Выбрать главу

Kaj li, despere, klinis sian kapon al la tablo.

2

— Kara junulo, — li daŭrigis, relevinte la kapon, — en via mieno mi legas kvazaŭ funebron. Apenaŭ vi eniris kaj mi legis ĝin, kaj tial mi tuj direktiĝis al vi. Ĉar, sternante antaŭ vi la historion de mia vivo, mi deziris ne vidigi min ĉe pilorio antaŭ tiuj vantuloj, kiuj jam ĉion scias, sed mi serĉas senteman kaj kleran animon. Do sciu, sinjoro, ke edzino mia en nobla gubernia instituto por nobelinoj edukiĝis kaj en la studfina bankedo ŝi dancis kun ŝalo antaŭ la guberniestro11 kaj ceteraj gravuloj, pro kio ŝi la oran medalon kaj honordiplomon ricevis. La medalo... nu, la medalon ni vendis... jam delonge... hm... la papero ĝis nun en ŝia kofro kuŝas, ŝi antaŭnelonge montris ĝin al la mastrino. Kvankam en senfina kverelo ŝi estas kun la mastrino, tamen ŝi deziris almenaŭ antaŭ ŝi fieri, kaj rakonti pri la pasintaj feliĉaj tagoj. Kaj mi ne mallaŭdas ŝin, ne mallaŭdas, ja nur tio estas restinta el ŝiaj rememoroj, ja ĉio cetera dronis senrevene! Jes, jes; ŝi estas damo arda, fiera kaj nefleksebla. ŝi mem lavas plankon kaj nur la nigran panon manĝas, sed tamen malre- spekti sin ŝi al neniu permesus. Nu, ja pro tio ŝi ne volis pardoni la krudaĵon de sinjoro Lebezjatnikov kaj pro tio ŝi estis batita de IL Sed ne tiom pro la draŝo kiom pro la emocio ŝi enlitiĝis malsana. ŝi jam vid- rino estis, kiam mi edzinigis ŝin. Kun tri infanetoj. Unuafoje ŝi edziniĝis al infanteria oficiro, pro amo. Kun li ŝi fuĝis el la gepatra hejmo. ŝi amis lin senlime. Sed li tro ekŝatis kartludi kaj en prizono li pasigis siajn lastajn tagojn. Laste li ofte batis ŝin. Kaj kvankam ŝi ne pardonis tion al li, pri kio mi scias aŭtente kaj el dokumentoj, sed ĝis nun ŝi rememoras lin kun larmoj, kaj ŝi prezentas lin al mi kiel imitindan ek- zemplon kaj mi ĝojas, ĝojas, ke almenaŭ en fantazioj ŝi imagas sin iam feliĉa... Do, post lia morto ŝi restis kun tri etaj infanoj en profunda pro- vinco, fora kaj brutala, kie ankaŭ mi tiam troviĝis12, kaj ŝi restis en tiom senespera mizero, ke eĉ mi tiel multe spertinta en la mondo, ne kapa- blas ĝin priskribi. La parencoj forlasis ŝin. Kaj krome ŝi tre fiera estis, tro fiera... Kaj tiam, kara sinjoro, tiam mi, same vidvo havante de la unua edzino dekkvarjaran filinon, mian manon kaj koron proponis, ĉar vidi tian suferon mi ne povis. Vi do povas imagi en kia mizero ŝi estis baraktanta, se tiel bonedukita, klera kaj nobelfamilia ŝi konsentis iri kun mi al la altaro. ŝi iris ja! Plorante kaj la manojn tordante — ŝi iris! Ĉar nenien ŝi povis iri. Ĉu vi komprenas, ĉu vi tion komprenas, kara sinjoro, kion signifas, ke oni povas iri nenien? Ne! Tion vi ankoraŭ ne komprenas... Nu do, la tutan jaron mi estis edzo pia kaj devota, ne tuŝ- ante ĝin (li fingropikis la botelon), ĉar la senton mi havis. Sed eĉ tiel mi ne povis komplezi, kaj tiom pli kiam mi la oficon perdis, ne miakulpe ja, sed pro redukto de etato, nu kaj tiam mi ĝin tuŝis!.. Antaŭ unu jaro kaj duono ni venis, finfine post vojaĝoj kaj plagoj, al tiu ĉi majesta kaj per multaj monumentoj ornamita metropolo. Ĉi tie mi trovis oficon. Tro- vis kaj denove perdis. ĉu vi komprenas, sinjoro? Jam proprakulpe mi perdis, ĉar venis jam destino mia... Do, loĝas ni nun en ĉambroangulo ĉe mastrino Amalia Fjodorovna Lippevehsel, kaj el kio ni vivas, per kio pagas, mi ne scias. Krom ni tie multaj loĝas... Sodomo, sinjoro, abome- na sodomo estas... hm... ja... Kaj intertempe elkreskis mia filinjo, de la unua edzino. Kaj kiom da suferoj ŝi akceptis, mia filinjo, de sia duon- patrino dum tiuj jaroj, pri tio mi siientas. ĉar Katerina Ivanovna, kvan- kam plena de noblaj sentoj, ŝi estas tamen damo tre flama, incitiĝema kaj ŝatanta nur sian ordon... Jes-s! Eh, prefere mi ne rememoru! Do, kiel vi imagas, Sonja ne povis akiri bonan edukon. Antaŭ ĉirkaŭ kvar jaroj mi provis instrui al ŝi geografion kaj tutmondan historion; sed ve, mi mem ne posedis firmajn sciojn kaj mankis ja konvenaj lerniloj, ĉar ĉiuj libroj kiujn ni havis... hm!.. nu, jam estas for tiuj libroj, tiel do finiĝis la tuta instruado. Ĉe Ciro, reĝo de Persujo ni haltis. Poste, jam en la matura aĝo, ŝi tralegis kelke da libroj de romantika enhavo, kaj antaŭ neloge dank' al sinjoro Lebezjatnikov, ankoraŭ unu libron — "Fi- ziologion" de Lewis13 — ĉu vi legis? — kun granda intereso ŝi tralegis, eĉ al ni kelkajn fragmentojn ŝi recitis: jen ŝia tuta kleriĝo. Kaj nun mi metas al vi, sinjoro, mian privatan demandon: ĉu multe, laŭ vi, povas lukri malriĉa, tamen honesta junulino per honesta laboro? Eĉ dekkvin kopekojn potage, sinjoro, ŝi ne perlaboros» se ŝi honestas kaj specialajn talentojn ne havas; eĉ se la tutan tagon ŝi ŝvitados! Kaj tiom pli, se ŝta- ta konsilisto Klopŝtok, Ivan Ivanoviĉ, — ĉu vi lin konas? — ne nur ri-

19

fuzas pagi ĝis nun por la kudrado de seso da holandaj ĉemizoj, sed eĉ kun ofendo forpelis ŝin, stamfis sur la planko kaj obscene sakris, pre- tekstante ke la ĉemizaj kolumoj estas kudritaj kvazaŭ mismezure kaj oblikve. Sed la infanetoj malsatas... Kaj Katerina Ivanovna, tordante la manojn, pendolas el angulo en angulon kaj ruĝaj makuloj sur ŝiaj vangoj aperas, — kio en tiu malsano estas kutima. Ŝi riproĉas: "Ci, sentaŭgu- lino! Ci nur manĝas, trinkas kaj varmon de nia hejmo konsumas, sen ajna de ci utilo!" Sed kion ŝi trinkas kaj manĝas se eĉ la malgrandaj infanoj po tri tagoj panon ne vidas! Mi kuŝis tiam... nu, kial kaŝi tion! kuŝaĉis mi ebriega jen ekaŭdante: mia Sonja parolas per voĉeto humila (obeema ŝi estas... blonda, la vizaĝeto ĉiam pala kaj maldika), do ŝi di- ras: "Nu kion fari, Katerina Ivanovna, ĉu vere mi per tio lukru?" Kaj sciu, ke Darja Francevna, virino fiintenca kaj ĉe la polico konata, eble jam trifoje helpe de la dommastrino venis. "Kial do ne? — moke respon- das Katerina Ivanovna. — Kion vi gardu? Jen kia trezoro!" Sed ne aku- zu, ne akuzu, sinjoro, ne akuzu! Ne en sana konscio tiel estis dirite, sed en la taŭzitaj sentoj, en la malsano kaj kiam ploregis la malsataj infanoj, ja tion ŝi diris por ofendi, sed ne laŭ la rekta senco... Ja tian karakteron ŝi havas, Katerina Ivanovna, ke eĉ infanojn ŝi batas, kiam ili ploras eĉ se pro malsato. Dc, jen mi vidas, ĉirkaŭ la sesa horo, leviĝis Soneĉka, surkapigis la tukon, surmetis la burnuseton kaj eliris el la loĝejo, kaj je la naŭa ŝi revenis. Revenis, kaj rekte al Katerina Ivanovna, kaj sur la tablon antaŭ ŝi tridek rublojn silente metis. Neniun vorton dirinte, eĉ ne rigardinte, ŝi prenis nian grandan drapdedaman14 verdan tukon (ni havas komunan tukon, drapdedaman), kovris per ĝi sian tutan kapon kun la vizaĝo kaj surlitiĝis, turninte sin al la muro, nur la ŝul- tretoj kaj la tuta korpo tremis... Kaj mi, ja kiel antaŭe, en la sama pozo kuŝaĉis, sinjoro... Kaj mi tiam vidis, junulo, vidis, kiel poste Katerina Ivanovna same silenta aliris al la lito de Soneĉka kaj la tutan vesperon pasigis surgenue ĉe ŝiaj piedoj starante, la piedojn kisante, rifuzis leviĝi, kaj poste ili ambaŭ endormiĝis tiel kune, en reciproka brakumo... am- baŭ... ambaŭ... jes-s... kaj mi... mi kuŝaĉis ebria, sinjoro.

Marmeladov eksilentis, kvazaŭ liaj voĉkordoj estus krevintaj. Poste li subite haste verŝis, eltrinkis kaj grakis.

— De tiam, mia sinjoro, — li daŭrigis post nelonga silento, — de tiam, post unu malagrabla okazo kaj pro fiulaj denuncoj, — al kio ĉefe estis konribuinta Darja Francevna, pro tio, ke oni ŝin kvazaŭ nesufiĉe respektus — de tiam mia filino, Sofja Semjonovna, la flavan bileton estis devigita ricevi, nu kaj pro tio ŝi ne plu povis loĝi kun ni. Ankaŭ la ma- strino, Amalia Fjodorovna, tion permesi malvolis (sed antaŭe ŝi mem ja helpadis al Darja Francevna), kaj cetere sinjoro Lebezjatnikov... hm... Ja ĝuste pro Sonja flamis tiu kverelo inter li kaj Katerina Ivanovna. De- komence li mem kroĉiĝis al Soneĉka, sed nun, jen, kiel li orgojlis: "Kiel mi, tiom klera homo, apud tia ulino en la sama apartamento povos loĝi?" Kaj Katerina Ivanovna ne eltenis tion, ekdefendis ŝin... kaj jen do, oka- zis... Kaj nun Soneĉka venas al ni kutime ĉe la krepuskoj, helpas al Ka- terina Ivanovna ĉe mastrumado kaj laŭeble per mono... Ŝi loĝas nun ĉe tajloro Kapernaumov15, luante ĉambron. Kapernaumov lamas kaj balbu- tas, kaj lia plurnombra familio ankaŭ balbutas. Ankaŭ lia edzino balbu- tas... Ili ĉiuj en unu ĉambro loĝas, kaj Sonja havas apartan post van- do... Hm, jes... Jen homoj estas malriĉegaj kaj balbutemaj... jes... Nu do, la sekvan matenon mi vekiĝis, vestis miajn ĉifonojn kaj preĝinte eki- ris al lia ekscelenca moŝto Ivan Afanasjeviĉ. Ĉu lian ekscelencan moŝton Ivan Afanasjeviĉ vi konas?.. ĉu ne? Do dian homon vi ne konas! Vak- so... li estas vakso antaŭ la dia vizaĝo; degelas kvazaŭ vakso!.. Li eĉ larmetis, min aŭskultinte. "Nu, — li diras, — Marmeladov, kvankam vi unufoje trompis jam mian fidon... Ankoraŭ unu fojon mi prenas vin sub mian personan respondecon, — ekzakte tiel li diris, — memoru do, kaj iru!" Kaj mi falis, kisante la polvon de liaj piedoj, en pensoj — ja reale li ne permesus, ĉar lia ekscelenca moŝto estas homo altranga, homo de novaj ŝtataj kaj kleraj ideoj; mi revenis hejmen, deklaris pri mia redun- giĝo kaj ke mi salajron nun ricevados, ho Dio, kio tiam okazis!..