Выбрать главу

— Vi estas fianĉino.

— Dio mia, mi scias! Do foriru tuj!

— Vi ne devas, — daŭrigis mi. — Ne devas…

— Jes. Kion do mi nun faru?

— Ĉu vi estas malfeliĉa?

— Ho, mi ne scias! Foriru!

Ŝi, forpuŝante min per unu mano, estis forte altiranta per la alia. Mi sidigis ŝin, iĝintan obeema, kun pala kaj honta vizaĝo; sian lastan rigardon ŝi penis beligi per rideto. Ne elteninte, en teruro mi kisis ŝian manon kaj haste eliris. Supre mi renkontis leviĝantajn laŭ la pasponteto Tobbogan-on kaj Proctor-on. Proctor ĵetis al mi atentan kaj malgajan rigardon.

— Ĉu vi estis ĉe ni? — diris li. — Ni revenas de la enketisto. Revenu, mi al vi rakontos. La afero faris bruon. Via tria malamiko, Sinkwright, jam estas arestita; oni arestis ankaŭ matrosojn; jes, preskaŭ ĉiujn. Pro kio vi foriras?

— Mi estas okupita, — respondis mi, — okupita tiom forte, ke mi definitive ne havas liberan minuton. Mi esperas, vi vizitos min. — Mi donis la adreson. — Mi ĝojos vidi vin.

— Tion mi ne povas promesi, — diris Proctor, mallarĝigante la okulojn al la maro kaj pensante. — Sed se vi estos libera je la… Tamen, — aldonis li kun sinĝena vizaĝo, — estas neniaj specialaj detaloj. Ni matene foriras.

Dum mi estis interparolanta, Tobbogan staris forturniĝinte kaj rigardis flanken; li estis kuntiranta la brovojn. Kolerigita de lia evidenta malamikeco, esprimita krome tiel naive kaj krude, per kiu li kvazaŭ anticipe juĝis min, mi diris:

— Tobbogan, mi deziras premi vian manon kaj danki vin.

— Mi ne scias, ĉu tio necesas, — malvolonte respondis li, penante devigi sin rigardi en miajn okulojn. — Mi rilate tion havas propran opinion.

Estiĝis silento, sufiĉe elokventa, por ne rompi ĝin per senutilaj klarigoj. Al mi iĝis eĉ pli malfacile.

— Adiaŭ, Proctor! — diris mi al la ŝipestro, premante ambaŭ liajn manojn, respondintajn kun varma faciliĝo de fino de la malagrabla sceno. Tobbogan moviĝis kaj foriris, ne retroturniĝinte. — Adiaŭ! Mi ĵus adiaŭs Dezi-n. Mi kunportas pri vi ambaŭ plej varman memoron kaj firme dankas pri la savo.

— Strange vi parolas, — respondis Proctor. — Ĉu pro tiaj aferoj oni dankas? Mi ĉiam ĝojas helpi homon. Fajfu pri Tobbogan. Li mem ne scias, kion diras.

— Jes, li ne scias, kion diras.

— Nu, jen, vi vidas mem! — Verŝajne, Proctor havis dubojn, ĉar mia respondo al li rimarkeble plaĉis. — Homoj renkontiĝas kaj disiĝas. Ĉu ne?

— Tute vere.

Mi ankoraŭfoje premis lian manon kaj foriris. Min kuratingis Bolt.

— Min ja vi forgesis adiaŭi, — gaje diris li, viŝante la manon, malpurigitan per la farbo, je la genuo de la pantalono. Plenumante la manpreman riton, li aldonis: — Mi, pardonu, komprenis, ke vi fartas malbone. Ne mirinde, tiaj okazaĵoj! Adiaŭ, sukcesojn!

Li svingis la kepon kaj ekkuris reen. Mi iris for sencele, kiel elpelita, nenien strebante, ĉagrenita kaj afliktita. Dezi estis la estaĵo, kiun malpleje en la mondo mi dezirus ofendi. Mi rememoradis, ĉu mi diris nevolajn vortojn, pri kiaj tiel grave pensas knabinoj. Ŝi plaĉis al mi, kiel varma vento en la vizaĝon; kaj mi pensis, ke ŝi povus eniri en konsilion de ministroj, bonanime interesiĝante, ĉu ŝi ne malhelpas al ili skribi? Sed, krom la konscio, ke la mondo de tempo al tempo lasas vagi infanojn, eĉ ne zorginte ordigi iliajn ĉemizojn, kies randojn ili ŝovas en siajn buŝojn, montrante sin solene kaj timeme, mi havis al tiu junulino nenion atentan aŭ ardan, kio povus esti esprimita kontraŭ volo kaj memoro. Mi esperis, ke ŝia impeto estas hazarda kaj ke ŝi mem ridetos pri ĝi, kiam ekfluos kutimaj tagoj. Sed mi estis danka al ŝi pro ŝia fido, kiun ŝi enmetis en la konfuzintan min desperan agon, plenan de senvorta petego pri io kora, pasia, vera.

Mi estis malserena kaj laca; laciĝinte paŝadi laŭ ankoraŭ preskaŭ senhomaj stratoj, mi direktis min por alivestiĝi en la gastejon. Cook foriris. Sur la tablo li lasis letereton, en kiu li listigis lokojn, vizitindajn ĉi-vespere, indikinte, ke mi povas trovi lin ĉe la sama tablo apud la monumento. Al mi restis horo, kaj mi uzis la tempon kun utilo, skribinte mallonge al Filatre pri la okazaĵoj en Gel-Gju. Poste mi eliris kaj, metinte la leteron en poŝtokeston, estis je la sepa, post la sunsubiro, ĉe Biĉe Seniel.

Ĉapitro XXXI

Mi trovis en la gastoĉambro Biĉe-n kaj Botwel-on. Ekvidinte ŝin, mi iĝis trankvila. Por mi sufiĉis vidi ŝin kaj paroli kun ŝi. Ŝi estis modere vigla, Botwel estis zorgoplena kaj streĉita.

— Mi multon sukcesis fari, — deklaris li. — Mi estis ĉe la enketisto, kaj li promesis, ke Biĉe estos apartigita el la afero, kiel materialo por gazetoj, kaj ankaŭ en la senco de ŝia persona ĉeesto en la juĝejo. Ŝi sendos siajn depoziciojn skribe. Sed mi estis ankoraŭ ie kaj ĉie lasadis monon. Eblis pensi, ke miaj poŝoj estas tranĉitaj. Biĉe, ĉu vi ankoraŭ iam aĉetados ŝipojn?

— Ĉiam, kiam mian rajton rompos iu. Sed mi vere ricevis lecionon. Mi ne tiom gajis, — turnis ŝi sin al mi, — ke mi deziru iam ankoraŭfoje tuŝi ion falantan sur la kapon. Sed ne eblis pensi.

— La sentaŭgulo mortis, — diris Botwel. — Mi sendos al Butler en la prizonon cigarojn, vinon kaj florojn. Sed vi, Harvey, vi — senkulpa kaj en nenio komplica homo, — kiele estis al vi sidi apud la kadavro dum tiuj horoj?

— Al mi estis malfacile pro alia kaŭzo, — respondis mi, turnante min al la junulino, kiu rigardis al mi kun medito kaj intereso. — Ĉar mi malamis la situacion, ĵetintan al vi sian acerban ombron. Kio koncernas la cirkonstancojn de la afero, do ili kvankam estas simplaj esence, tamen estas strangaj, kiel renkontiĝo post vico da jaroj, kvankam tio estas nur moviĝo al unu punkto.

Poste estis detale pridiskutitaj ĉiuj momentoj de la dramo en iliaj apartaj, por ĉiu persono, kondiĉoj. Botwel malklare imagis la internan situon de la ejoj de la gastejo. Tiam Biĉe postulis paperon, kiun Botwel tuj alportis. Dum li estis iranta, Biĉe diris:

— Kiel vi fartas nun?

— Mi pensis, ke mi venos al vi.

Ŝi levetis la manon kaj deziris ion rapide diri, ion, evidente okupantan ŝiajn pensojn, sed, ŝanĝinte la esprimon de la vizaĝo, ŝi trankvile rimarkis:

— Tion mi scias. Mi komencis cerbumi pri ĉio pli diligente, ol antaŭ la veno ĉi tien. Jen kio…

Mi atendis, maltrankviligita per ŝia trankvilo pli, ol tion kaŭzus malvarmeco aŭ ĉagreno. Ŝi ridetis.

— Mi ankoraŭfoje dankas pro la partopreno, — diris Biĉe. — Botwel, vi alportis rompitan krajonon.

— Vere, — respondis Botwel. — Sed tiuj ĉi tagoj montriĝis per tiaj eksterordinaraj flankoj, ke la krajono, mi atendas, — subite akriĝos mem! Harvey konsentas kun mi.

— Principe — jes!

— Tamen prenu la tranĉileton, — diris Biĉe, ridante kaj donante al mi la tranĉileton kune kun la krajono. — Ĝuste tio estas la necesa principo.

Mi akrigis la krajonon, kontenta, ke ŝi ne koleras. Biĉe nefideme ŝancelis ĝian akran pinton, poste komencis desegni la enirejon, la elirejon, la ĉambron, la koridoron kaj la ŝtuparon.

Mi staris, kliniĝante super ŝia ŝultro. En la malgranda firma mano la krajono estis moviĝanta kun tia reguleco kaj precizeco, kiel en truoj de ŝablono. Ŝi kvazaŭ estis nur superdesegnanta liniojn, videblajn nur por ŝi. Sub tiu desegnaĵo Biĉe desegnis konturajn figurojn: de mi, de Butler, de la komisaro kaj de Garden. Ĉiuj ili estis konvinkaj, kiel japana grotesko. Mi esprimis certecon, ke tiuj majstreco kaj facileco lasis pli grandan spuron en ŝia vivo.

— Mi ne ŝatas desegni, — diris ŝi kaj, amuziĝante, faris rapidan, rektan, kvazaŭ faritan per liniilo, strekon. — Ne. Tio por mi estas tre facila. Se vi estus ĉasisto, ĉu vi povus trovi plezuron en ĉasado al kokoj meze de korto? Same mi. Krome, mi ĉiam preferas originalon al desegnaĵo. Tamen mi deziras konsiliĝi rilate de Brown. Vi konas lin, vi parolis kun li. Ĉu indas proponi al li monon?