Выбрать главу

Por Alico estis pli kaj pli enigme, sed ŝi opiniis ke ne utilus denove paroli antaŭ ol la Kolombo finos.

"Kvazaŭ ne estus sufiĉe malfacile elkovi la ovojn," diris la Kolombo, "sed mi devas atenti pri serpentoj nokte kaj tage! Mi eĉ

ne unu dormeton spertas de tri semajnoj!"

"Mi tre bedaŭras ke vi maltrankviliĝis," diris Alico, kiu komencis kompreni ĝin.

"Kaj mi ĵus okupis la plej altan arbon en la arbaro," pludiris la Kolombo, fortigante sian voĉon ĝis ĝi fariĝis ŝriko, "kaj mi ĵus komencis kredi ke mi fine estas libera de ili, sed ili neeviteble rampas el la ĉielo! Uĥ! Serpento!"

"Sed mi ne estas serpento, mi diras!" diris Alico. "Mi estas—mi estas—"

"Nu! Kio vi estas?" diris la Kolombo. "Mi vidas ke vi provas elpensi ion!"

"Mi—mi estas malgranda knabino," diris Alico, iom dube dum ŝi memoris kiom da ŝanĝoj ŝi spertis tiutage.

"Tute verŝajne!" diris la Kolombo per tono de plej profunda malestimo. "Mi jam vidis multajn malgrandajn knabinojn, sed neniam eĉ unu kun kolo tia! Ne, ne! Vi estas serpento; ne ultilas nei tion. Mi supozas ke vi diros al mi nun ke neniam

vi gustumis ovon!"

"Mi ja gustumis ovojn, certe," diris Alico, kiu estis tre verema infano; "sed malgrandaj knabinoj manĝas ovojn samkiel serpentoj, komprenu."

"Mi ne kredas tion," diris la Kolombo; "sed se estas vere, do ili estas nur specio de serpentoj, nur tion mi diras."

Tiu estis tute nova ideo por Alico, kaj ŝi silentis dum unu aŭ du minutoj, kaj tio donis al la Kolombo oportunon pludiri, "Vi serĉas ovojn, mi tute bone scias tion; kaj kial gravas al mi ĉu vi estas malgranda knabino aŭ serpento?"

"Multe gravas al mi," diris Alico rapide; "sed mi ne serĉas ovojn, hazarde; kaj se mi ja serĉus ilin, mi ne volus viajn: al mi ne placas nekuiritaj."

"Nu, foriru do!" diris la Kolombo per paŭta tono, dum ĝi rekomfortigis sin en sia nesto. Alico kaŭriĝis inter la arboj laŭeble, ĉar ŝia kolo plurfoje implikiĝis inter la branĉoj, kaj fojfoje ŝi devis halti kaj liberigi ĝin. Post kelka tempo ŝi memoris ke ŝi plu tenas la agarikerojn en la manoj, kaj tre zorge ŝi mordetis, unue unu pecon kaj poste la alian, kelkfoje altiĝante kaj kelkfoje malaltiĝante, ĝis ŝi sukcesis reatingi sian normalan alton.

Jam de longe ŝi ne estis eĉ proksimume ĝuste granda, kaj unue la sento estis tre stranga, sed ŝi kutimiĝis post kelkaj minutoj, kaj komencis paroli al si, kiel kutime, "Nu, jen duono de mia plano sukcesis! Kiom konfuzas tiom da ŝanĝiĝoj! Mi neniam certas kia mi estos, de unu minuto ĝis alia! Tamen, mi reakiris mian ĝustan altecon: la sekva tasko estas eniri tiun belan ĝardenon—kiel fari tion?" Dum ŝi diris tion, ŝi subite trovis liberan spacon, en kiu estis malgranda domo iom pli ol metron alta. "Negrave kiu loĝas tie," pensis Alico, "tute ne taŭgus renkonti ilin ĉi- dimensia: nu, ili tute freneziĝus pro timo!"

Do ŝi rekomencis mordeti la dekstran eron, kaj ŝi ne kuraĝis proksimiĝi al la domo antaŭ ol malaltigi sin al dudek tri centimetroj.

ĈAPITRO VI

PORKO KAJ PIPRO

Dum unu aŭ du minutoj ŝi staris rigardante la domon, kaj demandante al si kion fari nun, kiam subite lakeo ekkuris el la arbaro—(ŝi supozis lin lakeo car li estis en livreo: alie, se ŝi juĝus nur per lia vizaĝo, ŝi nomus lin fiŝo)—kaj frapis laŭte sur la pordon per siaj pugnoj. Ĝin malfermis alia lakeo en livreo, kun ronda vizaĝo kaj grandaj okuloj kvazaŭ rano; kaj ambaŭ lakeoj, rimarkis Alico, havis pudritan hararon kiu bukle kovris la kapon. Ŝi tre scivolemis pri kio temas, kaj ŝi rampis iom el la arbaro por aŭskulti.

La Fiŝlakeo komencis prenante el sub sia brako grandan leteron, preskaŭ egale grandan kiel li mem, kaj tion li transdonis al la alia, dirante, per solena tono, "Por la Dukino. Invito ludi kroketon, de la

Reĝino." La Ranlakeo ripetis, per la sama solena tono, nur iomete ŝanĝante la vortordon, "De la Reĝino. Invito ludi kroketon, por la Dukino."

Post tio ambaŭ profunde klinis sin, kaj iliaj bukloj kunimplikiĝis.

Alico tiom ridis pro tio ke ŝi devis rekuri en la arbaron timante ke ili aŭdos ŝin; kaj, kiam ŝi poste elrigardetis, la Fiŝlakeo estis for, kaj la alia sidis sur la tero proksime al la pordo, rigardante stulte la cielon.

Alico timide marŝis al la pordo kaj frapis.

"Neniel utilas frapi," diris la Lakeo, "kaj tio pro du kialoj. Unue, car mi estas samflanke de la pordo kiel vi; due, car oni tiom bruas en la domo ke tute neniu povus aŭdi vin." Kaj certe ja estis eksterordinara bruego en la domo— konstanta kriado kaj ternado, kaj fojfoje granda kraŝ!, kvazaŭ telero aŭ poto

disrompiĝas.

"Bonvolu diri, do," diris Alico, "kiel mi eniros?"

"Eble havus sencon via frapado," la Lakeo daŭrigis, sen atenti ŝin, "se la pordo estus inter ni. Ekzemple, se vi estus en la domo, vi povus frapi, kaj mi povus ellasi vin, komprenu." Li suprenrigardis en la ĉielon senpaŭze dum li parolis, kaj tion Alico opiniis tute maldeca. "Sed eble li ne kulpas," ŝi diris al si; "liaj okuloj estas tre proksimaj al la supro de lia kapo. Sed ĉiuokaze li devus respondi demandojn.—Kiel mi eniros?" ŝi ripetis, laŭte.

"Mi sidos ĉi tie," la Lakeo komentis, "ĝis morgaŭ—"

Tiumomente la pordo de la domo malfermiĝis, kaj granda telero elflugis, rekte celante la kapon de la Lakeo: ĝi preskaŭ trafis lian nazon, kaj rompiĝis frapante arbon malantaŭ li.

"—aŭ la posta tago, eble," la Lakeo daŭrigis per la sama tono, precize kvazaŭ nenio okazis.

"Kiel mi eniros?" demandis Alico denove, pli laŭte.

"Cu vi ja eniros?" diris la Lakeo. "Jen la unua demando, komprenu."

Sendube: sed al Alico ne plaĉis la informo. "Estas vere aĉe," ŝi murmuris al si, "kiel la bestoj ĉiuj disputas. Sufiĉe por frenezigi onin!"

La Lakeo ŝajne opiniis ke jen bona oportuno ripeti sian komenton, laŭ varia formo. "Mi sidos ĉi tie," li diris, "sporade, dum tagoj kaj pli da tagoj".

"Sed kion mi faru?" diris Alico.

"Kion ajn vi volas," diris la Lakeo, kaj li komencis fajfi.

"Ho, ne utilas paroli al li," diris Alico senespere: "li estas tute idiota!" Kaj ŝi malfermis la pordon kaj eniris.

La pordo kondukis rekte en grandan

kuirejon, kiu estis plena de fumo de unu fino ĝis la alia: la Dukino sidis sur trikrura tabureto en la mezo, vartante bebon; la kuiristino estis klinita super la fajron, kirlante grandan kaldronon kiu aspektis plena de supo.

"Certe estas tro da pipro en tiu supo!" Alico diris al si, laŭeble, dum ŝi ternadis.

Certe estis tro da ĝi en la aero. Eĉ la Dukino kelkfoje ternis; kaj la bebo, nu ĝi ternis kaj kriegis alterne sen paŭzi dum eĉ momento. Nur du uloj en la kuirejo ne ternis, ili estis la kuiristino, kaj granda kato, kiu kuŝis apud la kameno kaj ridetis de unu orelo ĝis la alia.

"Bonvolu diri al mi," diris Alico, iom timide, ĉar ŝi ne estis tute certa ĉu estas dece ke ŝi parolas la unua, "kial via kato ridetas tiel?"

"Ĝi estas el Ĉeŝiro," diris la Dukino, "jen la kialo. Porkaĉo!"

Ŝi diris tiun lastan vorton tiom subite kaj forte ke Alico eksaltis; sed post momento ŝi rimarkis ke ĝi celis la bebon kaj ne ŝin, do ŝi kuraĝiĝis kaj plu diris:—

"Mi ne sciis ke Ĉeŝiraj katoj ĉiam ridetas; efektive, mi ne sciis ke katoj povas rideti."

"Ĉiuj povas," diris la Dukino; "kaj la plejmulto ja faras."

"Mi ne scias pri kato kiu ridetas," Alico diris tre ĝentile, tre plaĉate ĉar ŝi komencis konversacion.

"Vi ne scias multon," diris la Dukino; "kaj tio estas fakto."

Al Alico tute ne plaĉis la tono de tiu komento, kaj ŝi opiniis ke estus bone instigi alian temon por la konversacio. Dum ŝi penis elpensi temon, la kuiristino deprenis la supkaldronon de la fajro, kaj tuj komencis ĵeti ĉion atingeblan cele la Dukinon kaj la bebon—unue la fajrostangojn; sekvis pluvo de kuirpotoj, teleroj kaj pladoj. La Dukino tute ne atentis ilin, eĉ kiam ili trafis ŝin; kaj la bebo jam kriadis tiom forte ke estis tute neeble konstati ĉu aŭ ne la frapoj vundis ĝin.