Выбрать главу

La domon apud la akvedukto Appia, en kiu dume loĝis Tigeleno, ĉirkaŭadis amasoj da virinoj, kriantaj de mateno ĝis malfrua nokto: «Panon kaj tegmenton!» Vane la pretorianoj, venigitaj el la granda tendaro staranta inter la vojoj Sala kaj Nomentana, penis gardi ian ordon. Tie kaj ie oni ilin malkaŝe kontraŭstaris armite, aliloke senarmaj homaj aroj, montrante la brulantan urbon vokis: «Murdu nin kontraŭ tiu fajro!» Oni minacis al la imperiestro, al la aŭgustanoj, al la pretoriaj soldatoj, kaj la ekscito kreskis kun ĉiu horo tiel, ke Tigeleno, rigardante nokte la milojn da fajroj, dismetitaj ĉirkaŭ la urbo, parolis al si mem, ke tio estas fajroj de malamika tendaro. Laŭ lia ordono oni venigis, krom faruno, laŭeble grandan nombron da pretaj panbuloj, kiujn oni kolektis ne nur el Ostio, sed el ĉiuj proksimaj urboj kaj vilaĝoj. Apenaŭ tamen la unuaj sendaĵoj venis nokte en Emporion, la popolo elrompis la pordegon flanke de Aventino kaj disrabis en unu sekundo la provizojn, kaŭzante teruran konfuzon. Ĉe la brilo de la brulruĝo oni batalis pro panbuloj, da kiuj amason oni piedpremis en la teron. La faruno el la disŝiritaj sakoj kovris kvazaŭ per neĝo la tutan spacon, de la grenejoj ĝis la Arko de Druzo kaj Germaniko, kaj la tumulto daŭris, ĝis soldatoj posteniĝis ĉe ĉiuj konstruaĵoj kaj komencis forpeli la amasojn per sagoj kaj ĵetaĵoj.

Neniam, de la gaŭla invado en la tempo de Brenno, trafis Romon simila batego. Oni ankaŭ komparadis kun malespero tiujn ambaŭ brulojn. Sed tiam restis almenaŭ Kapitolo. Nun ankaŭ Kapitolon ĉirkaŭis terura fajrokrono. La marmoroj ne flamis, vere, sed en nokto, kiam vento disŝovadis por momento la flamojn, oni vidis vicojn de la kolonoj de la supera templo de Jovo, ardantajn kaj brilantajn rozkolore, kvazaŭ ardantaj karboj. Fine, en la tempo de Brenno Romo havis popolon disciplineman, unugentan, amantan la urbon kaj la altarojn, dum nun ĉirkaŭ la muroj de la brulanta Romo tendovagis amasoj diverslingvaj, konsistantaj plejparte el sklavoj kaj liberigitoj, ribelemaj, senbridaj kaj pretaj sub la premo de mizero turni sin kontraŭ la aŭtoritatulojn kaj kontraŭ la urbon.

Sed la amplekso mem de la brulego, pleniganta la korojn per teruro, paralizis certagrade la amason. La plagon de fajro estis sekvonta la plago de malsato kaj de malsanoj, ĉar, je pli granda malfeliĉo, venis terura julia varmego. La aeron, brulantan de la fajro kaj suno, oni ne povis spiri. La noktoj ne nur ne malpliigadis la varmegon, sed iĝadis simple inferaj. Tage terura kaj korprema vidaĵo prezentis sin al la okuloj. En la mezo — la grandega urbo sur la montetoj, ŝanĝita en unu bruegantan vulkanon, kaj ĉirkaŭe, ĝis la Albana montaro — unu senlima tendaro, konsistanta el tendoj, budoj, branĉaĵoj, veturiloj, puŝĉaroj, portiloj, butikoj, fajroj, ĉio vualita de fumo, polvo, lumigita de rustaj radioj de la suno pasanta tra la brulo, plena je bruo, krioj, minacoj, malamo kaj timo, terura bildo de viroj, virinoj kaj infanoj. Meze de la kviritoj — grekoj, vilaj unuokululoj el la nordo, afrikanoj kaj azianoj; meze de la civitanoj — sklavoj, liberigitoj, gladiatoroj, komercistoj, metiistoj, kamparanoj kaj soldatoj; vera homa maro ĉirkaŭlavanta fajran insulon.

Diversaj famoj movis tiun maron, kiel vento movas verajn ondojn. Ili estis favoraj kaj malfavoraj. Oni rakontis pri senmezuraj provizoj da greno kaj da vestoj, kiuj estis venontaj en Emporion kaj senpage disdonotaj. Oni diradis ankaŭ, ke laŭ la ordono de la imperiestro ĉiuj provincoj en Azio kaj Afriko estos senhavigitaj de siaj riĉaĵoj, kaj la trezorojn, tiamaniere kolektitajn, oni disdonos inter la loĝantojn de Romo, por ke ĉiu povu konstrui al si propran domon. Sed samtempe oni diskonigadis ankaŭ tiajn novaĵojn, ke la akvo en la akveduktoj estas venenita kaj ke Nerono volas detrui la urbon kaj ekstermi ĉiujn loĝantojn senescepte por translokiĝi en Grekujon aŭ Egiptujon kaj de tie regi la mondon. Ĉiu famo disvastiĝadis fulmrapide, kaj ĉiu el ili trovadis kredon ĉe la amaso, kaŭzante eksplodojn ĉu de espero, kolero, teruro, aŭ de furiozo. Fine ia febro ekregis tiujn milojn da vaguloj. La kredo de la kristanoj, ke la fino de la mondo pro fajro estas proksima, vastiĝadis ankaŭ inter la konfesantoj de la dioj, ĉiutage pli ĝenerale. La homojn ekreregadis konsterno aŭ furiozo. Meze de nuboj, lumigitaj de la brulbrilo, oni vidis la diojn, rigardantajn la pereon de la tero, kaj oni etendadis al ili la brakojn, petante kompaton, aŭ malbenis ilin.

Dume soldatoj, helpate de certa nombro da loĝantoj, detruadis senĉese la domojn sur Eskvilino, sur Celio kaj en Transtibero, kiu dank’ al tio grandparte evitis la pereon. Sed en la urbo mem brulis sennombraj trezoroj, amasigitaj dum jarcentoj da venkoj, netakseblaj artverkoj, grandiozaj temploj kaj plej karaj monumentoj de la Roma pasinteco kaj de la Roma gloro.

Oni antaŭvidis, ke el la tuta urbo estos savitaj apenaŭ kelkaj ekstremaj kvartaloj kaj ke centmiloj da homoj restos sen tegmento super la kapo. Aliaj tamen disvastigadis la famon, ke la soldatoj detruas la domojn ne por haltigi la fajron, sed por ke nenio restu el la urbo. Tigeleno en ĉiu letero petegis, ke la imperiestro alvenu kaj per sia ĉeesto trankviligu la malesperantan popolon. Sed Nerono moviĝis nur tiam, kiam la flamoj ekposedis la , kaj li rapidis por ne preterlasi la momenton, en kiu la brulego atingos sian plej grandan potencon.

Ĉapitro 47ª

La fajro atingis dume ĝis la Vojo Nomentana, kaj de ĝi, kun aliiĝo de la vento, turnis sin al la Vojo Larĝa kaj al Tibero, ĉirkaŭiris Kapitolon, disverŝis sin tra la Bova Forumo kaj detruante ĉion, kion ĝi preterlasis en la unua impeto, proksimiĝis denove al Palatino. Tigeleno, kolektinte ĉiujn pretoriajn fortojn, sendis kurieron post kuriero al la proksimiĝanta imperiestro, ke li nenion perdos el la grandiozeco de la spektaklo, ĉar la brulo eĉ plikreskis.

Sed Nerono volis alveni nokte, por tiom pli ĝui la bildon de la pereanta urbo. Tiucele li haltis en la regiono de la Lago Albana kaj, vokinte en sian tendon la tragediiston Alituron, li preparis kun lia helpo la sintenon, vizaĝon, rigardon kaj lernis konvenajn gestojn, varme diskutante kun li, ĉu ĉe la vortoj: «ho sankta urbo, ci, kiu ŝajnis pli daŭra ol Ido[284]», li levu supren ambaŭ manojn, aŭ, tenante en unu formingon, lasu ĝin fali laŭlonge de la korpo, kaj levu nur la alian. Kaj tiu demando ŝajnis al li ĉi-momente pli grava ol ĉiuj aliaj.

Ekirinte fine je la krepusko, li interkonsilis ankoraŭ kun Petronio, ĉu en la versojn, dediĉitajn al la katastrofo, li enmetu kelkajn brilajn blasfemojn kontraŭ la dioj, kaj ĉu tiaj vortoj, konsiderate el la arta vidpunkto, devus mem elŝiri sin en simila situacio el la buŝo de homo, perdanta la patrujon.

Ĉirkaŭ la noktomezo li proksimiĝis fine al la muroj, kune kun sia kortego, konsistanta el taĉmentoj da korteganoj, senatanoj, kavaliroj, liberigitoj, sklavoj, virinoj kaj infanoj. Dek ses mil pretorianoj, starigitaj batalorde laŭlonge de la vojo, gardis la trankvilecon kaj sekurecon de lia enveturo, tenante kune je certa distanco la ekscititan popolon. La popolo insultis, vere, kriis kaj fajfis ĉe la vido de la imperiestra anaro, sed ne kuraĝis ĝin ataki. En multaj lokoj aŭdiĝis tamen eĉ aplaŭdoj de ĉifonuloj, kiuj, nenion posedinte, nenion perdis en la brulo, kaj esperis pli malavaran ol ordinare disdonadon de greno, olivoleo, vestoj kaj mono. Fine same la kriojn kaj fajfojn, kiel la aplaŭdojn, superbruis la sono de trumpetoj kaj kornoj, kiujn oni ekblovis laŭ la ordono de Tigeleno.

Pasinte la Ostian pordegon, Nerono haltis momente kaj diris:

вернуться

[284]

Ido (gr. Ἴδη /idē/, lat. Ida) — greka nomo de du montoj en la antikva Helenujo: la unu en Frigio, kaj la alia en Kreto. En la grekaj mitoj tiu nomo rilatas al montoj dediĉitaj al la pramalnova Patrindiino (la Granda Diino), kies kulto venas el la epoko antaŭgreka.