Выбрать главу

"Ho, bonvolu atenti kion vi faras!" kriis Alico, supren kaj malsupren saltante pro timagonio. "Ho, ĝi trafis lian karegan nazon!" kiam nekutime granda kuirpoto tre proksimen flugis al ĝi, kaj preskaŭ forportis ĝin.

"Se ĉiu atentus siajn proprajn aferojn," la Dukino diris, per raŭka grumblo, "la mondo ĉirkaŭirus multe pli rapide ol nun."

"Kaj tio tute ne estus advantaĝo," diris Alico, kiun tre plezurigis la oportuno montri iom da ŝia scio. "Nur pensu, kiom tio ĝenus la tagon kaj la nokton! La tero bezonas dudek kvar horojn por rotacii laŭ sia akso; se vi tenas tion en la kapo—" "Rilate al kapoj," diris la Dukino, "dehaku ŝian kapon!"

Alico rigardetis iom malkviete la kuiristinon, por vidi ĉu ŝi intencas plenumi la peton; sed la kuiristino okupis sin per supkirlado, kaj laŭaspekte ne aŭskultis, do ŝi pludiris: "Dudek kvar horojn, mi kredas; aŭ ĉu eble dek du? Mi—"

"Ho, ne demandu al mi," diris la Dukino; "mi neniam povis toleri kalkulojn!" Kaj dirinte tion ŝi rekomencis varti sian

infanon, kantante ian lulkanton al ĝi, kaj forte skuante ĝin je la fino de ĉiu verso:—

Pro krio hastu veni,

kaj batu ĝis li ĉitas: Li ternas nur por ĝeni, Li scias ke iritas.

Refreno

(En kiu kunkantis la kuiristino kaj la bebo):— Aŭ! aŭ! aŭ!

Dum la Dukino kantis la duan strofon de la kanto, ŝi daŭre ĵetis la bebon fortege supren kaj malsupren, kaj la povruleto kriegis tiom ke Alico apenaŭ povis aŭdi la vortojn:—

Pro kri' mi haste venas, Kaj batas ĝis li ĉitas: Li pipran ĝuon tenas Do kiam ĝi invitas!

Refreno Aŭ! aŭ! aŭ!

"Jen! Vi vartu ĝin iom, se vi deziras!" La Dukino diris al Alico, ĵetante la bebon al ŝi dum ŝi parolis. "Mi devas pretigi min por ludi kroketon kun la Reĝino," kaj ŝi rapidis el la ĉambro. La kuiristino ĵetis paton cele ŝin dum ŝi eliris, sed ĝi nur preskaŭ trafis ŝin.

Alico malfacile kaptis la bebon, ĉar ĝi estis kuriozaforma uleto, kaj ĝi disetendis siajn brakojn kaj krurojn ĉiudirekten, "same kiel asterio," pensis Alico. La povruleto ronkadis kiel vapormotoro kiam ŝi kaptis ĝin, kaj daŭre faldis sin kaj rektigis sin, tiel ke ensume, dum la unuaj unu-du minutoj, ŝi apenaŭ povis teni ĝin.

Tuj kiam ŝi elpensis taŭgan manieron varti ĝin (nome, tordi ĝin kvazaŭ nodon, kaj poste firme teni ĝiajn dekstran orelon kaj maldekstran piedon, por ke ĝi ne maltordu sin), ŝi elportis ĝin en la liberan aeron. "Se mi ne forprenos ĉi tiun infanon kun mi," pensis Alico, "ili nepre murdos ĝin dum la venontaj unu- du tagoj: ĉu ne signifus murdi ĝin, postlasi ĝin?" Ŝi diris la lastajn vortojn pervoĉe, kaj la uleto muĝetis responde (ĝi ne plu ternis, nun). "Ne muĝetu," diris Alico; "tute ne decas esprimi vin tiel."

La bebo denove muĝetis, kaj Alico tre malkviete rigardis ĝian vizaĝon por trovi kio estas al ĝi. Ne estis ebla dubo, ĝi ja havis tre suprenturnitan nazon, pli kiel de porko ol de homo; kaj ĝiaj okuloj ankaŭ fariĝis multe tro malgrandaj por bebo: ensume al Alico tute ne plaĉis ĝia aspekto. "Sed eble ĝi nur ploradis," ŝi pensis, kaj ŝi rerigardis ĝiajn okulojn, por trovi ĉu estas larmoj.

Ne, ne estis larmoj. "Se vi fariĝos porko, kara," diris Alico, serioze, "mi tute ne plu zorgos pri vi. Atentu!" La povruleto denove ploris (aŭ muĝetis, ne eblis distingi), kaj ili plu marŝis silente.

Alico ĵus komencis pensi, "Nu, kion mi faru pri ĉi tiu ulo, kiam mi reportos ĝin hejmen?" kiam ĝi denove muĝis, tiom forte

ke ŝi alarmite rigardis ĝian vizaĝon. Ĉifoje ne eblis erari: ĝi estis vera porko, nek pli nek malpli, kaj ŝi sentis ke estus tute absurde se ŝi plu portus ĝin.

Do ŝi metis la uleton sur la teron, kaj kun granda sento de liberiĝo ŝi rigardis ĝin rapide fortroti en la arbaron. "Se ĝi plenkreskus," ŝi diris al si, "ĝi fariĝus ege malbela infano: sed ĝi estas iom bela porko, mi opinias." Kaj ŝi komencis pripensi aliajn infanojn kiujn ŝi konis, kiuj povus esti tre bonaj porkoj, kaj ŝi ĝustekomencis diri al si, "se oni nur scius kiel ĝuste ŝanĝi ilin—" sed tiam ŝin iomete alarmis vidi la Ĉeŝiran Katon sidanta sur branĉo de arbo kelkajn metrojn for.

La Kato nur ridetis vidante Alicon. Ĝi aspektis bonhumora, ŝi pensis: tamen ĝi ja havis tre longajn ungojn kaj multegajn dentojn, do ŝi sentis ke necesas respektoplene trakti ĝin.

"Ĉeŝira Kaĉjo," ŝi komencis, iom timide, ĉar ŝi tute ne sciis ĉu al ĝi plaĉos tiu nomo: tamen, ĝi nur iom pli larĝe ridetis. "Nu, ĝi estas bonhumora ĝis nun," pensis Alico, kaj ŝi pludiris, "Bonvolu diri al mi kiudirekten mi iru de ĉi tie?"

"Multe dependas de kien vi volas iri," diris la Kato.

"Ne multe gravas kien—" diris Alico.

"Do ne gravas kiudirekten vi iros," diris la Kato.

"—se nur mi iros ien," Alico aldonis klarige.

"Ho, nepre vi faros tion," diris la Kato, "se vi sufiĉe longe marŝos."

Alico opiniis ke ne eblas nei tion, do ŝi provis alian demandon. "Kiaj homoj loĝas ĉi

tie?"

"Tiudirekte," la kato diris, gestante per sia dekstra piedo, "loĝas Ĉapelisto: kaj tiudirekte," gestante per la alia piedo, "loĝas Marta Leporo. Vizitu kiun vi volas: ambaŭ frenezas."

"Sed mi ne volas iri inter frenezulojn," Alico komentis.

"Ho, estas neeviteble," diris la Kato: "ni ĉiuj frenezas ĉi tie. Mi frenezas. Vi frenezas."

"Kiel vi scias ke mi estas freneza?" diriis Alico.

"Vi devas esti," diris la Kato, "se ne, vi ne venus ĉi tien."

Alico tute ne opiniis ke tio estas pruvo: tamen, ŝi pludiris: "Kaj kiel vi scias ke vi estas freneza?"

"Unue," diris la Kato, "hundo ne estas freneza. Vi konsentas pri tio?"

"Mi supozas ke jes," diris Alico.

"Nu, do," la Kato daŭrigis, "hundo grumblas kiam ĝi estas kolera, kaj skuas sian voston kiam ĝi estas feliĉa. Nu, mi grumblas kiam mi estas feliĉa, kaj skuas mian voston kiam mi estas kolera. Sekve, mi estas freneza."

" Mi nomas tion ronronado, ne grublado," diris Alico.

'Nomu ĝin laŭvole," diris la Kato. "Ĉuvi ludos kroketon kun la Reĝino hodiaŭ?"

"Tio multe placus al mi," diris Alico, "sed mi ankoraŭ ne ricevis inviton."

"Vi vidos min tie," diris la Kato, kaj ĝi ekmalaperis.

Tio ne multe surprizis Alicon, car ŝi komencis bone kutimiĝi al la okazo de strangaj eventoj. Dum ŝi ankoraŭ rigardis la lokon kie ĝi estis, ĝi subite reaperis.

"Ankaŭ, kio okazis al la bebo?" diris la Kato. "Mi preskaŭ forgesis demandi tion."

"Ĝi fariĝis porko," Alico respondis tre trankvile, kvazaŭ la Kato revenis tute nature.

"Mi kredis ke tiel estos," diris la Kato, kaj remalaperis.

Alico atendis dum kelka tempo, duone atendante ke ŝi revidos ĝin, sed ĝi ne aperis, kaj post unu-du minutoj ŝi plu marŝis direkte al la loĝloko de la Marta Leporo. "Mi jam vidis capelistojn," ŝi diris al si: "la Marta Leporo estos multe pli interesa, kaj eble, car nun ne estas majo, ĝi ne estos ege

freneza—almenaŭ, ne tiom freneza kiom dum marto." Dirante tion, ŝi suprenrigardis, kaj denove jen la Kato, sidanta sur branco de arbo.

"Ĉu vi diris porko aŭ korko?" diris la Kato.