Выбрать главу

Kiam ni estas for de la halo, ni ĉiam aŭskultas per gap-oreloj, ĉu oni kritikas aŭ havas ian ideon pri artifiko, kaj fojfoje aŭdas onidiron pri ia solvo. Ekzemple, kelkfoje estis dirite, ke mi komunikas al Zila la demandojn en la falditaj slipoj (kvankam mi ne havas la eblon rigardi ilin). Do post la bruligo de la slipoj mi iom ŝanĝis mian procedon. Mi tuj forlasis la halon kaj atende fumis cigaredon ĉe la enirejo, sed la prezento kuris same. Alifoje la onidiro estis, ke la kartona skatolo havas duoblan fundon, do por likvidi tiun supozon mi bruligis la skatolon kune kun la paperoj, kaj ankaŭ iris for el la halo — kaj la prezento same daŭris!

Post tio mi malvindas la okulojn de Zila kaj ŝajnigas veki ŝin el tranco per naturaj skuetoj. Se la aŭdantaro estas tre sorbema, mi spertas malfacilon veki ŝin, kaj sen ion diri mi kvazaŭ kaŝe ekscitiĝas kaj zorgoplene donas akvon al ŝi. La rigardantaro tre ekscitiĝas dum tia ŝajnigo pensante, ke io grava okazis al Zila pro ŝia granda mensa streĉo. Baldaŭ ŝi leviĝas kaj venas iom ŝanceliĝe al la flanko de la scenejo, kaj la aliaj du helpantoj, vestitaj en smokingo, venas en la halon. Ni tri iras inter la publiko kaj rapide demandas al homoj la naskiĝdatojn, kaj Zila eldiras ilin rapide. Al ĉiu demandanto ni donas la koncernan horoskopon kontraŭ unu ŝilingo. Tiu lasta parto vendigas grandan kvanton da horoskopoj, ĉar ĉiuj volas, ke Zila divenu iliajn naskiĝ­datojn.

Por krei pli da intereso, ni iniciatis disdonon de donacoj je la fino de la prezentaĵo. Pogrande ni aĉetis kompletojn da bonkvalita manĝilaro en skatoloj, kaj ni disdonis ilin al lote elektitaj ĉeestantoj. La manĝilaro estis bona, sed niaj reklamaj flugfolioj priskribis la donacojn per la plej pompe laŭdaj vortoj. Foje ni ekbezonis urĝe plian stokon da manĝilaro. Mankis al mi tempo por skribi mendleteron al la firmao, de kiu ni aĉetis, do mi uzis flugfolion kaj surskribis la deziratan kvanton apud la flugfolia priskribo de ĉiu speco. Venis respondletero de la firmao, klariganta ke ĝi ne havas tiom altgradan kvaliton, sed ke oni povas sendi la kutimajn! La firmao ne povis rekoni siajn proprajn varojn per nia priskribo sur la flugfolio.

Ĉe paga eniro en la halon, ĉiu persono ricevis la kutiman numeritan bileton, de kiu ni deŝiris kaj retenis la faksimilan duonon. Tiujn duonojn ni ĉifis en buletojn kaj metis en skatolon, kaj kiam ni estis pretaj donaci, iu el la publiko elektis lote kelkajn buligitajn biletojn, kaj la posedantoj de la respektivaj duonoj ricevis la premiojn. La disdono de la donacoj estis tute senpartia, kaj se hazarde gajnas iu, kiu rilatas al la haloficistoj, ni tuj donas pluan similan donacon lote al aliulo, por ke neniu pensu, ke konato trompe ricevis donacon.

Iun tagon George venis al ni. Ni vidis, ke li estas ekscitita.

"Kio estas, George?" mi demandis.

"Ni ĉiuj estos enkarcerigataj," li diris.

"Pro kio?" mi ridetis.

"Pro tio, ke ni agas kontraŭleĝe kaj la polico envenos ĉi-vespere por aresti nin. Iu diris tion al mi konfidence, kaj li estas serioza persono: li ne blagas. Estas jene: la donacoj, kiujn ni disdonas, rompas la kontraŭloterian leĝon." (En Britujo privataj loterioj estas leĝe malpermesitaj.)

"Sed tio estas ridinda," mi diris. "Oni ja ne pagas. Efektive, oni pagas ĉe eniro, sed tio estas por la Zila-aĵo. Oni ja pagis same, antaŭ ol ni iniciatis la donacojn. Oni ne povas nin aresti ka; enkarcerigi pro tio, kvankam oni eble povus haltigi la disdonon kaj procesi kontraŭ ni."

Sed George respondis: "Mi klarigis al mia informanto, ke la disdono ne estas loterio; sed li diris, ke laŭ la leĝo tio ja estas loterio, ke ni estas kulpaj — kaj punkto!"

"Strange, ke oni pensis pri tio nur ĉi tie en Taytown," mi diris. "La polico en aliaj urboj ne malpermesis, kaj en unu urbo nia halo kaj la policejo estis en la sama konstruaĵo!"

"Do kion fari?" diris Liza. "Mi ne scias, sed se ni ĉesigus la donacadon, tio estus malbona afero."

"Estas absurde! La edzino de la policestro mem regule venas al niaj prezentoj!" diris Liza.

"Ho, ĉu?" mi diris.

"Bonege. Ŝi iel gajnos donacon kaj iĝos partoprenanto en la delikto. Ni vidos, ĉu ŝia edzo elpaŝos, kiam li scias tion! Ni trovos manieron igi ŝin gajni hodiaŭ posttagmeze. Nu, George, vi prenas la monon ĉe la pordo. Ĉu vi konas sinjorinon Policestro?"

"Jes, mi konas ŝin"

"Bone, tenu aparte la duonon de ŝia enirbileto."

Tiun posttagmezon, je la tempo por prezenti la donacojn, mi venis sur la scenejon kun la buligitaj biletoj en skatolo. Per la mano mi forte kirlis la biletbulojn per vigla turnado tiel, ke neniu povos dubi, ke ili estas bone miksitaj. Post tio mi alvokis knabineton kaj etendis la skatolon al ŝi. Ŝi elektis paperbulon, malvolvis ĝin kaj montris la numeron, kiun ŝi laŭtlegis. Mi tute ne tuŝis la paperon. La edzino de la policestro gajnis — kaj ŝia edzo ne vizitis nin. La manovro estis simpla. Kiam mi kirlis la paperetojn, tiu de la policestredzino estis en mia mano. La forta kirlado ĵetis la paperetojn al la flankoj de la skatolo per centrifuga forto. Tio lasis malplenan lokon en la mezo de la skatolo. Antaŭ ol elpreni la manon el la skatolo, mi faligis la papereton de la policestredzino en la malplenan lokon. Nu, la knabineto nature metis la maneton en la mezon de la malgranda skatolo, kaj mi movis la skatolon iomete tiel, ke ŝiaj fingroj trafis la deziratan bileton.

Sed en la sekvanta urbo la policanoj envenis tuj kiam ni unue alvenis al la halo, kaj ili avertis nin, ke la donacoj konsistigas loterion, kaj sekve estas malper­mesitaj. Eble la policestro de Taytown komprenis, kion ni faris, kaj antaŭavertis la ĉi-tiean policon.

"Sed," mi protestis, "la disdono ja ne estas loterio, ni ne gajnas, kaj la enirpago estas nur por nia prezentaĵo: tion mi facile povas pruvi."

"Ne gravas," respondis la policisto. "Vi gajnas per reklamo kaj la elekto de la gajnantoj estas tute ŝanca, do laŭ leĝo tio estas loterio."

Ni diskutis la aferon post la foriro de la policanoj.

"Ŝajnas, ke ne estas elirvojo," mi diris, "sed almenaŭ mi havas ideon, kiu helpos."

Ni disdonis la flugfoliojn kaj reklamis la donon de donacoj kiel kutime.

Ĉe la unua prezento du policanoj estis en la halo. La publiko atendis la disdonon, kiun ni vaste reklamis. Kiam venis la tempo disdoni, mi iris sur la scenejon kaj faris la jenan paroladon:

"Gesinjoroj! Kiel vi scias per nia reklamado, ni disdonas valorajn donacojn. Tiuj tre kostaj donacoj estas ja havindaj, kaj nia firmao donas ilin senpage por reklami niajn varojn. Jam delonge ni disdonas tiujn bonegajn donacojn ĉie tra Skotlando. Tamen en ĉi tiu urbo la polico malpermesis, ke ni disdonu, ĉar laŭ ili la disdono estas loterio. Tio estas sciigo, kiu tre surprizas nin. Oni ja nenion pagas por la donacoj, ili estas donataj tute sen pago kaj sen devigo. La pago ĉe eniro koncernas nur la Zila-prezenton, kiu valoras multe pli ol la postulatan sumon. Tiun enirpagon ni havis longe, antaŭ ol ni komencis fari la donacadon. En ĉiu urbo ni same donacis, kaj la polico ne malaprobis. En unu urbo la halo, kie ni prezentis, estis en la sama halo kiel la policejo, kaj policanoj regule ĝuis nian prezentaĵon kaj vidis la disdonon. En la lasta urbo la edzino de la policestro estis la fiera ricevanto de unu el niaj donacoj. Sed mi ne volas kontraŭstari aŭ kritiki la sintenon de via polico — tute ne, do mi kore bedaŭras, ke ni ne povas etendi al vi la avantaĝon, kiun ĝuis aliaj urboj."

Kolera murmuro kontraŭ la polico aŭdiĝis. Mi levis la manon por peti silenton kaj daŭrigis:

"Tamen nia firmao ne deziras gajni per tiu polica dekreto. Tute ne. Nu, en ĉi tiu urbo vi havas laŭdindajn bonfarajn societojn kaj institutojn, kiuj helpas al invalidoj, maljunuloj, orfoj ktp. Ni mem ne konas ilin precize. Ĉu do vi komplezus sciigi al tiuj bonfaraj societoj viaj, ke ili skribu al ni, kaj ni sendos al ili la premiojn. Ĉu vi bonvolus fari tion?"

La publiko aplaŭdis la paroladon, kiu finiĝis kun patosa tono.