Выбрать главу

hermogeno: Nur diru.

sokrato: La naturon de la korpo, kio vivigas kaj funkciigas ĝin? Ĉu ĝin subtenas kaj daŭrigas io alia ol la psiko?

hermogeno: Nenio alia.

sokrato: Kaj ankaŭ: ĉu vi samopinias kun Anaksagoro ke la naturo kiu ordigas kaj subtenas ĉion alian estas la menso kaj psiko?

hermogeno: Jes.

sokrato: Do la potencon kiu daŭrigas kaj subtenas tiun naturon: fusin oĥei kaj eĥei vi povas nomi fuseĥen, kio, plibonigite, estas la vorto psuĥe [psiko].[37]

hermogeno: Certe, kaj mi opinias ĉi tiun klarigon pli laŭregula ol la an- taŭa.

sokrato: Tiel estas. Tamen ŝajnas ridige, se ĝi montriĝas pli ĝusta nom- faro.

hermogeno: Nu, ĉu ni nun konsideru la sekvan vorton?

sokrato: "Korpo"?

hermogeno: Jes.

sokrato: Pluraj ebloj ekzistas. Tre multaj, se oni permesas kelkajn ŝanĝ- etojn. Iuj diras ke soma estas sema de la psiko, kvazaŭ enterigita en la nuntempo. Kaj ĉar ĝi vidigas kion la psiko esprimas [semainei], ĝi es­tas korekte nomata sema.[38] Tamen mi kredas ke la du Orfeoj donis ti­un nomon, ĉar ili supozis ke la psiko suferas punon kaj estas ĉirkaŭ- ita kvazaŭ en karcero, gardate ĝis ĝi pagos siajn ŝuldojn. Tiu karcero estas la korpo. Kaj ne necesas sanĝi eĉ unu literon.

hermogeno: Mi kredas ke sufiĉe estas dirite pri tio, Sokrato. Pri la nomoj de la dioj, kiel vi ĵus parolis pri Zeŭso, ĉu ni povas similmaniere ek- zameni kiel iliaj nomoj estas korektaj?

401 sokrato: Jes, je Zeŭso, Hermogeno. Se ni estas inteligentaj, unu afero estas plej grava: ke pri la dioj ni scias nenion, nek pri ili nek pri la no- moj per kiuj ili nomas sin. Estas evidente tamen ke ili korekte nomas sin. Post tio plej grave estas: ke en niaj preĝoj la regulo estas ke kiel kaj laŭ kiuj ili deziras nomiĝi, tiel ni nomas ilin, ĉar ni scias nenion alian. Mi opinias tion bona kutimo. Se vi deziras, nia ekzameno estu kvazaŭ ni diras al la dioj ke ni tute ne ekzamenas ilin — ĉar ni ne kre- das ke ni povas fari tion — sed ni ekzamenas la supozojn de homoj

uzitajn por doni la nomojn. Tiel ni estos plej senkulpaj.

hermogeno: Nu, Sokrato, ŝajnas al mi ke vi prave parolas, do ni faru tion.

sokrato: Ĉu ni komencu per Hestia, kiel kutime?

hermogeno: Tiel estas bone.

sokrato: Kion celis la persono nominta Hestian?

hermogeno: Je Zeŭso! Mi vere ne kredas tion facila demando.

sokrato: Sendube, amiko Hermogeno, la unuaj nomintoj ne estis ordinar- aj personoj sed astronomiistoj kaj subtilpensantoj.

hermogeno: Do?

sokrato: Estas klare al mi ke tiaj homoj faris la nomojn, kaj se iu rigardus la fremdajn nomojn, ne malpli tiu trovus kion ĉiu signifas. Ekzemple, kion ni nomas ousia [= realo] aliaj nomas essia, kaj ankoraŭ aliaj di­ras osia.[39] Estas logike ke la realo de aferoj nomiĝas, laŭ la unua el tiuj variantoj, Hestia. Krome, ankaŭ ni diras ke io partoprenanta en realo estas, do estas prave uzi la nomon Hestia. Ŝajnas ke ankaŭ ni iam uzis la vorton essia por nomi la realon. Eble tiel pensis la establintoj de oferoj, ĉar kiam ili preskribis ke unue oni oferu al Hestia antaŭ ol al la aliaj dioj, verŝajne ili celis tiel indiki ke essia estas la universala realo. La personoj kiuj elektis la vorton osia verŝajne konsentis kun Heraklito ke ĉio ekzistanta ŝanĝiĝas kaj neniam restas senŝanĝe. La kaŭzo kaj fundamento de ĉio estas хdoun [puŝo], do estas ĝuste ke ĝi nomiĝas osia. Personoj kiuj scias nenion povas diri nenion pli pri la afero. Post Hestia estas prave ekzameni Rea kaj Kronos, kvankam ni jam diskutis la nomon Kronos. Sed eble mi diras sensencaĵojn.

hermogeno: Kial, Sokrato?

sokrato: Kara amiko, mi elpensis abelaron da saĝeco. hermogeno: Kion?

402 sokrato: Estas vere ridige, tamen mi kredas ke ĝi estas fidinda. hermogeno: Kio?

sokrato: Mi kredas vidi Herakliton diri antikvajn saĝaĵojn jam konitajn de Kronos kaj Rea, kaj kiujn Homero deklaris.

hermogeno: Kiujn?

sokrato: Heraklito diras ke "ĉio pasas kaj nenio restas," kaj li komparas ti- on kun la fluo de rivero, dirante "dufoje en la saman riveron vi ne en- paŝas".

hermogeno: Jes.

sokrato: Nu, ĉu vi opinias ke la persono kiu donis al la prapatroj de ĉiuj dioj la nomojn Rea kaj Krono pensis ion alian ol Heraklito? Ĉu vi supozas ke li senkiale nomis ilin ambaŭ "riveroj"? Kiel Homero kaj, mi kredas, Hesiodo diras: Oceano la origino de la dioj kaj Tetis patrino.[40]

Ankaŭ Orfeo diras: Belflua Oceano la unua edziĝis, Li Maron sian sampatrinan fratinon edzinigis[41]

Vi povas vidi ke tiuj deklaroj interakordas kaj apogas ĉion diritan de Heraklito.

hermogeno: Vi klare diras ion al mi, Sokrato, sed mi ne komprenas la sig- nifon de la vorto Teeus [= Maro].

sokrato: Nu, tio preskaŭ klarigas sin mem, ĉar ĝi estas maskita formo de la vorto "fonto". Ĉar diattхmenon [kribrita] kaj eeoumenon [= filtrita] indikas fonton. La vorto Teeus konsistas el tiuj du vortoj.

hermogeno: Tre lerte, Sokrato.

sokrato: Kompreneble. Sed kio sekvas? Ni jam parolis pri Dia. hermogeno: Jes.

sokrato: Ni diskutu liajn fratojn, Posidono[42] kaj Plutono, kaj la alian nom­on per kiu oni nomas lin[43].

hermogeno: Certe.

403 Sokrato: Mi kredas ke Poseidхn [Posidono] estas tiel nomita [de la pranominto][44] ĉar la marnaturo haltigis lin kaj ne permesis lin plu antaŭeniri kaj fariĝis kvazaŭ piedĉeno por li. Do li nomis la reganton de ĉi tiu potenco 'Poseidхn ĉar li estis kvazaŭ "posidesmon" [piedĉen- anto][45]. La e enestas por plibeligi la nomon, sendube. Aŭ eble ne estis tiel, sed origine estis ll anstataŭ la s, por signifi ke la dio "scias mul- ton" (polla eidotos). Aŭ eble li nomiĝis "La skuanto" laŭ la verbo skui [seiein], kaj la p kaj d estas aldonitaj. Rilate al Plutono [<Ploutхn], tiu nomo estas ĉar li donas riĉon [plouton], ĉar riĉaĵoj venas el la tero. Pri la nomo Hadeso [^aides]: Ŝajnas ke ĝenerale oni supozas ke ĝi venis el aides [teruro]; oni timas tiun nomon, do oni nomas lin Plu- tono.

hermogeno: Sed kion vi mem opinias, Sokrato?

sokrato: Mi kredas ke oni tre ofte miskonceptas la potencon de tiu dio, kaj maljuste timas lin. Kiam iu el ni mortas, oni ĉiam timas eterne esti tie, ĉar la psiko foriras al li, ne plu vestite per la korpo, kaj tion oni timas. Laŭ mia opinio ĉi ĉio akordas kun la ofico kaj nomo de la dio.