Выбрать главу

— Senhejma reĝo de l’ senhejma gento, kien mi metu nokte mian kapon!

Poste, pasinte tra la Deklivo Delfina, li surpaŝis per pretigita por li ŝtuparo la Appian akvedukton, sekvate de aŭgustanoj kaj ĥoro de kantistoj, portantaj citrojn, liutojn kaj aliajn muzikajn instrumentojn.

Kaj ĉiuj retenis la spiron en la brustoj, atendante, ĉu li eldiros iajn grandajn vortojn, kiujn por la propra sekureco oni devus memori. Sed li staris solena, silenta, vestita per purpura mantelo kaj per krono el oraj laŭroj, rigardante la furiozan potencon de la flamoj. Kiam Terpno donis al li oran liuton, li levis la okulojn al la brulruĝa ĉielo, kvazaŭ atendante inspiron.

La popolo de malproksime montris lin per la manoj, surverŝitan de sanga brilo. For en la urbo siblis fajraj serpentoj kaj brulis la antikvaj, plej karaj memoraĵoj: brulis la templo de Herkulo, kiun konstruis Evandro, kaj la templo de Jovo Statoro, kaj la templo de Luno, konstruita ankoraŭ de Servio Tulio, kaj la domo de Numo Pompilio, kaj la sanktejo de Vesto kun la penatoj de la Roma popolo, meze de fajraj langoj montriĝadis iafoje Kapitolo, brulis la pasinteco kaj la animo de Romo, kaj li, imperiestro, staris kun liuto en la mano, kun vizaĝo de tragedia aktoro kaj kun penso ne pri la pereanta patrujo, sed pri sinteno kaj vortoj, per kiuj li povus esprimi plej bone la grandecon de la katastrofo, veki plej grandan admiron kaj akiri plej varmajn aplaŭdojn.

Li malamis tiun ĉi urbon, li malamis ĝiajn loĝantojn, li amis sole la proprajn kantojn kaj versaĵojn, do li ĝojis en la koro, ke fine li vidas tragedion, similan al tiu, kiun li priskribis. La versfaristo sentis sin feliĉa, la deklamisto sentis sin inspirita, la serĉisto de emocioj ĝuis la teruran spektaklon kaj kun senlima plezuro pensis, ke eĉ la detruo de Trojo estis nenio kompare kun la detruo de tiu ĉi grandega urbo. Kion pli li povus deziri? Jen Romo, la mondpotenca Romo, brulas, kaj li staras sur akvedukta arkaĵo, kun ora liuto en la mano, luma, purpura, admirata, grandioza kaj poezia. Ie for, malsupre, en la ombro, murmuras kaj tumultas la popolo. Sed ĝi murmuru. Jarcentoj pasos, jarmiloj fluos for, kaj la homoj memoros kaj gloros la poeton, kiu en tia nokto kantis la pereon kaj brulon de Trojo. Kio estas kontraŭ li Homero? Kio estas Apolono mem kun sia simpla formingo?

Li levis la manojn supren kaj ekbatinte la kordojn, ekkantis la vortojn de Priamo:

Nesto de miaj patroj, ho lulilo kara!…

En la libera aero, ĉe la bruo de la brulo kaj ĉe la malproksima murmuro de milhomaj amasoj lia voĉo ŝajnis strange pala, tremanta, malforta, kaj la akompano de la ĥoro sonis kiel zumado de muŝo. Tamen la senatanoj, oficistoj kaj aŭgustanoj, ariĝintaj sur la akvedukto, klinis la kapojn, aŭskultante en silenta admiro Kaj li kantis longe kaj agordis sin ĉiam pli funebre. En la momentoj, kiam li ĉesadis por kapti la spiron, la ĥoro ripetadis la lastajn versojn, post kio denove, per gesto lernita de Alituro, Nerono deĵetadis de la ŝultro sian tragedian ,[285] frapadis la kordojn kaj kantis plu. Fininte la antaŭe komponitan kanton, li komencis improvizi, serĉante grandajn komparojn en la spektaklo, kiu etendis sin antaŭ li. Kaj lia vizaĝo komencis iĝi jen pala, jen ruĝa. Ne tuŝis lin la pereo de la patrourbo, sed li ekstaziĝis kaj emociiĝis pro la patoso de la propraj vortoj tiagrade, ke li subite faligis kun tinto la liuton al la piedoj kaj, ĉirkaŭvolvinte sin per la , restis kvazaŭ ŝtoniĝinta, simila al unu el tiuj statuoj de Niobidoj, kiuj ornamis la korton de Palatino.

Post mallonga momento da silento ektondris uragano da aplaŭdoj. Sed de malproksime respondis al ĝi muĝado de la amaso. Nun neniu jam dubis, ke Nerono mem ordonis bruligi la urbon por fari al si spektaklon kaj kanti ĉe ĝi kantojn. Nerono, ekaŭdinte tiun krion de centmiloj da voĉoj, turnis sin al la aŭgustanoj kun malgaja, rezignoplena rideto de homo, al kiu oni faras maljustaĵon, kaj diris:

— Jen, kiel la kviritoj scias taksi min kaj poezion.

— Kanajloj! — respondis Vatinio, — ordonu al la pretorianoj ataki ilin, sinjoro.

Nerono turnis sin al Tigeleno.

— Ĉu mi povas fidi la fidelecon de la soldatoj?

— Jes, dia! — respondis la prefekto.

Sed Petronio movis la ŝultrojn.

— Ilian fidelecon, sed ne ilian nombron, — li diris. — Restu dume, kie ci estas, ĉar tie ĉi estas plej sendanĝere, kaj la popolon oni devas kvietigi.

La samon opiniis ankaŭ Seneko kaj Licinio la konsulo. Dume malsupre la ekscito kreskis. La popolo armis sin per ŝtonoj, per tendaj stangoj, per tabuloj el veturiloj kaj puŝĉaroj kaj per diversaj feraĵoj. Post ioma tempo kelkaj kohortestroj venis kun la sciigo, ke la pretorianoj, premataj de la amasoj, kun plej granda peno konservas la batalordon kaj, ne havante ordonon ataki, ne scias, kion fari.

— Dioj! — diris Nerono, — kia nokto! Unuflanke la brulo, aliflanke la ondeganta maro de l’ popolo.

Kaj li komencis serĉi pliajn esprimojn, kiuj povus bildi la danĝerecon de la momento, sed vidante ĉirkaŭe palajn vizaĝojn kaj maltrankvilajn rigardojn, ankaŭ li ektimis.

— Donu al mi malhelan mantelon kun kapuĉo! — li ekkriis. — Ĉu ci kredas, ke vere okazos batalo?

— Sinjoro, — respondis Tigeleno per necerta voĉo, — mi faris ĉion, kion mi povis, sed la danĝero estas grava … Ekparolu, sinjoro, al la popolo kaj faru al ĝi promesojn.

— Cezaro parolu al la popolaĉo? Faru ĝin iu alia en mia nomo. Kiu akceptos tiun ĉi taskon?

— Mi! — respondis trankvile Petronio.

— Iru, amiko! Ci estas al mi plej fidela en ĉiu malfacilaĵo … Iru kaj ne avaru promesojn.

Petronio turnis sin al la imperiestra sekvantaro kun vizaĝo senzorga kaj moka.

— Ĉeestantaj senatanoj, — li diris, — krom ili Pizono, Nervo kaj Seneciono — sekvu min.

Poste li deiris malrapide de la akvedukto, kaj tiuj, kiujn li kunvokis, sekvis lin ne sen hezito, sed kun iom pli granda kuraĝo, kiun inspiris al ili lia trankvileco. Petronio, veninte malsupren de la akvedukto, ordonis doni al si blankan ĉevalon kaj surseliĝinte, ekrajdis fronte de la akompanantoj, inter la profundaj pretorianaj vicoj, al la nigra, muĝanta popolamaso, senarma, havante en la mano nur maldikan eburan bastonon, kiun li uzis ordinare por sin apogi.

Kaj alveninte proksimen, li enpuŝis la ĉevalon en la amason. Ĉirkaŭe, ĉe la lumo de la brulo, oni vidis levitajn brakojn, armitajn per ĉiaspecaj armiloj, fajrantajn okulojn, ŝvitantajn vizaĝojn kaj muĝantajn, ŝaŭmkovritajn buŝojn. Furioza ondo tuj ĉirkaŭverŝis lin kaj lian sekvantaron, post ĝi oni vidis efektive kvazaŭ maron de kapoj, moviĝantan, bolantan, teruran.

La krioj kreskis ankoraŭ kaj ŝanĝis sin en nehoman muĝon; stangoj, forkegoj, eĉ glavoj balancis sin super la kapo de Petronio, rabemaj manoj etendis sin al la brido de lia ĉevalo kaj al li, sed li rajdis ĉiam pli profunden, malvarma, indiferenta, malestima. Iafoje li frapis per la bastono la kapojn de la plej atakemaj, tute kvazaŭ li estus trabatanta al si la vojon en ordinara interpremo, kaj tiu lia certeco, tiu trankvileco mirigis tamen la furiozan popolaĉon. Oni rekonis lin fine kaj multaj voĉoj komencis krii:

— Petronio! Petronio!

— Petronio! — eksonis de ĉiuj flankoj.

Kaj laŭgrade kiel oni ripetadis lian nomon, la vizaĝoj ĉirkaŭe iĝadis malpli minacaj kaj la krioj malpli furiozaj, ĉar tiu eleganta patricio, kvankam li neniam klopodis pri favoro de la popolo, estis tamen ĝia favorato. Oni lin opiniis homo humana kaj malavara, kaj lia populareco kreskis precipe de la afero de Pedanio Sekundo, en kiu li pledis por moderigo de la kruela verdikto, kondamnanta je morto ĉiujn sklavojn de la prefekto. Precipe la sklavamasoj amis lin de tiam per tia senmodera amo, kian malfeliĉuloj kaj premitoj kutime sentas al tiuj, kiuj elmontras al ili almenaŭ iomete da kompato. Krom tio en la nuna momento aliĝis al tio ankaŭ scivolo, kion diros la delegito de la imperiestro, ĉar neniu dubis, ke la imperiestro speciale lin delegis.

вернуться

[285]

— robo kun longa vosto, ĝin uzis ankaŭ aktoroj-tragediistoj.