Tia estis nia konversacio, atenti kiun mi devis kun des pli granda streĉo, ke ĝian fluon ofte rompadis la supre indikitaj materiaj kaj nemateriaj impetoj.
Karnavaloj, kiel mi eksciis samtiam, okazadis en Gel-Gju ankaŭ pli frue, danke al francoj kaj italoj, kiuj konsistigis grandan parton de la tuta loĝantaro de la kolonio. Sed tiu ĉi karnavalo superis ĉiujn ceterajn. Ĝi estis populara. Ĝia kaŭzo estis bela. Reciproka veneno de du ĵurnaloj kaj disvolviĝo de la lukto pri la monumento, iĝinta kvazaŭ morala lukto, aldonis al ĝi sportan nuancon; neatendite ĉio ricevis grandan skalon. La urbo malŝparis por ornamaĵoj kaj por la festo parton de mastrumaj monsumoj, — kio ankoraŭ verŝis oleon en fajron, ĉar sampartianoj de Paran momente kalumniis la malamikojn; kaj tiuj ĉe reciproka ofensiva tondro elprenis el arĥivoj malnovajn juĝaferojn, malĝuste deciditajn favore al Paran. Kargantoj, bezonantaj havenan teron por tenejoj, ekmalamis la defendantojn de la monumento, ĉar Paran deklaris sian decidon: ne doni areon, dum sur la placo staras, etendinte la manojn, la «Kuranta sur ondoj».
Kiel mi vidis laŭ la incidento kun la aŭto, tiu statuo, havanta nun por mi tute specialan signifon, vere estis en danĝero. Respondante al la demando de Baws, ĉu mi konsentas subteni la flankon de liaj amikoj, alivorte aliĝi al la gardistaro, mi, sen cerbumoj, diris: «Jes». Min ekinteresis krome la rilato al tiu rolo de Baws kaj de ĉiuj ceteraj. Kiel evidentiĝis, tio estis domposedantoj, doganaj oficistoj, komercistoj, unu oficiro; mi atendis nek himnojn al arto, nek dolĉajn aŭ admirajn rimarkojn pri profundeco de la gardataj impresoj. Sed min mirigis vortoj de Baws, kiu diris tiurilate: «Ni ĉiuj devis tiom multe pensi pri la marmora Frezi Grant, ke ŝi kvazaŭ iĝis nia konatino. Sed ankaŭ necesas diri, tio estas perfektaĵo de skulptarto. Al la urbo mankis punkto, kaj nun la punkto estas metita. Tiel multaj pensas, kredu min».
Ĉar konfirmiĝis, ke gastejoj estas troplenigitaj, mi volonte akceptis proponon de unu ekstreme brua homo sen masko, vestita kiel ĵokeo, dika, nervoza, kun ŝvela ruĝa vizaĝo. Liaj okuloj ruliĝadis en la orbitoj kun mirinda rapideco, vidante kaj rimarkante ĉion. Li kantetadis, grumbladis, tamburadis per la fingroj, brue turniĝadis sur seĝo, fojfoje enrompiĝadis en konversacion, al neniu permesante malfermi la buŝon, sed same subite eksilentadis, komencante kun malfermita buŝo pririgardi la fruntojn kaj la brovojn de la parolemuloj. Dirinte sian nomon — «Arinogelo Cook» — kaj sciiginte, ke li loĝas ekster la urbo, kaj nun anticipe ricevis ĉambron en gastejo, Cook invitis min dividi kun li lian ejon.
— Tute elkore, — diris li. — Mi vidas ĝentlemanon kaj ĝojas helpi. Vi min ne ĝenos. Mi vin ĝenos. Mi avertas anticipe. Mi senhonte sciigas vin, ke mi estas klaĉulo; klaĉo estas mia malsano, mi ŝatas klaĉi kaj, oni diras, atingis en tiu afero certan perfektecon. Kiel vi vidas, ĉirkaŭe estas riĉega materialo. Mi estas sciavida kaj povas turmenti vin per demandoj. Speciale mi atakas silentemajn homojn, kiel vi. Sed mi ne ofendiĝos, se vi rememorigos al mi tiun ĉi konfeson kun ioma aludo, se mi tedos al vi.
Mi skribis la adreson de la gastejo kaj kun peno liberiĝis de Cook, kiu deziris senprokraste montri al mi, kiel mi loĝos kun li. Dum ankoraŭ ioma tempo mi ne povis ekstari de la tablo, aŭskultante iun pri la sama temo, sed, finfine, ekstaris kaj ĉirkaŭiris la monumenton. Mi deziris rigardi al tiu loko, kien batis la dumduma kuglo.
Ĉapitro XXIII
Dekstre de la tablo kaj de la monumento la trafiko estis malpli granda, ĉar sur tiu flanko du stratoj estis baritaj por unueco de direkto de veturiloj, pro kio veturado povis okazi tra unu flanko de la placo, rompiĝante sur ĝi per orta angulo, sed ne kruciĝante, por eviti kunpuŝiĝojn. Ĝuste laŭ tiu flanko mi ĉirkaŭiris la statuon. Unu angulo de la marmora piedestalo estis vere debatita, sed, feliĉe, tiu damaĝo estis malmulte rimarkebla por tiu, kiu ne sciis pri la pafo. Ĉe la sama flanko, malsupre de la monumento, estis dua subskribo: «Georgo Gerd, la 5-an de decembro 1909». En nokto post spuro de la etaj piedoj akraj naĝiloj estis eltranĉantaj mornan zigzagon sur ondo. «Ĉu ne enuas vi sur malhela vojo?» — rememoris mi la afablajn vortojn. Du sinjorinoj en nigraj puntaĵoj, kun fermitaj vizaĝoj, tenante sin reciproke je la brakoj, trakuris preter mi kaj, rimarkinte, ke mi pririgardas la konsekvencojn de la pafo, ekkriis:
— Pafi al virino! — Tion diris unu el ili; la alia respondis:
— Verŝajne, la homo estis freneza!
— Simple stultulo, — kontraŭdiris la unua. — Tamen ni iru.
Ŝi komencis flustri, sed mi aŭdis:
— Ĉu vi scias, ekzistas kredo. Oni ŝin petu… — la cetero sonis, kiel «…ha?! ho?! Ĉu vere!»
La maskoj ekridis per mallonga, elbrusta subrido de sekreto kaj amo, poste ekiris por siaj aferoj.
Mi intencis reveni al la tablo, kiam, retrorigardante al iu en la homamaso, al mi rapide aliris virino en bunta pasamentita robo kaj en duonmasko.
— Ĉu vi ĉi tie estis sola? — haste diris ŝi, umante per unu mano ĉe la orelo, por fiksi sian duonmaskon, kaj la alian etendinte al mi, por ke mi ne foriru. — Atendu, mi plenumas komision. Vin per mi unu persono deziras sciigi… (Mi iras! — kriis ŝi al voko el la homamaso.) Sciigi, ke ŝi direktis sin en la teatron. Tie vi trovos ŝin laŭ flava robo kun bruna franĝo. Tio estas ŝiaj aŭtentikaj vortoj. Mi esperas, — vi ne konfuzos? — kaj la virino moviĝis por dekuri, sed mi ŝin haltigis. Karnavalo plenas de mistifikoj. Mi mem iam sendadis multajn simplulojn serĉi neekzistantan personon, sed tiu ĉi okazo ŝajnis al mi serioza. Mi kaptis la finon de la stamina skarpo, tenante la tutkorpe streĉintan ĝin virinon, kiel fiŝon, kaptitan per fiŝfadeno.
— Kiu vin sendis?
— Ne disŝiru! — diris la virino, turnante sin tiel, ke la skarpo defalis kaj restis en mia mano, kaj ŝi alkuris por preni ĝin. — Redonu la skarpon! Ĝuste tiu virino mem sendis: diris kaj foriris; aĥ, mi perdos la miajn! Mi iras! — kriis ŝi al malproksimiĝinta virina krio, vokanta ŝin. — Mi vin ne trompas. Ĉiam oni haltigas anstataŭ danko! Nu?! — ŝi elkaptis la skarpon, kapbalancis kaj forkuris.
Ĉu povas esti, ke sekrete disde mi iu pensis pri mi? Pri la homo, perdita nokte en homamaso de la fremda urbo, kaptita de stultumado kaj dancoj? En mia emocio estis malklara desegno de intrigo, fariĝanta post mia dorso. Kiu interflustradis, kiu almontradis min? Kiu preparadis renkontiĝon? Ridetadis en ombro? Nerekonata, fermite pasadis en lumo? «Jes, tio estas Biĉe Seniel, — diris mi, — kaj neniu krome». Ĉi-nokte mi pensis pri ŝi, mi ŝin serĉis, rigardante al preterpasantoj. «Ekzistas ligo, pri kiu mi ne scias, sed mi estas ĉi tie, mi aŭdis, kaj mi devas iri!» Mi estis en tiu senprudenta stato, kaptinta en nekompreneblaĵo unuan renkontitan sencon, kiam homo pensas pri si kvazaŭ ekster si, kun sento de anima palpado. Ĉio iĝas fermita kaj neatingebla; estas montrita nur la sola intrigo. Ĉirkaŭrigardinte kaj demandinte preterpasantojn, kie estas la teatro, mi ekvidis ĝin proksime, sur angulo de la placo kaj de malvasta strateto. En la domo estis bruo. Ĉiuj fenestroj estis malfermitaj kaj prilumitaj. Tie furiozis orkestro, altirante nervan streĉon per motivo, disfluganta, kiel vosto. En la vestiblo estis infero; mi trabatiĝadis inter ŝultroj, dorsoj kaj kubutoj, en sufoka aero, en odoro de pudro kaj tabako, al la ŝtuparo, laŭ kiu dekuradis kaj surkuradis ornamitaj maskoj. Glitadis ventumiloj, floroj, ŝuoj kaj silko. Mi leviĝadis, kunpremita ĉe la ŝultroj, kaj ricevis ioman liberon nur supre, kie maldekstre ekvidis ĉirkaŭvolvitan per floroj arkon de granda promenejo. Tie oni dancis. Mi ĉirkaŭrigardis kaj rimarkis flavan silkan robon kun bruna franĝo.