Выбрать главу

Dum estis okazantaj ĉiuj ĉi klarigoj, mi estis tiel konfuzita, konsternita kaj kontraŭdira en la pensoj, ke, kvankam mi evitadis rigardi longe al Biĉe, tamen ankoraŭ foje demandis ŝin per rigardo, nerimarkeble por la aliuloj, kaj tuj ŝia rigardo al mi certe diris: «ne». Tamen, sufiĉis vidi ŝian senartifikan fremdecon al la okazantaĵo. Mi miris pri tiu alta memregado en tia loko kaj en la premaj cirkonstancoj. Ĉion, kio estis parolata ĉirkaŭe, ŝi aŭskultadis kun atento, verŝajne, pleje penante kompreni, kiel okazis la neatendita tragedio. Mi rimarkis kelkajn rigardojn, kiuj kvazaŭ hontis halti sur ŝia vizaĝo, tiel ĝi estis malsimila al tio, ke ŝi estas ĉi tie.

En ĉies tumulto trans la muro aŭdiĝis paŝoj; la homoj, starintaj en la pordo, depaŝis, tralasinte reprezentantojn de la potenco. Eniris komisaro, alta homo en okulvitroj, kun longa aferema vizaĝo; post li eniris kuracisto kaj du policanoj.

— Kiu trovis la kadavron? — demandis la komisaro, ĉirkaŭrigardante la homamason.

Mi, kaj poste Butler sciigis lin pri nia morna vizito.

— Vi restos. Kiu estas la mastro?

— Mi. — Garden alportis al la tablo seĝon, kaj la komisaro eksidis; disstariginte la genuojn kaj mallevinte inter ilin la kunpremintajn manojn, li dum ioma tempo rigardis al Guez, dum la kuracisto, levinte la pezan manon kaj preminte per la fingroj la haŭton de la frunto de la murdito, konstatis la morton, okazintan, laŭ lia opinio, ne pli malfrue ol antaŭ duonhoro.

La maldika homo en la veŝto ree elpaŝis antaŭen kaj, almontrante al Biĉe Seniel, klarigis, kiel kaj kial ŝi estis haltigita en la korto.

Ĉe la apero de la polico Biĉe ne ŝanĝis la pozon, nur per rigardo rememorigis al mi, ke mi ne konas ŝin. Nun ŝi ekstaris, atendante demandojn; la komisaro same ekstaris, kaj laŭ esprimo de lia vizaĝo estis videble, ke li agnoskas rarecon de tia okazo en sia praktiko.

— Mi petas vin eksidi, — diris la komisaro. — Mi devas fari malnetan protokolon. Diru vian nomon.

— Ĝi restos nekonata, — respondis Biĉe, eksidante sur la saman lokon. Ŝi levis la kapon kaj, komencinte ruĝiĝi, mordis la lipon, por ĉesigi tion.

La komisaro diris:

— Mastro, forigu ĉiujn, restos — vi, la sinjorino kaj tiuj ĉi du ĝentlemanoj. Nekonatulino, klarigu vian konduton kaj vian ĉeeston en tiu ĉi domo.

— Mi nenion klarigos al vi, — diris Biĉe tiel decide, kvankam per milda tono, ke la komisaro kun speciala atento ekrigardis al ŝi.

Tiutempe ĉiuj, krom Biĉe, Garden, mi kaj Butler, forlasis la ĉambron. La pordo fermiĝis. Trans ĝi estis aŭdeblaj flustrado kaj singardaj paŝoj de sciaviduloj.

— Ĉu vi rifuzas respondi la demandon? — demandis la komisaro kun tioma dozo da oficiala kompato al juneco kaj belo de la ĉefa persono de la sceno, kioman donis al li la karaktero de lia servo.

— Jes. — Biĉe kapjesis. — Mi rifuzas respondi. Sed mi deziras fari deklaron. Mi opinias tion nepra. Post tio vi aŭ ĉesigos la pridemandadon, aŭ ĝi daŭros ĉe enketisto.

— Mi aŭskultas vin.

— Certe, mi ne estas komplica en tiu malfeliĉo aŭ krimo. Kaj ĉi tie, kaj en la urbo estas neniu homo, kiu konus min.

— Ĉu tio estas ĉio? — diris la komisaro, skribante ŝiajn vortojn. — Aŭ, eble, pensinte, vi deziros ion aldoni? Kiel vi vidas, okazis murdo aŭ sinmortigo; ni, dume, ne scias. Vin oni vidis salti el la fenestro de la ĉambro sur la placeton de la ekstera ŝtuparo. Metu vin sur mian lokon en la senco de rilato al viaj agoj.

— Ili estas suspektindaj, — diris la junulino kun aspekto de homo, skrupule pripensanta ĉiun vorton. — Kun tio nenion eblas fari. Sed mi havas miajn rezonojn, mi havas kaŭzojn, sufiĉajn por kaŝi la nomon kaj silenti pri tio, kio okazis al mi. Se ne estos trovita la murdinto, mi, certe, estos devigita doni mian — ho! — tre malkomplikan depozicion, sed deklari — kiu mi estas, nun, kun ĉio, kio devigis min veni ĉi tien, — mi ne povas. Mi havas patron, okdekjaran maljunulon. Li jam havis apopleksion. Se li legos en ĵurnaloj mian familinomon, tio povas lin mortigi.

— Ĉu vi timas publikigon?

— Sole. Krom tio, la depozicio estas esence ligita kun mia nomo, kaj, deklarinte, en kio estis la afero, mi, tiamaniere, egale kvazaŭ nomos min.

— Tiel, — diris la komisaro, cedante al ŝia racia tono, iĝinta centro de humoro de la tuta sceno. — Sed ĉu ne ŝajnas al vi, ke, rifuzante doni klarigon, vi neniigas gravan parton de la anticipa enketado, kiu, certe, konformas al via intereso?

— Mi ne scias. Eble, eĉ ne. Ĝuste en tio estas la malfeliĉo. Mi devas atendi. Por mi sufiĉas la konscio de nekompliceco, se mi jam ne povas alie helpi min.

— Tamen, — kontraŭdiris la komisaro, — vi ja ne atendas, ke la kulpulo venos kaj mem nomos sin, ĉu?

— Ĝuste tio estas la sola, kion mi esperas dume. Ke li aŭ malkaŝos sin aŭ oni malkaŝos lin.

— Ĉu vi ne havas armilon?

— Mi ne portas armilojn.

— Ni komencu laŭ ordo, — diris la komisaro, skribante, kion li aŭdis.

Ĉapitro XXVII

Dum okazis la konversacio, mi, aŭskultante ĝin, estis pripensanta, kiel forigi tiun, — malgraŭ la aspekto kaj la maniero de Biĉe, negantaj la krimon, — intensan kaj fortan suspekton, plenan de kontraŭdiroj. Mi sidis inter la fenestro kaj la tablo, penseme turnante en la manoj kanelitan bolton kun senkanela kapeto. Mi meĥanike prenis ĝin de sur malgranda tableto ĉe la muro kaj, premante la kapeton, rimarkis, ke ĝi deŝraŭbiĝas. Butler sidis apude. Distrita intereso al tia stranga konstruo de bolta ekstremaĵo instigis min demeti la kapeton. Tiam mi ekvidis, ke tiu bolto estas elborita kaj plenŝtopita ĝis la randoj per densa malhela maso, simila al sekiĝinta farbo. Mi ne sukcesis fingrumi la strangan internaĵon, kiam, rapide alŝoviĝinte al mi, Butler movis la maldekstran manon malantaŭ mia dorso al tiu aĵo, kiun mi plu estis pririgardanta, kaj, kompreniginte min per rigardo, ke la bolto estas kaŝenda, prenis ĝin de mi, lerte ŝovinte en la poŝon. Farante tion, li balancis la kapon. Neniu rimarkis liajn movojn. Sed mi sukcesis senti facilan odoron de opio, kiu tuj disiĝis. Tio sufiĉis, por ke mi spertu trompan puŝon de pensoj, kvazaŭ subite ĵetintaj lumon al la eventoj de la mateno, kaj la duan, pli sencohavan, tio estas la konscion, ke la deziro de Butler kaŝi sekretan veturigon de la veneno nenion klarigas en la senco de la murdo kaj per nenio savas Biĉe-n. Eĉ pli, laŭ la silento de Butler rilate de ŝia nomo, — kaj kiel mi jam diris, la portreto en la kajuto de Guez ne lasis por li dubojn, — mi pensis, ke kvankam mi komprenas nenion, sed estos pli bone, se la bolto malaperos.

Lasinte Biĉe-n, la komisaro ekokupiĝis pri la revolvero, kiu kuŝis sur la planko, kiam ni eniris. En ĝi estis sep nestoj, iliaj kugloj evidentiĝis sur siaj lokoj.

— Ĉu vi povas diri, kies revolvero estas tio? — demandis Butler-on la komisaro.