Выбрать главу

Mi premis ŝian elŝiriĝantan, sed ne abrupte, manon. Ŝi levetiĝis sur la piedpintoj kaj, kaptinte miajn ŝultrojn, kisis mian vangon.

— Mi vin amas, Harvey, — diris ŝi serioze kaj humile. — Vi estos por mi kiel frato, kaj mi — via fratino. Ho, kiel mi vin deziris vidi! Mi multon ne findiris. Ĉu vi vidis Frezi-n Grant?! Ĉu vi timis diri tion al mi?! Ĉu al vi tio okazis? Imagu, kiel mi miregis kaj admiris! Mia spirado haltadis ĉe penso, ke mia diveno estas ĝusta. Nun konfesu, ke estas tiel!

— Estas tiel, — respondis mi kun la sama simpleco kaj libero, ĉar ni parolis en unu lingvo. Sed ne tion mi deziris enkonduki en la konversacion.

— Ĉu vi estas sola en Leguet?

Sciante, kion mi deziras scii, ŝi respondis, malrapide balancinte la kapon:

— Mi estas sola, kaj mi ne scias, kie nun estas Tobbogan. Li tre min ofendis tiam; eble — ankaŭ mi ofendis lin, sed tio estas jam pasinta afero. Mi nenion diris al li, ĝis ni revenis en Riolon, kaj tie mi diris, kaj diris ankaŭ, kiel rilatis vi. Ni ambaŭ ploris, ploris longe, ĝis laciĝis. Ankoraŭ li insistis; ankoraŭ kaj ankoraŭ. Sed Proctor, grandegan dankon al li, enmiksiĝis. Li parolis kun li. Tiam Tobbogan forveturis en Kasset-on. Mi estas ĉi tie ĉe la edzino de Proctor; ŝi tenas gazetan kioskon. La maljunulino traktas min bone, sed multe fumas hejme, — kaj ni havas nur tri malvastajn ĉambrojn, do eblas sufokiĝi. Ŝi fumas pipon! Imagu! Nun — vi. Kion vi faras ĉi tie, kaj ĉu fariĝis al vi — la edzino, kiun vi serĉis?

Ŝi paliĝis, kaj ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj.

— Ho, pardonu min! Mia lango estas mia malamiko! Via fratino estas tre stulta! Sed ĉu vi rememoradis min iomete?

— Ĉu eblas vin forgesi? — respondis mi, teruriĝante ĉe penso, ke mi povus neniam renkonti Dezi-n. — Jes, al mi fariĝis edzino jen… nun. Dezi, mi amis vin, mem ne sciante tion, kaj la amo al vi iris post la alia amo, kiu estis travivita kaj finiĝis.

Nemultaj preterpasantoj de la interstrateto retrorigardadis al ni, bruligante en la okuloj sekretajn kandeletojn de maldiskreta scivolemo.

— Ni foriru de ĉi tie, — diris Dezi, kiam mi prenis ŝian manon kaj, ne ellasante, kondukis al bulvardo, kruciĝanta kun la interstrateto. — Harvey, kara mia, koro mia, mi korektiĝos, mi estos modera, sed nun necesas kvar muroj. Mi povas nek kisi vin, nek danci rade. Hundo… ci estas ĉi tie. Ĝia nomo estas «Fraps». Sed indus nomi ĝin «Bojs». Harvey!

— Dezi?!

— Nenio. Estu al ni bone!

Epilogo

1

Inter konversacioj, kiuj okazadis tiam inter Dezi kaj mi kaj kiuj ofte finiĝadis ĉe mateno, ĉar rilate de la samaj aferoj ni malkovradis kiel novajn iliajn flankojn, tiel ankaŭ novajn vidpunktojn, — speciale ŝatata estis por ni la temo pri vojaĝo duope tra ĉiuj tiuj lokoj, kiujn mi vizitadis antaŭe. Sed tio estis tro vasta plano, tial ni ĝin devis redukti. Tiutempe mi gajnis la proceson, kio donis kelkajn milojn, kiuj tre helpis realigi nian deziron. Sciante, ke mi ĉion formalŝparos, mi aĉetis en Leguet, nemalproksime de San-Riolo, unuetaĝan ŝtonan domon kun ĝardeno kaj libera terpeco, poste priplantita per fruktarboj. Mi faris precizan planon de interna aranĝo de la domo, konsiderinte ĉiujn detalojn de komforto kaj de unua impreso, kiun devis fari la ĉambroj al homo, eniranta en ilin, kaj komisiis aranĝi tion al mia amiko Toval, kies guston, scipovon paroligi aĵojn, mi konis jam ekde tiu tempo, kiam Toval havis propran domon. Li baldaŭ komprenis min, — tuj, kiam ekvidis mian Dezi-n. De ŝi estis kaŝita tiu aranĝo, kaj jen ni direktis nin en vojaĝon, kiu daŭris du jarojn.

Por Dezi, ĉiam plena de sia interna mondo kaj tre sinĝenema, malgraŭ ŝia ekstera kuraĝo, estis turmento sidadi en kompanio dum pluraj horoj aŭ akceptadi, tial ŝi baldaŭ laciĝis de tiaj centroj de bolanta publiko, kiel Parizo, Londono, Milano, Romo, kaj ofte plendadis pri perdita, laŭ ŝia esprimo, tempo. Fojfoje, dirinte ion, ŝi subite konfuzite eksilentadis, sole pro tio, ke ŝi altiris atenton al si. Baldaŭ rimarkinte tion, mi limigis nian kompanion — kvankam ĝi ŝanĝiĝadis — per tiaj homoj, en kies ĉeesto eblis paroli aŭ ne paroli, laŭdezire. Sed ankaŭ tiam la kapablo de Dezi transflugi en aliulajn sentojn plu kaŭzadis al ŝi ĝenitan suspiron. Ŝi ŝatis venadi mem kaj nur tiam, kiam ŝi deziris mem.

Sed la plej ŝatata ŝia amuziĝo estis iradi kun mi laŭ stratoj, pririgardante domojn. Ŝi ŝatis arkitekturon kaj sciis kompreni ĝin. Ŝin kortuŝadis antikvaj muroj, kun fosaĵoj kaj arboj ĉirkaŭ ili; iaj florantaj anguletoj inter ruinoj de mortinta epoko, aŭ puraj, novaj dometoj, kun senkonscia gracio de proporcieco de ĉiuj partoj, kio renkonteblas ekstreme malofte. Ŝi povis kontempli frontonon; fermitan densan pordon en jasmena densejo; ponton, kie turojn kaj arkojn markas super rapida akvo sovaĝaj anguloj de ombroj; ŝi povis skrupule taksi palacon kaj rimarki stilon en kabano. Pro ĉio ĉi mi rememoradis pri la domo en Leguet kun kaŝita insidemo.

Kiam ni revenis en San-Riolon, ni ekloĝis en gastejo, kaj en la tria tago mi proponis al Dezi veturi al Leguet por pririgardi akvofalojn. Ĉiam konsenta al ajna mia propono, ŝi tuj konsentis kaj laŭ sia kutimo ne dormis ĝis la dua horo, ĉiam pensante pri la veturo. Decidinte ion, ŝi ardiĝadis kaj jam ne povis trankviliĝi, antaŭ ol ŝi plenumos la intencitan. Matene ni estis en Leguet kaj de la stacidomo traveturis sur ĉevaloj al nia domo, pri kiu mi diris al ŝi, ke ĉi tie ni haltos por du tagoj, ĉar tiu domo apartenas al loka juĝisto, mia konato.

Sur ŝia vizaĝo aperis tiom bone konata al mi sinĝena kaj scivolema esprimo, kia estadis ĉiam dum vizito al nekonataj homoj. Mi ŝajnigis, ke mi estas distrita kaj iom laca.

— Kia ĉarma domo! — diris Dezi. — Kaj ĝi staras tute aparte; la ĝardeno, mi ĵuras, meritas atenton! Bona homo estas tiu juĝisto. — Tiaj estis ŝiaj konkludoj de aĵoj al homoj.

— Ordinara juĝisto, — respondis mi. — Eble, li estas bonega, sed kion ci trovis bonan, kara Dezi, en tiu kvadrato kun du verandoj?

Ŝi ne ĉiam povis esprimi, kion deziris, tial ŝi nur kunligis siajn impresojn kun mia demando per unu el ridetoj, kiu klare diris: «Afektado estas peko. Ja ci vidas simplan purecon de linioj, kiu senpezigas la konstruaĵon, kaj la verdan tegolaron, kaj la blankajn murojn kun vitroj, diafanaj, kiel blua akvo; tiujn ĉi larĝajn ŝtupojn, laŭ kiuj eblas malsupreniri malrapide, enpensiĝinte, al grandegaj trunkoj, sub ombron de alta foliaro, kie en interspacoj la suno kaj ombro pentris supren helajn kaj ardajn florojn de sukcese lokitaj florbedoj. Ĉi tie oni sentas sin mergita en amasiĝintan naturon, kiu, racie kaj kviete kunpremiĝante antaŭ la domo, kreas unu tutaĵon kun la antaŭa kaj la flanka fasadoj. Por kio do, kara mia, estas tiuj nenecesaj vortoj, al kiuj ci ne kredas mem?» Laŭte Dezi diris:

— Tre bone estas ĉi tie — tiel, ke tuŝas la koron.

Nin renkontis Toval, elirinta el profundo de la domo.

— Saluton, amiko Toval. Mi ne atendis vin renkonti! — diris Dezi. — Kion do vi faras ĉi tie?

— Mi atendas la gemastrojn, — respondis Toval tre sukcese, dum Dezi, korektante sub la mentono rubandon de la vojaĝa ĉapelo, estis ĉirkaŭrigardanta, starante en negranda gastoĉambro. Ŝiaj rapidaj okuloj rimarkis ĉion: tapiŝon, lakitan skulptitan kverkon, kamenon kaj skrupule elektitajn pentraĵojn en juglandlignaj kaj malakitaj kadroj. Inter ili estis pentraĵo de Guero, montranta du hundojn: unu kuŝas trankvile, alpreminte la muzelon al la piedoj, rigardante per homaj okuloj; la alia, ekstarinte, tuta estas strebanta al nevidebla fenomeno.

— La gemastroj forestas, — diris Dezi, alirinte kaj pririgardante la pentraĵon, — la gemastroj forestas. Tiu ĉi hundo tuj ekbojos. Ĝi komencos boji. Bona pentraĵo, amiko Toval! Eble, la hundo vidas malamikon?