Выбрать главу

ĉu estas permesite, mia kara sinjoro, ke mi adresu al vi diskretan parolon? Malgraŭ via nesufiĉe digna aspekto mia sperto distingas vin kiel homon kleran kaj al drinko ne kutiman. Mi ja respektas klerecon, kun koraj sentoj kunigitan, kaj mi mem estas titola konsilisto. Marmeladov

jenas mia familinomo. La titola konsilisto. Se permesite: ĉu vi oficas?

Ne, mi studas... — respondis la junulo iom mirigita pro aparte rafinita parolstilo kaj pro tio, ke jen tiel rekte, celite, li estis alparolita. Malgraŭ tute ĵusa impulso al komunikiĝo kun iuj ajn homoj, ĉe la unuaj vortoj adresitaj efektive al li, li subite resentis sian kutiman abomenon al ĉiu fremda vizaĝo, tuŝinta aŭ nur tuŝonta lian personecon.

Sekve studento, aŭ eksigita studento! — eksklamaciis la oficisto.

ĝuste tiel mi pensis! Sperto, sinjoro, la multe provita sperto! — kaj kiel signon de laŭdo li metis fingron al sia frunto. — Studento, aŭ homo iel rilatanta sciencojn! Sed, mi petas... — Li ŝancele ekstaris, kunprenis sian botelon, glaseton, kaj sidiĝis kontraŭ la junulon, iom flanke de li. Malgraŭ la ebrio, li parolis vigle kaj klare, nur foje stumblante kaj ti- rante la vortojn. Kun ia avido li atakis Raskoljnikov-on, kvazaŭ ankaŭ li la tutan monaton interparolus kun neniu.

Kara sinjoro, — li komencis preskaŭ solene, — malriĉeco ne estas malvirto, tio estas vero. Nu, ja mi konas, ke ankaŭ drinkemo ne estas virto, kaj tio estas eĉ pli granda vero. Sed mizero, kara sinjoro, mizero estas malvirto. En malriĉcco oni ankoraŭ konservas noblecon de la de- naskaj sentoj, en ia mizero — neniu kaj neniam. Pro la mizero oni eĉ elpelas ne per bastono, sed per balailo forbalaas el la homa societo. Tiel estas pli ofende; sed juste, ĉar en la mizero eĉ mi mem, la unua, pretas ofendi min! Jen pro tio mi drinkas! Antaŭ unu monato mian edzinon tradraŝis sinjoro Lebezjatnikov, sed mia edzino ja ne estas kiel mi! Cu vi komprenas, sinjoro? Permesu ankoraŭ unu demandon, nu, tiel, pro nura scivolemo: ĉu iam vi noktumis ĉe la rivero Neva, en la pajlo-ba- rĝoj?7

Ne, ne havis okazon, — respondis Raskoljnikov. — Pri kio temas?

Nu, kaj mi de tie, jam la kvinan nokton...

Li plenigis glaseton, fortrinkis kaj enpensiĝis. Vere, sur lia vesto kaj eĉ en la haroj ie-tie vidiĝis algluiĝintaj pajleroj. Estis tre verŝajne, ke dum kvin tagnoktoj li nek senvestiĝis nek lavis sin. Precipe malpuraj estis la manoj, grasaj, ruĝaj kun nigraj ungoj.

Lia parolo allogis ĝeneralan, kvankam iom pigran atenton. La knaboj ĉe la bufedo komencis subridi. La mastro, ŝajne, intence venis el la su- pra ĉambro, por aŭskulti la "amuziston", kaj li sidiĝis iom flanke, pigre, sed gravmiene oscedante. Evidente, Marmeladov ĉi tie estis delonge ko- nata. Kaj sian inklinon al rafinita parolo li havigis al si, plej verŝajne, pro la kutimo al oftaj drinkejaj interparoloj kun nekonatoj. Tiu kutimo ĉe kelkaj drinkuloj iĝas neceso, kaj precipe, ĉe tiuj el ili, kiujn hejme oni traktas krude kaj humiligas. Tial en drinkula kompanio ili ĉiam pe- nas kvazaŭ elklopodi por si pravigon, kaj se eble, eĉ estimon.

He, amuzisto! — laŭtis la mastro. — Do kial vi ne servas, ne ofi- cas, se oficisto?

Kial mi ne servas, kara sinjoro, — efiis Marmeladov adresante nur al Raskoljnikov, kvazaŭ li demandus, kial mi ne servas? Sed ĉu mia kor' ne doloras pro tio, ke mi vivas mian sklavan vivon? Kiam sinjoro Le- bezjatnikov, antaŭ unu monato, proprapugne mian edzinon tradraŝis dum mi ebriega tiam kuŝaĉis, do ĉu mi ne suferis? Permesu, junulo, ĉu iam okazis ke vi... hm... nu almenaŭ petis prunton, sed senespere?

Okazis... Nur kio estas: senespere?

Tio estas: absolute senespere. Antaŭsciante, ke la peto vanas. Nu jen, ekzemple vi scias, anticipe kaj tutcerte, ke tiu homo, tiu noblega kaj plej respektinda civitano, nenial pruntedonos al vi monon. Ĉar kial,cetere, li donu? Ja li scias, ke vi ne redonos. Ĉu pro kompato? Sed sin- joro Lebezjatnikov, kiu sekvas ĉiujn modernajn ideojn, antaŭnelonge kla- rigis, ke kompaton en nia tempo eĉ la sciencoj prohibas, kaj tion jam oni praktikas en Anglujo, kie la politika ekonomiko. Do, mi demandas, kial li donu? Kaj sciante ke li donos nenion, vi tamen ekiras al tiu kaj...

Por kio do iri?

Se ne estas ankoraŭ iu, al kiu oni povas iri, se nenien plu eblas iri! Ja necesas ke ĉiu homo povu iri almenaŭ ien. Ĉar venas tempo, kiam oni nepre devas iri! Kiam mia kara filino unuafoje iris kun la flava bi- leto8, ankaŭ mi ekiris... ĉar mia filino havas la flavan bileton... — ak- cesore li aldonis kun certa maltrankvilo rigardante al la juna viro. — Sed ne gravas, kara sinjoro, ne gravas! — rapidis li diri, kun videbla trankvilo, kiam ambaŭ knaboj malantaŭ la bufedo ridŝprucis kaj eĉ la mastro ridetis. — Ne grave! Tiuj kapbalancadoj min ne hontigas, ĉar ĉiuj jam delonge ĉion konas. Nenio kaŝita restos nekonigita*. Kaj ne malŝate, sed kun humilo mi tion akceptas. Jes! Jes! "Jen la homo!10" Mi petas, kara junulo, ĉu vi povus... Sed ne, por esprimi pli forte kaj elok- vente: ne ĉu vi povus, sed ĉu vi kuraĝus, nun rigardante min, jese diri, ke mi ne estas porko?

La junulo ne respondis eĉ unu vorton.

Nu, — per solida voĉo daŭrigis la parolanto, ĉi-foje kun emfazita digneco, kiam ĉesis en la ĉambro novaj mokridoj. — Nu, estu mi porko, sed ŝi — la damo. Mi estas vera besto sed Katerina Ivanovna, edzino mia, estas persono klera, filino de stab-oficiro. Jes! Jes, mi estas fiulo, dum ŝi estas altkora kaj plena je sentoj naskitaj de nobla edukado. Kaj cetere... ho, se ŝi nur kompatus min! Kara sinjoro! Kara sinjoro! Sed kvankam Katerina Ivanovna estas damo grandanima, tamen maljusta... Kaj kvankam mem mi komprenas, ke kiam ŝi miajn harojn ŝiras, ŝi faras tion sole pro la korkompato (ja ŝi, mi sen honto ripetas, ŝiras al mi la harojn, kara junulo, — li konfirmis tre digne, kiam denove aŭdiĝis mo- koj), sed je Dio, se ŝi nur unu fojon... Sed ne! Ne! Ĉio vanas, kaj ne necesas paroli, ne necesas!.. Ĉar pli ol unu fojon realiĝis miaj deziroj, kaj pli ol unu fojon oni min kompatis, sed... sed tia estas mia sorto, kaj mi estas bruto denaske!

Ho, ja! — rimarkis la mastro oscedante.

Marmeladov rezolute pugnis la tablon.

17

Tia estas mia sorto! ĉu vi scias, sinjoro mia, ĉu vi scias, ke mi eĉ ŝtrumpojn ŝiajn fordrinkis? Ne la ŝuojn, sinjoro, ĉar tio almenaŭ estus

2 3aKa3 1541normala, sed la ŝtrumpojn, ŝiajn ŝtrumpojn mi fordrinkis! ŝian kaptukon el kapra lanugo, ankaŭ ĝin mi fordrinkis. Donacita ĝi estis al ŝi antaŭ nia geedziĝo, ŝia propra, ne mia. Sed loĝas ni en malvarmega ĉambro- angulo, kaj en tiu ĉi vintro ŝi malvarmumis, komencis tusi, eĉ sange. Ja tri infanetojn ni havas, kaj tial Katerina Ivanovna de la mateno ĝis la nokto devas labori, skrapi kaj lavi, la infanojn bani, ĉar de la infanaĝo ŝi kutimas al pureco, tamen ftizema kaj la brusto malsana. Mi sentas ja tion. ĉu mi ne sentas? Kaj ju pli mi drinkas des pli mi sentas tion. Ja ĝuste pro tio mi drinkas. Ne ĝojon, sed nuran aflikton mi serĉas... Mi drinkas, ĉar grandan suferon mi soifas!