Выбрать главу

Via militemo donos al vi semojn de malkvieto.

*

Via vundanta malkaŝemo rericevos krudajn frazojn.

*

Via bontoneco naskos decajn manierojn ĉe via akompanantoj.

Via supera spiriteco stimulos plej grandiozajn spiritajn konstruojn.

Ni ĉiutage semas kaj rikoltas. Ankaŭ la vivo estas grundo, eterne ricevanta kaj produktanta.

22 Krom tio

Ne sufiĉas, ke via buŝo estas parfumita. Ĝi estu ankaŭ nevundema.

*

Estas grave, ke viaj manoj montriĝu puraj. La ĉefa

afero tamen estas kontroli, kion ili faras.

*

Bona aŭdado certe estas trezoro. Tamen la Dia

Justeco deziras ekscii, kiel vi aŭdas.

*

Bonega vidado estas laŭdinda kvalito. Tamen estas

interese konstati, kiel vi vidas la vivon.

Fizika sano estas valora bono. Tamen estas necese

konsideri, kion vi faras per la sana korpo.

*

Klara rezonado estas virto. Tamen estas nepre necese

observi, en kia mensa regiono vi rezonas.

*

Forta imagpovo signifas porti kun si mirindan kastelon. Tamen estas devo kontroli la imagaĵojn, per kiu vi loĝigas vian internan palacon.

*

Granda emociiĝemo karakterizas internan riĉon.

Tamen estas necese scii, kiel vi uzas viajn emociojn.

*

La ebleco multe produkti estas altvalora kapablo.

Tamen estas necese koni la esencon de viaj produktaĵoj.

*

Kapableco facilmove iradi tra la vivo estas beno. Tamen ne malatentu la direkton de viaj piedoj sur la vojoj.

23 Realaĵoj

Tiu pajaco, kiun vi mokas, ofte estas brava soldato de la fortanimeco.

*

Tiu tro ornamita virino, kiun vi kutime malaŭdas,

ofte tiele agadas, por helpi multe da laborantaj manoj.

*

Tiu kantistino, kiu dancas ridetante kaj de kiu vi kutime apartiĝas kun naŭzo, supozante, ke vi tiel sindanĝerigos vian virton, ordinare penas perlabori panon por multe da malriĉaj familianoj; tial ŝi meritas estimon kaj respekton.

*

Tiu elegante vestita sinjoro, kiu ŝajnas al vi mallaborema kaj senutila, eble plenumas tiajn laborojn, kiajn vi neniam kuraĝus fari.

Ne juĝu vian proksimulon laŭ liaj vestoj aŭ vizaĝo.

La vero, same kiel la Regno de Dio, neniam sin montras sub eksteraj ŝajnaĵoj.

24 Ŝajnoj

Ne akuzu fraton, kiu ŝajnas pli riĉa. Eble li estas simple sklavo de ŝuldoj.

*

Ne kondamnu tiun vian kamaradon, sidigitan sur aŭtoritatan seĝon. Supozeble li estas nura ŝuldanto al la popolo.

*

Ne enviu administranton, dum vi obeas. Eble li estas torturata homo.

*

Ne malŝatu kolegon kondukitan al pli alta rango. La respondeco, pezanta sur liaj ŝultroj, eble estas por li senĉesa turmentado.

Ne mallaŭdu virinon, kiu sin prezentas riĉe vestita.

Lukso eble estas al ŝi amara provado.

*

Ne kritiku ĝentilajn personojn, kiuj unuavide ŝajnas nesinceraj. Eble ili estas evitantaj gravegajn krimojn aŭ pereigajn senkuraĝiĝojn.

*

Ne koleru kontraŭ malbonhumora amiko. Vi ne scias pri ĉiuj liaj intimaj malfacilaĵoj.

*

Ne tediĝu ĉe homo ankoraŭ frivole konversacianta.

Vi ankaŭ estis tia, kiam al vi mankis sperto.

*

Ne grumblu kontraŭ junuloj malpli respondecaj. Helpu ilin, kiel vi povos, rememorante, ke vi jam estis ventkapa en la okuloj de multaj homoj.

*

Ne estu netolerema en ĉia ajn situacio. Horloĝo senĉese tiktakadas, kaj vi estos surprizata de multenombraj malfacilaj problemoj sur via vojo kaj sur la vojo de viaj amatoj.

25

Ŝvebu pli alte

Ne vundu vin kalumnio. Vivu tiamaniere, ke neniu povu kredi al via kalumnianto.

*

Ne postrestu pro konsterniteco. Iru plu vian vojon, atentante la superajn celojn de la vivo, ĉar konfuzantoj estas sennombraj.

*

Ne doloru vin maljusta akuzo. Vi povas realigi multe da valoraj planoj, kiel rebaton al la parolo de viaj senkaŭzaj akuzantoj.

*

Ne ĉagreniĝu pro senfundamenta malkonfido. Vi ie

ajn povas uzi vian bonan konsciencon en honesta laboro.

Ne malkuraĝiĝu pro kritiko. Se admono estas facila

al ĉiu ajn, nobla realigaĵo estas verko de malmultaj.

*

Ne ĝenu vin malfavoraj opinioj. Se vi vin daŭre dediĉas al bono, la aprobo de via konscienco valoras pli multe ol ĉia eĉ plej respektinda opinio de alia homo.

26

Se vi deziras

Se vi efektive deziras esti kristano: perdante, vi venkos sur la homa batalkampo; cedante, vi ekhavos la necesajn rimedojn; laborante, vi atingos vian propran feliĉon; pardonante, vi edifos tiujn ĉirkaŭ vi; liberigante, vi konkeros la aliajn; eltenante, vi rezistos al tempesto; rezignante, vi gajnos eternajn trezorojn; benante, vi savos multajn; suferante, vi havos pli da lumo; vin oferante, vi renkontos pacon; ŝvitante, vi puriĝos; amante, vi ĉiam lumigos.

27

Malfacilaj spertoj

La korpa beleco povas naski tragediojn neantaŭvideblajn por la animo, se tiu ĉi ne havas prudenton.

*

Tro multe da mono estas pordo al mizero, se la

riĉegulo ne daŭre firmigis la ekvilibron de siaj spezoj.

*

Troa komforto estas malutila, se la homo ne lernis abnegacion.

*

Alta socia rango estas prepara paŝo al laŭta falo, se la homo ne maturigis sian rezonkapablon.

Grandega aŭtoritato difektas la vivoĝojon, se la menso

ankoraŭ ne havas klaran juĝon pri proporcioj.

*

Granda ŝarĝo da respondeco ekstermas la ekzistadon

de tiu, kiu ankoraŭ ne transpasis la ordinaran komprenon.

*

Grandega kapitalo da konoj, meze de sennobraj personoj malkleraj, vulgaraj aŭ malsaĝaj, estas ia venena amara frukto, se la spirito ankoraŭ ne rezignaciis pri soluleca vivado.

28 Efektive

Gardi ne estas malkonfidi. Ĝi estas ekbruligi sian

propran lumon, helpante tiujn, kiuj troviĝas en ombro.

*

Defendi ne estas krii. Ĝi estas pli diligente servi al aferoj kaj personoj.

*

Helpi ne estas trudi. Ĝi estas efektive kaj sen individuista sinmontrado ekpreni per la mano, por ke la helpato prosperu, ricevu klaran menson kaj estu feliĉa per si mem.

*

Lernigi ne estas vundi. Ĝi estas ame gvidi la

proksimulon en la regnon de komprenado kaj paco.

Renovigi ne estas detrui. Ĝi estas lasi netuŝitaj la fundamentojn, sur kiuj oni rebonigu la konstruaĵon por la bono de ĉiuj.

*

Klarigi ne estas diskuti. Ĝi estas serveme kaj bonvole

helpi la komprenpovon de la nescianto.

*

Ami ne estas deziri. Ĝi estas ĉiam kompreni, doni el si mem, rezigni siajn proprajn kapricojn kaj sin oferi, por ke brilu la dia lumo de la vera amo.

29

Konvenas pensi pri jeno

Pacienco ne estas bela vitralo por viaj senokupaj

horoj. Ĝi estas via apogilo ĉe la survojaj malhelpaĵoj.

*

Sereneco ne estas ĝardeno por viaj oraj tagoj. Ĝi

estas provizo da paco por elreviĝoj sur via vojo.

*

Trankvileco ne estas dolĉamuzika violono por viaj agrablaj konversacioj. Ĝi estas reala valoro por viaj malfacilaj interkonsentoj.

*

Toleremo ne estas ia bongusta vino por viaj minutoj de kamarada rondo. Ĝi estas valora pordo, por ke vi montru