Выбрать главу

František Omelka — La Alaska stafeto. Kaptitoj de la glacirokoj

Al la memoro de siaj gepatroj dediĉas la aŭtoro

La manuskripton zorge korektis

S-ro Mason Stuttard, al kiu mi esprimas mian plej koran dankon.

F.O.

Ambaŭ rakontoj originale aperis en Esperanto, la revuo de Universala Esperanto Asocio.

Iom pri la aŭtoro

Opiniante ke multaj legantoj volas iom scii pri la aŭtoro de la legata libro, ni petis biografajn informojn de S-ro Omelka. Plej bone ni citu el lia responda letero.

Gottwaldov — Otrokovice, 27.X.1951.

Mi naskiĝis en la jaro 1904 en Stare Mesto — Uherske Hradiste, Ĉeĥoslovakujo. Post studoj en gimnazio mi fariĝis instruisto. En tiu ĉi okupo mi trovis plenan feliĉon; kiam estis al mi donitaj pli altrangaj postenoj, mi post mallonga tempo revenis en la klason, ĉar laboro kun la vivanta materialo estas por mi la plej interesa.

Dum libertempo mi verkas librojn. Plej multaj estas dediĉitaj al la infanoj. Mi preferas aventurajn motivojn, sed mi ĉiam klopodas per aventuraj verkoj samtempe eduki al solidareco, kamaradeco, aŭdaco, sinoferemo kaj aliaj similaj ecoj. Mi uzas nur tiajn temojn, kiujn donas la vivo mem.

La plej granda aventuro de mia propra vivo estis la tago, kiam mi eklernis Esperanton. Tio okazis en la jaro 1932. La bone konata Cseh — instruisto, Dolfa Bartoŝik, gvidis la kurson, kiun mi vizitis. Tiam mi kompreneble ne povis scii, kiom pliriĉigos mian vivon la internacia lingvo. Tuj en la unua jaro de mia Esperantiĝo mi korespondis kun Lidia Zamenhof, petante ŝin pri rajto traduki ŝiajn Esperantlingvajn rakontojn Halinjo kaj Araneo en Ĉeĥan lingvon. Baldaŭ mi komencis verki en Esperanto. Kelkaj rakontoj en antaŭmilita Heroldo, Esperanto — prelegoj en Ĉeĥoslovakaj radiostacioj, libreto por infanoj Aventuro de Antonio, k.t.p. Gvidanto de multaj Esperanto — kursoj, prezidanto de du kluboj mi fariĝis. Sekvis vico da eksterlandaj gesamideanoj, kiuj vizitis mian patrujon (J. R. Sĉerer, geedzoj Seppik, Hadzi Mustafa Raden, s-ino Alamo el Svedulo kaj aliaj) — iliaj prelegoj estis ne nur por mi, sed ankaŭ por vasta publiko la pruvo, ke Esperanto ne estas ia nebula fantomo aŭ ludilo, sed grava faktoro por interkompreniĝo de la popoloj.

Multajn bonajn amikojn donis al mi Esperanto. Kiel ne rememori ĉi tie precipe du Kanadajn amikojn W. H. Fenton kaj Jack Scrivener, kiuj donis al mi tre valorajn informojn antaŭ ol mi komencis verki la Stafeton!

Vi demandas ankaŭ pri mia familio. Mia edzino lernis Esperanton samtempe kun mi. Ŝi estas ĉiam la unua legantino de miaj manuskriptoj. Ŝiaj trafaj kritikoj ege helpas min. Mia filino studas — ankaŭ ŝi estas Esperantistino.

Esperanton mi rigardas kiel tre taŭgan kaj valoran helpanton en batalo por la tutmonda paco. Malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj de la nuna tempo mi firme kredas, ke la nobla ideo de L. L. Zamenhof fine efektiviĝos.

Pardonu afable, kara amiko Goldsmith, ke mi tiom babilis pri mi mem. Sed la kulpulo en tiu ĉi afero estas vi.

Sincere vin salutas via Ĉeĥoslovaka amiko.

F. Omelka.

Antaŭparolo

ALASKO — malproksima lando en amerika nordo. Malmilda lando de kruelaj frostaj kaj neĝblovadoj. La lando de longa vintro kaj mallonga somero. La lando de senfinaj kaj dezertaj ebenaĵoj, de ĉielatingaj montoj kaj rabaj fluoj de riveroj. La lando, kiu en la fino de la pasinta jarcento fortege spiregis pro la alfluo de orministoj, kiujn tien allogis febraj fantomoj de oraj vejnoj kaj flave brilantaj montriveretoj. La lando, kiu — kiel neniu alia — estis la atestanto de kapturne rapida kresko de fieraj urboj kaj ilia mnlgaja bankroto. La lando preskaŭ senhoma, ĉar por unu homo — blankulo, Eskimo aŭ Indiano — estas spaco da 25 — kilometra kvadrato….

Kaj al tiu ĉi malproksima angulo de nia terglobo estis direktataj antaŭ malmultaj jaroj la okuloj de la tuta mondo. Milionoj da koroj batis pli rapide ol kutime. Tio ne estis sciigo pri iaj novaj trovaĵoj de multekosta metalo, kio vigligis la loĝantojn de ĉiuj regionoj, kien penetris la civilizo. Ne tio estis io alia. Delikataj koroj estis premataj de doloriga kompato pro la tragedio, per kiu estis trafita la urbo Nome. La tuta mondo kliniĝis en humila respekto kaj senlima admiro antaŭ la heroeco de viroj de la Nordo. En tiuj momentoj, kiam oni perdis la spiron pro ekscitiĝo, multaj homoj ekkonsciis kiel bele estas — esti homo. Kaj ĉiuj atendis en angora streĉo, ĉu atingos ĝustatempe sian celon — la alaska stafeto.

La Alaska Stafeto
Ĉapitro 1. Epidemio

Januara vespero 1925.

Malvarma norda vento blovis rekte de la poluso. Ĝi kuregis tra la stratoj de la urbeto Nome kiel furioza ĉevalo. Ĝi fajfis, bruegis, ĝemis. Ĝi kolere atakis dikajn fenestrotabulojn kaj penetris en varmigitajn loĝejojn.

Post la sesa horo la vento ankoraŭ plifortiĝis. Ĝi suprenlevis de sur la tero freŝan neĝon, portis ĝin alten kaj pelis ĝin antaŭ sin. El malproksimo aŭdiĝis malserena bruado de grandegaj glaciblokoj, kiuj puŝis unu la alian, kuniĝis kaj denove rompiĝis, ĝis la tero tremis.

Malgraŭ la malbona vetero, ĉirkaŭ la sepa horo la pordoj de la domoj malfermiĝis kaj en la neĝblovadon eliris gepatroj kun siaj infanoj. Ili apenaŭ transpaŝis la sojlon de la domo, kiam la vento atakis ilin, ĝi ekpikis iliajn vizaĝojn kaj penetris ĝis la ostoj. La irantoj ektremis pro la malvarmo, entiriĝis en siajn peltajn mantelojn, patrinoj altiris al la infanoj ŝalojn kaj iliajn ĉapojn malsuprentiris ĝis la okuloj, sed nenio helpis. La vento haltigis ilin, pikis, sufokis, pelis larmojn en la okulojn.

"Terure!" ĝemis plenaĝuloj kaj la infanoj singultis.

Sed neniu revenis hejmen. Ĉiuj rapidis al la hotelo, kies hele lumigitaj fenestroj altiris ilin, kiel per magneta forto.

En la vasta salono de la hotelo estis tre vigle. Antaŭe apud la scenejo svarmis infanoj. Malantaŭe sidis plenaĝuloj, kiuj ridante observis la svarmadon de siaj infanoj.

"Mi diras al vi, ke fraŭlino Elias devas havi nervojn kiel ŝnurojn, por ebligi al ŝi vivi kun ili tutajn tagojn," diris maljuna Davison al sia najbarino.

"Mi opinias, ke ŝi jam alkutimiĝis," respondis la sinjorino.

"Sed tamen… Almenaŭ por mi tio estus super la fortoj."

"En la lernejo ili certe ne estas tiom sovaĝaj," defendis la infanojn alia sinjorino. "Sed hodiaŭ — kiu ja mirus? Infana teatraĵo! Nia Tommy jam tutan semajnon parolas pri nenio alia."

"Vi pravas, sinjorino," konsentis Davison. "Nia Karlo lernis sian rolon en ĉiu libera momento. Mi mem konas ĝin jam parkere."

"Kaj la teatraĵo estas versimile tre interesa. El tio, kion mi aŭdis de nia Mary, mi komprenis, ke la teatraĵo prezentas la vivon en nia urbo de la unuaj tempoj de ĝia ekfloro," daŭrigis la konversacion plua sinjorino.

"Plej multe plaĉis al mi tiu okazintaĵo kun iu orministo," diris Davison.

"Kiu? Pri tio mi ne aŭdis," devigis atenton maljuna sinjoro, kiu ĝis tiu momento silentis.

"La afero okazis jene," ekparolis lia komunikema najbarino. "En la fino de la pasinta jarcento venadis en Alaskon multaj aventuremaj homoj kaj tiuj, kiuj sopiris je oro. Ĵurnaloj skribis pri la riveroj plenaj de oro, pri la fabelaj orŝtonoj, kiuj estas troveblaj je ĉiu paŝo. Ĉu mirinde, ke la homoj alvenadis ĉi tien amase? Nomoj kiaj Yukon, Klondike, Dawson City estis aŭdeblaj de la mateno ĝis la nokto. Ĉiu sciis, ke tiuj nomoj signifas oron kaj riĉecon. Kaj post nelonge oni povis aŭdi nomon novan, kiun pli frue neniu aŭdis. Nome, Nome aŭdiĝis el ĉiuj flankoj."