Выбрать главу

Nu, jen kia situacio! Du samlandanoj, kiuj havas elekton inter kvar naciaj lingvoj kaj pli aŭ malpli scias tri el ili, sed tute ne povas konversacii. Absurda embaraso! Ni staris unu kontraŭ la alia senvorte. Mi sentis min kiel idioto, kaj al mi ŝajnis, ke ankaŭ li spertas la samon. Tute senespere, tamen por iel daŭrigi la mortantan konversacion, mi demandis:

"Ĉu vi parolas Esperanton?" "Jes!" li kriis.

Kia ĝojo! Ni iris kune al Lyons-kafejo kaj babilis intime pri hejmlandaj aferoj dum preskaŭ du horoj, kaj ni parolis tiel nature, ke mi tute ne konsciis, ke mi babliladas per neŭtrala lingvo kun mia fremda samlandano!

Ĉe disiĝo ni aranĝis revidiĝon. Kiam ni renkontiĝis, ni kune vizitis Londonan Esperantan klubon. La nivelo de Esperanto tie estis bona, la klubanoj estis tre viglaj, kaj ni forte ĝuis la kunvenon.

Kaj nun, kara leganto, vi vidis, ke la vivo de bazarulo estas vojo zigzaga kaj epizoda, sen formo kaj sen kohero. Al tia historio estas malfacile meti taŭgan finon; do permesu, ke mi solvu ĉi tiun problemon arbitre kaj senplue per skribo de la sigela vorto:

FINO.