Выбрать главу

hermogeno: Certe.

387 sokrato: Do ankaŭ agoj estas farataj laŭ sia propra naturo, ne laŭ nia kaprico. Ekzemple, se ni provas tranĉi ion realan, ĉu ĉiu el ni povas tranĉi laŭ nia kaprico kaj per kio ajn ni volas? Aŭ ĉu ni volas laŭ- nature tranĉi per laŭnatura ilo, ĉar nur tiel ni ĝuste faras la agon; se ni agas kontraŭnature, ni misagas kaj efektivigas nenion?

hermogeno: Mi kredas ke estas tiel.

sokrato: Kaj kiam ni provas bruligi ion, necesas ne bruligi laŭ ĉies opinio, sed laŭ la ĝusta procedo. Ĉio estas bruligata laŭ sia natura metodo kaj per kio estas natura por ĝi.

hermogeno: Tiel estas.

sokrato: Kaj estas tiel pri ĉiu alia ago.

hermogeno: Certe.

sokrato: Nu, ĉu parolado estas ago?

hermogeno: Jes.

sokrato: Ĉu vi akceptas ke necesas ne paroli laŭkaprice, sed paroli ĝuste, paroli laŭ la naturo de aferoj kaj per la natura ilo? Nur tiel oni agas kaj parolas. Se ne, oni misagas kaj efektivigas nenion.

hermogeno: Mi kredas ĝuste kiel vi diras.

sokrato: Ĉu nomi ne estas parto de parolado? Ĉar oni diras vortojn kiam oni nomas.

hermogeno: Certe.

sokrato: Ĉu do nomado ne estas ago, se parolo estas ago rilatanta al iu afero?

hermogeno: Ĝi estas ago.

sokrato: Nu, ni trovis ke agoj havas propran naturon, ili ne havas sian na- turon nur laŭ nia opinio.

hermogeno: Tiel estas.

sokrato: Sekve, necesas ke aferoj estu nomataj kaj nomiĝu laŭ sia naturo kaj per sia ilo, ne laŭ nia kaprico, laŭ nia ĵusa decido. Ni devas agi kaj nomi tiel, ne alimaniere.

hermogeno: Mi kredas tiel.

sokrato: Nu, se ni devas tranĉi ion, ni devas uzi ilon. hermogeno: Jes.

sokrato: Kaj ni se devas naveti, ni devas uzi ilon; kaj se ni devas bori ni devas uzi ilon.

hermogeno: Certe.

sokrato: Kaj se ni devas nomi, ni devas uzi ilon. 388 hermogeno: Tiel estas. sokrato: Per kio oni devas bori? hermogeno: Borilo. sokrato: Per kio oni navetas? hermogeno: Naveto. sokrato: Per kio oni nomas? hermogeno: Nomo.

sokrato: Vi bone respondas. Ĉu nomo estas instrumento? hermogeno: Certe.

sokrato: Se mi demandus: "kia instrumento estas naveto?" Ĉu vi respon- dus "instrumento per kiu oni navetas?"

hermogeno: Jes.

sokrato: Kion ni faras kiam ni navetas? Ni apartigas la kunajn vefton kaj varpon, ĉu ne?

hermogeno: Jes.

sokrato: Kaj ni povas simile paroli pri boriloj kaj la aliaj instrumentoj, ĉu ne?

hermogeno: Certe.

sokrato: Ĉu vi povas simile paroli pri nomo? Se nomo estas la instrumen­to, kion ni faras kiam ni nomas?

hermogeno: Mi ne scias diri.

sokrato: Ni instruas aliajn personojn, kaj distingas objektojn, ĉu ne?

hermogeno: Certe.

sokrato: Do nomo estas instruilo kaj distingilo, same kiel naveto apartig- as fadenojn.

hermogeno: Jes.

sokrato: Naveto estas uzata de teksisto, ĉu ne? hermogeno: Kompreneble.

sokrato: Bona teksisto bone uzas naveton, instruisto uzanta nomon bone instruas.

hermogeno: Jes.

sokrato: Kies produkton la teksisto bone uzas uzante naveton? hermogeno: De ĉarpentisto.

sokrato: Ĉu ĉiu persono estas ĉarpentisto, aŭ nur trejnita persono? hermogeno: Trejnita persono.

sokrato: Kies produkton la boristo bone uzas uzante borilon? hermogeno: De forĝisto.

sokrato: Ĉu ĉiu persono estas forĝisto, aŭ nur trejnita persono? hermogeno: Trejnita persono.

sokrato: Bone. Kies produkton la instruisto uzas uzante nomon? hermogeno: Mi ne scias.

sokrato: Ĉu vi ne povas almenaŭ diri kiu transdonis al ni la nomojn kiujn ni uzas?

hermogeno: Mi ne povas.

sokrato: Ĉu vi ne opinias ke la leĝo transdonis ilin? hermogeno: Povas esti.

sokrato: Do instruisto uzas la produkton de leĝfaristo uzante nomon, ĉu ne?

hermogeno: Mi kredas ke jes.

sokrato: Ĉu vi kredas ke ĉiu persono estas leĝfaristo, aŭ nur trejnita per-

7

sono?

hermogeno: Trejnita persono.

sokrato: Sekve, Hermogeno, ne ĉiu persono kapablas fari nomon,

sed nur nomfaristo. Ŝajnas ke ĉi tiu estas la leĝfaristo, la plej malofta el ekspertoj en la homaro.

hermogeno: Tiel ŝajnas.

sokrato: Bone. Kion la leĝfaristo uzas kiel modelon farante nomojn? Ni konsideru tion simile al la antaŭaj diraĵoj: kiun modelon la ĉarpent- isto uzas farante naveton? Tion kio laŭ sia naturo navetas, ĉu ne?

hermogeno: Certe.

sokrato: Se li rompas la naveton dum li faras ĝin, ĉu li faros alian laŭ la formo de la rompitaĵo, aŭ laŭ la origina modelo kiun li uzis por ĝi?

hermogeno: Laŭ la origina modelo, mi supozas.

sokrato: Ĉu ni ne dirus ke tiu estas la plej korekta naveto?

hermogeno: Mi kredas ke jes.

sokrato: Do, kiam necesas naveto por delikata aŭ dika ŝtofo, ĉu el lino, ĉu el lano, ĉu el io alia, ĉiu naveto devas esti laŭ la modelo kiu estas plej natura. Tiun naturon oni devas doni al la produkto.

hermogeno: Jes.

sokrato: Kaj estas same pri la aliaj instrumentoj. Oni devas trovi la natur­on de ĉiu instrumento kaj doni ĝin al tio el kio oni faras ĝin — ne laŭ sia kaprico sed laŭ ĝia naturo. Ekzemple, oni devas scii doni la taŭg- ajn naturajn formojn de boriloj al la fero.

hermogeno: Certe.

sokrato: Kaj la naturajn formojn de naveto al la ligno.

hermogeno: Tiel estas.

sokrato: Ĉar evidente estas naveto por ĉiu speco de teksaĵo, kaj estas simile pri la aliaj iloj.

hermogeno: Jes.

sokrato: Sekve, kamarado, la leĝfaristo devas scii formi la naturon de ĉiu nomo per sonoj kaj silaboj. Laŭ tiu naturo de nomo kiel modelo oni devas fari la nomojn, por esti majstro de nomfarado. Sed ne mis- supozu ke ĉiu leĝfaristo uzas la samajn silabojn. Forĝistoj ne ĉiuj uzas la saman feron por ĉio, farante sian instrumenton por la sama celo. Tamen ili uzas la saman modelon, eĉ kvankam el diversaj feroj, por ĝuste produkti la instrumenton, negrave ĉu ĉi tie ĉu inter la barbaroj. Ĉu ne?

hermogeno: Certe.

sokrato: Do vi egale taksu la leĝfariston ĉi tie kaj tiun inter la barbaroj, se li donas la taŭgan formon al ĉiu nomo, eĉ kvankam uzante kiajn ajn silabojn. Leĝfaristo ne estas malpli bona ĉar li loĝas ĉi tie, ĉu en iu alia loko.