Mi silentis, ŝi ridetis al sia penso.
— «Kuranta sur ondoj»! — diris Biĉe, malfleksiĝante al la dorsapogilo kaj tuŝante la duonmaskon, kuŝantan sur ŝiaj genuoj. — La patro estas tre maljuna. Mi ne scias, kiu estas pli maljuna — ĉu li aŭ lia apogbastono; li jam ne paŝas sen la bastono. Sed la monon ni ricevis. Nun, en distanco de tuta lia granda, longe, impete, feliĉe kaj sence travivita vivo, — la imago de mia patrino estas ĉiam pli klara, pli distingebla por li, kaj la memoro pri tio, kio estas ligita kun ŝi, estas akra. Mi vidas, kiel li suferas, ke «Kuranta sur ondoj» iradas tien-reen kun sakoj, trenata de la ŝtelista mano. Mi prenis ĉekon je sep mil… Jen, jen, mi legas en viaj okuloj: «Kuraĝa, brava»… La afero estas en tio, ke en Guez estas, — tiel al mi ŝajnas, certe, — ioma estimo al mi. Tio ne malhelpos al li preni la monon. Tia kuniĝo de emocioj nomiĝas «psiĥologio». Mi enketis kaj decidis fari por mia maljunulo surprizon. En Liss, kien indikis mia enketo, mi malatingis Guez-on nur je unu tago; ne sciante, ĉu li venos en Liss-on aŭ direktos sin rekte al Gel-Gju, — mi alveturis ĉi tien en trajno, ĉar tutegale li devas esti ĉi tie, tion oni al mi certe sciigis. Skribi al li estas sensence kaj riske, mia letero ne devas esti en tiuj manoj. Nun mi pretas miri plu kaj plu, de la komenco, al ĉio, kio renkontigis min kun vi. Mi miras ankaŭ pri mia malkaŝemo — ne tial, ke mi ne vidus, ke mi parolas kun ĝentlemano, sed… tio ne estas karaktera por mi. Mi, ŝajne, emociiĝis. Ĉu vi konas la legendon pri Frezi Grant?
— Konas.
— Ja tio estas la «Kuranta». Gel-Gju estas originala urbo. Mi ĝin tre ŝatas. Strikte dirante, ni, Seniel-oj, estas herooj de la festo: ni havas ŝipon kun tiu nomo «Kuranta sur ondoj»; krome, mia patrino devenas el Gel-Gju; ŝi estas rekta ido de Vilhelmo Hobs, unu el la fondintoj de la urbo.
— Ĉu vi scias, — diris mi, — ke la ŝipo estas revendita al Brown same fikcie, kiel via patro vendis ĝin al Guez?
— Ho jes! Sed Brown ne estas enmiksita en tiu ĉi afero. Guez devas fari ĉion. Kaj jen Bothwell.
Alproksimiĝante, Bothwell rigardis al ni inter figuroj de la homamaso kaj, vidante, ke ni, eksilentinte, atende rigardas lin, hastis aliri.
— Imagu, kio okazis, — diris al li Biĉe. — Nia nova konato, Tomaso Harvey, navigis sur la «Kuranta» kun Guez. Guez estas ĉi tie aŭ baldaŭ estos ĉi tie.
Ŝi aldonis nenion pli pri tiu historio, permesante al mi, se mi deziras mem, sciigi pri la skandalo kaj la krimo de Guez. Min kortuŝis ŝia takto; mallonge konfirminte la vortojn de Biĉe, mi prisilentis al Bothwell la detalojn de mia vojaĝo.
Biĉe diris:
— Mi estis rekonita hazarde, sed per tre, tre komplika maniero. Mi al vi rakontos. Ni ĉi tie iomete interparolis malkaŝe.
Ŝi klarigis, ke mi scias ŝian taskon en la veraj cirkonstancoj.
— Jes, — diris Bothwell, — la morna pirato persekutas nian Biĉe-n kun ponardo en la dentoj. Tion jam ĉiuj scias; tiom, ke fojfoje eĉ parolas, se ne estas alia temo.
— Ridu! — ekkriis Biĉe. — Sed min, sen rido, atendas turmenta interparolo!
— Mi kune kun Harvey eniros al Guez, — diris Bothwell, — kaj ĉeestos dum la interparolo.
— Tiam nenio rezultos. — Biĉe suspiris. — Guez venĝos al ni ĉiuj per glacia ĝentileco, kaj mi restos kun nenio.
— Ĉu vin ne maltrankviligas… — Mi ne sukcesis fini la demandon, sed la junulino bonege komprenis, kion mi intencas diri.
— Ho-o! — rimarkis ŝi, mezurinte min per klara puŝo de la rigardo. — Tamen la nokto de mirakloj tro longas. Ni devas iri, Bothwell. — Subite vigliĝinte, ekridinte tiel, ke ŝi iĝis tute alia, ŝi skribis en malgranda notlibreto kelkajn vortojn kaj donis al mi.
— Ĉu vi vizitos nin? — diris Biĉe. — Mi donas al vi mian adreson. Malnova bela strato, malnova domo, du maljunaj homoj kaj mi. Kiel ni agu? Mi vin invitas al tagmanĝo morgaŭ.
Mi dankis, post kio Biĉe kaj Bothwell ekstaris. Mi trairis kun ili ĝis la elira pordo de la halo, puŝiĝante en la maskerada homamaso. Biĉe donis la manon.
— Do, ĉu vi ĉion memorfiksas? — diris ŝi, tenere malfermetinte la buŝon kaj rigardante kun ruzo. — Eĉ tion, kio okazas sur kajo? (Bothwell ridetis, ne komprenante.) Ĉu vere, memoro estas terura afero! Ĉu vi konsentas?
— Sed ne en tiu ĉi okazo.
— Do en kiu? Nu, Bothwell, ĉion ĉi indas rakonti al Gerda Tornston. Ŝin tio por longe okupos. Ne koleru, — turnis sin al mi la junulino, — mi devas ŝerci, por ne ekmalgaji. Ĉio estas komplika! Tiel komplika. La tuta vivo! Min forte tuŝis tio, kion mi ne komprenas, sed tre deziras kompreni. Ĉu vi helpos al mi morgaŭ? Ekzemple, — tiuj du roboj. En tio estas demando! Ĝis revido.
Kiam ŝi forturniĝis, forirante kun Bothwell, ŝia vizaĝo, — kiel mi vidis ĝin profile, — iĝis zorgema kaj perpleksa. Ili pasis, mallaŭte parolante inter si, en la pordon, kie ili ambaŭ samtempe turnis sin por rigardi al mi; diveninte tiun moviĝon, mi mem turnis min por foriri. Mi komprenis, kiom kara estas por mi tiu, nur nun konata junulino. Ŝi foriris, sed plu kvazaŭ estis ĉi tie.
Ricevinte hajlon da puŝoj, ĉar mi iris tute enprofundiĝinta en miajn pensojn, mi, finfine, rekonsciiĝis kaj eliris el la halo laŭ la ŝtuparo al la flanka elirejo sur straton. Malleviĝante laŭ ĝi, mi rememoris, kiel nur antaŭ horo laŭ tiu ĉi ŝtuparo estis malleviĝanta Dezi, penseme taŭzante la franĝon de la robo, kaj humile, tutkore deziris al ŝi bonan nokton.
Ĉapitro XXIV
Ekdezirinte manĝi, mi trovis apude negrandan restoracion, kaj kvankam estis malfacile trapuŝiĝi en ebria tumulto de la enirejo, mi iel traŝiriĝis internen. Ĉiuj tabloj, pasejoj, lokoj ĉe la bufedo estis okupitaj; hela lumo, tabaka fumo, kantoj en bruo kaj krioj tute distris mian atenton. Trovi lokon por eksidi estis same facile, kiel traigi haŭseron en kudriltruon. Baldaŭ mi perdis la esperon eksidi, sed estis espero, ke liberiĝos futo da spaco apud la bufedo, kien mi tuj direktis min, kiam tio okazis, kaj komencis manĝi starante, mem verŝante al mi el haste malkorkita botelo. La cirkonstancoj ne inklinigis min longe resti. Tiutempe malantaŭ la dorso aŭdiĝis bruo de disputo. Nekonata homo estis dispuŝanta la homamason, traŝoviĝante al la bufedo kaj respondante per aroganta rido al indigno de vizitantoj. Kiam mi distingis lin, mi tuj, ĉesinte manĝi, eliris el la homamaso, estante kaptita de subita kolero: tiu homo estis Sinkwright.
Penante forpuŝi min, Sinkwright pretere turnis sin al mi; tiam, reteninte lian rigardon per la mia, mi diris:
— Bonan vesperon! Mi ankoraŭfoje renkontis vin!
Ekvidinte min, Sinkwright iĝis tiom timigita, ke retropaŝis al la homamaso. Dum unu momento tuta lia aspekto estis esprimanta pasian, suferan triston, deziron kuri, kaŝiĝi, — kvankam en tiu tumulto kuri povus eble nur kato.
— Fu, fu! — diris li finfine, viŝante sub la viziero la frunton per la mandorso. — Mi tuta tremas! Kiel mi ĝojas, kiel mi feliĉas, ke vi estas viva! Mi ne kulpas, mi ĵuras! Tion faris Guez. Pro Dio, aŭskultu, kaj vi ĉion ekscios! Kia freneza estis la nokto! Estu damnita Guez; mi la unua estos via atestanto, ĉar mi tute ne kulpas!
Mi ankoraŭ nenion diris al li. Mi nur rigardis, sed Sinkwright, kaptinte mian manon, paroladis ĉiam pli time, ĉiam pli laŭte. Mi deprenis la manon kaj diris:
— Ni eliru el ĉi tie.
— Certe… Mi ĉiam…
Li impetis post min, kiel hundo. Al lia ŝoko eblis kredi des pli, ke sur la «Kuranta», kiel mi eksciis de li, oni atendis kaj timis mian revenon en Dagonon. Tiam ni estis de Dagono en distanco je nur kvindek mejloj kaj iomete. Sola Butler pensis, ke povas okazi io pli malbona.