Выбрать главу

kratilo: Ankaŭ tio povas okazi.

sokrato: Ĉu ambaŭ supozoj estas korektaj, aŭ nur la unua supozo?

431 kratilo: Nur la unua.

sokrato: Tiu supozo kiu konektas la imiton kun la koncerna objekto.

kratilo: Mi kredas ke jes.

sokrato: Por ke ni ne interbatalu per vortoj — ĉar mi kaj vi estas ami- koj — lasu min klarigi. Mi uzas la vorton "korekta" por esprimi ke la supozo estas aplikebla al kaj la bildoj kaj la nomoj; kiam temas nur pri nomoj, mi uzas la vortojn "korekta" kaj "vera". Pri la alia supozo, kiu kunligas malsimilaĵojn, mi diras ke ĝi "nekorekta"; kaj "falsa" ki­am temas pri nomoj.

kratilo: Sed Sokrato, tio validas nur pri bildoj; kiam temas pri nomoj, ili devas ĉiam esti korektaj.

sokrato: Kial vi diras tion? Kia estas la diferenco? Mi ja povas iri al viro kaj diri al li "jen via bildo" kaj montri aŭ bildon de li mem, aŭ bildon de virino. Per "montri" mi celas diri "perceptigi per liaj okuloj".

kratilo: Nepre.

sokrato: Nu, mi povas ankaŭ reiri al li kaj diri "jen via nomo". Nomo estas imito same kiel bildo. Do, mi diras al li "jen via nomo", kaj post tio mi perceptigas per liaj oreloj la imitaĵon, mi diras al li "viro", aŭ "virino" se temas pri ina homo. Ĉu vi akceptas ke tio estas ebla kaj kelkfoje okazas?

kratilo: Sokrato, mi volas konsenti kun vi; do tiel estu.

sokrato: Vi pravas per tio, amiko, se tiel estas, kaj ni ne bezonas inter- batali pri ĝi. Nu, se la unua supozo fariĝas, ni povas uzi la vorton "korekta"; kaj se la dua supozo fariĝas, "falsa". Sekve, se oni ja povas korekte aŭ false uzi la nomojn, oni povas simile uzi verbojn. Kaj se

55

verboj kaj nomoj estas tiel uzeblaj, same estas pri frazoj, ĉar mi kredas ke frazoj konsistas el ili. Ĉu vi konsentas, Kratilo?

kratilo: Jes. Mi opinias ke vi pravas.

sokrato: Nu, se ni komparas pranomojn kun bildoj, simila situacio okazas kiel dum portretado: oni povas uzi ĝustajn kolorojn kaj formojn; aŭ oni povas uzi nur kelkajn kaj ne uzi kelkajn, ellasi kelkajn; aŭ oni po- vas aldoni ekstrajn; ĉu ne?

kratilo: Jes.

sokrato: La persono kiu uzas ĉiujn faras bonajn bildojn; la persono kiu aldonas aŭ ellasas ankaŭ faras bildojn, sed malbonajn.

kratilo: Jes.

sokrato: Do kion pri la persono kiu imitas la realon per silaboj kaj literoj? Ĉu ne validas la sama argumento: se li uzas ĉiujn taŭgajn, la bildo — la nomo — estas bona; sed se kelkfoje li ellasas aŭ aldonas iomete, bildo fariĝas sed ĝi ne estas bona; sekve, kelkaj nomoj estas bone far- itaj, kaj aliaj malbone.

kratilo: Verŝajne.

sokrato: Do verŝajne unu persono estas bona nommetiisto, kaj alia mal- bona.

kratilo: Jes.

sokrato: Kaj lia nomo estas "leĝfaristo", ĉu ne?

kratilo: Jes.

sokrato: Verŝajne estas, je Zeŭso, kiel en la aliaj artoj, ke unu leĝfaristo estas bona, alia malbona, se ni interkonsentis pri la jamdiraĵoj.

432 kratilo: Prave. Sed komprenu, Sokrato, kiam ni uzas la literojn a kaj b kaj ĉiujn aliajn literojn por skribi nomon, se ni elprenas aŭ aldonas aŭ ŝanĝas ion, la nomo ne estas skribata de ni, nek korekte nek iel ajn; ĝi tuj fariĝas io alia, kiam tio okazas.

sokrato: Sed tio ne estas ĝusta metodo por ekzamenadi, Kratilo.

kratilo: Kial?

sokrato: Verŝajne tio kion vi diras estas valida pri numero — se temas pri la numero dek, aŭ iu ajn alia numero, kaj vi forprenas aŭ aldonas ion,

56

ĝi fariĝas alia numero. Sed la korekteco de kvalito aŭ de bildo ne es­tas tia. Male, ĝi tute ne reprezentas la tutan naturon de tio kion ĝi bildigas, se ĝi estas bildo. Ni ekzamenu kion mi diras: supozu ke estas du objektoj — Kratilo kaj bildo de Kratilo. Kaj iu dio ne nur bildigas viajn koloron kaj formon, kiel faras portretisto, sed ankaŭ ĉion internan precize kia ĝi estas, inkluzive de moleco kaj varmeco, kaj moviĝon kaj psikon kaj menson ĝuste kiaj ili estas en vi. Unu- vorte, ĉion kion vi havas, kaj starigas tiun duoblaĵon apud vin. Ĉu te­mas pri Kratilo kaj bildo de Kratilo, aŭ du Kratiloj?

433 kratilo: Nu, mi supozas, Sokrato, ke estus du Kratiloj.

sokrato: Do vi vidas, amiko, ke ni devas trovi alian korektecon en bildoj kaj nomoj kiajn ni diskutis, kaj ne postuli ke nenio estu elprenita aŭ aldonita. Ĉu vi ne komprenas kiom al bildoj mankas atributoj de tio kion ili bildigas?

kratilo: Mi komprenas.

sokrato: Estus absurde, Kratilo, se nomoj havus ĉiujn atributojn de tio ki­on ili nomas. Ekzistus duoblaĵoj de ĉio, kaj neniu povus diri kiu estas la objekto kaj kiu estas la nomo.

kratilo: Vi pravas.

sokrato: Do, amiko, kuraĝe akceptu ke unu nomo estas bone farita kaj alia ne, kaj ne postulu ke la literoj estu precize kia estas la objekto kiuj ili nomas. Permesu ke netaŭgaj literoj uziĝu. Kaj se tio estas vali­da pri literoj, ĝi ankaŭ estas valida pri vortoj en frazo. Kaj se tio valid­as pri vorto, do ankaŭ frazo en parolo povas enhavi malĝustaĵojn.

Malgraŭ tio ĝi nomas kaj esprimas aferojn sufiĉe, se ĝia kerno estas simila al la afero kiun ĝi esprimas. Estis tiel, se vi memoras kion mi kaj Hermogeno antaŭ nelonge diris, pri la nomoj de la literoj de la alfabeto.

kratilo: Mi ja memoras.

sokrato: Tute bone. Do afero esprimiĝas kiam tiu kerno enestas, eĉ kvan- kam ne ĉio en ĝi estas taŭga. Estas plejbone kiam ĉio ja estas ĝusta, nebone kiam malmulto estas ĝusta. Ni akceptu tion, amiko, por ke ni ne similu al personoj en Egino[89] kiuj vagas laŭlonge de strato malfrue en la nokto. Ni ne volas riski verdikton de la Vero ke estas tro mal- frue por ni. Se vi ne akceptas, do vi devos trovi alian principon de korekteco de nomoj, kaj ne plu diri ke silaboj kaj literoj manifestas objekton. Se vi diros ambaŭ principojn, vi kontraŭdiros vin mem.

kratilo: Nu, mi akceptas kion vi diras, Sokrato.

sokrato: Ĉar ni atingis tiun interkonsenton, nun ni ekzamenu ion plian: se ni diras ke nomo estas bone donita, ĝi devas uzi taŭgajn literojn.

kratilo: Jes.

sokrato: Kaj la objekto similas al la literoj?

kratilo: Certe.

sokrato: Do la diskuto pri bona nomdono estas finita. Se nomo estas malbone donita, la plejparto konsistas el taŭge similaj literoj, por ke la nomo estu bildo, sed ankaŭ enestas io netaŭga, tiel ke la nomo ne estas bona aŭ bone formita. Ĉu ni interkonsentas pri tio?

kratilo: Mi opinias ke prefere ni ne disputu pri tio, Sokrato, ĉar ne plaĉas al mi la deklaro ke povas ekzisti nomo kiu ne estas bone farita.

sokrato: Ĉu plaĉas al vi la deklaro ke nomo manifestas objekton?

kratilo: Jes.

sokrato: Sed ke kelkaj nomoj konsistas el aliaj, originaj nomoj, kaj aliaj nomoj mem estas originaj, ĉu vi akceptas ke tio estas vera?

kratilo: Jes.

sokrato: Nu, por ke la originaj nomoj manifestu la objektojn, ĉu vi konas pli bonan metodon ol ke ili plejeble similu al tio kion ili manifestas? Aŭ ĉu vi preferas akcepti kion diras Hermogeno kaj multaj aliaj personoj, ke nomoj estas konvencio kaj indikas objektojn por la personoj kiuj antaŭscias la signifon? Laŭ tiu vidpunkto, la korekteco de nomoj estas konvencio, kaj tute ne gravas ĉu ili havas sian nun konvencian formon, ĉu la inverson — ke kion ni nun nomas "mal- granda" oni rajtas nomi "granda', kaj kion ni nun nomas "granda" oni rajtas nomi "malgranda". Ĉu tiu metodo plaĉas al vi?