Выбрать главу

Li ĵus finis oscedi. Lia maldekstra mano estis ŝovita en la poŝon de la pantalono, kaj la dekstra, forpelanta dormon, trairis laŭ la okuloj kaj malleviĝis, frotante per la dekstra fingro la finojn de la aliaj fingroj. Tio estis alta, larĝŝultra homo, pli alta, ol mi, kun kliniĝo antaŭen. Kvankam liaj mallevitaj palpebroj ludis senemociecon, sub ili lumis malbone kaŝita plezuro — atendo de mia konfuzo. Sed mi estis nek konfuzita, nek embarasita kaj ekrigardis rekte en liajn okulojn. Mi riverencis.

— Kion vi faras ĉi tie? — severe demandis li, malrapide prononcante tiujn vortojn kaj kvazaŭ pririgardante ilin antaŭ si. — Kiel vi trafis sur la ferdekon?

— Mi suriris laŭ la ponteto, — respondis mi amikeme, sen atento al eblaj miskomprenoj liaflanke, ĉar mi opiniis, ke mia aspekto estas sufiĉe elokventa en ajna horo kaj en ajna loko. — Mi vin vokis, vi dormis. Mi leviĝis kaj, ial ne kuraĝinte veki vin, deziris iri malsupren.

— Por kio?

— Mi kalkulis trovi tie iun. Kiel mi vidas, — aldonis mi kun emfazo, — mi devas nomi min: Tomaso Harvey.

La vaĉanto eltiris la manon el la poŝo. Liaj pezaj okuloj jam tute vekiĝis, kaj en ili rimarkeblis nedecidemo de emocioj — miksaĵo de flegmo kaj furiozo. Probable, la unua venkis, ĉar, kunpreminte la lipojn, li malvolonte klinis la kapon kaj seke respondis:

— Tre bone. Mi estas ŝipestro Vilhelmo Guez[6]. Al kiu cirkonstanco mi ŝuldas tiom fruan viziton?

Sed eĉ pli malafabla tono ne povis senkuraĝigi min nun. Mi estis sur linio de rapide leviĝanta ekvilibro, sub defendo de tuta tiu okazaĵo, en tuta amplekso de ĝia ankoraŭ ne difinita graveco.

— Ŝipestro Guez, — diris mi kun rideto, — se la trian horon de nokto opinii komenco de tago, — mi, certe, venis freneze frue. Mi timas, ke vi trovos mian motivon netaŭga. Tamen estas necese klarigi, kial mi suriris la ferdekon. Dum ioma tempo mi estis malsana, kaj mia stato, laŭ opinio de kuracistoj, iĝos pli bona, ol la nuna, se mi iom vojaĝos. Estis agnoskite, ke navigado sur velŝipo, malkomplika ekzistado, eĉ senigita je kelkaj oportunaĵoj, estos, se tiel diri, kruda fiziologia vero, kiun la korpo bezonas fojfoje ĝuste tiel, kiel kruda vero fojfoje kuracas moralan malsanon. Hodiaŭ, promenante, mi ekvidis tiun ĉi ŝipon. Ĝi, mi konfesu, ĉarmis min. Prokrasti mian aferon mi ne kuraĝis, ĉar mi ne scias, kiam vi levos la ankron, kaj mi pensis, ke morgaŭ mi jam povos ne trovi vin. Ĉiuokaze — mi petas min pardoni. Mi kapablas pagi, kiom necesas, kaj ĉi-flanke vi ne havus kaŭzon resti malkontenta. Por mi krome estas tute indiferente, kien vi direktos vin. Fine, mi esperas, ke vi min komprenis, — mi pensas, ke mi forigis la domaĝan miskomprenon. La cetero dependas nun de vi.

Dum mi estis parolanta tion, Guez jam respondis al mi. La respondo estis en ŝanĝado de esprimoj de lia vizaĝo, kies signifon mi povis determini kiel reziston. Sed la interparolo nur ĵus komenciĝis, kaj mi ne perdis esperon.

— Mi estas preskaŭ certa, ke mi rifuzos al vi, — diris Guez, — des pli, ke tiu ĉi ŝipo ne apartenas al mi. Ĝia posedanto estas Brown, el kompanio «Frajtisto kaj Kargo». Mi petas vin veni malsupren, kie por ni estos pli facile interparoli.

Li diris tion per ĝentila glacia tono de devigita peno. Lia gesto per la mano en direkto al la pasponteto estis preciza kaj seka.

Mi malleviĝis en hele prilumitan ejon, kie, krom ni du, estis neniu. Rapida rigardo, ĵetita de mi al la ĉirkaŭaĵo, ne donis impreson, kontraŭan al mia humoro, sed ankaŭ nenion klarigis, kvankam ŝajnis al mi, kiam mi estis malleviĝanta, ke estos alie. Mi ekvidis komforton kaj malordon. Mi estis iranta laŭ luksa tapiŝo. La dekoracio de la ejo montris riĉecon de la konstruisto de la ŝipo… Ni eksidis sur negrandan kanapon, kaj en plena lumo mi fine pririgardis Guez-on.

Lian aspekton eblus esplori longe kaj resti ĉe konfuza rezulto. Priskribante vizaĝon, aŭtoroj plej ofte absorbiĝas per la antaŭa aspekto, sed neniu deziras agnoski signifon de la profilo. Tamen la profilo estas notinda tial, ke ĝi estas la bazo de la silueto — de unu el la plej akraj grafikaj solvoj de la tutaĵo. Plurfoje la profilo montradis al mi duan homon en unu, — kvazaŭ du enirejojn el malsamaj flankoj en unu ejon. Mi donas al la profilo signifon de komento kaj nur en tiu okazo ne rememoras pri ĝi, se la profilo kaj la antaŭa aspekto, kun ĉiuj interaj sekcoj, estas ekvilibrigitaj per anima kontraŭpezo. Sed tio renkonteblas tiel rare, ke estas escepto. Same ne eblis alkalkuli al esceptoj la vizaĝon de Guez. Lia profilo iris de la radikoj de la haroj per la klinita, nervoza frunto — per preskaŭ vertikala linio de la longa nazo, per la trista supra kaj obstine elstaranta malsupra lipo — al la peza, krute turnita mentono. Linio de la ŝvela vango, apogante la okulon, malsupre estis kunigita kun la morna lipharo. Laŭ la lingvo de la vizaĝo, ĝi montriĝis en premata kaj insista esprimo. Sed al tiu vizaĝo, kiam ĝi estis turnita rekte, — larĝa, kun kuntiritaj brovoj, kun nerva ludo de faltoj de la larĝa frunto — oni ne povis rifuzi pri alloga kaj originala esenco. Liaj nigraj belaj okuloj estis impone moviĝantaj sub la rompiĝo de la malaltaj brovoj. Mi ne komprenis, kiel povis konformi tiu forta kaj pasia vizaĝo kun la flegma tono de Guez — tiom, ke eĉ sentata en liaj vortoj iro de pensoj ŝajnis senpasia. Ne senbaze mi atendis, pro tiu kontraŭdiro, malagrablan efekton, kio konfirmiĝis senprokraste.

— Do, — diris Guez, kiam ni eksidis, — mi povus preni pasaĝeron nur laŭ permeso de Brown. Sed, mi agnosku, mi estas kontraŭ pasaĝero sur kargoŝipo. Kun tio ĉiam okazas iaj malagrablaĵoj aŭ klopodoj. Krome, mia ŝipanaro hieraŭ estis kvitigita, kaj mi ne scias, ĉu mi baldaŭ kolektos novan kompleton. Estas eble, ke la «Kuranta» staros monaton, antaŭ ol mi sukcesos aranĝi vojaĝon. Mi konsilas al vi turni vin al alia ŝipestro.

Li eksilentis kaj per nenio montris deziron daŭrigi la interparolon. Mi estis pripensanta, kion mi diru, kiam sur la ferdeko aŭdiĝis paŝoj kaj ekkrio: «Ha-ha!», akompanata, verŝajne, per ebria larĝa gesto.

Vidante, ke mi ne ekstaras, Guez movetis la brovon, atente pririgardis min de la kapo ĝis la piedoj kaj diris:

— Jen finfine revenis Butler. Mi petas vin ne ĝeniĝi. Mi tuj revenos.

Li eliris, paŝante peze kaj larĝe, klininte la kapon, kvazaŭ li timis batiĝi per la frunto. Restinte sola, mi atente ĉirkaŭrigardis. Mi vojaĝis sur diversaj ŝipoj, kaj tial estis konvinkita, ke tiu ĉi ŝipo, almenaŭ dum ĝia konstruado, ne estis destinita por transporti kafon aŭ kotonon. Pri tio atestis kiel ĝia ekstera aspekto, tiel ankaŭ la internaĵo de la salono. Grandaj rondaj fenestroj — lukoj, diametre pli ol du futojn, kiajn oni neniam faras sur kargoŝipoj, devis klare kaj elegante prilumi tage. Iliaj ŝraŭboj, kadroj, tuta kupra ilaro distingiĝis per fajna arta laboro. Venecia spegulo en masiva kadro el arĝento; negrandaj kanapoj, tapetitaj per multekosta griz-verda silko; palisandra tegaĵo de la muroj; kornicoj, kurtenoj, la hindia tapiŝo kaj tri elektraj lampoj kun laktovitraj kloŝoj en figura bronza reto estis aĵoj de vera lukso — tiel, kiel estas teĥnike oportune sur ŝipo. Sur bone polurita, reflektanta la lampojn tablo staris fumvitra vazo kun freŝaj rozoj. Ĉirkaŭ ĝi, inter ĉifitaj buŝtukoj kaj glasoj kun nefintrinkita vino, staris malpuraj teleroj. Sur la tapiŝo kuŝaĉis cigaredstumpoj. El duonmalfermita pordo de la bufedo pendis malpura ĉifono.

вернуться

6

prononcu [gez] (trad.).