Выбрать главу

Kion vi deziras? — severe demandis la oldulino, veninte en la ĉambron kaj denove stariĝante antaŭ li por rigardi rekte en lian vizaĝon.

Mi garantiaĵon alportis, jen! — Kaj li elpoŝigis malnovan platan arĝentan horloĝon. Sur ĝia reverso estis skizita terglobo. La ĉeneto estis ŝtala.

Sed jam venis la tempo por la antaŭaj garantiaĵoj. Antaŭ tri tagoj pasis unu monato.

Atendu iomete. Ankaŭ por la dua monato mi pagos.

Sed nun jam laŭ mia volo: atendi aŭ tuj vendi vian aĵon.

Sed kiom pro la horloĝo, Aljona Ivanovna?

Ve, kun bagateloj vi venas, karulo. Preskaŭ neniom ĝi prezas. La antaŭan fojon por la ringeto vi ricevis de mi du biletojn, kvankam ĉe oraĵisto oni povus aĉeti novan kontraŭ unu kaj duona rubloj.

Almenaŭ kvar rublojn! Estas ja la patra horloĝo — mi ĝin elaĉe- tos! Mi baldaŭ monon ricevos.

Unu kaj duona rubloj, minus interezo, se vi volas.

Unu kaj duono! — la junulo ekkriis.

Laŭ via volo. — Kaj la oldulino redone etendis al li la horloĝon.

La junulo prenis ĝin kaj tiel koleriĝis, ke estis forironta, sed li tuj ekre- gis sin rememorinte, ke li ne havas aliajn rimedojn por akiri monon. Kaj krome, lia vizito ja havis ankaŭ alian celon.

Bone! — li diris krude.

La oldulino enpoŝigis la manon por ŝlosiloj kaj iris en la alian ĉam- bron, trans la kurtenojn. La junulo, nun sola en la ĉambro, scivole streĉis siajn orelojn, kaj atendis. Li aŭdis ŝin malŝlosi la komodon. "Ver- ŝajne la supran tirkeston, — li pensis. — La ŝlosiiojn ŝi do portas en la dekstra poŝo... Ĉiuj kune, sur la ŝtalringo... Kaj unu ŝlosilo estas la plej granda, trioble, kun denta pinto, certe ĝi estas ne komoda ŝlosilo... Sekve, ankoraŭ devas esti iu skatolo aŭ ŝrankokesto... Tre interese. La ŝrankokestoj havas ĝuste tiajn ŝlosilojn... Sed kiom abomena, tamen, estas ĉio ĉi..."

La oldulino revenis.

Do jen, karuleto: se po dek kopekoj monate el ĉiu rublo, do el unu kaj duona rubloj vi ŝuldas dekkvin kopekojn por unu monato. Ankaŭ por la antaŭaj du rubloj laŭ la sama tarifo vi devas pagi dudek kopekojn. Sume, estas do tridekkvin kopekoj. Do por via horloĝo vi ricevas unu rublon kaj dekkvin kopekojn. Bonvolu ricevi.

Kiel! jam unu rublo kaj dekkvin kopekoj!

Jes, tiel.

La junulo sen plia disputo prenis la monon. Li rigardis la oldulinon kaj ne rapidis foriri, kvazaŭ li dezirus ankoraŭ ion diri aŭ fari, sed li mem ne scius kion ĝuste...

Mi, Aljona Ivanovna, baldaŭ al vi eble ankoraŭ unu ajon alpor- tos... cigaredujon... arĝentan... tre bonan... tuj kiam reprenos ĝin de amiko... — li eksilentis embarasita.

Nu, ĝuste tiam venu por paroli, karulo.

ĉis revido... Vi ĉiam solas hejme, ĉu la fratino forestas? — li de- mandis laŭeble libere, enirante en la antaŭĉambron.

Sed kion, karulo, vi havas por ŝi?

Ho, nenion specialan. Mi volis nur demandi. Kaj vi tuj... Do, ĝis la revido, Aljona Ivanovna!

Raskoljnikov eliris tre konfuzita. Kaj lia konfuzo ĉiam kreskis. Li eĉ haltis kelkfoje, kvazaŭ per io subite frapita, kiam desupris laŭ la ŝtupa- ro. Kaj fine, jam sur la strato, li ekkriis:

"Ho dio! Kia abomenajo estas ĉio ĉi! Kaj ĉu vere, ĉu vere, mi... sed ne, absurde, stultaĵo! — li aldonis firme. — Nu, kiel tia hororo povis veni en mian kapon? Kian koton tamen kapablas knedi mia koro! Tupra, putra kaj aĉa aĉa!.. Kaj mi, la tutan monaton..."

Sed nek per vortoj nek per eksklamacioj li kapablis esprimi sian emociiĝon. Sento de ekstrema naŭzo, kiu komencis premi kaj taŭzi iian koron jam ekde la ekiro al la oldulino, nun atingis tioman gradon kaj tiel lume klariĝis, ke li ne plu sciis kien eskapi el sia angoro. Kvazaŭ ebria li iris sur la trotuaro, ne rimarkante preterpasantojn kaj koliziante kun ili. Li rekonsciiĝis nur en la sekva strato. Tie li ĉirkaŭrigardis kaj trovis sin stari apud drinkejo, por veni en kiun oni devis desupri de la trotuaro per ŝtupareto en subteran etaĝon. Nun tra la pordo eliĝis du ebriuloj, kiuj subtenante kaj insultante unu la alian grimpis sur la stra- ton. Sen longa pripenso, Raskoljnikov tuj desupris. Neniam li antaŭe vizitis drinkejojn, sed nun li sentis vertiĝon kaj soifego la gorĝon bruli- gis. Li ekdeziris malvarman bieron, des pli ke sian subitan malfortiĝon li konsideris kaŭzita ankaŭ de la malsato. Li sidiĝis en malhela kota angulo, ĉe glueca tablo, mendis bieron kaj avide trinkis la unuan gla- son. Tuj sereniĝis lia animo, pensoj akiris klarecon. "Kia stultaĵo, — li diris kun espero, — embarasiĝi pro tio! Simpla fizika misagordo! Unu bierglaso, seka panpeco — kaj tuj revenas la klareco de V pensoj, reso- lidiĝas la cerbo, la intencoj firmiĝas! Kraĉ! kiaj bagatelaĵoj!.." Kaj mal- graŭ tiu malestima kraĉo, liaj okuloj gajiĝis, kvazaŭ ĵus li estus libe- riĝinta de iu terura ŝarĝo, kaj li amike ĉirkaŭrigardis la ĉeestantojn. Sed eĉ en tiu minuto li intuicie komprenis, ke lia retrankviliĝo estas same malsaneca.

Dume en la drinkejo restis nemulte da homoj. Krom tiuj du ebriuloj, kiujn li renkontis sur la ŝtuparo, post nelonge foriris brua koterio de kvin viroj kun tirharmoniko kaj junulino. Post ilia foriro iĝis kviete kaj vaste. Restis: ebrieta viro, sidanta antaŭ bierkruĉo, laŭaspekte burĝo; lia kunulo, dika grandulo, ea kurta drapa kaftano kaj kun griza barbo, forte ebriiĝinta, ekdorminta ĉe la tablo — li kelkfoje subite, kvazaŭ vekiĝinte, komencis klakadi per la fingroj disigante la brakojn, kaj saltigante sur la tablo sian bruston, sen levi de la benko la postaĵon, kaj murmurante ian galimation, penante rememori versojn:

A1 edzin' mi arde flamis,

Tuuutan jaaaron ŝin mi aaamis.

Aŭ, denove vekiĝinte, subite:

Kiam ŝi naskonta iĝis, A1 alia mi amiĝis...

Sed neniu volis dividi lian fcliĉon; lia silcntema kunulo eĉ malamike kaj malfideme rigardis tiujn eksplodojn. Ankorau unu viro ĉi tie ĉeestis, laŭaspekte simila al eksiĝinta oficisto. Li sidis aparte antaŭ sia trinkujo, de tempo al tempo glutante kaj ĉirkaŭrigardante. Ankaŭ li aspektis iom emociita.

II

Raskoljnikov ne kutimis esti en amaso kaj, kiel dirite, li evitis la so- cieton, precipe en la lasta tempo. Sed nun io subite ektiris lin al la ho- moj. En lia animo estis kreiĝanta io nova, kaj samtempe li spertis iu- specan soifon je homoj. Li tiom laciĝis pro tiu longa monato, plena de la obseda angoro kaj morna streĉiĝo, ke li deziris almenaŭ foje ekspiri aeron el alia mondo, el iu ajn mondo, kaj tial spite al malpureco de la lokalo, nun li ĝue sidis en la drinkejo.

La mastro de la drinkejo troviĝis en alia ĉambro, sed ofte li aperadis en la salono, malsuprenirante sur ŝtuparo el iu supra ejo, ĉe kio komen- ce estis aperantaj liaj dandaj gudritaj botoj kun grandaj ruĝaj refaldaĵoj. Li surhavis palton plisitan ĉe la talio kaj terure grasmakulitan nigran atlasan veŝton, sen kravato, kaj lia tuta vizaĝo aspektis kvazaŭ oleita, simile al ŝtala seruro. Knabo ĉirkaŭ dekkvarjara staris post la bufedo kaj alia knabo, pli juna, plenumis mendojn de klientoj. Sur la tabloj staris tranĉitaj kukumoj, nigraj krakenoj kaj dispecigitaj fiŝoj: ĉio fetoris. Ŝve- bis tia sufoko, ke longa restado ene estis neeltenebla, kaj ĉion tiel sa- turis vinodoro, ke ŝajnis, ke nur pro tiu aero oni povas ebriiĝi dum kvin minutoj.

Okazas foje renkontoj eĉ kun tute nekonataj al ni homoj, pri kiuj ni ekinteresiĝas de la unua rigardo, iel subite, abrupte, kiam ankoraŭ ne estis dirita eĉ unu vorto. ĉuste tiel impresis al Raskoljnikov tiu viro, kiu sidis iom flanke de ĉiuj kaj similis eksiĝintan oficiston. Poste la junulo kelkfoje rememoris tiun unuan impreson kaj eĉ konsideris ĝin antaŭsen- to. Li ĵetis oftajn rigardojn al la oficisto ankaŭ pro tio, ke la viro mem insiste rigardis lin, kaj tute klaris, ke li tre deziras komenci dialogon. La ceterajn drinkejanojn, inter kiuj ankaŭ la mastron, la oficisto rigardis iel ordinare, eĉ enue, kaj samtempe kun nuanco de iuspeca fiera neglek- to, kiel homojn de malpli altaj socia rango kaj klero, kun kiuj li povis havi neniun temon por paroli. Li estis viro pli ol kvindekjara, mezstatura kaj fortika, grizhara kun granda kalvaĵo, kun flava, eĉ verdeta, vizaĝo ŝveliĝinta pro konstanta drinkado kaj kun ŝvelaj palpebroj, sub kiuj brilis malgrandaj, kiel fendetoj, sed animitaj ruĝetaj okuloj. Estis io tre stran- ga en li; lia rigardo kvazaŭ radiis jubile, — ŝajnis, ke estas en ĝi kaj senco kaj saĝo, — sed samtempe en la okuloj fulmis ankaŭ frenezo. Li portis malnovan, tute trivitan nigran frakon, sur kiu estis nur unu bu- tono. Kaj per tiu butono la frako estis butonita, evidente, pro emo resti bontona. EI sub nankena veŝto elstaris brustotolaĵo, plene ĉifita, malpu- rega kaj priverŝita. La vizaĝo estis oficiste razita, tamen jam delonge kaj tial grizblua kreskaĵo jam aperis. Kaj vere distingiĝis en liaj movoj io oficiste digna. Sed nun maltrankvila, li taŭzis sian hararon kaj kunpre- mis kelkfoje, en sopiro, per la manoj la tempiojn, metante la kubutojn en truitaj manikoj sur la priverŝitan gluecan tablon. Fine, li metis al Ra- skoljnikov rektan rigardon kaj diris laŭte kaj firme: