Выбрать главу

— Tamen al li ne restis eĉ unu matroso.

— Ho, ne maltrankvilu pri tio. Tiaj poraliulaj malfacilaĵoj — por Guez estas kvazaŭ demeti ĉapelon de sur najlo. Mi estas certa, ke li jam plenŝtopis la matrosan loĝejon per banditoj, al kiuj sufiĉas nur palpebrumi, kaj da ili venos legio.

Mi dankis Brown-on kaj, ricevinte firman adiaŭan manpremon, eliris kun intenco uzi ĉiujn penojn, por mildigi por Guez evidentan ĝenecon de lia stato.

Ĉapitro IX

Ne sciante ankoraŭ, kiel mi aranĝu tion, mi aliris la ŝipon kaj ekvidis, ke Brown pravas: sur la ferdeko videblis matrosoj. Sed tio ne estis elita, bela ularo de firmaj ŝipaj mastrumaĵoj. Evidente, Guez prenis ajnajn, kiuj trafis sub la manon.

Demandinte, mi trovis Guez-on en la ŝipestra kajuto. Li sidis ĉe la tablo kun Butler, kontrolante paperojn kaj kalkulante per abako.

— Mi tre ĝojas vin vidi, — diris Guez post kiam mi salutis kaj eksidis. Butler facile ridetis, kaj al mi ŝajnis, ke lia rideto rilatas al Guez. — Ĉu vi estis ĉe Brown?

Mi donis al li la leteron. Li malsigelis, tralegis, ĵetis rigardon al mi, al Butler, kiu estis rigardanta flanken, kaj tuse purigis la gorĝon.

— Sekve, vi aranĝis vin, — diris Guez, ridetante kaj ŝovante la leteron en poŝon de sia veŝto. — Mi sincere ĝojas pri vi. Por mi estas malagrable rememori la noktan interparolon, ĉar mi timas, ke vi komprenis min malĝuste. Mi opinias granda honoro la konatecon kun vi. Sed miaj reguloj vere estas kontraŭ ĉeesto de pasaĝeroj sur kargoŝipo. Tion oni komprenu en la senco de disciplino, kaj en neniu alia. Tamen, mi estas certa, ke mi kaj vi establos bonajn rilatojn. Mi vidas, vi ŝatas maron. Maro! Kiam mi prononcas tiun vorton, ŝajnas, ke mi eliris promeni, ĵetante rigardojn al la horizonto. Maro… — Li enpensiĝis, poste daŭrigis: — Se Brown tiel forte deziras, mi sincere cedas kaj transiras al alia halso. Morgaŭ ĉe mateniĝo ni eknavigas. La unua iro estos al Dagono. El tie ni veturigos kargon al Gel-Gju. Kiam vi deziras loĝiĝi en la ŝipon?

Mi diris, ke mia deziro estas transporti la aĵojn tuj. La preskaŭ amika tono de Guez, lia tenera rilato al la maro, la hieraŭa insultado kaj la hodiaŭa afableco pensigis min, ke, plej verŝajne, mi havas antaŭ mi homon malekvilibran, impulsiĝeman, tamen scipovantan bridi sin. Do, mi ekdeziris ekscii amplekson de la pago, kaj krome, se estas tempo, pririgardi mian kajuton.

— Subtrahu el la sumo kaj aldonu komisipagon, — diris, ekstarante, Guez al Butler. Poste li kondukis min laŭ la koridoro kaj, malferminte la pordon, ekstaris sur la sojlo, farinte per la mano larĝan, invitan geston.

— Tio estas unu el la plej bonaj kajutoj, — diris Guez, enirante post mi. — Jen lavujo, ŝranko por libroj kaj ankoraŭ kelkaj malgrandaj ŝranketoj kaj bretoj por diversaj aĵoj. Manĝado estas komuna, sed tamen, laŭ via deziro, la servisto alportos ĉi tien ĉion, kion vi deziros. Pri matrosoj mi ne povas fieri. Mi prenis ilin por unu navigo. Sed la servisto troviĝis bona, tia brava mulato; li servis ĉe mi antaŭe, sur «Erigono».

Mi estis — ridinde — kortuŝita: tiel la nuna traktado de la ŝipestro sonis malsimile al lia aĉa, artefarite flegma kaj — poste — bruta tono de la hodiaŭa nokto. La nedisputeble mastraj rajtoj de Guez komencis ĝeni min; se li dezirus kategorie deklari ilin, mi, plej probable, opinius necese pardonpeti pro mia invado, maskita per la ŝajnaj rajtoj de Brown. Sed retiriĝi, tio estas rezigni de la vojaĝo, mi nun ne povis. Mi esperis, ke Guez mem ŝanĝos sian opinion, dezirante ricevi profiton. Por mia granda plezuro, li ekparolis pri pago, unu el la plej bonaj reguliloj de ĉiuj implikitaj statoj.

— Rilate de mono mi decidis tiel, — diris Guez, elirante el la kajuto, — vi pagas por nutrado, ejo kaj veturo ducent pundojn. Tamen, se tio estas por vi tro granda prezo, ni povos pridiskuti tion poste.

Al mi ŝajnis, ke el unu okulo de Guez en la alian, kiam li eksilentis, transflugis akra sparko de plezuro nomi tian frenezan nombron. Furiozigita, mi atente rigardis al li, sed per nenio montris mian miron. Mi tuj komprenis, ke tio estas mia atuto. Paginte al Guez ducent pundojn, mi povis ne plu opinii min ŝuldanta al li, konsiderante tion, kiel pripensite taksis li sian cedemon.

— Bone, — diris mi, — mi trovas la sumon neĝena. Ĝi estas justa.

— Jen, — respondis Guez per tono de subite malbonigita humoro. Aperis streĉo, sed li tuj ĝin kaŝis, komencinte plendi pri malplimultiĝo de frajtoj; poste, kvazaŭ rememorinte ion, adiaŭis: — Antaŭ eknavigo ĉiam estas multaj klopodoj. Do, la afero estas decidita.

Ni disiĝis, kaj mi direktis min en mian loĝejon, kie senprokraste telefonis al Filatre. Li ĝojis aŭdi, ke la afero estas aranĝita, kaj ni interkonsentis renkontiĝi je la kvara horo posttagmeze sur «Kuranta sur ondoj», kien mi intencis veni multe pli frue. Post tio mia tempo pasis en preparoj. Mi matenmanĝis kaj pakis la aĵojn, laciĝinte pro pensoj, kontraŭ kiuj neniu racia homo donus eĉ rompitan groŝon; poste mi ordonis elporti la pakaĵojn kaj alveturis al la ŝipo en tiu momento, kiam Guez estis deiranta sur la kajon. Lin estis akompanantaj Butler kaj la dua asistanto — Sinkwright[7], junulo kun ruza, malagrabla vizaĝo. Ekvidinte min, Butler ĝentile riverencis, kaj Guez, neglekte kapsalutinte, forturnis sin, prenis Sinkwright-on sub la brako kaj komencis paroli kun li. Li retrorigardis al mi, poste ĉiuj tri malaperis en la arko de la Trimejla strato.

Sur la ŝipo oni min, evidente, atendis. El la pordo de la kuirejo elŝoviĝis kapo en blanka ĉapo, malaperis, kaj tuj venis la lerta mulato, kiu prenis miajn aĵojn, metinte ilin en la preparitan kajuton.

Dum li estis malpakanta la aĵojn, kaj mi, eksidinte en fotelon, faradis al li ordonojn, ni iom post iom komencis konversacii. La nomo de la servisto estis Horacio, kio gajigis min, kiel konvena rememorigo pri Ŝekspiro en unu el liaj plej ofte citataj tekstoj. Horacio konfirmis la indikitan de Brown direkton de la navigado, kiel li mem aŭdis tion, sed en lia babilado mi notis nenion strangan aŭ specialan rilate al la ŝipo. Specialeco estis nur en mi. «Kuranta sur ondoj» iris sen kargo en Dagonon, kie oni devos ŝarĝi ĝin per tricent kestoj da feraĵoj. Naive kaj impone paradante per la grandega brusto, ĉirkaŭpremita per kokosa reto, elŝovante ĝin, kiel koko, kaj montrante ĉe ĉiu vorto la fortikajn dentojn, Horacio, finfine, elbabilis sekreton. Tiu intimeco aperis pro ora monero kaj permeso finfumi la estingiĝintan cigaron. Lia sciigo maltrankviligis min pli, ol antaŭdiro de ŝtormo.

— Mi devas diri al vi, sinjoro, — diris Horacio, frotante la manplatojn, — ke estos tre, tre gaje. Vi ne enuos, se estas vera tio, kion mi subaŭskultis. En Dagono la ŝipestro intencas surŝipigi knabinojn, damojn — belajn sinjorinojn. Tio estas liaj konatinoj. Jam estas preparitaj du kajutoj. Tie jam estas starigitaj: parfumoj, bona sapo, odekolono, speguloj; estas sternita fajna litaĵaro. Kaj krome estas aĉetite multe da vino. Vino estos por ĉiuj — ankaŭ por mi kaj la matrosoj.

— Nemalbone, — diris mi, komencante kompreni, kiaspecajn sinjorinojn intencas inviti Guez en Dagono. — Mi esperas, ili ne estas liaj parencinoj?

En la esprimema vizaĝo de Horacio palpebrumis ĉio, de la mentono ĝis la elŝovitaj okulblankaĵoj. Li klakis per la lango, balancis la kapon, enigis ĝin en la ŝultrojn kaj komencis ridegi.

— Mi ne partoprenos vian gajon, — diris mi. — Sed Guez povas, certe, amuziĝi, kiel li ŝatas.

Kun tiuj vortoj mi forsendis la mulaton kaj ŝlosis la pordon, pripensante la aŭditaĵon.

Sciante la trajton de servistoj ĉiel disblovi onidirojn, kaj, en atendo de profito, aldoni elpensaĵojn, per kiuj ili esperas flati, mi limigis min per tio, ke dume memorfiksis la gajajn planojn de Guez, kaj ĉar post tiam estis donita tagmanĝo en la kajuton (la ŝipestro iris tagmanĝi en gastejon), mi formanĝis ĝin, tre kontenta pri la soleco kaj la manĝaĵoj. Mi estis finfumanta cigaron, kiam Horacio frapis al la pordo, enlasinte suferantan pro varmego Filatre-on. La kuracisto metis sur la liton skatolon kaj volvaĵon. Li prenis mian manon per la maldekstra mano kaj supre amike kovris per la dekstra.

вернуться

7

prononcu [sínkrajt] (trad.).