Выбрать главу

— Laŭ tuta tikleco de la stato de Brown, en kiu li troviĝas nun, mi pensas, ke tiun aferon necesas aranĝi tiel, kvazaŭ li vere estus aĉetinta la ŝipon de Guez kaj vere pagis al li. Sed mi estas certa, ke li ne prenos monon, alivorte prenos ilin nur sur papero. Sur via loko mi komisius tiun aferon al juristo.

— Mi diris ja, — diris Botwel.

— Sed la afero estas simpla, — insistis Biĉe, — Brown eĉ sciigis vin, ke li posedas la ŝipon fikcie, ne reale.

— Jes, inter ni tio estus tiel, — sen paperoj kaj formalaĵoj. Sed negocisto havas kulton de formo, kaj ĉar ni supozas, ke Brown havas nek bezonon, nek deziron friponi, ricevinte monon kontraŭ aliula havaĵo, — do ni ne rifuzu al li pri afera pureco, kiu konsistigas parton de lia vivo.

— Mi ankoraŭ pensos, — diris Biĉe, penseme rigardante al sia desegnaĵo kaj ĉirkaŭigante mian figuron per ovala duobla linio. — Eble, al vi tio ŝajnas stranga, sed aranĝi la aferon kun la forpasinta Guez aspektis por mi pli nature, ol plekti nun tiun oficialan bagatelaĵon. Ĉu mi povas konfuzi Brown-on, se mi venos al li?

— Preskaŭ certe, — respondis mi. — Sed preskaŭ certe li montros la konfuziĝon per tio, ke sendos al vi sian komisiiton, iun vulpon, revantan pri koruptaĵo, kaj tial ĉu ne estas pli bone, ke vi mem faru unuan tian paŝon?

— Vi pravas. Tiel estos pli agrable kaj al li kaj al mi. Kvankam… Ne, vi vere pravas. Ni havas planon, — daŭrigis Biĉe, forigante zorgan sulkon, kiu ludis inter ŝiaj maldikaj brovoj, ŝanĝante la pozon kaj ridetante. — La plano konsistas en jeno: lasi dume ĉiujn aferojn kaj iri al la «Kuranta». Mi tiel delonge ne estis sur la ferdeko, kiun mi konas ekde la infaneco! Tage estis varmege. Ĉu vi aŭdas, kia bruo? Ni devas vigliĝi.

Vere, en la grandegajn fenestrojn de la gastoĉambro estis penetrantaj ĥoraj krioj, muziko, tuta festa zumado de la nove refortiĝinta karnavalo. Mi tuj konsentis. Botwel iris por ordoni pri veturo. Sed mi estis nur dum unu minuto kun Biĉe, ĉar eniris ŝiaj parencoj, la gemastroj de la domo — gemaljunuletoj, rondaj, kiel du skrupule vestitaj pilkoj, kaj mi estis prezentita al ili de la junulino, kun faciliĝo konvinkiĝinte, ke ili nenion scias pri mia historio.

— Ĉu vi venis por gaji, por rigardi, kiel oni festas ĉi tie? — diris la mastrino, kaj ŝia sulka vizaĝo estis pardonpetanta pro la ĝeno kaj la bruo de la urbo. — Ni nun ne eliras, ne. Nun ĉio estas ne tiel. Kaj la karnavalo estas malbona. En mia tempo sola Bredener jungadis dek du ĉevalojn. Karlson lanĉis «Oceanion» — admirindan pavilonon sur radoj, kaj mi estis tie ĉefa Venuso. En la ĝardeno de Lacotte fontano ŝprucis per vino… Ho, kiel ni dancis!

— Ĉio estas sentaŭga, — diris la maljunulo, kiu, ŝajnis, estis grizhariĝanta kaj malgrandiĝanta kun ĉiu minuto, tiel li estis kaduka. — Ne estas eĉ deziro elveturi por rigardi. En la mil okcent… nu, tutegale, mi duelis kun Osborne. Li estis en kostumo «Kato en botoj». El mi oni elprenis tri kuglojn. El li — sep. Li mortis.

La gemaljunuletoj staris apude, pare, enprofundiĝintaj en nevideblan antikvan muskon; ili staris kun peno, kaj mi adiaŭis ilin.

— Mi dankas vin, — diris la maljunulino per neatendite firma voĉo, — vi helpis al Biĉe aranĝi tutan tiun aferon. Jes, mi diras pri la piratoj. Kio do, ĉu oni pendumis ilin? Antaŭe ĉi tie estis multe da piratoj.

— Tre, tre multe da piratoj! — diris la maljunulo, malgaje balancante la kapon.

Ili ĉion miksis. Mi rimarkis aludan rigardon de Biĉe kaj, riverencinte, eliris kune kun ŝi, sekvata de maljunula flustro:

— Ĉio estas sentaŭga… sentaŭga… Tre multe da piratoj!

Ĉapitro XXXII

Forveturante kun Biĉe kaj Botwel, mi estis ĝenata, bonege komprenante, kio ĝenas min. Mi estis malklara por Biĉe, por ŝia klara imago pri homoj kaj statoj. Mi eliris el la karnavalo en la fluon de la vivo, kvazaŭ simple malferminte sekretan pordon, sed mem konservante en ombro mian animan linion, kiu, interplektiĝinte kun la malkaŝa linio, kreis nodojn.

En la veturilo mi sidis apud Biĉe, havante antaŭ mi Botwel-on, kiu, laŭ multaj indikoj, estis por Biĉe bona amiko, kiel tio okazas inter gejunuloj, ligitaj per parenceco, reciproka simpatio kaj similaj gustoj. Ni komencis interparoli, sed baldaŭ devis lasi tion, ĉar, nur elveturinte, ni trafis sub efikon de la ludaj leĝoj, — de ĝuste tiu karnavala aktorado, en kiu mi turniĝis hieraŭ. La veturilo moviĝis kun granda peno, priŝutita per kolora papera neĝo, kiu preskaŭ tuta trafis al Biĉe, same kiel paperserpentoj, malrapide descendantaj de sur balkonoj per susurantaj rubandoj. Publiko stultumadis, dancetante, ridegante kaj kriante. La lumo estis akra kaj freneza, kiel en incendia rondo. Improvizitaj orkestroj kun kaseroloj, pelvoj kaj paperaj trumpetoj, eligantaj sovaĝan muĝon, vagadis laŭ stratkruciĝoj. Ankoraŭ ne estis procesioj kaj defiloj; la humoron regis la plej jubilanta parto de la loĝantaro — knaboj kaj adoleskuloj de ĉiuj koloroj de la haŭto kaj kompanioj sur balkonoj, el kie oni nin peneme fiŝkaptadis per paperserpentoj.

Pene elveturinte sur la kajon, Botwel ordonis al la veturigisto direkti al tiu loko, kie staris «Kuranta sur ondoj», sed, trafinte tien, ni eksciis de ŝalupa vaĉanto, ke la ŝipo estas forkondukita al la rodo, tial ni luis boaton. Ni devis ĉirkaŭiri kelkajn vaporŝipojn, hele prilumitajn kaj bruantajn per muziko. Ni komencis foriri de la strio de la borda lumo, enprofundiĝante en krepuskon kaj poste en mallumon, kie, rimarkinte senmovan mastan lumon, unu el la boatistoj diris:

— Jen ĝi.

— Ĉu vi ĝojas? — demandis mi, kliniĝante al Biĉe.

— Apenaŭ. — Biĉe estis fiksrigardanta. — Mi ne havas senton de proksimiĝo al ĝuste tiu «Kuranta sur ondoj», pri kiu al mi rakontadis la patro, ke ĝin konstruis sur mara fundo per segfiŝo kaj martelfiŝo du gigantoj, kraĉantaj sur la manojn: «Ideo» kaj «Sekreto».

— Tio forpasos, — rimarkis Botwel. — Necesas nur veni kaj ĉirkaŭrigardi. Surpaŝi la ferdekon perpiede, stamfi. Jen ĉio.

— Ĝi kvazaŭ estas malsana, — diris Biĉe. — Malsano de formalaĵoj… kaj sufiĉe mizera pasinteco.

— Ĝi misvojiĝis, — konfirmis Botwel, kaŭzinte ridon.

— Oni diras, estis trovita kadavro, — diris la boatisto, rigardante al ni. Li, verŝajne, aŭdis pri tuta tiu afero. — Ĉe ni oni diris diverse…

— Vi eraras, — kontraŭdiris Biĉe, — tio ne povis esti.

La boato frapiĝis je la ŝipflanko. Sur la ŝipo estis silento.

— He, sur la «Kuranta»! — ekkriis, ekstarante, Botwel. Super la akvo kliniĝis malklara figuro. Tio estis agento, kiu, post nelonga intertraktado, spicita per interesantaj lin aludoj pri danko, vokis matroson kaj mallevis la pasponteton.

Tuj alkuris ankoraŭ unu homo; post li la tria. Tio estis Horacio kaj la kuiristo. La mulato brue salutis min. La kuiristo alportis lanternon. En malforta, ŝanceliĝema lumo de la lanterno ni leviĝis sur la ferdekon.

— Finfine! — diris Biĉe per plezura tono, kiam ŝi trapasis de la pavezo antaŭen kaj retroturniĝis. — Do en kia stato estas la ŝipanaro?

Horacio klarigis, sed tiel mikse kaj stumble, ke ni, ne finaŭskultinte, ĉiuj transiris en la salonon. Elektro, ekbrilinte en la lampoj, prilumis la angulojn kaj la aĵojn, al kiuj mi rigardis antaŭ kelkaj tagoj. Mi rimarkis, ke la ejo estis malbone purigita kaj balaita; evidente, ankoraŭ ne kvietiĝis la ŝoko pro la katastrofo.

Sur la ŝipo restis Horacio, la kuiristo, la agento, atendanta okazon traspuri vojojn de kontrabanda komerco, kaj unu matroso; ĉiuj ceteraj estis arestitaj aŭ kvitigitaj per la mono, trovita ĉe Guez. Mi ne tre atentis tion, ĉar mi estis rigardanta al Biĉe, penante kapti ŝiajn emociojn.