Выбрать главу

Laŭ ĉio eblis konkludi, ke la ŝipo estis lasita ĉi tie antaŭ pli ol jaro. Sur la ferdeko trakreskis herbo; ĉe la pavezoj vento alblovis foliojn kaj branĉetojn. Laŭ la jardoj, ĉirkaŭvolvinte ilin, malleviĝis lianoj, kies tigoj, kovritaj de floroj, estis balanciĝantaj, kiel ŝirpecoj de rigiloj. Mi malsupreniris internen kaj tremeris, ĉar malgranda serpento, la sola viviganta la salonon, montris al mi sian bizaran kaj bele malican vivon, glitinte laŭ la tapiŝo trans angulon de la koridoro. Poste trakuris muso. Mi eniris en vian kajuton, kie meze de malordo, frakasita vazaro kaj ĉifonoj, kuŝaĉantaj sur la planko, mi trovis amason de grandegaj grimpantaj skaraboj de malpura verda koloro. Interne estis sufoke — morale sufoke, kvazaŭ se oni min entombigus ĉi tie, alkalkulinte al skaraboj. Mi ree eliris sur la ferdekon, poste en la kuirejon, la loĝejon; ĉie estis nuda malordo, plena de rubaĵo kaj moskitoj. Malagrabla stuporo, ĝeno kaj sopiro atakis min. Mi lasis serĉojn al la ŝipestro, kiu alkondukis tiutempe la kutron al la «Kuranta», kaj al liaj matrosoj, kiuj bruigis la golfon per ekkrioj de sana mirego kaj fervore komencis preni ĉion, kio taŭgis por uzo. Miaj konatoj, la laborantoj de la biologia stacio, same cedis al la pasio de trovado kaj pasigis duontagon, mortigante per bastonoj serpentojn, kaj priserĉante ĉiujn angulojn, esperante trovi spurojn de homoj. Sed ne estis la loglibro, nek ajnaj paperoj; nur en la tablo de la ŝipestra kajuto, en fendo de la malproksima angulo de la kesto ŝtopiĝis ŝirpeco de letero; ĝi konserviĝas ĉe mi, kaj mi montros ĝin al vi iam.

Ĉu mi povas esperi, ke vi legos tiun leteron, kiun mi ne deziris… Probable, la skribinto mem disŝiris la leteron. Sed la diveno estas samtempe demando, kiun solvu ne mi.

Mi staris sur la ferdeko, rigardante al la pintoj de la mastoj kaj al la pintoj de la arbaraj gigantoj, kiuj estis pli altaj, ol la mastoj, super kiuj eĉ pli alte estis irantaj indiferentaj, belaj nuboj. De tie pendis, kiel rigidiĝinta pluvo, reto da lianoj, etendante al ĉiuj flankoj tentaklojn, esperantajn, atendantajn buklojn sur finoj de pendantaj branĉoj. Facila blovo de vento ekmovis tiun implikitan sur ĉio stabila sur ilia vojo armeon da prilumitaj de la suno spiraloj kaj folioj. Unu buklo, balanciĝante antaŭen-malantaŭen tre proksime de la ĉapelo de la ĉefmasto, ne ekpendis vertikale, kiam la vento kvietiĝis, sed restis sub negranda angulo, kiel pendolo, retenita ĉe leviĝo. Ĝi estis penanta. Facile premis la vento, kaj, apenaŭ tuŝinte lignon, la buklo tuj ĉirkaŭvolviĝis ĉirkaŭ la masto, tremante, kiel kordo.

Dezi, iĝinta silentema, senmove rigardis al Filatre tra kurteno de larmoj, ŝirmantaj ŝiajn okulojn.

— Kio estas al ci? — diris mi, mem emociita, ĉar mi klare imagis al mi ĉion, kion vidis Filatre.

— Ho, — flustris ŝi, timante paroli laŭte, por ne ekplori. — Tio estas tiel bela! Kaj estas tiel malgaje kaj tiel bone, ke ĉio ĉi estas — tia!

Mi stulte demandis, kio ŝin tiel afekciis.

— Mi ne scias, — respondis Dezi, viŝante la okulojn. — Poste mi ekscios. Rakontu, kara doktoro.

Rimarkinte ŝian nervecon, Filatre mallongigis sian rakonton.

Ili eliris el la insula labirinto kun granda peno. Esperante iam renkonti min, Filatre klopodis ekscii helpe de Brown pri la sorto de la «Kuranta». Nur post du monatoj li ricevis informojn. «Kuranta sur ondoj» estis vendita al Hec Letry kontraŭ duonprezo kaj foriris al Akvitanio tuj post la vendo sub komando de ŝipestro Herud. Post tiam pri ĝi neniu aŭdis ion ajn. Ĉu ĝi iĝis viktimo de malica intenco, de al neniu konata plano, aŭ saviĝis en la riveraj densejoj disde malamika persekuto; ĉu formortis ĝia ŝipanaro pro epidemio, aŭ, forlasinte la ŝipon, pereis en la densejo pro malsato kaj bestoj? — ekscii ne eblis. Nur post multaj jaroj, kiam sur bordoj de Tavaso oni komencis trovadi oron, aperis supozo de aventuro, de ora revo, kapabla turni plenaĝulojn en infanojn, sed eĉ kun tio, se deziris, paciĝis nur tiu, kiu ne povis trankviliĝi kun nescio. La «Kuranta» estis lasita tie, kie ĝin hazarde trafis la kutro, ĉar ne troviĝis dezirantoj ree serĉi la plene prirabitan ŝipon, kun reputacio, nutranta superstiĉojn.

— Sed tio ne sufiĉas por mi kaj por vi, — diris Filatre, kiam ni priparolis kaj pripensis ĉion, ligitan kun la ŝipo de Seniel-oj. — Ĵus hieraŭ mi renkontis junan sinjorion — Biĉe-n Seniel.

La okuloj de Dezi sekiĝis, kaj ŝi retenis rideton.

— Ĉu Biĉe-n Seniel? — diris mi, komprenante nur nun, kiel por mi estis grave scii pri ŝia sorto.

— Biĉe-n Kavaz.

Filatre retenis paŭzon kaj aldonis:

— Jes. Sur ŝipo, iranta al Riolo. Ŝia edzo, Hektoro Kavaz, estis kun ŝi. Lia edzino malsanetis, kaj li invitis min, eksciinte, ke mi estas kuracisto. Mi ne sciis, kiu ŝi estas, sed komencis konjekti, kiam, aŭdinte mian familinomon, ŝi demandis, ĉu mi konas Tomason Harvey, loĝintan en Liss. Mi respondis jese kaj multe rakontis pri vi. Singardemo detenis min rakonti pri nur al ni konataj faktoj de tiu vespero, kiam okazis la kartludo ĉe Sters, kaj pri kelkaj aliaj cirkonstancoj, de alia speco, ol tiuj, pri kiuj estas dece paroli en hazardaj konatiĝoj. Sed, ĉar la konversacio tuŝis la historion de la ŝipo «Kuranta sur ondoj», mi trovis necese rakonti, kion mi vidis en la arbara golfo. Ŝi parolis diskrete, kaj eĉ tiu mia malkovro de la ŝipo elirigis ŝin el la trankvila stato nur por unu momento, kiam ŝi diris, ke pri tio nepre devus ekscii vi. Ŝia edzo, mirinde vigla, sprita kaj agrabla homo, rakontis al mi, siavice, pri tio, ke dum unua tempo post la edziĝo li ofte sonĝadis — vin, sur boato duope kun juna virino, kies vizaĝo estis fermita. Tiam evidentiĝis, ke li konas vian historion, kaj la konversacio, iĝinte pli malkaŝa, revenis al la eventoj en Gel-Gju. Nun ĝi iris senĝene. Neniun vorton diris Biĉe Kavaz pri sia rilato al vi, sed mi vidis, ke ŝi estas plena de certeca meditemo — el malproksime, kiel bordo rigardas al alia bordo trans bluan ebenaĵon de akvo.

— «Li povus esti pli proksima al vi, kara Biĉe, — diris Hektoro Kavaz, — se ne estus tiu tragedio kun Guez. La cirkonstancoj devis kuniĝi. Ilin disŝiris tiu akcidento, tiu subita morto».

— «Ne, la vivo, — respondis la juna virino, ekrigardante al Kavaz kun fido kaj rideto. — En tiuj tagoj la vivo starigis min antaŭ fermita pordo, de kiu mi ne havis ŝlosilon, por konvinkiĝi per ĝi, ĉu tio ne estas imito de pordo. Mi ne frapas al nemalfermeblaj pordoj. Tuj montriĝis neeblo subteni la rilatojn. Mi ne komprenas ion — sekve ĝi ne ekzistas!»

— «Tio estas dirita malmodeste!» — rimarkis Kavaz.

— «Kial? — ŝi sincere miris. — Mi deziras ĉiam esti nur kun ci. Kio povas esti pli modesta, kara doktoro?»

— «Aŭ pli grandioza», — respondis mi, konsentante kun ŝi. Ŝi havis negrandan febron — negravan malvarmumon. Mi adiaŭis sub viva impreso de ŝia personeco — impreso de netuŝebleco kaj afableco. En San-Riolo mi renkontis Toval-on, kiu vizitis min; ekvidinte mian nomon en la libro de la gastejo, li, eksciinte, ke mi estas ĝuste tiu doktoro Filatre, tuj sciigis ĉion pri vi. Ĉu necesas diri, ke mi tuj pakis miajn aĵojn kaj ekveturis, lasinte ĉiujn aferojn de la kolonio? Aĥ jes. Mi komencis forgesadi. Biĉe Kavaz petis min, se mi vin renkontos, transdoni al vi ŝian leteron.

Li fosis en la teko kaj elprenis negrandan koverton, sur kiu estis mia nomo. Ĵetinte rigardon al Dezi, kiu sinĝeneme kaj haste kapjesis, mi tralegis la leteron. Ĝi konsistis el kvin linioj: «Estu feliĉa. Mi rememoras vin kun danko kaj estimo. Biĉe Kavaz».

— Ĉu nure… — diris elrevigita Dezi. — Mi atendis ion plian. — Ŝi ekstaris, ŝia vizaĝo ardiĝis. — Mi atendis, ke en la letero estis agnoskita rajto kaj feliĉo de mia edzo vidi ĉion, kion li deziras kaj vidas, — tie, kie li deziras. Kaj devis ankoraŭ esti: «Vi pravas, ĉar tion diris vi, Tomaso Harvey, kiu ne mensogas». — Kaj jen tion diros mi anstataŭ ĉiuj: Tomaso Harvey, vi pravas. Mi mem estis kun vi en la boato kaj vidis Frezi-n Grant, la junulinon en punta robo, ne timantan paŝi abismon per la piedoj, ĉar ankaŭ ŝi vidas tion, kion ne vidas aliaj. Kaj tio, kion ŝi vidas, estas donita al ĉiuj; prenu ĝin! Mi, Dezi Harvey, estas ankoraŭ juna, por juĝi pri tiuj komplikaj aferoj, sed mi ree diros: «Homon oni ne komprenas». Necesas lin kompreni, por ekvidi, kiel estas multe da nevidebla. Frezi Grant, ci ekzistas, ci kuras, ci estas ĉi tie! Diru al ni: «Bonan vesperon, Dezi! Bonan vesperon, Filatre! Bonan vesperon, Harvey!»