Выбрать главу

"Kaj kiu estas Dina, se mi rajtas demandi tion?" diris la Lorio.

Alico respondis volonte, ĉar ŝi estis ĉiam preta paroli pri sia amata besto. "Dina estas nia kato. Kaj ŝi estas lertega pri kaptado de musoj, vi ne povas imagi tion! Kaj ho, se vi nur povus vidi ŝin ĉasi la birdojn! Nu, ŝi manĝas birdon apenaŭ vidinte ĝin!"

Tiu parolo kaŭzis rimarkindan sensacion en la grupo. Kelkaj maljunaj birdoj forrapidis tuj: unu maljuna pigo komencis surmeti mantelon tre zorge, komentante, "Mi vere devas reiri hejmen; la noktaero damaĝas mian gorĝon!" kaj kanario vokis per tremanta voĉo al siaj infanoj, "Forvenu, karuloj! Jam estas horo ke vi ĉiuj estu en la lito!" Diverspretekste ili ĉiuj foriris, kaj Alico baldaŭ restis sola.

"Kial mi menciis Dinan!" ŝi diris al si per melankolia tono. "Ŝajne neniu amas ŝin ĉi tie, kvankam mi estas certa ke ŝi estas la plej bona kato en la mondo! Ho, mia kara Dina! Ĉu iam mi revidos vin?" Kaj nun kompatinda Alico rekomencis plori, ĉar ŝi sentis sin tre soleca kaj senfeliĉa. Post nelonge, tamen, ŝi denove aŭdis etan sonon de paŝoj el for, kaj ŝi espereme suprenrigardis, duone esperante ke la Muso pentis kaj revenas por fini sian rakonton.

ĈAPITRO IV

LA KUNIKLO ENSENDAS MALGRANDAN VILĈJON

Venis la Blanka Kuniklo, malrapide trotante, kaj rigardante malkviete dum ĝi iris, kvazaŭ perdinte ion; kaj ŝi aŭdis ĝin murmuradi al si, "La Dukino! La Dukino! Ho miaj karaj piedoj! Ho miaj felo kaj lipharoj! Ŝi ekzekutigos min, tiel certe kiel musteloj estas musteloj! Kie do mi faligis ilin, kie?" Alico preskaŭ tuj divenis ke ĝi serĉas la ventumilon kaj la paron da blankaj kapridhaŭtaj gantoj, kaj ŝi tre kompleze komencis serĉi ilin, sed ili nenie estis videblaj—ŝajne ĉio ŝanĝiĝis post ŝia

naĝo en la lago, kaj la granda koridoro, kun la vitra tablo kaj la malgranda pordo, tute malaperis.

Tre baldaŭ la Kuniklo rimarkis Alicon, dum ŝi serĉadis, kaj vokis al ŝi, kolertone, "Nu, Mari-Ann, kion vi faras ĉi tie? Kuru hejmen jam nun kaj portu al mi paron da gantoj kaj ventumilon! Rapide, iru!" Kaj Alico tiom timis ke ŝi tuj forkuris laŭ la direkto kiun ĝi indikis, sen provi klarigi la eraron kiun ĝi faris.

"Li supozis min sia domservistino," ŝi diris al si dum ŝi kuris. "Kiom surprizos lin trovi kiu mi estas! Sed mi portu al li liajn ventumilon kaj gantojn—se mi povos trovi ilin." Dirante tion, ŝi atingis belaspektan dometon, sur kies pordo estis brila latuna ŝildo sur kiu la nomo "B. KUNIKLO" estis gravurita. Ŝi eniris sen frapi atentige, kaj rapidis al la supra etaĝo, plena de timo ke ŝi renkontos la realan Mari-Annon kaj forsendiĝos el la domo antaŭ ol trovi la ventumilon kaj gantojn.

"Estas tre strange," Alico diris al si, "plenumi taskojn por kuniklo! Mi supozas ke Dina donos al mi taskojn baldaŭ!" Kaj ŝi komencis imagi kiaj eventoj okazus: " 'Fraŭlino Alico! Venu ĉi tien tuj kaj pretiĝu por via promeno!' 'Mi venos post minuto, Vartistino! Sed mi devas gardi ĉi tiun mustruon ĝis revenos Dina, kaj certigi ke la muso ne eskapos.' Sed mi kredas," Alico pludiris, "ke ili ne permesus ke Dina restu en la domo se ĝi komencus ordoni al homoj tiel!"

Ŝi jam trovis plaĉan malgrandan ĉambron en kiu estis tablo ĉe la fenestro, kaj sur ĝi (konforme al ŝia espero) estis ventumilo kaj du aŭ tri paroj da malgrandaj blankaj kapridhaŭtaj gantoj: ŝi prenis la ventumilon kaj paron da gantoj, kaj estis tuj elironta el la ĉambro, kiam ŝia vido trafis malgrandan botelon starantan apud la spegulo. Neniu etiketo ekzistis ĉifoje kun la vortoj "TRINKU MIN", tamen ŝi eltiris la korkon kaj metis ĝin al siaj lipoj. "Mi scias ke io interesa nepre okazas," ŝi diris al si, "kiam ajn mi manĝas aŭ trinkas; do mi trovos kion faros ĉi botelo. Mi esperas ke ĝi regrandigos min, ĉar vere mi tre enuas estante tiom eta malgrandulo!"

Tio ja okazis, kaj multe pli frue ol ŝi atendis: antaŭ ol ŝi trinkis duonon de la botelo, ŝi trovis sian kapon premanta la planfonon, kaj devis kliniĝi por ke ŝia kolo ne rompiĝu. Ŝi rapide formetis la botelon, dirante al si, "Tio tute sufiĉas—mi esperas ne plu kreski—Mi jam ne povas eliri tra la pordo—Kial mi trinkis tiom!"

Ve! Estis tro malfrue! Ŝi plu kreskis kaj kreskadis, kaj tre baldaŭ ŝi devis surgenuiĝi sur la planko: post plia minuto la spaco eĉ ne sufiĉis por tio, kaj ŝi provis la efikon de kuŝado kun unu kubuto kontraŭ la pordo, kaj la alia brako kurbigita

sub ŝia kapo. Tamen ŝi ankoraŭ kreskadis, kaj, kiel lastan penon, ŝi metis unu brakon tra la fenestron kaj unu piedon en la kamentubon, kaj diris al si, "Nun mi nenion pli povas, negrave kio okazos. Kio okazos al mi?"

Bonfortune por Alico, la malgranda magia botelo nun plene efikis, kaj ŝi ne pli kreskis: tamen estis tre malkomforte, kaj, ĉar ŝajne neniam estos oportuno por ke ŝi denove eliru la ĉambron, ne mirigas ke ŝi estis malfeliĉa.

"Estis multe pli agrable ĉehejme," pensis kompatinda Alico, "kie oni ne ĉiam pligrandiĝis kaj ŝrumpis, kaj ricevadis ordonojn de musoj kaj kunikloj. Mi preskaŭ preferus ne esti enirinta tiun kuniklotruon—tamen— tamen—ĉi tia vivo estas iom kurioza, sciu! Mi vere ne komprenas kio okazas al mi! Iam mi amis legi ferakontojn, kaj mi supozis ke tiaj aferoj neniam okazas, kaj nun jen mi en la centro de ferakonto! Oni devus verki libron pri mi, jes oni devus! Kaj kiam mi plenkreskos, mi verkos ĝin—sed mi jam plene kreskis," ŝi pludiris mornavoĉe, "almenaŭ ne estas spaco por pli plene kreski ĉi tie."

"Sed," pensis Alico, "ĉu mi neniam fariĝos pli aĝa ol nun? Tio komfortigos, unumaniere—neniam fariĝi olda virino—sed— ĉiam devi lerni lecionojn! Ho, mi ne ŝatus tion!"

"Ho, malsaĝa Alico!" ŝi respondis al si. "Kiel vi povus lerni lecionojn ĉi tie? Nu, estas apenaŭ spaco por vi, kaj tute nenia spaco por lernolibroj!"

Kaj tiel ŝi daŭrigis, unue rolante kiel unu persono kaj poste kiel alia, kaj farante enfine grandan konversacion, sed post pluraj minutoj ŝi aŭdis voĉon eleksteran, kaj atente aŭskultis.

"Mari-Ann! Mari-Ann!" diris la voĉo, "alportu miajn gantojn jam nun!" Sekvis nelaŭta paŝado sur la ŝtupoj. Alico sciis ke la Kuniklo venas serĉi ŝin, kaj ŝi tremis ĝis ŝi tremigis la domon, tute forgesante ke ŝi estas eble miloble pli granda ol la Kuniklo, kaj tute ne bezonas timi ĝin.

Baldaŭ la Kuniklo venis al la pordo, kaj klopodis malfermi ĝin; sed, car la pordo devis malfermiĝi enen, kaj la kubuto de Alico forte premis ĝin, tiu klopodo fiaskis. Alico aŭdis ĝin diri al si, "Do mi ĉirkaŭiros kaj eniros per la fenestro."

"Tion vi ne faros!" pensis Alico, kaj, atendinte ĝis ŝi aŭdis la Kuniklon tuj sub

la fenestro, ŝi disetendis siajn fingrojn kaj faris kaptogeston en la aero. Ŝi nenion kaptis, sed ŝi aŭdis krieton kaj falon, kaj

rompiĝon de vitro, kaj konkludis ke eblete ĝi falis en kukum-forcejon aŭ ion similan.

Sekvis kolera voĉo—de la Kuniklo— "Patriĉjo! Patriĉjo! Kie vi estas?" Kaj post tio voĉo kiun ŝi antaŭe ne aŭdis, "Certe jen mi estas! Elfosante pomojn, via moŝto!"

"Elfosante pomojn, ĉu?" diris la Kuniklo kolere. "Ĉi tien! Venu helpi min el ĉi tio!" (Pliaj sonoj de rompiĝanta vitro.)

"Nu diru al mi Patriĉjo, kio estas en tiu fenestro?"

"Certe, ĝi estas brako, via moŝto!" (Li prononcis ĝin "barako".)

"Brako, ansero! Kiu vidis brakon tiom grandan? Nu, ĝi plenigas la tutan fenestron!"

"Certe ja, via moŝto: tamen brako malgraŭe."

"Nu, ĝi ne rajtas esti tie: forprenu ĝin!"

Tion sekvis longa silento, kaj Alico aŭdis nur sporadajn flustrojn; kiaj "Certe, al mi ne plaĉas, via moŝto, tute ne, neniel!" "Faru kion mi ordonas, timulo!" kaj fine ŝi denove disetendis siajn fingrojn kaj kapte gestis en la aero. Ĉifoje aŭdiĝis du krietoj, kaj pli sonis rompiĝanta vitro. "Kiom da kukumforcejoj estas!" pensis Alico. "Kion ili faros poste? Kaj tiri min el la fenestro, nu mi volegas ke ili ja povu. Certe mi ne volas resti ĉi tie pli longe!"