Tiu figuro de senkonscie plaĉanta al mi kompleksio leviĝis ĉe mia apero de sur divano, kiu staris en la maldekstra de la enirejo angulo de la halo; preterante ovalan tablon, ŝi puŝis ĝin, pro kio ŝi retrorigardis al la obstaklo kaj, rapide alkurinte al mi, haltis, tenere balancante la kapeton. La nigra duonmasko kun akre tratranĉitaj okuloj, brilantaj mute kaj esprime, kaj ĝenita rideto de la duonmalfermita buŝo havis ruzan sencon de bizara sekreto. Ŝia kostumo estis io meza inter matenrobo kaj maskerada fantazio. Ĝiaj konturoj, larĝaj manikoj kaj la malsupro de la mallonga jupo estis ornamitaj per longa bruna franĝo. La masko almetis la fingron al la lipoj; la alian manon, dismetinte ties fingrojn, ŝi turnis en la aero tiel kaj ĉi tiel, ŝajnigis, ke buklas lipharojn, tuŝis mian manikon, poste montris, ke ŝi konas min, desegninte en la aero vorton «Harvey». Dum tio estis okazanta, mi penis kompreni, kiamaniere ŝi scias entute, ke mi, Tomaso Harvey, — estas mi mem, veninta laŭ ŝia indiko. Mi jam estis preta agnoski, ke ŝiaj agoj postulas tujan kaj seriozan klarigon. Tiutempe la masko ree balancis la kapon, ĉi-foje riproĉe, kaj, almontrinte sian bruston, komencis frapadi la lipojn per la fingro, dezirante komprenigi min per tio, ke ŝi deziras aŭdi de mi, kiu ŝi estas.
— Mi vin konas, sed mi ne aŭdis vian voĉon, — diris mi. — Mi vidis vin, sed neniam parolis kun vi.
Ŝi por momento iĝis senmova; nur ŝia rigardo en la nigraj tranĉaĵoj de la masko esprimis profundan, amaran miron. Subite ŝi prononcis per ege ridinda, altega, distordita voĉo:
— Diru, kia estas mia nomo?
— Ĉu estis vi, kiu sendis por mi?
Multaj fervoraj kapjesoj estis la respondo. Mi ne plu demandis, sed prokrastis. Al mi ŝajnis, ke, prononcinte ŝian nomon, mi kvazaŭ tuŝos spegule glatan akvon, malklariginte la reflektaĵon kaj timiginte la imagon. Al mi estis bone scii kaj ne nomi. Sed jam la malgranda mano kaptis min je la maniko, skuante kaj postulante, ke mi diru la nomon.
— Biĉe Seniel! — mallaŭte diris mi, unuafoje prononcinte tiujn vortojn. — Liss, gastejo «Dovero». Tie vi loĝis antaŭ proksimume ok tagoj. Mi estas en stranga stato rilate vin, sed mi kredas, ke vi akceptos miajn klarigojn simple, kiel ĉio estas simpla en mi. Mi ne scias, — aldonis mi, vidante, ke ŝi depaŝis, faligis la manojn kaj silentas, silentas per tuta sia estaĵo, — ĉu rajtis mi ekscii vian nomon en la gastejo.
Ŝia buŝo tremeris, duonmalfermiĝis kun intenco ion diri. Dum ioma tempo ŝi rigardis al mi rekte kaj kviete, mordante la lipon, poste per rapida movo deĵetis la duonmaskon, kaj mi ekvidis Dezi-n. Tra ŝia rimarkebla ĉagreno glitis rideto de plezuro aperi anstataŭ aliulo.
— Mi ne deziras plu kaŝiĝi, — diris ŝi, etendante al mi la manon. — Ĉu vi ne koleras kontraŭ mi? Tamen adiaŭ, mi hastas.
Ŝi komencis tiri la manon, kiun mi senkonscie retenis, kaj forturnis la vizaĝon. Kiam ŝia mano liberiĝis, ŝi deiris, kaj, starante duonturnite al mi, komencis surmeti la maskon.
Ne komprenante ŝian aperon, mi vidis tamen, ke la junulino intencis surprizi min per la kostumo kaj la neatenditeco. Mi eksentis abomenan prematecon.
— Mi estis certa, — diris mi, sekvante ŝin, — ke vi jam dormas sur «Merganaso». Kial vi ne aliris, kiam mi staris ĉe la monumento?
Dezi turniĝis. Ŝia vizaĝo ree estis kaŝita. Tiu robo tre konvenis al ŝi: preterpasantaj viroj retrorigardadis al ŝi, ĵetante poste rigardon ankaŭ al mi, — sed mi sentis ŝian amaran konsterniĝon. Dezi diris, haltante inter vortoj:
— Tio estas vera, sed mi tiel intencis. Nu, kial vi konfuziĝis? Mi ne deziras al vi malhelpi kaj ne malhelpos. Mi venis simple tial, ke hazarde troviĝis malaltpreze tiu vesto, kaj mi deziris vin gajigi. Tiel okazis, ke Tobbogan restis en unu loko, kaj mi iomete freneziĝis inter ĉia abundo. Vin mi ekvidis hazarde. Vi staris ĉe la monumento, sola. Ĉu vere tion faris Frezi Grant? Kiel strange! Oni min tutan pripinĉis, dum mi iris. Ho, Tobbogan min skoldos! Mi kuru por trankviligi lin. Iru, iru, se vi bezonas, — aldonis ŝi, direktante sin al la ŝtuparo kaj vidante, ke mi ekiris post ŝin. — Mi nun konas la vojon kaj mem trovos la niajn. Ĉion bonan!
Mi havis nenian kaŭzon kaj ne devis iri kune, sed, perpleksiĝinte mem, mi haltis ĉe la ŝtuparo, rigardante, kiel ŝi malrapide malleviĝas, facile klininte la kapon kaj taŭzante la franĝon sur la brusto. En ŝiaj subite perdintaj elastecon dorso kaj ŝultroj sentiĝis kortuŝa ĝeno. Ŝi ne retrorigardis. Mi staris, ĝis Dezi perdiĝis meze de la homamaso; poste mi revenis en la promenejon, suspirinte kaj senfine bedaŭrante, ke mi respondis al la afabla petolo de la junulino per nevola ofendo. Tio okazis tiel rapide, ke mi sukcesis nek ŝerci, nek esprimi plezuron. Mi insultis min «kruda bruto», kaj kvankam tio estis maljusta, mi trapuŝiĝadis en la homamaso kun senutila pento, peze riproĉante min.
En tiu minuto la dancoj ĉesis, eksilentis ankaŭ la muziko. El la kontraŭa pordo renkonten al mi iris duopo: alta mara oficiro kun kompleza granda vizaĝo, kiun estis tenanta je la brako ĵus foririnta Dezi. Almenaŭ tio estis ŝia figuro, ŝia flava franĝa robo. Min kvazaŭ kaptis vento, kaj subite renversitaj emocioj haltis. Tremerinte, mi ekiris renkonten al ili. Ne estis dubo: la maskerada sozio de Dezi estis Biĉe Seniel, kaj mi tion sciis nun same ĝuste, kiel se mi rekte vidus ŝian vizaĝon. Ankoraŭ alproksimiĝante, mi jam distingis tutan ŝian kaŝitan internon disde la kaŝita interno de Dezi, laŭ impreso de la ĉefa trajto de tiu nova kaj jam konata figuro. Sed mi notis tamen miregindan similecon de la alto, de la koloro de la haroj, de la staturo, de korpaj moviĝoj kaj, dum ĉio ĉi glitis en mia menso, mi diris, riverencante:
— Biĉe Seniel, tio estas vi. Mi vin rekonis.
Ŝi tremeris.
La oficiro ĵetis al mi rigardon kun mira rideto. Mi jam estis firme reganta min kaj atendis respondon kun plena certeco. La vizaĝo de la junulino facile ruĝiĝis, kaj ŝi movis supren la malsupran lipon, kvazaŭ la duonmasko malhelpis al ŝi vidi, kaj ekridis, sed malvolonte.
— Ĉu Biĉe Seniel? — diris ŝi per artefarite indiferenta voĉo, pura kaj tirata. — Aĥ, pardonu, mi ne konas ŝin. Mi ne estas ŝi.
Strebante eliri el la tono de karnavala amuziĝo, mi daŭrigis:
— Mi petas pardoni min. Mi ne nur konas vin, sed ni havas komunajn konatojn. Ŝipestro Guez, kun kiu mi estis naviganta ĉi tien, probable venis antaŭ kelkaj tagoj; eble, eĉ hieraŭ.
— Ho! Ha! — ekkriis ŝi kun serioza nekompreno. — Mi ne estas tiom memfida, por negi plu. Ve, la masko ne estas defendo. Mi estas ŝokita, ĉar mi vidas vin unuafoje en la vivo. Kaj mi devas kroni vian triumfon.
Ŝirminte per tiuj vortoj maltrankvilon, ŝi demetis la duonmaskon, kaj mi ekvidis Biĉe-n Seniel. Dum momento ŝi pririgardis min. Mi riverencis kaj nomis min.
— Al mi ŝajnas, ke ankaŭ vi estas ŝokita de rezultoj de via sagaco, — rimarkis ŝi. — Mi konfesas, ke mi nenion komprenas.