Выбрать главу

bonvolon al viaj malpli evoluintaj amikoj.

Bona kunlaborado ne signifas facile ricevi aliulan

helpon. Ĝi estas rimedo helpi fraton, kiu havas bezonon.

*

Konfido ne estas ia nektaro por viaj arĝentaj noktoj.

Ĝi estas rifuĝejo por la horoj de tempesto.

*

Optimismo ne estas senokupula kuŝoseĝo por viaj bluaj krepuskoj. Ĝi estas fonto de fortoj por viaj tagoj de lukto.

*

Rezistemo ne estas retorika ornamo. Ĝi estas subtenilo de via fido.

*

Espero ne estas ia preĝoseĝo por simpla rigardado. Ĝi estas energio por noblaj faroj, koncernantaj vian spiriton.

*

Virto ne estas ia ornama floro. Ĝi estas benata frukto el via propra penado, frukto, kiun vi devas uzi kaj sanktigi en oportuna tempo.

30

Respondoj al la rapidemo

Evitu malpaciencon. Vi jam vivis nekalkuleblajn

jarcentojn kaj staras nun antaŭ senfinaj jarmiloj.

*

Konservu serenecon. Evitu tamen senokupecon,

rekonante la decidigan valoron de ĉiu minuto.

*

Dissemu amon. Pensu pri la sindonemo de Tiu, kiu nin amas de la komenco.

*

Tenu vian ekvilibron. Pasioj kaj senbridaj deziroj

estas detruantaj fortoj en la Dia Kreitaĵaro.

Estu konfidema. La suno reaperos morgaŭ en la

horizonto kaj la pejzaĝo jam estos alia.

*

Intensigu vian penadon. Via vivo estos ja tia, kia vi ĝin faros.

*

Estimu solidarecon. Vi tute ne povus vivi sen aliaj, kvankam la aliaj povas en la plej multaj okazoj vivi sen vi.

*

De tempo al tempo provu sperti solulecon. Jesuo staris sola dum la plej dolorraj tagoj de sia vivo sur la Tero.

*

Plenigu viajn horojn per konstruanta laboro. Sed ne

aliigu vian ekzistadon en turon Babelan.

*

Fidele kultu al la paco. Sed ne forgesu, ke vi neniam trankvile vivos, se vi ne donos pacon al tiuj, kiuj iradas tian saman vojon, kiel vi.

31

Elmontru vin

En la agado ĉiutaga ne postulu de via kamarado edukitecon. Elmontru la vian.

*

En la taskoj por la bono ne atendu kunlaboradon. Kunlaboru mem antaŭ ĉio.

*

En la ordinaraj laboroj ne kriu por aliula helpon. Prezentu vian bonvolon.

*

En la servoj pri komprenado ne petu, ke via proksimulo supreniru al vi. Lernu malsupreniri al li kaj helpu lin.

En la plenumado de viaj kristanaj devoj, ne atendu

eksterajn rimedojn por ilin efektivigi. La plej bona havaĵo,

kiun vi povas doni por la bonaj verkoj, estas via propra koro.

*

Ĉe la ordinaraj societaj interrilatoj en la vivo ne

atendu, ke via frato elmontru jam plej altajn ecojn.

Konkretigu la altajn dotojn, kiujn vi jam posedas.

*

En ĉiu terano estas lumo kaj ombro. Elmontru vian noblecon, por ke la nobleco de via proksimulo venu al vi renkonte.

32 Signoj

Via konversacio montras direktojn elektitajn de vi en la vivo.

*

Viaj decidoj en la gravaj horoj malkaŝas la efektivan evolugradon de via spirito.

*

Viaj gestoj en la ordinara lukto esprimas vian internan

mondon.

*

Viaj impulsoj difinas la mensan regionon, en kiu vi preferas moviĝi.

Viaj pensoj montras vian spiritan societon.

*

Viaj legaĵoj karakterizas viajn sentojn.

*

Via persona traktado kun aliaj homoj klarigas, ĝis kiu punkto vi jam progresis.

*

Viaj petoj elmontras viajn celojn.

*

Viaj opinioj konigas la ĝustan lokon, kiun vi okupas en la mondo.

*

Viaj tagoj estas premsignoj sur via evolua vojo. Ne forgesu, ke granda nombro da enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj amikoj konas vian personecon kaj sekvas vian iradon laŭ la paŝosignoj, kiujn vi nun postlasas.

33

Sen tiaj armiloj

Sen bonaj manieroj vi vivos sen la konfido de la

aliaj.

*

Sen fortanimeco vi falos ĉe la unuaj malhelpoj sur

via vojo.

*

Sen pozitiva fido vi sencele vagados.

*

Sen dediĉo al la bono via koro kruele malmoliĝos.

*

Sen noblaj ekzemploj vi senutile pasos tra la mondo.

Sen inda laboro tedo putrigos vian energion.

*

Sen via propra penado vi neniam atingos la Altajn Regionojn.

*

Sen espero viaj surteraj noktoj estos pli nigraj.

*

Sen kompreno via migrado tra la ombroj estos pli

dolora.

*

Sen rezignemo vi edukos neniun.

34

Kontrolu vin

Estu ekvilibranima ĉe juĝado, elsarkante el ĝi ĉiajn inklinojn al venĝo.

*

Gardu vin kontraŭ via braveco, por ne fali en malprudentaĵon.

*

Analizu vian firmecon, por ke via koro ne ŝtoniĝu.

*

Prilumu viajn vidpunktojn, por ke ili ne aliiĝu en despotecon.

*

Ekzamenu vian lertecon, evitante, ke ĝi pasu al friponeco.

Esploru vian doloron, por ke ĝi ne estu ribelo.

*

Bridu vian ofendiĝemon, por ke ĝi ne enloĝiĝu en la pereiga domo de malamo.

*

Zorgu pri via sincereco, por ke via parolo ne elspiru venenon.

*

Regu vian entuziasmon, por ke ĝi ne fariĝu facilanimeco.

*

Tenadu vian noblan fervoron, sed ne faru el ĝi danĝeran lernigilon pri perforto.

35

Lernu el la Naturo

La suno brilas en la altoj, por helpi ĉiujn.

*

La steloj orde grupiĝas.

*

La ĉielo havas horojn por lumo kaj horojn por mallumo.

*

Vegetaĵo forlasas malluman kavaĵon, serĉante lumon

por produkti, kvankam ĝi restas ligita al la grundo.

*

Branĉo, kiu postvivas uraganon, cedis al ĝia pasado,

kaj tamen tenas sin en sia propra loko.

Roko garantias vivon en valo, ĉar ĝi rezignaciis pri sia soleco.

*

Rivero atingas siajn celojn, ĉar ĝi lernis ĉirkaŭiri obstaklojn.

*

Ponto utilas al publiko sen esceptoj, ĉar ĝi firmiĝas sur ekstremoj.

*

Vazoj servas al argilaĵisto, post kiam ĝi elportis la temperaturon de la fajro.

*

Ŝtono brilas, post kiam ĝi suferis de la fajliloj de

facetisto.

*

Kanalo plenumas siajn celojn, ĉar ĝi ne forlasas sian

fonton.

*

Semado ĉiam produktas laŭ la deziroj de semanto.

36

Laŭ bona logiko

Kiu malamon nutras, tiu fajron ĵetas en sian propran

koron.

*

Kiu nutras malvirton, tiu fariĝas al ĝi sklavo.

*

Kiu sin donas al senokupeco, tiu amasigas neĝon ĉirkaŭ si.

*

Kiu koleras, tiu estas mem turmentisto de sia animo.

*

Kiu amas mallaŭdi,tiu ĵetas ŝtonojn kontraŭ sin mem.

Kiu kreas malfacilaj n situaciojn, tiu plimultigas la malhelpojn, en kiuj li troviĝas.

*

Kiu rapidece juĝas, tiu estas ĉiam juĝata rapidece.