Выбрать главу

Ŝi ankoraŭ ne eksidis. Dum Botwel parolis kun la kuiristo kaj la agento, Biĉe ĉirkaŭiris la salonon, pririgardante la internaĵon kun tia atento, kvazaŭ ŝi unuafoje estus ĉi tie. Foje ŝia rigardo larĝiĝis kaj haltis, kaj, sekvinte ties direkton, mi ekvidis, ke ŝi rigardas al rompita virina kombilo, kuŝanta sur la bufedo.

— Nu, do rakontu ankoraŭ, — diris Biĉe, vidante, kiel mi estas atenta al tiu ŝia rigardo al la aĵo bagatela kaj elokventa. — Kie vi loĝis? Kie estis via kajuto? Ĉu ne la unua de la pasponteto? Ĉu jes? Do ni iru en ĝin.

Malferminte la pordon de tiu kajuto, mi klarigis al Biĉe la situon de la agantoj kaj kiel mi kaptiĝis, trompita per la falsa pento de Guez.

— Mi komencas imagi, — diris Biĉe. — Tre malĝoja estas ĉio ĉi. Tre malgaja! Sed mi ne intencas longe esti ĉi tie. Ni leviĝu supren.

— Ĉu tiu sento ne forpasas?

— Ne. Mi iras, kvazaŭ en fremda domo, kiu hazarde montriĝis simila. Ĉu ne aperis kromgusto, nevidebla spuro, kiun mi ankoraŭ tiom longe devos havi interne? Ho, mi tiel dezirus, ke estu nenio el ĉio ĉi!

— Ĉu vi estas ofendita?

— Jes, tio estas la ĝusta vorto. Mi estas ofendita. Do, ni leviĝu supren.

Ni eliris. Mi atendis, kien ŝi kondukos min, kun emocio — kaj ne eraris: Biĉe haltis ĉe la pasponteto.

— Jen de ĉi tie, — diris ŝi, almontrante per la mano malsupren, trans la ŝiprandon. — Kaj — sola! Mi, ŝajne, neniam sentos, neniam imagos kun tuta forto de emocio, kiel tio povis esti. Sola!

— Kiel — sola?! — diris mi, forgesinte. Subite la tuta sango alverŝiĝis al la koro. Mi rememoris, kion diris al mi Frezi Grant. Sed estis jam malfrue. Biĉe rigardis al mi kun peza, severa malkontento. La silenta momento perfidis min. Mi sukcesis nek korekti min, nek per firmeco de rigardo forigi la kaŝitan penson de Biĉe, kaj ŝi eksentis tion.

— Harvey, — diris ŝi kun tenera kaj rekta forto, unuafoje eksoninta en ŝia gaja, senzorga voĉo, — Harvey, rakontu al mi la veron!

Ĉapitro XXXIII

— Mi ne mensogis al vi, — respondis mi post nova silento, dum kiu mi sentis min stumblinta en mallumo kaj perdanta ekvilibron. Nenion eblis ŝanĝi en tiu momento. Biĉe donis la tonon. Mi devis respondi rekte aŭ silenti. Ŝi ne meritis ruzajn elturnaĵojn. Ne indigno kontraŭ la malpermeso, sed strebo al la junulino, sento de ofendiĝo pri ŝi kaj profunda tristo elŝiris el mi la vortojn, repreni kiujn jam ne eblis. — Mi ne mensogis, sed mi prisilentis. Jes, mi estis ne sola, Biĉe, mi estis atestanto de aferoj, kiuj vin miregigos. En la boaton, nesciate kiel aperinte sur la ferdeko, eniris kaj eksidis Frezi Grant, la «Kuranta sur ondoj».

— Sed, Harvey! — diris Biĉe. En la malforta lumo de la lanterno ŝia vizaĝo aspektis pale kaj malklare. — Parolu pli mallaŭte!.. Mi aŭskultas.

Io en ŝia tono rememorigis al mi okazon de la infaneco, kiam, farinte pafarkon, mi cedis al persvadoj de kruelaj knabaĉoj — bati per la ligna fleksiĝo de la memfarita armilo la teron. Ili ne klarigis al mi, por kio tio necesas, nur ripetadis: «Ci mem vidos». Mi malklare sentis, ke estas ia insido, sed ne povis deteni min de la tento kaj batis. La ŝnuro krevis.

Tio forglitis, kiel fajrero, elfalinta sur manikon. Estinginte ĝin, mi rakontis al Biĉe pri tio, kion diris al mi Frezi Grant; kiel ŝi estis kaj foriris… Mi ne prisilentis ankaŭ la malpermeson diri al ŝi, al Biĉe, kaj ke al mi ne estis donita klarigo. La junulino aŭskultis, rigardante flanken, mallevinte la kubuton sur la pavezon, kaj la mentonon en la polmon.

— Ne diri al mi, — prononcis ŝi penseme, ridetante per la voĉo. — Tion necesas kompreni. Sed kial vi diris?

— Vi devas scii, kial, Biĉe.

— Ĉu al vi antaŭe neniam okazis tiaj aferoj?.. — demandis la junulino, kvazaŭ ne aŭdante mian respondon.

— Ne, neniam.

— Kaj la voĉo, la voĉo, kiun vi aŭdis dum la kartludo?

— Unusolan fojon.

— Tro multe por unu tago, — diris Biĉe, suspirinte. Ŝi ĵetis al mi preteran rigardon, varman, kun facila malgajo; poste, sinĝeneme ridetinte, diris: — Ni iru malsupren, voku Botwel-on. Hodiaŭ mi devas pli frue enlitiĝi, ĉar al mi doloras la kapo. Kaj tiu — la alia junulino? Ĉu vi ŝin renkontis?

— Mi ne scias, — diris mi tute sincere, ĉar tia penso pri Dezi antaŭ tiam ne venis en mian kapon, sed nun mi pensis pri ŝi kun stranga sento de tenera kaj maltrankvila embaraso. — Biĉe, de vi dependas — mi deziras pensi tiel, — de vi dependas, ke la promeso, rompita de mi, ne turniĝu kontraŭ min!

— Mi vin tre malmulte konas, Harvey, — respondis Biĉe serioze kaj ĝene. — Mi vidas eĉ, ke mi tute vin ne konas. Sed mi deziras koni kaj parolos pri tio morgaŭ. Dume, mi estas Biĉe Seniel, kaj tio estas mia respondo al vi.

Ne permesante al mi ekparoli, ŝi aliris la pasponteton kaj kriis malsupren:

— Botwel! Ni veturas!

Ĉiuj eliris sur la ferdekon. Mi adiaŭis la ŝipanaron, aparte interparolis kun la agento, kiu ŝajnigis, ke mia mano hazarde trafis en liajn rapide komprenantajn fingrojn, kaj malleviĝis al la boato, kie Biĉe kaj Botwel atendis min. Ni direktis nin al la urbo. Botwel rakontis, ke, kiel li eksciis nun, «Kurantan sur ondoj» oni proponis restigi en Gel-Gju ĝis ordono de Brown, kiun oni sciigis telegrafe pri ĉiuj okazaĵoj.

Biĉe dum la tuta vojo sidis silente. Kiam la boato eniris en la lumon de sennombraj fajroj de la kajo, la junulino mallaŭte kaj decideme diris:

— Botwel, mi faligos sur vin amason da malagrablaj zorgoj. Vi sen mi vendos tiun ĉi ŝipon aŭkcie aŭ kiel ajn.

— Kio?! — kriis Botwel per tono de gaja teruro.

— Ĉu vi ne komprenis?

— Ni poste parolu, — diris Botwel kaj, ĉar la boato haltis ĉe ŝtupoj de ŝtona ŝtuparo de la kajo, aldonis: — Diable malagrabla historio — ĉio ĉi kune. Sed Biĉe estas nepersvadebla. Mi vin bone konas, Biĉe!

— Kaj ĉu vi? — demandis la junulino, kiam adiaŭis min. — Ĉu vi aprobas mian decidon?

— Vi nur tiel povis agi, — diris mi, bonege komprenante ŝian paroksismon de abomeno.

— Kion do alian? — Ŝi enpensiĝis. — Jes, estas tiel. Kvankam estas amare, sed iĝis facile. Bonan nokton, Harvey! Mi morgaŭ sciigos vin.

Ŝi etendis la manon, gaje kaj akre preminte la mian, kaj en ŝia rigardo kaŝiĝis tiu ĝenanta min zorgo kun almikso de evidenta malkontento, — ĉu pri mi aŭ pri si? — mi ne sciis. Mian koron premis pezo.

Ili tuj forveturis. Mi ĵetis rigardon post la veturilon kaj ekiris al la placo, pensante pri la interparolo kun Biĉe. Mi bezonis bruon de homamaso. Rimarkinte liberan fiakron, mi prenis ĝin kaj baldaŭ estis ĉe tiu loko, el kiu mi hieraŭ ekvidis la statuon de Frezi Grant. Nun mi ree ekvidis ĝin, penante konvinki min, ke mi ne kulpas. Angora, mi eliris el la fiakro. Komence mi stulte kaj obtuze staris, — tiel estis ĉi tie malvaste pro trafiko kaj pro senĉesaj, sekvantaj unu post la alia, mirindaj pro diverseco, riĉeco kaj bizareco maskeradaj konstruaĵoj. Sed mia unua rigardo, mia unua penso, veninta tra la tuta homamaso, estis: Frezi Grant. La monumento altis en floroj; ĝia piedestalo kreis konuson da floroj, senekzemplan amason, deŝutiĝantan per jasmenoj, rozoj kaj magnolioj. Mi kun peno povis vidi la hieraŭan tablon; ĝi estis nun ĉirkaŭigita per bariloj kaj staris pli proksime al la monumento, ol hieraŭ, kaŝiĝinte sub ĝia flora roko. Tie estis malvaste, kiel en kavo. Kun mia humoro, plena de zumado ne malplia, ol la ĉirkaŭa, mi ne povis iĝi partoprenanto de ĉetabla babilado. Mi ne ekiris al la tablo. Sed al mi venis intenco trabatiĝi al amaso da spektantoj, ĉirkaŭantaj la piedestalon de la monumento, por rigardi el interne de la rondo. Kiam mi deiĝis de la doma muro, kie mi staris, alpremita de la trafiko, mi tuj, cedante al senĉesa premado kaj puŝoj, estis forportita malproksimen de la komenca direkto kaj trafis al la monumento de la flanko, kontraŭa al la tablo, ĉe kiu, probable, samkiel hieraŭ, sidis Baws, Cook kaj la ceteraj, konataj al mi laŭ la hieraŭa sceno.