Выбрать главу

"Mi certas ke mi ne estas Ada," ŝi diris, "ĉar ŝia hararo estas tre bukla, kaj mia tute ne havas buklojn; kaj mi certas ke mi ne povas esti Mabel, ĉar mi scias ĉiajn aferojn, kaj ŝi, ho! ŝi scias vere malmulton! Krome, ŝi estas ŝi, kaj mi estas mi, kaj—ve, kia enigmo estas! Mi provu memori ĉu mi scias kion mi antaŭe sciis. Mi pensu: kvaroble kvin estas dek du, kaj kvaroble ses estas dek tri, kaj kvaroble sep estas—ve! Mi neniam atingos dudek tiel! Tamen, la Obla Tabelo ne gravas: ni provu Geografion. Londono estas la ĉefurbo de Parizo, kaj Parizo estas la ĉefurbo de Romo, kaj Romo—ne, tio estas tute erara. Evidente mi ŝanĝiĝis en Mabelon! Mi provu diri 'Car jen Г abelo laborema'—" kaj ŝi krucis siajn manojn sur siaj genuoj, kvazaŭ recitante lecionojn, kaj komencis deklami ĝin, sed ŝia voĉo sonis raŭka kaj stranga, kaj la vortoj ne estis samaj kiel iam antaŭe:—

Car jen la eta krokodil Beligas sian voston, Kaj verŝas akvon de la Nil7 Sur ĉiun oran oston!

Feliĉe sonas lia rid'

Por kaŝi lian celon, kaj fiŝoj do kun plena fid' transnaĝas la makzelon!

"Mi estas certa ke tiuj vortoj ne estas ĝustaj," diris kompatinda Alico, kaj ŝiaj okuloj repleniĝis per larmoj dum ŝi daŭrigis. "Nepre mi ja estas Mabel, kaj mi devos loĝi en tiu aĉa dometo, kaj ludi per preskaŭ neniuj ludiloj, kaj lerni, ho!, tiom da lecionoj! Ne, mi firme decidis; se mi estas Mabel, mi restos ĉi tie! Ne utilos al ili subpuŝi siajn kapojn kaj diri, 'Revenu supren, kara!' Mi nur suprenrigardos kaj diros, 'Nu, kiu mi estas? Unue diru al mi tion, kaj se al mi placas esti tiu persono, mi supreniros: se ne, mi restos ĉi tie ĝis mi fariĝos iu alia'—sed ve!" kriis Alico, ekplorante, "mi volegas ke ili ja subpuŝu siajn kapojn! Min plene tedas esti tute sola ĉi tie!"

Dirante tion, ŝi rigardis siajn manojn, kaj ŝin surprizis vidi ke ŝi surmetis unu el la malgrandaj blankaj kapridhaŭtaj gantoj dum ŝi parolis. "Kiel mi povis fari tion?" ŝi pensis. "Ŝajnas ke mi denove malgrandiĝas." Ŝi surpiediĝis kaj iris al la tablo por mezuri sin per ĝi, kaj trovis ke, laŭ sia plej bona takso, ŝi nun estas proksimume sesdek centimetrojn alta, kaj plu ŝrumpas tre rapide: ŝi baldaŭ trovis ke la kaŭzo estas la ventumilo kiun ŝi tenas, kaj ŝi haste faligis ĝin, nur sufiĉatempe por eviti plenan forŝrumpon.

"Mi preskaŭ ne eskapis!" diris Alico, multe timante pro la subita ŝanĝo, sed tre ĝoja ĉar ŝi plu ekzistas; "kaj nun al la ĝardeno!" Kaj ŝi rekuris plenrapide al la malgranda pordo: sed, ve! la malgranda pordo denove estis fermita, kaj la malgranda ora ŝlosilo kuŝis denove sur la vitra tablo, "kaj nun estas eĉ pli malbone," pensis la kompatinda infano, "car neniam mi estis tiom malgranda, neniam! Kaj mi diras ke estas domaĝe, tion mi diras!"

Dum ŝi diris tiujn vortojn ŝia piedo glitis, kaj post momento, plaŝ! salakvo kovris ŝin ĝis ŝia mentono. Ŝia unua penso estis ke iel ŝi falis en la maron, "kaj tiuokaze

mi povos reiri per la fervojo," ŝi diris al si. (Alico nur unufoje dum sia vivo estis ĉe la marbordo, kaj faris ĝeneralan konkludon ke negrave kien oni iras sur la Angla marbordo, oni trovas aron da vestokabanetoj en la maro, diversajn infanojn kiuj fosas en la sablo per lignaj ŝpatoj; post tio, vico de pensionoj, kaj malantaŭ ili trajnstacion.) Tamen ŝi baldaŭ komprenis ke ŝi estas en la lago de larmoj kiujn ŝi ploris kiam ŝi estis tri metrojn alta.

"Ho, ke mi ne estus tiom plorinta!" diris Alico, dum ŝi ĉirkaŭnaĝis, penante trovi elirejon. "Nun mi puniĝas, mi supozas, per drono en miaj propraj larmoj! Tio ja estos strangaĵo, tute certe! Tamen, ĉio estas stranga hodiaŭ."

Ĝuste tiam ŝi aŭdis ion plaŭdantan en la lago ne tre multe for, kaj ŝi naĝis pli proksimen por trovi kio ĝi estas: unue ŝi pensis ke sendube ĝi estas rosmaro aŭ hipopotamo, sed baldaŭ ŝi memoris kiom malgranda ŝi nun estas, kaj post nelonge ŝi povis vidi ke ĝi estas nur muso, kiu englitis same kiel ŝi.

"Ĉu iel utilus," pensis Alico, "paroli al tiu muso? Ĉio estas tiom nekutima ĉi tie, ke verŝajne ĝi ja povas paroli: negrave, ne malutilos provi." Do ŝi komencis: "Ho Muso, ĉu vi scias kiel eliri el ĉi tiu lago? Min tre lacigas naĝado ĉi tie, Ho Muso!" (Alico supozis ke tiel oni devas paroli al muso: ŝi neniam antaŭe faris tion, sed ŝi memoris ke ŝi vidis, en Latina Gramatiklibro de sia frato, "Muso—de muso—al muso— muson—Ho muso!") La muso rigardis ŝin iom dubeme, kaj ŝajnis al ŝi ke ĝi palpebrumis per unu el siaj okuletoj, sed ĝi diris nenion.

"Eble ĝi ne komprenas," pensis Alico; "verŝajne ĝi estas Franca muso, veninta kun Vilhelmo la Konkerinto[1]." (Ĉar, malgraŭ sia scio pri historio, Alico tute ne klare konceptis antaŭ kiom da jaroj io okazis.) Do ŝi rekomencis: "Oŭ est ma chatte?" tio estis la unua frazo en ŝia lernolibro de la Franca lingvo. La Muso eksaltis el la akvo, kaj ĝia tuta korpo ŝajnis timtremi. "Ho, mi petas pardonon!" kriis Alico tuj, timante ke ŝi vundis la sentojn de la kompatinda besto. "Mi tute forgesis ke vi ne amas katojn."

"Ne amas katojn!" kriis la Muso, per akra, pasia voĉo. "Ĉu vi amus katojn se vi estus mi?"

"Nu, eble ne," diris Alico per trankviliga tono: "ne koleru. Sed mi vere deziras povi montri al vi nian katon Dina: mi kredas ke vi ŝatus katojn se vi povus vidi ŝin. Ŝi estas tre kara, kvieta besto," Alico daŭrigis, duone parolante al si, dum ŝi

naĝis leĝere en la lago, "kaj ŝi sidas ronronante tre bele apud la kameno, lekante siajn piedojn kaj lavante sian vizaĝon—kaj estas tre plezure karesi ŝin—kaj ŝi bonege kaptas musojn—ho, bonvolu pardoni!" kriis Alico denove, ĉar ĉifoje la Muso tremegis, kaj ŝi sentis ke nepre ŝi ofendis ĝin. "Ni

ne plu diskutos ŝin se vi preferas ke ne."

"Ni, ĉu!" kriis la Muso, kiu tremis tutkorpe ĝis la pinto de sia vosto. "Ĉu vi kredas ke mi akceptus paroli pri tia temo? Nia familio de ĉiam malamas katojn: fiaj, aĉaj, maldecaj bestoj! Neniam diru tiun nomon al mi denove!"

"Tute ne!" diris Alico, rapidante ŝanĝi la temon de la konversacio. "Ĉu vi—ĉu vi amas—amas—amas hundojn?" La Muso ne respondis, do Alico plu parolis fervore: "Estas vere kara hundeto proksime al nia domo, mi volonte montrus al vi! Malgranda helokula terhundo, sciu, kun ho! tre longaj buklaj brunaj haroj! Kaj ĝi reportas aĵojn kiujn oni ĵetas, kaj ĝi sidiĝas kaj petas sian manĝon, kaj faras ĉiajn aferojn—mi eĉ ne povas memori multajn el ili—kaj ĝi apartenas al kultivisto, sciu, kaj li diras ke ĝi estas ege utila, ĝi valoras cent pundojn! Li diras ke ĝi mortigas ĉiujn ratojn kaj—ho, ve!" kriis Alico lamente.

"Mi kredas ke denove mi ofendis ĝin!" Ĉar la Muso fornaĝadis de ŝi kiel eble plej forte, kaj faris grandan brukonfuzon en la lago dum ĝi naĝis.

Do ŝi vokis al ĝi moltone: "Muso kara! Bonvolu reveni, kaj ni ne diskutos katojn, nek hundojn, se vi ne amas ilin!" Aŭdinte tion, la Muso turnis sin kaj malrapide renaĝis al ŝi: ĝia vizaĝo estis tute pala (pro pasio, Alico pensis), kaj ĝi diris, per nelaŭta, trema voĉo, "Ni iru al la bordo, kaj tie mi rakontos al vi mian historion, kaj vi komprenos kial mi malamas katojn kaj hundojn."

Ili ja ĝustatempe foriris, car la lago fariĝis tre plena de birdoj kaj bestoj falintaj en ĝin: estis Anaso kaj Dido, Lorio kaj Agleto, kaj pluraj aliaj kuriozaj bestoj. Alico gvidis, kaj la tuta grupo naĝis al la bordo.