Выбрать главу

Nun la Reĝino surmetis siajn okulvitrojn kaj komencis firme rigardi la Ĉapeliston, kiu paliĝis kaj malkvietiĝis.

"Diru vian ateston," diris la Reĝo; "kaj ne nervozu, alie mi tuj ekzekutigos vin."

Ŝajne tio tute ne kuraĝigis la atestanton: li daŭre balancis de unu piedo al la alia, rigardante maltrankvile la Reĝinon, kaj pro sia konfuziĝo li elmordis grandan pecon de sia tetaso anstataŭ de sia pano-kun- butero.

8 Laŭ la tiama sistemo en Britio, oni sumigis monon per iom kompeksa kalkulado: 12 pencoj = 1 ŝilingo, 20 ŝilingoj = 1 pundo. Se oni supozas ke ĉiu tago = 1 penco, 14 + 15 + 16 = 45 pencoj = 3 ŝilingoj plus 9 pencoj.

Ĝuste tiumomente Alico havis tre kuriozan senton, kio multe perpleksis ŝin ĝis ŝi ekkonsciis pri kio temas: ŝi komencas rekreski, kaj unue ŝi pensis ekstari kaj foriri el la kortego; sed duapense ŝi decidis resti dum restos sufiĉa spaco por ŝi.

"Ne tiom premu," diris la Gliro, kiu sidis apud ŝi. "Mi apenaŭ povas spiri."

"Mi ne kulpas," diris Alico tre humile: "mi kreskas."

"Vi ne rajtas kreski ĉi tie," diris la Gliro.

"Ne diru absurdaĵojn," diris Alico pli kuraĝe: "vi bone scias ke ankaŭ vi kreskas."

"Jes, sed mi kreskas normale," diris la Gliro: "ne kiel vi." Kaj li levis sin tre paŭte kaj transiris al la alia flanko de la kortego.

Tutdume la Reĝino ne ĉesis rigardadi la Ĉapeliston, kaj, ĝuste kiam la Gliro transiris la kortegon, ŝi diris al unu ella kortegoficistoj, "Alportu la liston de la kantistoj en la plejlasta koncerto!" je kio la mizera Ĉapelisto tiom tremis ke li

deskuis ambaŭ ŝuojn.

"Diru vian ateston," la Reĝo ripetis kolere, "alie mi ekzekutigos vin, negrave ĉu aŭ ne vi nervozas."

"Mi estas pov- rulo, via Moŝto," la Ĉapelisto komencis, per tremanta voĉo, "kaj mi apenaŭ komencis mian tetrinkon—antaŭ nur eble unu semajno, aŭ eble du—kaj car la pano-kun-butero tiom maldikiĝis, kaj la teo scintilis—" "La kio scintilis?" diris la Reĝo. "Komenciĝis per la t...," la Ĉapelisto balbutis.

"Kompreneble 'teo' komenciĝas per T!" diris la Reĝo akre. "Ĉu vi opinias min stulta? Daŭrigu!"

"Mi estas povrulo," la Ĉapelisto daŭrigis, "kaj preskaŭ ĉio scintilis post tiam—tamen la Marta Leporo diris—"

"Mi ne diris!" la Marta Leporo interrompis tre rapide.

"Jes ja!" diris la Ĉapelisto.

"Mi neas tion!" diris la Marta Leporo.

"Li neas tion," diris la Reĝo: "ellasu tiun parton."

"Nu, almenaŭ la Gliro diris—" la Ĉapelisto daŭrigis, maltrankvile igardante por trovi cu ankaŭ li neos: sed la Gliro neis nenion, car li profunde dormadis.

"Kaj poste," daŭrigis la Ĉapelisto, "mi trancis iom pli da pano-kun-butero—"

"Sed kion diris la Gliro?" ĵuriano demandis.

"Tion mi ne memoras," diris la Ĉapelisto.

"Vi devas memori," komentis la Reĝo, "alie mi ekzekutigos vin."

La mizera Ĉapelisto faligis sian tetason kaj panon-kun-butero, kaj surgenuiĝis. "Mi estas povrulo, via Moŝto," li komencis.

"Vi tre povre parolas," diris la Reĝo.

Nun kobajo hurais, kaj lin tuj subpremis la oficistoj de la kortego. (Ĉar tio estas iom malfacila vorto, mi klarigu al vi precize kiel oni faris tion. Oni havis grandan kanvasan sakon, kies malfermaĵo estis kuntirebla per ŝnuro: en tion ili glitigis la kobajon, kapantaŭen, kaj poste ili sidis sur ĝi.)

"Mi ĝojas ke mi vidis tion," pensis Alico. "Mi tre ofte legis en la ĵurnaloj, je la fino de procesoj, 'Iuj volis aplaŭdi, sed tion tuj subpremis la oficistoj de la kortego', kaj antaŭ nun mi neniam komprenis."

"Se vi ne scias pli pri la afero, vi rajtas substari," daŭrigis la Reĝo.

"Mi ne povas substari," diris la Ĉapelisto: "mi jam staras sur la planko."

"Do vi rajtas subsidi," la Reĝo respondis.

Nun la alia kobajo hurais, kaj oni subpremis lin.

"Nu, jen la fino de la kobajoj!" pensis Alico. "Nun ni progresos pli facile."

"Mi preferus fini mian tetrinkon," diris la Ĉapelisto, maltrankvile rigardante la Reĝinon, kiu legadis la liston de kantistoj.

"Vi rajtas foriri," diris la Reĝo, kaj la Ĉapelisto haste foriris el la kortego, kaj eĉ ne atendis por surmeti siajn ŝuojn.

"—kaj ekstere senkapigu lin," la Reĝino aldonis al unu el la oficistoj; sed la Ĉapelisto jam estis nevidebla antaŭ ol la oficisto povis atingi la pordon.

"Alvoku la sekvan atestanton!" diris la Reĝo.

La sekva atestanto estis la kuiristino de la Dukino. Ŝi tenis la piprujon en sia mano, kaj Alico jam divenis kiu estas antaŭ ol ŝi eĉ eniris la kortegon, pro la subita kunekternado de la homoj proksimaj al la pordo.

"Diru vian ateston," diris la Reĝo.

"Rifuzas," diris la kuiristino.

La Reĝo maltrankvile rigardis la Blankan Kuniklon, kiu diris, nelaŭtavoĉe, "Via Moŝto devas ekzameni ĉi tiun atestanton."

"Nu, se mi devas, mi do devas," la Reĝo diris per melankolia tono, kaj, kunfaldinte siajn brakojn kaj sulkiginte la frunton ĝis liaj okuloj preskaŭ malaperis, li diris, per basa voĉo, "El kio konsistas tortetoj?"

"Pipro, plejparte," diris la kuiristino.

"Melaso," diris dormema voco malantaŭ ŝi.

"Kolumu tiun Gliron!" la Reĝino elkriacis. "Senkapigu tiun Gliron! Forsendu tiun Gliron el la kortego! Subpremu lin! Pincu lin! Senlipharigu lin!"

Dum pluraj minutoj la tuta kortego estis plena de konfuzo, pro la tasko elirigi la Gliron, kaj, kiam ili fine retrankviliĝis, la kuiristino jam malaperis.

"Ne gravas!" diris la Reĝo, evidente multe pli bonhumora nun. "Alvoku la sekvan atestanton." Kaj, li pludiris, nelaŭtavoce al la Reĝino, "Vere, karulino, nepre vi ekzamenu la sekvan atestanton. Tute dolorigas mian frunton!"

Alico rigardis la Blankan Kuniklon dum li mallerte manipulis la liston, sentante grandan scivolon pri kia estos la sekva atestanto, "—car ili ankoraŭ ne trovis multan ateston," ŝi diris al si. Imagu ŝian surpriziĝon, kiam la Blanka Kuniklo laŭtlegis, plejlaŭte per sia akra voceto, la nomon "Alico!"

ĈAPITRO XII

ATESTAS ALICO

"Jen mi!" kriis Alico, tute forgesante, pro la momenta konfuzo, kiom granda ŝi fariĝis dum la ĵuspasintaj kelkaj minutoj, kaj ŝi levis sin tiom rapide ke ŝi renversis la ĵuriejon per la rando de sia jupo, kaj tiel disĵetis ĉiujn ĵurianojn sur la kapojn de la suba rigardantaro, kaj ili kuŝis tie diskuŝante, kio memorigis ŝin tre forte pri ujo da orfiŝoj kiun ŝi akcidente renversis dum la antaŭa semajno.

"Ho, mi pardonpete^as!" ŝi kriis tre malfeliĉe, kaj ŝi komencis repreni ilin kiel eble plej rapide, car la akcidento pri la

orfiŝoj daŭre estis en ŝia menso, kaj ŝi havis ian neklaran ideon ke necesas kolekti

ilin tuj kaj remeti en la ĵuriejojn, por ke ili ne mortu.

"La proceso ne povos daŭri," diris la Reĝo, tre seriozavoĉe, "antaŭ ol ĉiuj ĵurianoj denove estos en sia ĝusta pozicio—ĉiuj," li ripetis tre emfaze, forte rigardante Alicon dum li parolis.

Alico rigardis la ĵuriejon, kaj vidis ke, pro sia hasto, ŝi reenmetis la Lacerton kapsuben, kaj la kompatinduleto skuadis sian voston malankolie, tute ne povante movi sin. Ŝi baldaŭ reelprenis ĝin kaj ĝustigis ĝin; "kvankam ne multe gravas," ŝi diris al si; "verŝajne ĝi tute egale utilus en ĉi tiu proceso kapsupre aŭ kapsube."

Tuj kiam la ĵurio iom renormaliĝis post la ŝoko de la renversiĝo, kaj iliaj ardezoj kaj krajonoj troviĝis kaj redoniĝis al ili, ili ekkomencis tre diligente skribi historion de la akcidento, escepte de la Lacerto, kiu ŝajne estis tro perpleksita kaj nur povis sidi kun la buŝo malferma, rigardante la plafonon de la kortego.