Выбрать главу

"Ne," mi pensis, "eĉ tiujn vendojn la magazeno ne havu!"

Do mi metis la jenan anoncon en la urba gazeto:

Ni dankas la logantojn de Orkney pro ilia komplezemo kaj ilia interesata ĉeesto ĉe niaj eksponadoj. Estis vera plezuro eksponi al tia inteligenta kaj ĝentila aŭskultantaro.

Notu bone: Ni erare liveris unu el niaj malnovaj, senkrampaj kuiriloj. La ricevinto bonvolu tuj reporti ĝin al ni, ĉar tiu tipo estas arĥaika.

(Kompreneble la "averto" estis nur pura "komerca artifiko".)

La vendoj en la magazeno tuj ĉesis.

Parenteze mi aldonu ke, kvankam la supra reklamo estis sole komerce motivita, ni vere trovis, ke la loĝantoj de Orkney estas bonaj, honestaj, fidemaj kaj komplezemaj. Ni trovis ilin ankaŭ kleraj, sed surprize ni konstatis, ke ili ne konsideras sin skotoj, sed fieras pri sia norvega deveno.

La sekvanta foiro okazis ankoraŭ pli norde en la foraj insuloj Shetland. Kiam ni alvenis tie, oni diris al ni, ke estas granda montro de kuiriloj en urba butiko, sed min ne ĝenis la V.I.K.­-konkurenco, ĉar mi sciis kiel kontraŭstari ĝin.

Estis lunde ĉirkaŭ tagmezo. La foiro estis preta malfermiĝi je la dua. Liza kaj mi ĉirkaŭvagis la urbon, kaj mi vidis la butikan fenestron, en kiu pompis la bela kuirila elmontro. Mi senĝene enrigardis, kaj subite miaj okuloj algluiĝis al la fenestro.

"Kio estas al vi?" diris Liza.

"Rigardu!" mi diris per konsternita voĉo. "Rigardi tiun kuirilon en la fenestro. Ĉifoje V.I.K. vere mortbatis nin."

"Mia Dio!" subvoĉis Liza.

Kaj la kaŭzo de nia konsterniĝo?

La fenestro estis plena de V.I.K.­-kuiriloj; sed en la mezo sur drapirita soklo estis malgranda kuirilo, videble malnova kaj ekrustiĝinta. Kaj ĝi estis garnita per krampoj. Ne estis prezo sur ĝi; sed longa, kolorita papersago etendiĝis de la fora, supra angulo de la fenestro ĝis tiu kuirilo, kaj sur la kuirilo estis etikedo kun la jenaj vortoj:

Ĉi tiu tipo estas arĥaika.

"Miaj propraj vortoj," mi elspiris tra la dentoj.

Kvankam la krampoj sur la kuirilo estis la malnovaj de V.I.K. kaj ne tiel bonaj kiel niaj, tamen ili aspektis preskaŭ same, kaj la publiko certe pensos, ke la montrita kuirilo estas la sama, kiun ni vendas. Zorgoplene mi turnis min al Liza.

"Ni estas pereigitaj, ne estas elirvojo. Ĉiuj pensos, ke ni vendas arĥaikan kuirilon, kaj cetere vi scias, kiel la insulanoj prefere aĉetas de saminsulano, se ni ne povos pruvi, ke nia kuirilo estas pli bona kaj pli moderna. Sen tio la rezulto simple estos, ke ni laboros kaj V.I.K. gajnos."

Ni iris al la foiro. Mi parolis al la foirestro pri la okazintaĵo, sed li diris: "Ne zorgu. Vi estas du superaj eksponistoj kaj vi povos facile venki kontraŭ tio."

Sed tiuj vortoj ne kvietigis min, ĉar mi bone sciis, ke malgraŭ ĉiuj klopodoj niaj ni iras rekte al fiasko. La perdo estos granda, ĉar por ni la elspezoj, veni tiel malproksimen, estis tre gravaj. Liza penis trankviligi min dirante, ke ni eble povos eltiri nin sen granda perdo, per laborego ktp. Sed mi ne konvinkiĝis.

"Devas esti elirvojo," mi ree kaj ree diris al mi. Sed elirvojo evitis min. Dum preskaŭ du horoj mi cerbumadis. Subite mi diris al Liza: "Mi havas ideon. Preskaŭ certe ĝi ne sukcesos, sed ni devas provi, ekzistas ŝanco… la ŝanco estai malgranda, sed ni nepre devas provi. Venu al la loĝejo kun mi tuj!"

"Sed la foiro estas preta malfermiĝi", protestis Liza.

"La foiro al infero!" mi respondis. "Unue ni devas nuligi la opozicion. Venu tuj al la loĝejo."

Ni iris rapide, kaj mi nenion klarigis dumvoje. En nia ĉambro mi diris al Liza: "Nun ŝanĝu vian robon, alifrizu vian hararon, ŝanĝu vian aspekton tiel, ke iu en ĉi tiu urbeto, kiu hazarde konas vin, ne facile rekonus vin."

Liza obeis.

"Jen bone. Nun surmetu viajn koloritajn sunokulvitrojn. Bonege. Nu aŭskultu atente, kion mi diros al vi, ĉar mi volas, ke vi sekvu laŭvorte miajn instrukciojn."

Detale mi klarigis al ŝi.

"Ĉu vi pensas, ke tiu plano sukcesos?" ŝi diris.

"Ĝi devos, ĝi estas nia sola ŝanco," mi respondis.

"Ĉu vi mem ne estos pli kapabla sukcesigi ĝin ol mi, Vik?"

"Ne, vi estas pli insistema ol mi. Se vi ne povos sukcesigi ĝin, mi certe ne povos."

"Ĉu vi estas preta, Liza?" mi aldonis. "Bone, nun ni iru al la kuirila butiko."

Ni atingis la butikon. Mi atendis flanke, kaj Liza eniris, preta ludi sian rolon. En la butiko ŝi aĉetis ŝnuron. Ŝi babilis dume al la butikisto dirante, ke ŝi estas vizitantino, kaj ke ŝi bezonas la ŝnuron por ligi sian kofron, ĉar ŝi forlasos la insulon per la proksima ŝipo. Konversacie ŝi daŭrigis iomete, kaj jen ŝi kvazaŭ hazarde rimarkis kuirilon en la butiko.

"Kio estas tio?" ŝi demandis.

La butikisto tuj montris ĝin al ŝi kaj vendocele klarigis ĉion pri ĝi. Liza pacience aŭskultis. Poste ŝi diris:

"Ĝi ja ŝajnas bona utilaĵo, tre helpa ĉe kuirado, ĉu ne?"

"Ho jes! Nur pensu pri la ŝparo de tempo kaj gaso kaj la bona kuirado," daŭrigis li, varmiĝante ĉe vido de tuja vendo. Liza demandis iom plie kaj diris: "Jes, mi pensas, ke mi aĉetos kaj kunprenos ĝin. Kiom ĝi kostas?"

"Kvardek-kvin ŝilingojn, sinjorino."

"Ĝi estas moderkosta, jes, mi prenos ĝin."

Kontenta, la butikisto ekiris por alporti kartonan pakskatolon por la kuirilo (kvankam tiu kuirilo tute ne utilus al ni), kaj ĝuste tiam Liza diris: "Kiom da manĝo oni povas kuiri en tiu kuirilo?"

"Sufiĉe por ses personoj," li respondis.

"Ho domaĝe: mi estas sola. Ĉu vi ne havas malpli grandan?"

"Ne, mi tre bedaŭras, ke mi tute ne havas malgrandan."

"Hm, kia domaĝo: mi ja ŝatus unu… Momenton: ĉu mi ne vidis unu malgrandan en la fenestro?"

Kaj Liza eliris kaj rigardis en la fenestron. Ŝi revenis kaj diris: "Jes, vi havas unu tie."

"Ho, tiun ni ne vendas! Ĝi estas nur malnova tipo por montra celo."

"Sed ĉu vi ne havas alian?" (Mi divenis, ke li havai nur tiun solan.)

"Ne, bedaŭrinde ne."

"Kiel longe necesus por havigi alian similan?"

"Necesus minimume kvin tagoj." (La foiro daŭros nur ses tagojn.)

"Mi tre volus vidi tiun malgrandan. Ĉu vi komplezus montri ĝin al mi?" diris Liza.

"Sed tute ne utilas, sinjorino; ni ne vendas ĝin, kaj cetere ĝi estas en malbona stato."

"Jes, mi komprenas, sed mi volus vidi la diferencon. Ĉu vi komplezus? Mi ne povas decidiĝi pri la granda."

Post iom da insistado la butikisto kontraŭvole prenis la malgrandan el la fenestro. Kiam Liza ĝin vidis, ŝi diris: "Ho, ĝi tute ne taŭgas — ĝi estas en terura stato: mi prenos la grandan."

(Tio estis dirita por deturni ian suspekton, kiun la butikisto eble ekhavis.)

"Dankon, sinjorino, mi pretigos ĝin por forporto."

"Ĉu estas granda diferenco inter la prezoj de la du?" demandis Liza, kvazaŭ sencele.

"La malgranda kostus… hm, eh, tri… ne, dudek-kvin ŝilingojn."

"Tute ne gravas, mi prenos la grandan," kaj ŝi dume kaŝe kalkulis dudek-kvin ŝilingojn en la mano. (Mi donis al ŝi pretajn monerojn, por ke ŝi povu pagi ekzakte iun ajn prezon ĝis lasta sespenco.)

La butikisto sin turnis por trovi la volvmaterialon, kaj Liza tuj metis la dudek-kvin ŝilingojn sur la servtablon, ekkaptis la malgrandan kuirilon kaj, dirante rapide: "Mi decidis aĉeti la malgrandan," rapidis al la pordo. Surprizite la butikisto balbutis: "Sed, sed, sinjorino, momenton…"