Выбрать главу

hermogeno: Certe.

sokrato: Nu, ŝajnas ke kiam oni imitas tiujn aspektojn, tio ne estas la nomdona arto. Temas, anstataŭe, pri muziko aŭ skribado, ĉu ne?

hermogeno: Tiel estas.

sokrato: Nu, pripensu: ĉu ne ĉio havas esencon, kiel ankaŭ koloron kaj la diritaĵojn? Unue, ĉu koloro kaj sono ne ambaŭ havas esencojn, kaj ĉio alia ekzistanta?

hermogeno: Mi kredas ke ili havas.

sokrato: Do sekve? Se iu povus imiti la esencon de ĉio per literoj kaj sila- boj, li esprimus ties naturon, ĉu ne?

424 hermogeno: Certe.

sokrato: Kaj kio, laŭ vi, estus tiu persono? Simile kiel vi diris ke la antaŭaj estis muzikisto kaj skribisto, kio estas ĉi tiu?

sokrato: Nu, ŝajnas al mi, Sokrato, ke li estas la persono kiun ni de longe serĉas: la nomdonisto.

sokrato: Se tiel estas, ni bezonas nun ekzameni la vortojn kiujn vi antaŭe indikis: hroe [fluo], ienai [iri], kaj sĥeseõs [reteno], por trovi ĉu li vere elektis iliajn literojn kaj silabojn por esprimi ilian esencon.

hermogeno: Certe.

sokrato: Bone. Ni vidu ĉu nur ili estas la originaj nomoj, aŭ ĉu estas mul- taj aliaj.

hermogeno: Mi kredas ke estas multaj aliaj.

sokrato: Verŝajne. Sed kiun principon de analizo la imitisto uzis kiam li komencis imitadi? Ĉar la imitado de esenco uzas silabojn kaj literojn, sendube estas plej prave unue ekzameni la sonojn — same kiel per­sonoj provantaj ritmojn unue konsideras la potencojn de la bazaj sonoj, kaj poste de la kombinaĵoj kaj nur post tio transiras al ekzame- no de ritmoj.

hermogeno: Jes.

425 sokrato: Nu, unue ni devas ekzameni la vokalojn, poste la aliajn, la konsonantojn kaj la mutajn literojn — jen la nomoj uzataj de la ekspertoj — kaj la literojn kiuj estas nek vokaloj nek mutaj, kaj ankaŭ la diversajn specojn de vokaloj. Kaj plene ekzameninte ĉion, ni devos doni al ili nomojn; ni vidu ĉu ili havas ion komunan, same kiel sonoj. Post tio ni ekzamenu ĉu ili havas kategoriojn, simile al sonoj. Kaj tre zorge konsiderinte ĉi ĉion, ni povos apliki ilin al iliaj imitataĵoj — unuope aŭ plurope, same kiel pentristo kiu kelkfoje uzas nur purpur- on, alifoje uzas alian koloraĵon, kaj kelkfoje preparas kolormiksaĵon kia haŭtokoloro aŭ io tia — laŭ mia scio, li uzas koloraĵon taŭgan por ĉiu bildo — simile ni apliku la sonojn al objektoj, unuope, kiam tio ŝajnas taŭga, aŭ plurope tiel ke ni faras tion kion oni nomas "silaboj". Kunmetinte silabojn ni faros substantivojn kaj verbojn. Kaj el la sub- stantivoj kaj verboj ni kunmetos ion grandan kaj belan kaj kompletan same kiel oni desegnas beston, ni faros parolon per nomado aŭ ora- torado aŭ kia ajn estas la arto. Kompreneble ne ni, ĉar mi forportiĝis per longa parolado — la antikvuloj kunmetis la vortojn; se ni fake ekspertas, nia tasko estas ekzameni ilin ĉiujn por vidi ĉu aŭ ne la pra- formoj kaj la kunmetaĵoj estas ĝustaj. Ĉar ni nepre ne ekzamenu malĝuste aŭ erare, mia amiko Hermogeno.

hermogeno: Je Zeŭso ne, Sokrato.

sokrato: Sed, ĉu vi opinias vin kapabla ekzameni ilin tiel? Mi ne povas.

hermogeno: Mi neniel povas.

sokrato: Ĉu vi volas ke ni lasu la aferon, aŭ ke ni provu laŭeble, eĉ se ni malmulte kapablas ekzameni ilin? Ni agnosku unue, kiel antaŭ ne- longe pri la dioj, ke ni neniom scias la veron, ni nur faras homajn konjektojn pri ili. Ni nun diru al ni, ke se ni aŭ iu alia devus certa- maniere diskuti ilin, do tiel estu; sed nunmomente ni devas pritrakti ilin laŭ nia kapablo. Ĉu vi konsentas, aŭ ne?

hermogeno: Mi nepre konsentas kun vi.

426 sokrato: Mi supozas ke ŝajnas absurde, Hermogeno, ke eblas trovi estaĵojn imitatajn per literoj kaj silaboj; sed necesas, ĉar ni ne havas pli bonan rimedon ekzameni la veron de la pranomoj — krom se vi volas ke ni agu kiel la dramistoj kiam ili perpleksas kaj mekanike enkondukas diojn. Verŝajne ni povus simile eskapi el la embaraso dirante ke la dioj faris la unuajn nomojn do tial ili estas korektaj. Ĉu tiu estas la plej bona rimedo? Aŭ eble ke ni transprenis de iuj barbaroj la nomojn, ĉar la barbaroj estas pli antikvaj ol ni. Aŭ ke la nomoj estas ne plu ekzameneblaj pro sia antikveco, same kiel la bar- baroj. Jen pluraj tre plaĉaj rimedoj por persono kiu ne volas pravigi la pranomojn. Sed se oni ne scias la korektecon de la pranomoj, ne est­as eble kompreni la korektecon de la kombinaĵoj kiuj dependas de ili. Estas klare ke persono pretendanta esti eksperto devas povi plej kon- vinke ekspliki la pranomojn, alie li sciu ke li nur sensence parolos pri la kombinaĵoj. Ĉu vi konsentas?

hermogeno: Mi ne povas ne konsenti, Sokrato.

sokrato: Tio kion mi komprenas pri la pranomoj ŝajnas al mi ridinda kaj aroganta, Tamen, se vi volas, mi konigos ilin al vi. Se vi povas trovi pli bonan klarigon, penu konigi ĝin al mi.

hermogeno: Mi akceptas. Bonvolu paroli kuraĝe.

sokrato: Unue, r ŝajnas al mi esti esprimilo por ĉia movado [kinesis]. 'Kinesis [movado] estas vorto kiun mi ankoraŭ ne eksplikis. Klare ĝi signifas celadon [hesis]. La antikvuloj ne uzis la literon e, nur e. La vorto deriviĝis el kiein [iri], fremda vorto — tio signifas "iri". Se iu trovus la antikvan vorton en moderna formo ĝi ĝuste estus hesis. Nu, el la fremda vorto kiein, kun ŝanĝo de la e kaj enmeto de n fariĝas ki­nesis, kiu devus esti kieinesis. Stasis [situo] estas la malo de hesis, ortografie iom plibeligita.

La litero r, kiel mi diris, ŝajnis al la nomdoninto esti bona esprimilo por moviĝo, kaj li ofte uzis ĝin tiucele. Unue en hrein [flui] kaj hroe [fluo] li esprimas moviĝon per la litero r, ankaŭ en tromos [tremado], treĥein [kuri], kaj en tiaj vortoj: krouein [bati], drauein [frakasi], erei- kein [ŝiri], druptein [diserigi], kermatizein [dishaki], hrumbein. [kirli]. Li esprimas ĉi ĉiujn per la litero r; mi supozas ke li rimarkis ke la lan- go malplej ripozas dirante tiun literon kaj plej moviĝas, tial li uzis ĝin.

La litero i estas por subtilaĵoj, kiuj plej trairas ĉion. Tial li esprimis ienai [iri] kaj hiesdai [ĵeti] per la litero i.

427 Simile, f kaj ps kaj s kaj z — literoj dum kiuj oni elspiras — uziĝ- as por psuĥron [frida], kaj zeon [varmega], kaj seiesdai [skuiĝi] kaj, entute, seismos [skuo]. La nomfarinto ŝajnas esti uzinta tiujn literojn kiam ajn li volis esprimi blovon fusхdes].

La kompakteco kaj langa firmeco de la literoj d kaj t ŝajne opiniiĝis utilaj por esprimi ligon [desmos] kaj senmovecon [stasis ].

Ĉar li rimarkis ke la lango pleje glitas dirante la literon l, li uzis ĝin por leia [glataĵo], la vorto olisdanein [gliti] mem, kaj liparos [glata], kaj kollхdes [viskozo], kaj ĉiuj aliaj tiaj vortoj.