Выбрать главу

— Aŭ mastron, — diris mi.

— Jes, ŝajnas, ke ĝi ekbojos afable. Kion do ni faru?

— Por vi estas preparitaj ĉambroj, — respondis Toval, kies maldikan, akran vizaĝon, kun grandaj degnaj okuloj, distranĉis mistera rideto. — Kio koncernas la juĝiston, do li, ŝajne, estas ĉi tie.

— Tio estas Adamo Corner? Ci diris, ke tiel nomiĝas tiu homo. — Dezi ekrigardis al mi, por ke mi klarigu, kiel la juĝisto estas ĉi tie, dum li forestas.

— Toval deziras, verŝajne, diri, ke Corner baldaŭ venos.

Mi dum tiu respondo devis forte mordi la lipon, pro kio rezultis io simila aclass="underline" «ziras, ajne, iri, e orner balde enos».

— Ĉu ci ion manĝas? — diris mia edzino, rigardante en mian vizaĝon. — Ne, mi nenion komprenas. Vi ne respondis al mi, Toval, por kio vi estas ĉi tie, kaj vin estas tre agrable renkonti. Por kio vi deziras min impliki en io?

— Sed, Dezi, — petegante suspiris Toval, — per kio do mi kulpas, se la juĝisto estas ĉi tie?

Ŝi vigle turnis sin al li per kolera moviĝo, ankoraŭ ne sukcesinta transiri al la rigardo, sed tuj ekridis.

— Ĉu vi pensas, ke mi estas stultulino? — starigis ŝi la demandon rekte. — Se la juĝisto estas ĉi tie kaj estas tiel afabla, ke sendis vin rakontadi pri si misterajn historiojn, do bonvolu transdiri al li, ke ni — same, eble, — estas ĉi tie!

Kiel ajn estu bona tiu ludo, venis la momento por klarigi la aferon.

— Dezi, — diris mi, preninte ŝian manon, — ĉirkaŭrigardu kaj sciu, ke ci estas en cia hejmo. Mi intencis cin ankoraŭ iomete turmenti, sed ci jam emociiĝas, kaj tial danku Toval-on pro liaj zorgoj. Mi nur aĉetis; Toval eluzis multe da sia okupita tempo por la tuta interna aranĝo. La juĝisto vere estas ĉi tie, kaj tiu juĝisto estas ci. Ci devas juĝi, ĉu estis farite bone.

Dum mi estis klariganta, Dezi rigardis al mi, al Toval, al Toval kaj al mi.

— Ĵuru, — diris ŝi, paliĝinte pro ĝojo, — ĵuru per terura mara ĵuro, ke tio… Aĥ, kiel stulte! Certe, en la okuloj de ĉiu el vi samtempe staras po unu domo! Kaj ĉu estas mi, kiu estas la juĝisto?! Ja se ĝi estus eĉ malpura ŝedo…

Ŝi ĵetiĝis al mi kaj ŝmiris min per larmoj de admiro. La samon spertis Toval, penanta ne perdi sian degnan, sarkasman aspekton, ne cedantan al la atako. Poste komenciĝis pririgardado, kaj kiam ĝi, finfine, finiĝis, en la okuloj de Dezi estis ŝanĝbrilantaj ĉiuj aĵoj, perspektivoj, floroj, fenestroj kaj kurtenoj, kiel tio okazas sur humida surfaco de sapveziko. Ŝi diris:

— Ĉu ne ŝajnas al ci, ke ĉio subite povas malaperi?

— Neniam!

— Nu, sed mi havas tian mizeran karakteron; kiam io estas tre bona, do mi tuj komencas timi, ke oni de mi forprenos, rompos, ke al mi jam ne estos bone…

2

Al ĉiu homo — ne ofte, ne artefarite, sed per si mem, kaj nur en tago tre bona, inter aliaj, simple bonaj tagoj venas bezono ĉirkaŭrigardi, eĉ iĝi tia, kia li estis iam. Ĝi parencas al foliumado de malnovaj leteroj. Tia stato aperis foje al Dezi kaj al mi rilate de ŝia flava robo kun bruna franĝo, kiun ŝi konservadis kiel memoron pri la karnavalo omaĝe de Frezi Grant, la «Kuranta sur ondoj», kaj pri tiu renkontiĝo en la teatro, kiam mi nevole ofendis mian amikon. Foje komenciĝis rememoroj kaj daŭris, kun paŭzoj, tutan tagon, dum matenmanĝo, tagmanĝo, promeno, inter la matenmanĝo kaj la tagmanĝo kaj inter laboro kaj la promeno. Parolante pri ĉiutagaj aferoj, ĉiu el ni plu pensis pri la scenoj en Gel-Gju kaj sur «Merganaso», kiu, alvorte, frakasiĝis antaŭ jaro en rifoj, tamen ĉiuj saviĝis. Tuj kiam klare alfluadis la pasinteco, ĝi ekstaradis kaj postuladis diskutadon, kaj ni tuj komencadis retravivi tiun aŭ alian okazon, kun bedaŭro, ke ĝi ne povas ree ripetiĝi — nun — sen sia malklara estonteco. Ĉu tio estis antaŭsento, ke vespere la rememoroj viviĝos, aŭ tiu kvieta surfo, kiu rememorigas al homo, atinginta bordon, pri senfundaj spacoj, kiam li ankoraŭ ne sciis, kia bordo estas kaŝita trans silento de la horizonto, — diri tion povas nur malŝato al sia vivo, indiferenta psika esploro. Kaj jen ni ekparolis pri Biĉe Seniel, kiun mi amis.

— Jen tiuj ĉi okuloj vidis Frezi-n Grant, — diris Dezi, almetante la fingrojn al miaj palpebroj. — Jen tiu ĉi mano premis ŝian manon. — Ŝi tuŝis mian manon. — Tie, en la buŝo, estas la lango, kiu parolis kun ŝi. Jes, mi scias, tio turnas la kapon, se mi enpensiĝas tien, — sed poste iĝas serioze, grave, kaj mi deziras iradi tiel, por ne vekiĝi. Kaj tio transiros en neniun: ĝi estas nur en ci!

Krepuskiĝis; la ĝardeno malaperis kaj staris tie, en malhela soleco, tiel proksime de ni. Ni sidis antaŭ la domo, kiam brilo de fenestro prilumis Dick-on, nian majordomon, homon, kiu scipovis ĉion. Post li estis iranta, fiksrigardante kaj ridetante, alta homo en vojaĝa kostumo. Lia sunbruna, malklare konata vizaĝo trafis en lumon, kaj li diris:

— «Kuranta sur ondoj»!

— Filatre! — ekkriis mi, saltetante kaj ekstarante. — Mi sciis, ke renkontiĝo devis okazi! Mi vin perdis post tri monatoj da korespondado, kiam vi forveturis, kiel oni diris al mi, — ĉu en Saleron, ĉu en Diblon. Mi mem pasigis du jarojn en veturado. Kiel vi nin trovis?

Ni eniris en la domon, kaj Filatre rakontis al ni sian historion. Dezi komence estis silentema kaj demanda, sed, ekridetinte, rapide trankviliĝis, komencinte, laŭ sia kutimo, finrakontadi anstataŭ Filatre, se li haltadis. Tiam ŝi turnadis sin al mi, klarigante tre rezoneme kaj preskaŭ ĉiam maltrafe, kiel tio aŭ alio okazadis, — ĝusta signo, ke ŝi aŭskultas tre atente.

Ni eksciis, ke Filatre estis enpostenigita en kolonion de lepruloj, je ĉirkaŭ ducent mejloj for de Leguet, supren laŭ la fluo de Tavaso, kien li direktis sin kun la edzino baldaŭ post mia forveturo en Eŭropon. Ni disiris nur je kelkaj tagoj.

— La spuro estas trovita, — diris Filatre, — mi parolas pri tio, kio devas vin interesi pli, ol «Mary Celeste», pri kiu vi estis rakontanta sur «Merganaso». Tio estas…

— «Kuranta sur ondoj»! — rapide pelis lian glatan parolon Dezi kaj, ruĝiĝinte pro praveco de sia diveno, eksidis en trankvila pozo, kiu devis sugesti al ĉiuj: «Mi nur tion bezonis diri, kaj poste mi silentas».

— Vi pravas. Mi menciis pri «Mary Celeste». Kara Harvey, ni estis navigantaj sur vapora kutro en golfon; mi kaj du laborantoj de biologia stacio el Oroo, por ĉaso. Nokto atingis nin en roka riverbranĉo, dekstre de la insulo Kaparolo, kaj ni rapide pasis tiun lokon, por halti ĉe la arbaro, kie matene la matrosoj devis rezervi brullignon. Dum turniĝo la kutro komencis trabatiĝi en tavolo de flosanta ligna fatraso. En tiu loko estis centoj da negrandaj insuletoj, kaj manovroj de la kutro laŭ sinuoj de libera akvo kondukis nin al kvieta ronda golfo, kunpremita de alta foliara markezo. Timante perdi la vojon, pli ĝuste, plilongigi ĝin per nescia vagado laŭ tiu labirinto, la ŝipestro enigis la kutron en akvan sagon inter grandegaj ŝtonoj, kie ni pasigis la nokton. Mi dormis ne en la kajuto, sed sur la ferdeko kaj vekiĝis frue, kvankam jam mateniĝis.

Ne sonĝon ekvidis mi, ĉirkaŭrigardinte la fermitan rondon de la golfo, sed realan velŝipon, starintan je du kabloj for de mi, preskaŭ apud arboj mem, kiuj estis pli altaj, ol ĝiaj mastoj. Dua ŝipo, renversita, estis reflektiĝanta en profundo. Skuita tiel, kvazaŭ min, dormantan, oni ĵetus el lito en akvon, mi surgrimpis ŝtonon kaj, desaltinte, aliris laŭ la bordo al la ŝipo flanke de la poŭpo, disŝirinte la jakon en pecojn: tia densa interplektaĵo estis ĉirkaŭe, inter lianoj kaj trunkoj. Mi ne eraris. Tio estis «Kuranta sur ondoj», la ŝipo, forlasita de la ŝipanaro, lasita al akvo, vento kaj soleco. Sur la jardoj ne estis veloj. Al mia krio neniu venis. La savboato, duone plena de akvo, kuŝis sur la flanko, sur rando de la deklivo. Mi levis rustiĝintan malplenan ladaĵon, elĉerpis la akvon kaj, ĉar la remiloj kuŝis apude, atingis la ŝipon, surgrimpinte la ferdekon laŭ la ankra kablo, ĉe la poŭpo.