Выбрать главу

— …Sciu, ke sude nun sekvos konfuzaj tempoj. De unu jaro estas nova gubernatoro tie. Iom “bruna”. La suker-baronoj diras tiel, se la gubernatoro protektas ankaŭ la indiĝenojn. Kvankam ankaŭ mi estas bruna. Kaj ankaŭ via patro estis bruna. Ĝenerale la malnovaj homoj, kiuj ankoraŭ pugne akiris sian havaĵon, tiuj estas brunaj. Tiuj borsospekulaciistoj, bankieroj, kiuj nuntempe havas la plantejojn, ili estas protektantoj de la blankuloj. Komprenu tiel, ke la tuta insularo kun la kvardek mil indiĝenoj estas nur pro la jara bilanco. Kun kulio estas facile fari senhoman kontrakton, laborigi lin, ĝis li mortaĉas, plenŝtopi ilin en tifajn barakojn… Tiel estas negoco al kolonio laŭ la “blanka” partio… Ĉu ni ne trinkus plie ginever-on? Mi ne preferas tiun aĉan sirupon…

John rigardis la grandan, maljunan faltan vizaĝon de la honesta, dika nederlandano, liajn grandegajn, buldog-similajn sulkojn ĉirkaŭ lia buŝo, la kalviĝantan, blankan kapon, kaj li jam ŝatis lin. Li apartenis al la baldaŭ mortonta, malnova, kolonia, nederlanda tipo: simpla, honestas, dura, sed bonkora.

— Je via sano, Van Dongen!

— Dankon, Lindsay… La antaŭa gubernatoro estis “blanka”. Li timis la gazetaron de la suker-baronoj, la ŝtatsekretariajn rilatojn, tial ili efektivigis siajn ĉiujn planojn ĉe li. Nu poste fluis la sango. Ĉi tie la indiĝenoj mortbatis laborestron, tie oni ruinigis riz-terason, ĝis fine oni devis uzi maŝinpafilojn sur la insulo Bali. Kio okupiĝis pri tio? Ekzistas multe da laborestroj, kulioj pli ol necese kaj la bilancoj gaje, triumfe publikis tion en la novpatruja kaj en la malnovpatruja gazetaro… Nun ekde unu jaro ni havas brunan gubernatoron… Li ofte kontrolas ilin. Li estas dura, honesta soldato. Grafo Sighoffern Lorenz. Li faris la novan gum-kontrakton, kio estas humana. Li relegaciis multe da ĉefĝendarmojn, kiuj batis aliajn. Li ordonis konstantan kuracistan deĵoron ĉe la barakoj, senindulge li malkunstruigas la kontaĝejojn, li ne damaĝas la momon de la suker-baronoj, kaj li konstruigas blokdomojn, kanalon, lernejon, hospitalon… Vi povas do imagi! Tiu homo okupiĝas ne nur pri la negoco de la kolonio, sed ankaŭ pri la kulioj. Pri ĉifonaj, sensignifaj kulioj, kies dudekoj kostas unu groŝon, kaj pro tiuj oni devas konstrui kaj investi… Do la politikaj ondoj malkvietegas sur la insulo, rilate la demandon de la gubernatoro. Jes, fraĉjo… Via patro, kun mi, apartenis al la malnova, bona partio de la “brunuloj”.

— Je via sano, mynher!

— Mi ĝojas, ke vi almenaŭ lernis trinki. En tiuj tempoj mankos la maljuna Tomaso kaj estas damaĝe, fraĉjo, ke vi estas tiel mola, kiel arbara heliko. Bedaŭrinde oni surpaŝas la helikon ĉe ni.

***

Li sentis mildan, tremantan ekscitiĝon. Li devis timi nenion, ja estas certe, kiuj vidis Arturon dum mallonga tempo antaŭ kvin jaroj en Javo, tiujn li devas timi ĝuste tiel malmulte, kiel Van Dongen-on. Kaj tamen. Li ne timis, sed sentis la samon, kion la artistoj podia febro. Kaj tiu sento nur pliiĝis, kiam la ŝipo malrapide ĉirkaŭveturis la kolosajn, mornajn rok-bastionojn de la sudorienta ekstremaĵo de Sumatro kaj inter la zigzagaj markoloj de la pataj laf-insuloj, tra la kuprokolora vespera vaporo de la humida aero, fore, en ek-ekmalaperantaj etaj ekbriloj estis konjekteblaj la sennombraj arklampoj de la proksimiĝanta, grandega haveno de Batavio…

La laf-koloraj nubospeguloj de la vesperiĝo, sur kiujn la subiranta suno ankoraŭ reen ekrigardis de sur la aŭroriĝanta transa flanko de la terglobo, el la akra kolor-orgio per unusola, kuraĝa modulado de la hinda klimatozono ĝi transiris al la nigra simfonio de la tropika nokto, kaj la ŝipo haltis apud grandega moleo, konsistanta el blokŝtonoj. Oni ĵetis la ŝnuregon sur la bordon. La robustan klamon de la haveno superis nur la timiga krepito de la monto Karakatau.

Apenaŭ elpaŝinte el la depon-domoj, li ekaŭdis sian nomon. Tamilo kriadis, kiu portis kuloton kaj ledan ĉapon: “Lordo Lindsay… lordo Lindsay…” Mi devas rimarki, ke la indiĝenoj multe pli malavare donacas la titolojn por la eŭropaj sinjoroj, ol la nederlanda reĝino, aŭ la angla reĝo. Ĉiu brando-negocisto estas Sire ĉi tie, ĉiu laborestro estas lordo kaj ekscelenco. La tamila ŝoforo gvidis John-on sur la digon, sur kiu staris tegita aŭto Packard. Iu jam sidis en la veturilo. Liphara, larĝŝultra sinjoro, portanta tolan vestaĵon. John manprenis kun li, kaj la aŭto ekveturis al Weltewred.

— Mi vidas tiel, ke vi jam ne rekonas min. Kvankan ni korespondis ofte, kaj ni renkontiĝis antaŭ kvin jaroj dum via mallonga ĉi-tiea restado. Mi estasa Morland.

— Ah, jes, jes… Sinjoro Morland. Mi devintus scii tion…

Post nelonge li elpensis, ke Morlan estas la intendanto. Li tuj divenis, ke li ne ŝatas lin. Morland traktis lin supereme, kun iom da malestimo, kiam li grandlinie informis lin pri la situacio, kio estis plorinda. John faris nur unu rimarkon:

— Ĉio ĉi komenciĝis post la morto de mia kompatinda, kara patro. Ĉu ne?

Morland eksilentis kaj tiretadis siajn silurajn lipharojn.

— Jes… tio estas hazardo. Kvazaŭ iun malfeliĉon sekvus la alia…

Poste jam dum la tuta veturo ili silentis. Nur ĉe Weltewred li demandis Morland, ĉu sinjoro Lindsay deziras tranokti ĉi tie aŭ daŭrigi la vojon ĝis Buitenzorg? “Ni daŭrigu la vojon”, diris John kaj oscedis, kvankam li tute ne estis dormema, sed li sentis, ke ne estas malutile iom surprenis la rolon de la dorlotita, londona sinjoro. Li fartis vere bonege, kiel en la belega, serena, tropika nokto, sur la ampleksa, bone prilumita asfalta ŝoseo ili veturegis per la duonfrenza elano de la indiĝenaj ŝoforoj. Ambaŭflanke de la vojo aperis vico de majeste rektaj, diktrunkaj palmoj. Ties gras-brilaj, grandaj, glavosimilaj folioj kun eleganta riverenco klinis ĝis la tero, kiun kovris dika, sinkema tavolo de akreverdaj, grandegaj filikoj, kelkloke engrimpante sur la senesperan, mortan, platan ebenon de la landvojo. Violkoloraj bugenviloj kaj mirinde viglakoloraj petaloj de sangoruĝaj, grand-kalikaj hibiskoj ekflamis por momento en la alto de la regule viciĝantaj arklampoj, kaj la elspirego de tiu fantasta, grasa, densa flaŭro pezigis la vaporan, senmovan aeron per sufokaj, agrablaj odoroj…

Veturegis la bele lakita aŭto, kun John Lindsay al nova vivo…

***

— Ĉio estos tiel, kiel ni priparolis tion — diris Morland. — Tiu knabo estas malhardita, sensignifa marioneto, kaj la bieno havas tian krizon, ke li estos feliĉas, se antaŭ la bankroto li eltiris la dormon el sia plando per kelkmil florenoj.

— Gravas, ke ĝi estu tiel — diris Farlane. Mi volas komenci unuecan ofesivon kontraŭ Siighoffen. Bonŝance la maljuna Lindsay ne vivas kaj Van Dongen restis sola. Tiun paralizan bubon formetu el la vojo, kaj tiam vi fine faros vian karieron, kara Morland. Ĝis la revido!

Morland foriris. Farlane estis ĉirkaŭ kvardek jara homo. Li vestis sin tre elegante. Post la paso de la temo eĉ unu blanka haro ne troviĝis en lia densa liphararo, en liaj diskombitaj kapharoj. Li estis rigora, energia financisto, kiu zorgis nur pri siaj havaĵo kaj sano. Li estis la organizanto kaj gvidanto de la industria fronto, fondita kontraŭ la gubernatoro. Postrigardinte la forirantan Morland-on, li dorsapogiĝis en sia brakseĝo kun kontenta vizaĝo, kaj fingrofrapante li forigis la cindron de sur sia dika cigaro, kiu falis sur la plankon en eta amaso. Li rigardis malsupren sur la senmovan cindromakulon kaj pensi pri la gubernatoro, pri grafo Sighoffen.

***