Выбрать главу

Je la sepa kaj duono Horacio heroldis, ke la ŝipestro vokas min al la tablo por vespermanĝi.

Kiam mi eniris, Guez, Butler, Sinkwright jam estis ĉe la tablo en la komuna salono.

Ĉapitro X

Guez koncize salutis min, kaj mi rimarkis, ke li estas en malbona humoro, ĉar li evitis mian rigardon.

Butler, la plej simpatia homo en tiu ĉi kompanio, grakinte, provis komenci komunan konversacion per rezonado pri la estonta navigo, sed Guez interrompis lin per mastrumaj notoj koncerne de provianto kaj havenaj impostoj. Al miaj demandoj, rilataj al la navigo, Guez koncize respondadis: «Jes», «ne», «ni vidos». Dum la vespermanĝo li eĉ unufoje ne alparolis min.

Antaŭ li staris granda karafo kun vodko, kiun li drinkis metode, malrapide kaj certe, ĝis sekigis la tutan karafon. Lia interparolo kun la asistantoj montris al mi, ke la nova, haste dungita ŝipanaro konsistas nur duone el valoraj matrosoj; la ceteraj estis simple havenaj sentaŭguloj, postulantaj sendorman kontroladon. Ili parolis ankoraŭ pri homoj kaj rilatoj, kiujn mi ne konis. Butler kaj Sinkwright drinkis se ne tiom draste, kiel Guez, tamen nemalmulte. Neniu insistis, ke mi drinku pli, ol mi deziras mem. Mi drinkis iomete. Servante, Horacio klopodis kun mia manĝilaro iom pli skrupule, ol kun la aliulaj, dezirante, probable, montri, kiel oni devas trakti gastojn. Guez, rimarkinte tion, ĵetis oblikvan rigardon al li, sed nenion diris.

El ĉio, kio estis dirita dum tiu ĝena kaj morna manĝado, min ekinteresis jenaj vortoj de Sinkwright:

— Luiza skribas, ke ŝi invitis Maria-n, kaj tiu, probable, neniel povos disiĝi de Julia, tial necesos doni al ili du kajutojn.

Ĉiuj ekridis pri propraj pensoj, certe, havantaj specialan signifon.

— Ĉe ni estos sinjorinoj, — diris Guez, ekstarante de la tablo kaj per rigardo observante min. — Ĉu vin tio ne ĝenas?

Mi respondis, ke por mi estas tutegale.

— Des pli bone, — deklaris Guez.

Supre aŭdiĝis krio, tamen ne krio de interbatiĝo, sed krio de labora embaraso, kiaj ofte okazas sur ŝipo. Butler ekiris por ekscii, en kio estas la afero; baldaŭ post li eliris Sinkwright. La ŝipestro staris, fumis, kaj mi uzis la foriron de la asistantoj, por transdoni al li la monon. Li prenis la monpaperojn per speciala orgojla gesto, tre skrupule renombris kaj emfaze riverencis. En liaj okuloj aperis signifa kaj gaja brilo.

— Ĉu partion de ŝakludo? — diris li ĝentile. — Se vi deziras.

Mi konsentis. Ni starigis ŝakan tabuleton kaj eksidis. La ŝakpecoj estis el bonega eburo, de bona arta laboro. Mi esprimis miron, ke mi vidas sur kargoŝipo multajn belajn aĵojn.

Kvankam Guez estis sendube ebria, ebria kutime kaj nature por li, — li montris sian ebrion per nenio, krom la voĉo, kiu iĝis abrupta, ĉar li estis luktanta kun la stomako.

— Jes, — diris Guez, — multa mono estis malŝparita. Kiel vi, certe, rimarkis, «Kuranta sur ondoj» estas brigskuno, sed en speciala maniero. Ĝi estis konstruita laŭ persona gusto de unu… li poste bankrotis. Do, — Guez turnis la damon, — kun virinoj venas bruo, tremo, krioj; certe — ĝeno. Kion vi diros pri vojaĝo kun virinoj?

— Mi ne havas certan opinion pri tia cirkonstanco, — respondis mi, farante movon de ŝakpeco.

— Al vi tio devas plaĉi, — daŭrigis Guez, farante respondan movon tiel distrite, ke mi ekvidis la tutan partion. — Probable, ĉar vi — mi diras tion sen intenco ofendi vin — aperis sur la ŝipo pli ol originale. Mi scias diveni spiriton de homo.

— Mi esperas, ke vi invitis la virinojn ne por mi?

Li silentis, rompante la kapon super problemo, kiun mi kreis por li per la damo kaj la ĉevalo. Subite li miksis la pecojn kaj deklaris, ke li malgajnis la partion. Tiel ripetiĝis dufoje; finfine mi trompis lin per falsa espero kaj deklaris maton per sep movoj. Guez estis ruĝa pro inciteco. Kiam li estis enŝutanta la ŝakpecojn en la keston de la tablo, liaj manoj tremis.

— Vi estas forta ludanto, — deklaris Guez. — Ludi kun vi estis vera ĝuo por mi. Nun ni parolu pri la afero. Ni eliras matene en Dagonon, tie prenas la kargon kaj navigas al Gel-Gju. Ĉu vi ne estis en Gel-Gju? Ĝi kuŝas sur la kurso al Zurbagano, sed en Zurbagano ni estos ne pli frue ol post dudek — dudek kvin tagoj.

La interparolo finiĝis, kaj mi foriris en mian kajuton, pensante, ke kompanio de la ŝipestro estas iom laciga.

La restaĵon de la vespero mi sidis super libro, cedante de tempo al tempo al invado de pensoj, post kio mi forgesadis, kion mi estas leganta. Mi ekdormis malfrue. Tiu unua nokto sur la ŝipo pasis bone. Malofte vekiĝante, mi sentadis apenaŭ rimarkeblan balanciĝadon de mia loĝejo kaj ekdormadis ree, pensante pri io fremda, nova, malklara.

Ĉapitro XI

Mi ankoraŭ ne tute satdormis, kiam, vekiĝinte ĉe la sunleviĝo, mi komprenis, ke «Kuranta sur ondoj» ne plu staras ĉe la moleo. La kajuto estis malleviĝanta kaj leviĝanta en malrapida takto de kruta ondo. Komenciĝis tintado kaj knarado en anguloj; estis tiu ĉiam nevidebla interrilato de aĵoj, al kiu ni ordinare ŝuldas pri sento de moviĝo. Malregula plaŭdado laŭlonge de la ŝipflanko, malglata skuado, malekvilibro de la propra korpo, iĝanta jen pli peza, jen pli malpeza, markadis ĉiun svingiĝon de la ŝipo.

Sur la ferdeko sonis paŝoj, same kiel kiam oni iras sur tegmento super la kapo. Ekstarinte, mi ekrigardis en la lukon al la maro kaj ekvidis, ke ĝi estas malserenigita de vento kun eta pluvo. Laŭ ĝojo, kaptinta min, mi komprenis, ke mi nur hieraŭ senkonscie spertis malcertecon, malcertecon senligan, esprimi kiun per klara kaŭzo la konscio ne povas pro manko de materialo. Mi vestis min kaj sonorigis, por ke oni alportu kafon. Baldaŭ venis Horacio, deklarinte, ke la kuiristo nur komencis hejti la fornon, tial li proponis al mi vinon, sed mi decidis atendi kafon, kaj pri vino rezignis, limiginte min per duonglaso da malvarma punĉo, kiun mi tenadis ĉiam en vojaĝo kaj hejme. Demandinte, kie ni troviĝas, mi eksciis, ke, se ne estus pluvo, Liss estus videbla en distanco de hora vojo.

— Estas bona vento, — aldonis Horacio. — Ŝipestro Guez vaĉas, do vi mantemanĝos sen li.

Kun tio li ekrigardis al mi simple, kvazaŭ sen intenco, sed mi komprenis, ke tiu homo rimarkas ĉiujn rilatojn.

Unuaj horoj de eknavigo ĉiam estas festaj kaj streĉaj, ĉu ĉe suno aŭ ĉe pluvo, egale; tial mi malpacience eliris sur la ferdekon. Min kaptis bone konata, ŝatata de mi sento de plenrapida iro, kun iom da senkaŭza fiero kaj konscio de pitoreska partopreno. Mi ĉiam estis malbona konanto de la vela teĥniko kiel de la mova, tiel ankaŭ de la fiksa rigilaro, sed spektaĵo de malvolvitaj veloj super la retroklinita, se rigardi supren, vizaĝo, estas tia, ke vidi ilin, moviĝante kun ili, estas unu el la plej senprofitaj ĝuoj, ne postulantaj specialan scion. Travideblaj, altiritaj al la finoj de la jardoj per siaj akutaj anguloj, la belegaj velaj fleksiĝoj estas amasigitaj supre kaj ĉirkaŭe. Ilia flugo estas fermita inter akre senmovaj rigiloj. La veloj pelas la malrapide plonĝantan ŝipkorpon, kaj en ili, premante antaŭen, streĉigante kaj elstarigante, implikiĝis vento.

«Kuranta sur ondoj» iris ĉe akra dorsa vento kun rapido, kiel mi vidis laŭ la logo, je dek kvin maraj mejloj. En grizaj kurtenoj de la ĉielo kaŝiĝis nedifinita promeso de suna radio. Ĉe la kompaso estis paŝanta Guez. Ekvidinte min, li ŝajnigis, ke ne rimarkis, kaj forturniĝis, parolante kun la rudristo.