa, ke li trafis en la ĉambron de Ligia, ĉar sur najloj, enbatitaj en la muron, pendis ŝiaj vestoj, kaj sur la lito kuŝis , tio estas alfigura tolaĵo, kiun la virinoj portis senpere sur la korpo.

Vinicio kaptis ĝin, alpremis al la buŝo kaj, surĵetinte ĝin trans la ŝultron, iris serĉi plu. La dometo estis malgranda, do en mallonga tempo li traserĉis ĉiujn ĉambrojn, kaj eĉ la kelojn. Sed nenie li trovis vivan estaĵon. Estis tute evidente, ke Ligia, Urso kaj Lino kune kun la aliaj loĝantoj de la kvartalo serĉis en forkuro savon de la brulo. «Mi devas serĉi ilin en la amaso, ekster la urbaj pordegoj», — ekpensis Vinicio.

Ne tre multe mirigis lin la fakto, ke li ilin ne renkontis sur la Havena Vojo, ĉar ili povis eliri el Transtibero de la kontraŭa direkto, flanke al la Vatikana monteto. Ĉiuokaze ili estis savitaj, almenaŭ de la fajro. Kvazaŭ ŝtono falis de la brusto de Vinicio. Li vidis, vere, kun kiel teruraj danĝeroj estis ligita forkuro, sed la penso pri la superhoma forto de Urso inspiris al li kuraĝon. «Mi devas nun, — li parolis al si, — forkuri de ĉi tie kaj tra la ĝardenoj de Domicia atingi la ĝardenojn de Agripino. Tie mi ilin trovos. La fumoj ne estas tie teruraj, ĉar la vento blovas de la Sabena montaro.»

Venis tamen plej urĝa tempo, kiam li devis pensi pri la propra savo, ĉar ondego da fajro alfluadis ĉiam pli proksimen flanke de la insulo kaj fumaj volvaĵoj kovris preskaŭ tute la strateton. La meĉlampo, per kiu li lumigadis al si la internon de la domo, estingiĝis nun de aera trablovo. Vinicio, saltinte sur la straton, kuris nun tutimpete al la Havena Vojo en la sama direkto, el kiu li venis, kaj la brulo ŝajnis persekuti lin per sia fajra spiro, jen ĉirkaŭblovante lin per ĉiam novaj nuboj da fumo, jen surŝutante per fajreroj, kiuj faladis sur liajn harojn, sur la kolon kaj veston. La tuniko komencis bruleti sur li kelkloke, sed li ne atentis tion kaj kuris pluen, timante, ke la fumo povus lin sufoki. Efektive li sentis en la buŝo la brulguston kaj fulgon, kaj lia gorĝo kaj pulmoj doloris, kvazaŭ brulantaj. La sango alfluadis lian kapon, tiel ke iafoje li vidis ĉion ruĝe kaj la fumoj mem ŝajnis al li ruĝaj. Tiam li parolis al si interne: «Tio estas pura fajro! Mi ĵetu min prefere teren kaj pereu». La kurado lacigadis lin ĉiam pli. Ŝvito fluis sur liaj kapo, kolo kaj dorso, kaj tiu ŝvito lin brulvundis, kvazaŭ bolaĵo. Li falus, se ne subtenus lin la nomo de Ligia kaj se li ne havus ĉirkaŭ la buŝo ŝian . Kelkajn momentojn poste li tamen komencis ne rekoni plu la straton, kiun li kuris. Iom post iom forlasadis lin la konscio, li nur memoris, ke li devas forkuri, ĉar sur libera kampo lin atendas Ligia, kiun promesis al li Petro la apostolo. Kaj subite ekregis lin ia stranga, jam duonfebra simila al antaŭmorta vizio certeco, ke li devas ŝin ekvidi, edzinigi, kaj poste li tuj mortos.

Li jam estis tamen kvazaŭ ebria, rebatante sin de unu flanko de la strato al la alia. Kaj subite io ŝanĝiĝis en la monstra fajrego, kovranta la grandegan urbon. Ĉio, kio ĝis nun nur bruletis, eksplodis videble per unu maro da flamoj, ĉar la vento ĉesis alporti fumojn, kaj tiujn, kiuj amasiĝis en la stratetoj, forblovis furioza premego de brulvarma aero. Tiu premego pelis nun milionojn da fajreroj, tiel ke Vinicio kuris kvazaŭ en fajra nubo. Li povis, aliflanke, pli bone vidi antaŭ si, kaj preskaŭ en la sama momento, kiam li estis falonta, li ekvidis la finon de la strateto. Tiu vido donis al li novajn fortojn. Pasinte preter stratangulo, li troviĝis sur la strato, kiu kondukis al la Kodetana kampo. La fajreroj ĉesis lin persekuti. Li komprenis, ke se li sukcesos atingi almenaŭ la Havenan vojon, li estos savita, se li eĉ svenus poste sur la vojo.

En la fino de la strateto li ekvidis denove nubon, kiu vualis la eliron. «Se tio estas fumoj», li ekpensis, «mi jam ne trapasos». Li kuris per la lastaj fortoj. Envoje li deĵetis de si la tunikon, kiu, ekbruletinte de la fajreroj, komencis lin vundi, kiel la ĉemizo de Neso[275], kaj li kuris nuda, havante nur sur la kapo kaj sur la buŝo la de Ligia. Alkurinte pli proksimen, li distingis, ke tio, kion li opiniis fumo, estis polva nubo, el kiu, krome, atingadis lin homaj voĉoj kaj krioj.

«Stratamaso rabas en la domoj» — li diris al si.

Li kuris tamen en la direkto de la voĉoj. Ĉiuokaze estis tie homoj, kiuj povis al li helpi. En tiu espero, antaŭ ol li alkuris, li komencis voki helpon per la tuta forto de la voĉo. Sed ĝi estis jam lia lasta fortostreĉo: ankoraŭ pli ruĝe iĝis antaŭ liaj okuloj, en la pulmoj ekmankis spiro, en la ostoj forto, kaj li falis.

вернуться

[275]

Gr. Νέσσος — la centaŭro kies venenita tuniko mortigis Heraklon.