Выбрать главу

A. K. — Estas por mi plezuro, sinjoro, respondi la demandojn, kiujn oni bonvolas al mi fari, kiam faritaj sincere kaj sen kaŝita penso, kvankam mi ne pretendas, ke mi povas ilin ĉiujn solvi. Spiritismo estas scienco ĵus naskiĝinta kaj pri kiu oni ankoraŭ multe devas lerni; estus do tro vante de mia flanko pretendi formovi ĉiajn malfacilaĵojn: mi povas diri sole nur tion, kion mi scias.

Spiritismo rilatas kun ĉiuj branĉoj de la filozofio, de la metafiziko, de la psikologio kaj de la moralo; ĝi estas grandega kampo, kiun oni ne povas trairi en iaj kelke da horoj. Nu, vi ja komprenas, sinjoro, ke estus por mi fizike ne eble ripeti per propra buŝo kaj al ĉiu persone ĉion, kion mi pri tio skribis por ĝenerala uzado.

Per antaŭa serioza legado oni cetere trovos la res- pondon je la plej multaj demandoj, nature venantaj en la menson: ĝi havas la duoblan meriton eviti senutil- ajn ripetojn kaj pruvi seriozan deziron instruiĝi. Se post ĝi ankoraŭ restas duboj aŭ malklaraj punktoj, ilia klar- igo fariĝas pli facila, ĉar oni jam apogas sin sur io kaj ne perdas tempon por veni returne al la plej elementaj principoj. Se vi ĝin permesas, ni por momento limigos nin je kelkaj ĝeneralaj demandoj.

V. — Konsentite; bonvolu, mi petas, admoni min, se mi ne konvene kondutos.

Spiritismo kaj spiritualismo

Mi demandas vin unue, kian neceson oni havis krei la vortojn spiritista, spiritisma, spiritisto, spiritismo, por anstataŭigi spiritualista, spiritualisma, spiritualisto, spi - ritualismo, kiuj ekzistas en la vulgara lingvo kaj estas komprenataj de ĉiuj? Mi aŭdis iun kvalitigi tiujn vort­ojn barbarismoj.

A. K. — La vorto spiritualisto jam longe havas tute difinitan sencon, donitan de la Akademio: SPIRITUAL­ISTO, SPIRITUALISTINO, tiu homo, kies doktrino estas kontraŭa al la materialismo. Ciuj religioj nepre sin baz­as sur spiritualismo. Kiu kredas, ke en ni ekzistas io krom materio, tiu estas spiritualisto, el kio ne sekvas, ke li kredas la ekziston de la Spiritoj kaj ties manifest- iĝojn. Kiel vi distingus lin de tiu, kiu kredas tion? Vi devus uzi ĉirkaŭfrazon, dirante: Li estas spiritualisto, kiu kredas, aŭ ne kredas la ekziston de la Spiritoj. Por novaj aferoj estas necesaj novaj vortoj, se oni volas eviti dubasencaĵojn. Se mi estus doninta al mia REVUE la kvalifikon spiritualisma, mi tute neniel estus difininta ĝian celon, ĉar, ne neigante ĝian titolon, mi povus tie ne diri eĉ unu vorton pri la Spiritoj kaj eĉ ilin kontraŭ- batali. Antaŭ kelka tempo mi legis en gazeto, pri ia filozofia verko, artikolon, en kiu oni diris, ke la aŭtoro ĝin skribis el la vidpunkto spiritualisma; nu, la partianoj de la Spiritoj sentus sin profunde trompitaj, se, fidante tiun aserton, ili kredus, ke ili tie trovos eĉ la plej mal- grandan akordon kun iliaj ideoj. Se do mi alprenis la vortojn spiritista, spiritisma, spiritisto, spiritismo, tiel mi agis tial, ke ili sen ia dubo esprimas la ideojn rilatajn al la Spiritoj. Ĉiu spiritisto estas nepre spiritualisto, sed ne ĉiuj spiritualistoj estas spiritistoj. Eĉ se la Spiritoj estus ia himero, estus ja utile havi specialajn terminojn por tio, kio ilin koncernas, ĉar estas necesaj vortoj por la ideoj malveraj, kiel ankaŭ por la ideoj veraj.

Tiuj vortoj cetere ne estas pli barbaraj ol tiuj, kiujn la sciencoj, la artoj kaj la industrio ĉiutage kreas; ili tiaj certe ne estas pli ol tiuj, kiujn Gall (-1 imagis por sia nomenklaturo de la fakultoj, kiel sekretiveco, amativ- eco, bataliveco, nutriveco, afekciiveco k. a.

Iuj homoj pro kontraŭemo kritikas ĉion, kio ne ven- as de ili kaj pretendas afekti oponon; tiuj, kiuj elmovas tiajn mizerajn ĉikanojn, elmontras nur unu aferon, nome la malvastecon de siaj ideoj.

Alkroĉiĝi al tiaj bagatelaĉoj estas montri mankon de bonaj motivoj.

Spiritualismo, spiritualisto respondas al la anglaj vortoj, uzataj en Usono ekde la komenco de la manifest- iĝoj de Spiritoj, unue kaj dum kelka tempo ankaŭ en Francujo; sed de kiam aperis la terminoj spiritismo, spiritisto, oni tiel bone komprenis ties utilecon, ke la publiko ilin tuj akceptis. Hodiaŭ ilia uzado estas tiel konfirmita, ke la kontraŭuloj mem, tiuj, kiuj la unuaj ilin kvalitigis barbarismoj, ne aliajn uzas. La predikoj kaj la episkopaj mandatoj, kiuj anatemas Spiritismon kaj la spiritistojn, ne povus, sen konfuzo de ideoj, esti ana- temintaj la spiritualismon kaj la spiritualistojn.

Ĉu barbarismoj aŭ ne, ĉi tiuj vortoj jam eniris en la komunuzan parolon en ĉiuj eŭropaj lingvoj; nur ilin sol-

Francisko Jozefo Gall, germana kuracisto (1758­1828), elpensinto de la frenologio. — La Trad.

ajn uzadas ĉiuj publikigaĵoj, favoraj aŭ malfavoraj, en ĉiuj landoj. Ili okupas la supron de la nomenklaturo de la nova scienco; por esprimi la fenomenojn proprajn al ĉi tiu scienco, estis necesaj specialaj terminoj; Spirit - ismo de nun havas sian nomenklaturon tiel bona, kiel la Hemio.

La vortojn spiritualismo kaj spiritualisto, por la ma- nifestiĝoj de la Spiritoj, hodiaŭ uzas nur la adeptoj de la tiel nomata usona skolo.

Malakordoj

V. — Tiu diverseco de opinioj pri tio, kion vi nomas scienco, estas, ŝajnas al mi, kondamno. Se tia scienco sin bazus sur efektivaj faktoj, ĉu do gi ja ne estus unu sama en Usono kaj en Eŭropo?

A. K. — Je tio mi respondas unue, ke tia diverseco kuŝas pli bone en la formo ol en la fundo; en la real- eco ĝi konsistas nur en la maniero rigardi iujn punktojn de la doktrino, sed ne prezentas ian radikalan antagon- ismon en la principoj, kiel afekte distrumpetas niaj kon- traŭuloj, ne studinte la demandon.

Nu, diru al mi kia scienco en sia komenco ne nask- is skismojn, ĝis ĝiaj principoj estis klare starigitaj? Ĉu tiaj malakordoj ankoraŭ hodiaŭ ne ekzistas en la plej bone organizitaj sciencoj?

Ĉu ĉiuj kleruloj ĉiam akordas inter si? Ĉu ĉiu el ili ne havas sian personan sistemon? Ĉu la kunsidoj en la Instituto de Francujo ĉiam prezentas bildon de per- fekta konkordo? Ĉu en la medicino ja ne ekzistas la skolo de Parizo kaj la skolo de Montpellier? Ĉu ĉiu el- trovo en iu scienco ne estas motivo de malkonsento in­ter tiuj, kiuj volas iri antaŭen, kaj tiuj, kiuj volas plue staradi?

Kio koncernas Spiritismon, ĉu ne estas nature, ke, kiam aperis la unuaj fenomenoj, tiam, kiam oni ne konis la leĝojn, laŭ kiuj ili fariĝas, ĉiu elkovis sian sistemon kaj rigardis la faktojn laŭ sia persona maniero? Kio fariĝis ĉiuj primitivaj apartaj sistemoj? Ili falis ĉe pli profunda observado de la faktoj. Kelke da jaroj su- fiĉis, por ke stariĝu la grandioza unueco, kiu hodiaŭ regas en la Doktrino kaj kunligas la grandegan plimult- on de ĝiaj adeptoj, escepte de iaj nemultaj individuoj, kiuj, en ĉi tiu, kiel en ĉiuj aferoj, alkroĉiĝas al la pri- mitivaj ideoj kaj kune kun ili mortas. Kia scienco, kia filozofia aŭ religia doktrino prezentas similan ekzempl- on? Cu en Spiritismo iam okazis eĉ la centono de la disapartiĝoj, kiuj dum pluraj jarcentoj distranĉis la Eklezion kaj kiuj ankoraŭ hodiaŭ ĉi tiun diserigas?

Estas ja kurioze vidi la infanaĵojn, al kiuj algluiĝas la kontraŭuloj de Spiritismo: ĉu tio ne signas la senhav- econ de seriozaj pravigoj? Se ili tiajn havus, ili nepre tiujn uzus. Kion ili kontraŭmetas al ĝi? Pikmokojn, kon- testojn, kalumniojn sed da nediskuteblaj argumentoj ne- niom, kaj la pruvo, ke oni ĝis nun trovis en ĝi nenian vundeblan lokon, estas tio, ke nenio haltigis ĝian supren- iradon kaj ke post dek jaroj ( -1 ĝi enkalkulas plimulte da adeptoj, ol ia ajn sekto post unu centjaro. Ci tio estas fakto, konstatita de la sperto kaj konfesata eĉ de ĝiaj kontraŭuloj. Por ĝin ekstermi, ne sufiĉus diri: tio ne estas, tio estas absurdo; estus necese pruvi kategorie, ke tiuj fenomenoj ne ekzistas, ne povas ekzisti: jen kion neniu ankoraŭ faris.