Выбрать главу

Guez asertis, ke intertraktado kun agento pri vendo al li de la kompleto da feraj boltoj okazos kun mia ĉeesto, sed kiam ni alveturis, li aranĝis, certe, ĉion memstare. Li malaperis baldaŭ post kiam ni albordiĝis, kaj venis gaja, nur penante ŝajni zorgoplena. Li montris monon. «Jen ĉio, kion mi sukcesis ricevi, — tiel li deklaris al mi. — Entute tri mil kvincent. La prezo de la varo malkreskis, niaj komizoj proponis atendi plibonigon de kondiĉoj aŭ konsenti pri tri mil kvincent pundoj kontraŭ mil cent kilogramoj».

Mi devis ricevi, laŭ la proporcio de mia kaj lia mono, — kaj li kredigis, ke la boltoj kostis al li po tri gineoj kontraŭ cento, — mizerajn restaĵojn. Mi ricevis, tiamaniere, kvincent por tricent kvindek, kaj inter ni okazis sceno. Tamen pruvi ion ajn ne eblis, tial mi jam hieraŭ direktis min al unu homo, kompetenta en tiaj aferoj, kies nomon mi ne diros, kaj mi eksciis de li, ke nia kompleto kontraŭ malpli, ol kvin mil, ne povas esti vendata, ke la prezo tenas sin firme.

Pripensinte, kiel konvinkti Guez-on, ni direktis nin en unu tenejon, kie mia konato sidigis min trans vandon, malantaŭ la kontoro, por ke mi aŭdu la interparolon. La homo, kiun mi ne vidis, ĉar lin apartigis de mi la vando, responde al falsa propono de mia konato tuj proponis al li kvar pundojn kaj duonon kontraŭ kilogramo, kaj kiam tiu komencis marĉandi, — aldonis kvin kaj eĉ kvin kaj kvaronon. Por mi estis sufiĉe. Regalinte la homon pro la servo, mi iris sur la ŝipon kaj, ĉar Guez jam transloĝiĝis ĉi tien, en la gastejon, intencante diboĉi, — iris al li, sed lin ne trovis. Estis mi ĉi tie ankoraŭ vespere, — unu, du, tri fojojn — kaj sensukcese. Finfine hodiaŭ matene, ĉirkaŭ la deka horo, mi leviĝis laŭ la ŝtuparo el la korto kaj, neniun renkontinte, frapis al Guez. Respondon mi ne ricevis, kaj tuŝinte la anson de la pordo, mi ekvidis, ke ĝi estas neŝlosita, kaj eniris. Eble, Guez tiutempe estis iranta malsupren por plendi pri Peggy.

Tiel aŭ alie, sed mi estis ĉi tie sola en la ĉambro, kun malagrabla ĝeniĝo, ne sciante, ĉu mi restu atendi aŭ eliru serĉi la ŝipestron. Subite mi aŭdis paŝojn de Guez, kiu diris al iu: «Ŝi devas veni senprokraste».

Ĉar mi streĉite pensadis dum kelkaj tagoj pri la vendo de la opio, do mi pensis, ke la vortoj de Guez rilatas al unu maljuna sinjorino, kun kiu li havis tiujn aferojn. Ne povis aperi pli bona okazo por ekscii ĉion. Kompreninte mian profiton, mi tuj penetris en la ŝrankon, kiu staras apud la pordo, kaj fermis ĝin elinterne, decidiĝinte al ĉio. Mi kompletigis mian planon, jam starante en la ŝranko. La plano estis tre simpla: aŭdi, kion parolas Guez kun la agentino, kaj, eksciinte precizajn ciferojn, se ili estos diritaj, aperi en konvena momento. Nenio alia restis. Guez eniris, frapferminte la pordon. Li ĵetadis sin tra la ĉambro, balbutante: «Mi al vi montros! Vi min malmulte konas, kanajloj».

Dum ioma tempo estis silento. Guez, kiel mi vidis lin en la fendo, staris penseme, kantetante, poste suspiris kaj diris: «Damnita vivo!»

Tiam iu frapis al la pordo, kaj, rapide ĵetinte sin por malfermi ĝin, li kriis: «Kiel?! Ĉu povas esti?! Eniru do tuj kaj pruvu al mi, ke mi ne dormas!»

Mi parolas pri la fraŭlino, kiu sidas ĉi tie. Ŝi rifuzis eniri kaj sciigis, ke ŝi venis por interkonsenti pri loko por intertraktado; kia, — mi ne rajtas diri.

Butler eksilentis, lasante al la komisaro ĉirkaŭiri tiun staton per demando pri tio, kio okazis poste, aŭ turni sin por klarigo al Biĉe, kiu deklaris:

— Mi ne plu havas kaŭzojn por kaŝi mian nomon. Mia nomo estas Biĉe Seniel. Mi venis al Guez por interkonsenti, kie mi renkontiĝu kun li rilate de elaĉeto de la ŝipo «Kuranta sur ondoj». Tiu ŝipo apartenas al mia patro. Detalojn mi rakontos poste.

— Mi vidas jam, — respondis la komisaro kun ioma hasto, permesanta fari konkludon, bonan por la junulino, — ke vi estos pridemandita kiel atestantino.

Butler daŭrigis:

— Ŝi rifuzis eniri, kaj mi aŭdis, kiel Guez parolis en la koridoro, ricevante samajn mallaŭtajn respondojn. Mi ne scias, kiom da tempo pasis. Mi estis kolerigita de tio, ke mi vane eksidis en la ŝrankon, sed eliri mi ne povis, ĝis estos neniu en la koridoro kaj en la ĉambro. Eĉ se Guez ŝlosus la ejon, la ekstera ŝtuparo, kiu troviĝas sub la fenestro mem, restus en mia dispono. Tio min iom trankviligis.

Dum mi estis cerbumanta tiel, Guez revenis kun la sinjorino, kaj la interparolo rekomenciĝis. La fraŭlino mem rakontos, kio okazis inter ili. Mi sentis tian abomenon, ke forgesis pri la mono. Dufoje mi deziris impeti el la ŝranko, por ĉesigi la fiaĵon. Guez ĵetiĝis al la pordo kaj ŝlosis ĝin. Kiam la fraŭlino saltis sur la fenestron kaj desaltis malsupren, sur tiun ŝtuparon, kiun mi vidis tra mia fendo, Guez diris: «Ho turmento! Prefere mi mortu!» Fia penso movis min malkaŝe eliri el la ŝranko. Mi kalkulis al lia konfuziteco kaj konsterniĝo. Mi decidiĝis al ĉantaĝo kaj ne timis atakon, ĉar mi kunhavis revolveron.

Guez iĝis murdita antaŭ ol mi eliris el la ŝranko. Ekvidinte min, verŝajne, emociitan kaj palan, li unue dekuris en la angulon, poste ĵetiĝis al mi, kiel pilko, reflektita de muro. Neniajn klarigojn li postulis. Larmoj fluis sur lia vizaĝo; li kriis: «Mi cin murdos, kiel hundon!» — kaj kaptis de sur la tablo la revolveron. Tiam estus fino al mi. Tuta lia sovaĝa ĝojo de senprokrasta buĉo transiris al mi. Mi ekkriis, kiel li, kaj ekvidis lian frunton. Mi ne scias, ĉu ŝajnas tio al mi aŭ mi ie aŭdis vere, — mi rememoris strangajn vortojn: «Li ricevos kuglon en la frunton», — kaj mia mano, sen celado, kune kun la moviĝo kaj la pafo, estis tirita kien necesis, kiel de magneto. La pafon mi ne aŭdis. Guez faligis la revolveron, fleksiĝis kaj ekbalancis la kapon. Poste li kroĉiĝis al la tablo, ekrampis malsupren kaj sterniĝis. Dum ioma tempo mi ne povis moviĝi; sed necesis foriri. Mi malfermis la pordon kaj sur la piedpintoj ekkuris al la ŝtuparo, ĉiam atendante, ke mi estos kaptita je la mano aŭ vokita. Sed mi ree, same, kiel kiam mi venis, tute neniun renkontis kaj baldaŭ estis sur la strato. Dum ĉirkaŭ minuto mi jen foriradis, jen turniĝadis reen, komencinte dubi, ĉu estis tio, kio estis. En la animo kaj en la kapo estis tia zumo, kvazaŭ mi kuŝus inter reloj sub kuranta trajno. Ĉiuj sonoj kriis, ĉio estis timiga kaj blindiga. Tiam mi ekvidis Harvey-on kaj tre ekĝojis, sed mi ne povis ĝoji vere. Pensoj aperadis tre rapide kaj kun forto. Tiel mi, ekzemple, eksciinte, ke Harvey iras al Guez — tuj, kun plena konvinkiĝo decidis, ke se estas kontraŭ mi iuj nekonataj de mi suspektoj, plej bone estos eniri tuj kun Harvey. Mi pensis, ke la fraŭlino jam estas malproksime. Nenio simila, tia, per kio montriĝis tuta tiu malfeliĉo, eĉ venis en mian kapon. Nur unu afero staris en la menso: «Mi eniris kaj ekvidis, kaj mi estas same ŝokita, kiel ĉiuj». Dum mi ĉi tie sidis, mi interne malstreĉiĝis, kaj tial ne povis plu silenti.

Kun tiuj vortoj la depozicio de Butler finiĝis. Li estis jen ekstaranta, jen eksidanta.

— Donu vian manon, Butler, — diris Biĉe. Ŝi prenis lian manon, etenditan malrapide kaj peze, kaj firme skuis ĝin. — Ankaŭ vi ne kulpas, kaj eĉ se vi estis kulpa, do ne kulpas nun. — Ŝi turnis sin al la komisaro. — Devas paroli mi.

— Ĉu vi deziras depozicii sola?

— Nur tiel.

— Elio Butler, vi estas arestita. Tomaso Harvey — vi estas libera kaj devas veni kiel atestanto laŭ voko de juĝo.

La policanoj, kies ĉeesto nur nun iĝis rimarkebla, forkondukis Butler-on. Mi eliris, lasinte Biĉe-n kaj interkonsentinte kun ŝi, ke mi atendos ŝin en veturilo. Trairinte tra la koridoro, tiom malplena matene kaj tiom plena nun de enŝtopiĝinta el ĉiuj fendoj de la kvartalo homamaso, dispeli kiun povus neniaj penoj, mi eliris tra la bufedo sur la straton. Nemalproksime staris fiakro; mi luis ĝin kaj komencis atendi Biĉe-n, kompletigante per imago la nemultajn vortojn de Butler, — tiujn, kiuj nun estis disvolviĝantaj en la depozicio, malfacila por virino kaj speciale por junulino. Sed jam konante ŝin iomete, mi ne povis imagi, ke tiu depozicio estus farita alie, ol tiuj moviĝoj de virinaj manoj, kiujn ni vidas el strato, kiam ili malfermas fenestron en matenan ĝardenon.