Читать онлайн "La antaЕ­enЕќovita garnizono [en Esperanto]" автора Рейто Енё - RuLit - Страница 44

 
...
 
     



Выбрать главу
Загрузка...

La mapo estis tie!

… Tiaĵo ankoraŭ ne okazis. Kureganto homo stumblis ĉe la sojlo de la majoro kaj falis en la ĉambron de Delahay, poste li salte leviĝis, nezorgante pri sia superulo, kaj kriadis…

— La lampon… malŝaltu la lampon!.. Trovite! Jen ĝi estas!.. tuj… — kaj li senspiriĝinte anhelis pro la kuro sur la ŝtuparo. Kolombo estis tiu. Kreto malŝaltis la lampon.

… Kaj per verde flava brilo, elradiante sian ardon ankaŭ sur la krokodilkapon, la miniatura mapo de la trairejo, malkovrita de Russel lumis tie, desegnita per kelkaj etaj linioj!..

En la mallumo aŭdiĝas nur la retenita spirado de la miregantaj homoj…

3

Kiel simple ĝi estis. La esploristo desegnis la mapon sur la ciferplaton de la brakhorloĝo per ia radianta materialo, eble per radiumo aŭ fosforo. Inter la fendetoj de la ciferplato kaŝiĝis nerimarkite tiuj kapilaraj linietoj, kiuj estas preskaŭ nevideblaj, ili lumas nur nokte, se anticipe la sunbrilo prilumis la ciferplaton, kaj la fosfora materialo reradias la sorbitan lumon. Pro tiklaj politikaj aferoj vojaĝanta, katrografa Russel desegnis sian unuan skizon sur tiun fendetiĝintan ciferplaton per nevidebla, aŭ per travidebla materialo, kiu surbas la sunradiojn. Poste li fiksis ĝin per gluo. Se oni atakis, traserĉis, eĉ mil foje dismuntis la horloĝon — oni povis trovi nenion, ĉar la mapo estis videbla nur tiam, se trafis tion forta lumo, kaj oni rigardis ĝin nokte.

Kvazaŭ rigardante transmondan aperaĵon, ili nun ĉiuj gapis la horloĝon kun grandaj okuloj.

Sur la ciferplato tute eta, intermita linio montriis la vojon ĝis Niĝero, disde punkto, kiu estis signita per litero T. Ĝi signifis certe la „tendaron”. Tiun lokon, kie la ekspedicio de Russel bivakis. Kaj tie oni konstruis la fortikaĵon Aut-Taurirt. Malsupre estis skribite: 1 mm: 2 km. Preskaŭ du centimetra linio signis la vojon, ili do estis proksimume 40 kilometrojn de la trairejo. La malgranda strieto, signanta la vojon, krucis punktitan linion, kiun signis litero N. Ĝi estas certe Niĝero. Malsupre, sub la sekudo-montrilo estis skribite: 10. III. — 25. VI. Ankaŭ tio estis klara kaj simpla. La akvonivelo de Niĝero estas tia de la dek de la tria marto ĝis la dudek kvina de junio, ke oni povas trafiki tra la trairejo, dum la aliaj monatoj la akvo verŝajne indundas ĝin.

— Se ni estus sciintaj tion pli frue — diris majoro Yves en la konsternita silento — , tre multaj homoj estus vivantaj.

Iu ŝaltis la lampon.

— Jen rigardu, la idiota Kreto! — kriis Kolombo.

— Ne, amiko mia — diris Kreto ridetante. — Mi estas tiu certa majoro Yves, pro kiu vi havis tiel multe da malagrablaĵo. Sed fermu vian buŝon, ĉar vi ne aspektas favore tiel.

Ĉar Kolombo malfermis sian buŝon tiel larĝe, kiel tio eblis. Li anteŭenŝovis sian kolon, faris grandajn okulojn, kaj li rigardis jen al la surprizige senĝene staranta Kreto, jen al la ridantaj oficiroj, timeme turnante sian kapon dekstren-maldekstren.

— Huuu! — li diris poste.

— Mi ripetas, kion mia amiko Delahay diris: vi faris grandan servon al via patrujo. Vi estas la plej facilanima kaj la plej bona soldato en la mondo. Koncerne Kreton, la kompatinda idioto, en lia nomo nun mi premas vian manon kun aparta danko.

Li premis forte la manon de Kolombo. Kiu eĉ nun palpebrumante rigardis de unu oficiro al la alia, kaj li ripetadis en si mem nur tion pro la embaraso kaj surprizo:

— Ĝi estas bela komedio… Je mia vorto, ĝi estas bela komedio.

— Krome nia amiko Kolombo ankoraŭ havas bonŝancon — interrompis Finley. — La hazardo helpis al li solvi la sekreton de la horloĝo, kiun vane serĉis tiom da spertuoj…

— Estas bone, ke vi menciis tion! — diris Delahay, ekkubutante en la lito, ĉar la multe suferinta, malalta homo preskaŭ refortiĝis. — Ni nur ne ripozu sur la laŭroj de la venko, ĝis la atako de sokota-anoj povas okazi neatendite.

— Nun jam ĝi ne estas tiel danĝera — mansvingis Yves. — Unuavice hodiaŭ estas la oka de majo, kaj ne estas verŝajne, ke la vojo, kondukatna al la tero Batalanga estus irebla antaŭ kvar-kvin tagoj. La mapo de Russel idikis la dekan de la monato. Poste, posedinte la mapon, ni povas okupi la aperturon de la trairejo. Tio kondukas certe sub la fluejo de Niĝero, kie la riverujo estas sufiĉe roka, kaj ĝi ne povas ruiniĝi.

— Lito! — kriis Kolonbo sovaĝe, frapinte sur sian frunton. Mi forgesis ie kulpulon sub la lito, kies nomo estas Laporter.

— Laporter! — salte leviĝis Kreto. — Kie li estas? Mi estus ĵurinta, ke li glitis el miaj manoj. — Venu, infano mia! — Kolombo kaj la majoro rapidis al la koridoro malantaŭ la kantino, kaj ili malfermis la pordon de tiu ĉambro, kie la ganstero kiŝis ŝnurligita.

Malliginte lin, la membroj de Pencroft falis el la ŝnuroj, kiel la ĉifonoj el malfermiĝinta pakumaĵo. Li jam estis duonmorta.

Kolombo balancis sian kapon:

— La soleco tre suferigis lin….

ĈAPITRO 28

1

Aŭrore la fortikaĵo silentiĝis. Ĉiu dormis profunde post la malfacila tago. Parto de la soldatoj kuŝis en la hospitalo pro grava etilismo. La aliaj viciĝis kun kapdoloro, kun akre doloraj membroj post la veka trumpetoado. Finley diris al ili per kekaj, mallongaj frazoj, ke anstataŭ grava puno li konsideros ĉion nura ebriiĝo, kio okazis, kaj ĉiu deka homo el la kulpuloj estos kondamnita al kvartaga pelotte. Se denove okazos simila afero, la deliktuloj estos starigitaj antaŭ la militan tribunalon.

Ili silentis mute. La suno leviĝis, kaj la varmego altiĝis preskaŭ en ĉiu sekundo.

Poste oni elektis la membrojn de la corvée. Ĝi konsistis nur el fidindaj homoj: Kolombo, Spolinsky kaj la aliaj estis en la taĉmento. Finley gvidis ilin, sed ankaŭ Latouret iris.

La bagnanoj jam la posttegmezon de la antaŭa tago vane malfermadis la akvrokranon. Ili ne ricevis trinki. La nokto pasis ankoraŭ elteneble, sed matene, en la arda varmego, ili jam tre malfortiĝis por la soifo, kaj pli ol ducent homaj skeletoj sidis en la sufoke varma ĝangalo elĉepiĝinte, kun vertiĝanta kapo… Bluaj kapilaroj pulsadis sur la flavaj, morte maldikaj kranioj, ŝveliĝintaj, gandaj, ruĝaj palpebroj fermiĝis agoniante, kaj blankaj langoj elŝoviĝis heziteme el la sensangaj, pendaĉantaj lipoj…

Ili vidis alveni la corvée-on. Ili vidis, ke la oficiro komandas teni la fusilojn pafpretaj, kiuj poste direktiĝis sur ilin. Neniu moviĝis. Ĉu li fapigos? Eblas…

Nun disiĝas patrolo el la corvée, kaj la ĝi proksimiĝas gvidate de la oficiro. Kelkaj bananoj pene leviĝas. Ili tute ne pensas ataki la manplenon da trupo.

La vaniĝina ribelo forprenis ankaŭ ilian lastan vivenergion.

— Homoj! — diris Finley mallonge. — Mi mesaĝis al vi hieraŭ, se mi revenos en vian tendaron, ni punos neniun. Mi tenas mian vorton. Ni malfermos la akvokranon, vi ricevos nutraĵon, sed envenos ĉi tien patrolo okaze de ĉiu suspektinda afero. Kiu ne kondutos disciplinite, ni mortpafos tiun. Bonorda garnizono estos en Aut-Taurirt. Morgaŭ ni komencos konstrui la barakojn, vi ricevos hospitalon, kuraciston, kaj ni faros ordon. Ni malfermos la akvokranon post tridek minutoj. Mi lasos ĉi tie nur unu soldaton. Kaj trinku en tia vicordo, kiel li ordonas. Se okazos io malbona al tiu soldato, tiam mi dekumos vin! Rompez!

La patrolo marŝis plu en la internon de la ĝangalo. La bagnanoj sencele vagaĉis, kelkiuj jam svenis. Subite Rikov, la soldato staranta ĉe la akvokrano diris:

— La akvo jam fluas. Rektiĝu! Atenton! Viciĝu unu post la alia, kaj ĉiu portu sian glason!

La bagnanoj alviciĝis, trinkis trankvile kaj nenio malbona okazis al la postenanta soldato inter ili…

2

La patrolo daŭrigis sian vojon en la ĝangalo sur elefantvojo, al la tendaro de la pigmeoj. La malaltkreska ĉefo rapidis antaŭ ilin persone, kredante, ke la ribeluloj venas. Li trompiĝis amare, kiam li ekvidis la oficirojn, kiuj gvidis la soldatojn.

     

 

2011 - 2018