Выбрать главу

Marmeladov denove haltis tre emociita. Tiutempe el la strato eniris granda grupo da drinkuloj jam ebriaj, kaj ĉe la sojlo aŭdiĝis sonoj de luita gurdo dum knaranta voĉeto de sepjara infano ekkantis "Bieneton"16. Iĝis brue. La mastro kaj la knaboj ekokupiĝis pri la venintoj. Marmela- dov, ignorante la enirintojn, daŭrigis la rakonton. Li estis videble jam tre febla, sed ju pli li ebriiĝis, des pli vortabunda li iĝis. La rememoroj pri la antaŭnelonga ofica sukseco revigligis lin, kaj respeguliĝis sur lia vizaĝo per iu brilo. Raskoljnikov atente aŭskultis.

— Tio okazis, mia sinjoro, antaŭ kvin semajnoj. Jes... Apenaŭ ili ambaŭ — Katerina Ivanovna kaj Soneĉka — eksciis tion, kaj ho Dio, mi ekloĝis kvazaŭ en la Regno de V Ĉielo. Antaŭe mi kuŝaĉis brute kaj aŭdis nur insultojn. Sed nun ŝi paŝas piedpinte, al la infanoj susuras: "Semjon Zaharyĉ en la ofico laciĝis kaj ripozas, ŝŝ!" Antaŭ foriri al la ofico mi estis regalata per kafo kun kremo! Kun la vera kremo kiun ĉiu- matene ŝi aĉetis speciale por mi, jene! Kaj el kio ili trovis dek unu ru- blojn kvindek kopekojn por aĉeti al mi taŭgan uniformon — nekompre- neble! Botoj, brustumo kalikota — belega, ofica frako, ĉio kontraŭ nur dek unu rubloj kaj duono en la plej ŝatinda aspekto. Kiam mi revenis la unuan tagon de la ofico mi vidis: Katerina Ivanovna kuiris du pla- dojn, supon kaj peklitan bovaĵon kun kreno, pri kio ĝis tiam eĉ temi ne povis. Preskaŭ neniujn vestojn havinte... sinjoro, neniujn vestojn, nun ŝi kvazaŭ por festa vizito bele vestiĝis, kaj ne per io speciala, sed per nenio farinte ĉion: freŝe kombita, pura kolumeto, manumoj, kaj jen ŝi aperas jam tute alia, pli juna kaj bela. Sonja, mia kolombeto, nur per mono helpadis. Sed persone, ŝi diras, dume ankoraŭ mi ne povas ofte viziti vin, ne estas dece, eble nur en la krepuskoj, por ke vidu neniu. Ĉu vi aŭdas? Do jen, mi venis por iom dormeti post la tagmanĝo kaj kion vi pensus, kvankam nur antaŭ unu semajno Katerina Ivanovna definitive malpaciĝis kun la mastrino, nun ŝi ne eltenis kaj invitis la mastrinon por trinki kafon. Du horojn ili sidadis, interflustrante: "Jen, nun Semjon Zaharyĉ oficas kaj ricevas salajron, kaj li havis personan viziton eĉ al lia ekscelenca moŝto kaj lia ekscelenca moŝto mem por li eliris, ordonis al ĉiuj atendi, kaj en sian kabineton Semjon-on Zaharyĉ preter ĉiuj je la mano kondukis". Ĉu vi aŭdas? "Mi certe, — tiel li diras, — Semjon Zaharyĉ, memoras viajn meritojn, kaj malgraŭ via malvirta drinkemo, ja tial ke nun vi promesas kaj, ankaŭ pro tio ke sen vi niaj aferoj eklamis, — ĉu vi aŭdas? tiel do, — li diras, — mi kredas je via nobla promeso". Ĉion, mi diras al vi, ŝi elpensis, sed ja ne pro la flugema fantazio, por nura fanfaronado! Ne, sinjoro! Ŝi mem ĉion kredas, per la propraj fan- taziaĵoj sin ĝuigas, je Dio tiel! Kaj mi ne akuzas ŝin, ne, pri tio mi ne akuzas!.. Kaj kiam, antaŭ ses tagoj, mi alportis mian unuan propran sa- lajron — dudek tri rublojn kvardek kopekojn — ŝi eĉ nomis min etulo: "Mia etulo!" tiel ŝi diris. Kaj tiam ni estis nur duope, ĉu vi komprenas? Nu, ĉu mi estas belulo aŭ bonas kiel edzo? Tamen, ŝi pinĉetis min ĉe la vango, kaj: "Mia etulo!" — diris.

Marmeladov ĉesis, intencis rideti, sed subite lia mentono skuiĝis. Li tamen ekregis sin. Tiu drinkejo, la diboĉa aspekto, kvin noktoj en la pa- jlaj barĝoj, botelego, kaj samtempe tiu malsaneca amo al la edzino kaj familio konfuzis la komprenon de la aŭskultanto. Raskoljnikov aŭskultis streĉe, sed kun dolora sento. Li bedaŭris pri sia veno ĉi tien.

— Kara sinjoro, kara sinjoro! — eksklamis Marmeladov, ree trankvi- la, — ho sinjoro mia, eble mi nur ridigas vin samkiel ĉiujn ceterajn, eble mi nur incitas vin per la stulto de ĉiuj ĉi mizeraj detaletoj de mia hejma vivo, nu sed min tio ne ridigas! ĉar ĉio ĉi tuŝas miajn sentojn... Kaj tiun tutan paradiran tagon de mia vivo kaj tiun vesperon, ankaŭ mi mem pasigis en flugantaj revoj, nu tio estas, pensante kiel mi ĉion ara- nĝos, por la infanoj vestojn aĉetos, al la edzino trankvilon donos, kaj mian karan filinon el la malhonoro en la hejman neston revenigos... Kaj plu, kaj plu... Tio eŝtas permesate, sinjoro. Nu, mia sinjoro (Marmela- dov subite tremerisj7, levis la kapon kaj fikse rigardis sian aŭskultan- ton), nu, kaj la sekvan tagon jam, post ĉiuj tiuj revoj (do precize antaŭ kvin tagoj) vesperiĝe, per trompo ruzega, kiel nokta rabisto, mi ŝtelis ĉe Katerina Ivanovna ŝian kofroŝlosilon, elprenis la tutan restaĵon de mia salajro, precizan sumon mi jam ne memoras, kaj jen, ĉiuj rigardu min! La kvinan tagon for de V hejmo, mi estas serĉata, kaj finiĝis mia ofico, kaj la ofica frako restis en drinkejo ĉe la Egipta ponto, anstataŭ ĝi mi tiujn ĉifonojn ricevis... kaj fino de ĉio!

Marmeladov pugnis la frunton, kunpremis la dentojn, fermis la oku- lojn kaj forte apogis sin per la kubuto surtable. Sed post unu minuto lia mieno subite ŝanĝiĝis, kaj kun ia afektita ruzo kaj artifikita arogo li ri- gardis al Raskoljnikov, ekridis kaj diris:

Kaj hodiaŭ mi ĉe Sonja estis, por peti monon por la refreŝiĝo! He, he, he!

Ĉu ŝi donis? — kriis iu el la novaj enirintoj kaj ridegis plengorĝe.

Ĉi botelo estas ĝuste je ŝia mono aĉetita, — diris Marmeladov, adresante nur al Raskoljnikov. — Ŝi tridek kopekojn alportis, per la pro- praj manoj, lastajn kopekojn, ĉion havitan, ja mi vidis... Nenion ŝi diris, nur rigardis min silente... Tiel ne en nia mondo, sed en la transa... oni pri homoj sopiras, ploras, sed ne riproĉas, ne riproĉas!.. Kaj tio estas eĉ pli dolora, pli dolora, kiam oni ne riproĉas!.. Tridek kopekoj, jes-s. Tamen, ankaŭ ŝi ilin bezonas, ĉu ne? Kiel vi pensas, kara sinjoro? Ja nun ŝi devas zorgi pri la pureco. Mono necesas por tiu speciala pu- reco... specifa, ĉu vi komprenas? Ĉu jes? Nu, pomadon necesas aĉeti, sen ĝi ile eblas, jupojn amelitajn, belajn ŝuetojn, por ne honti la piede- ton elmontri, se necesas flakon transpaŝi. Ĉu vi komprenas, ĉu vi kom- prenas, sinjoro, kion ĉi tiu pureco signifas? Nu, kaj mi, ŝia patro, tiujn tridek kopekojn aĉe forrabis por la botelo! Por drinki! Kaj fordrinkis jam! Nu, kiu kompatos tian ulon, kia mi? Ha? Ĉu vi nun kompatas min, sinjor', aŭ ne? Diru, sinjor', nu! ĉu vi kompatas min aŭ ne? He, he, he, he!

Li volis verŝi, sed la vodko ne plu estis. La botelo malpleniĝis.

He, vin kompati? — kriis la mastro, kiu denove aperis apud ili.