Выбрать главу

Claude Piron

La bona lingvo

1. Enkonduke

La bona lingvo

Pri la bona lingvo mi babilos kun vi, se vi konsentas. «Bona kiurilate?» vi demandas sendube, konscia pri la multaj sencoj de tiu vorto. «Ĉiel», mi respondas. Ĝuste tion mi ŝatas pri tiu lingvo, ke laŭ tiom da aspektoj ĝi bonas al mi.

Bona en la senco bongusta, ekzemple. Mi ĉerpas ĝuon el ĝi, kompareblan kun la plezuro, kiun havigas bona manĝo aŭ vino riĉ-aroma. Bona kiel bona muziko: orelplaĉa, melodia, ĝojdona per la simpla harmonio de siaj sonoj. Bona, kiel oni parolas pri bona ŝerco: trafa mi trovas ĝin, kapabla bele kaj laŭcele tuŝi. Bona, kiel bona okazo. Vi sopiris havi libron elĉerpitan, kaj jen hazarde en brokanta librejo vi trovas ĝin. Ne perfektan: iom makulitan, kaj kun unu aŭ du paĝoj ete ŝiritaj. Sed ĝi malmulte kostas, kaj vi akceptas ĝin kiel trezoron. Simile, esperanton oni povas senti trezoro: ne perfekta, tute certe, sed tio estas bonaĵo; se perfekta, ĝi impresus malpli home. Gravas, ke ĝi kontentigas, ĉar ĝi respondas al sopiro. Bona trovaĵo multaj sentas ĝin.

Morale bona, ankaŭ, ĉar ĝi havas konsideron por la etuloj, por tiuj, kiuj ne apartenas al prestiĝaj kulturoj aŭ al favorata sociklaso. Estas pensige vidi, kiel altranguloj miskomprenas sin reciproke, fuŝ-uzante lingvojn, kiujn ili ne regas, aŭ kiel ĝenate ili rilatas inter si pere de tradukistoj, malgraŭ la longaj studoj, la potenco, la povo ne ŝpari. Dum ĉe ni plej ordinaraj homoj, sen mono, sen diplomoj, interkompreniĝas kvazaŭ propralingve. Jes, morale bona, ĉar ĝi montriĝas pli justa ol iu ajn alia metodo interkulture komuniki.

Psikologie bona. Ĝi estas kvazaŭ modelo de psika sano. La plimulto el la lingvoj estas nek tre konsekvencaj, nek tre liberaj. Sed nia bona lingvo portas koheron al plej alta supro, kaj lasas al ni pli da libera elekto, en la maniero esprimi nin, ol iu ajn alia komunikilo. Tre rigora ĝi estas, kaj postulas disciplinon (ni nur pensu pri la n-finaĵo), sed kadre de tiu rigoro, kiom da libereco ĝi havigas al ni! En kiu lingvo eblas elekti laŭplaĉe inter mi vin dankas, mi dankas vin kaj mi dankas al vi? Inter li ludas gitaron kun fervoro kaj li fervore gitaras? Precize la rigora senco de la finaĵoj liberigas la koron kaj la menson, stimulas kreemon fekunde. Tial spontaneco trovas en ĝi eblojn plene disvolviĝi, kiuj ne havas similon alilingve. Kiu scias tiel bele akordigi rigoron kun libereco, penson kun sento, tiu estas psike enviinde sana.

Bona en la senco bonkora. Helpema, kiel bona amiko. Kiom da problemoj ĝi helpas solvi ĉe vojaĝantoj! Kiom da ĝojo ĝi alportas, vibrigante la korojn samtakte, kreante tiujn okazojn, en kiuj ni interkulture retroviĝas, ĉefe por amikumi, laŭ la bela, profunde homa esprimo de Roger Bernard! Kiel bone ni sentas nin, babilante per ĝi! Intensan dankemon mi sentas, kiam mi pensas pri tiu aspekto de ĝia boneco: ĝi stimulas bonajn sentojn, kiuj igas la vivon pli riĉa. Ĝi disradias bonecon.

Bona lingvo, kontraste al malbona lingvouzo. Kion signifas uzi malbonan lingvon? Neklara esprimo, eble. Tamen ni diras, ke tiu aŭ tiu bone parolas aŭ verkas, tiu alia malbone. Devas esti io ĝusta en tiu juĝo, eĉ se la meza esperantisto ne povus taŭge precizigi, kio. Jes, pli bona lingvo kaj lingvo malpli bona ekzistas tiusence. Sed kio estas la bona lingvo?

Pri tiu bona lingvo – en la diversaj sencoj de la vorto – mi ŝatus dividi kun vi la fruktojn de mia meditado. Sed, kiam mi traktos pri punktoj, pri kiuj homoj disopinias, bone konsciu, ke mi esprimos nur mian senton, aŭ la konkludon de mia pripensado, ne «veron», kiun mi volus trudi, timante, ke, se oni ne respektos ĝin, esperanto disfalos.

Mi fidas je la sana prudento de nia kolektivo. Esperanto, kiel ĉiu vivanta lingvo, prezentas diversajn formojn; ili estas kelkfoje tre rivalaj, ĉar ili spegulas konkurajn konceptadojn pri la esenco de monda komunikilo. Eble du formoj de esperanto kunekzistos senĝene, same kiel nun kunekzistas la brita kaj la usona formoj de la angla. Sed pli probable la historia evoluo favoros unu el tiuj formoj. Miaopinie, neniu aŭtoritato elektos. Decidos, nekonscie, la uzantaro, laŭ ekvilibro inter bezonoj kaj ebloj, inter diversaj manieroj taksi belecon kaj klarecon. Instinkte ĝi trovos, kio plej bone taŭgas por ĉiuj en la lingvo-evoluiga ludo. Tiel ja lingvo disvolviĝas. Kaj, kvankam tion multaj ŝajne ankoraŭ ne rimarkis, esperanto ne plu estas projekto; ĝi estas lingvo.

Jes, pri ĉio ĉi mi dezirus ĉi-verke babili. Sed, eble, unue, mi klarigu, kial.

Iom pri la fono de ĉi tiu verko

De pluraj flankoj oni petas min verki broŝuron por difini mian starpunkton pri esperanto iom pli detale ol en la kelkaj artikoloj, kiujn mi publikigis. Mi tion des pli volonte faros, ĉar mi ricevas, letere aŭ parole, multajn demandojn pri tiu aŭ alia punkto, kaj ofte mi pensis, ke estas bedaŭrinde ne publikigi la respondojn, ĉar, kiel ajn subjektivaj ili estas, ili povas interesi pli ol unuopulon.

Mi ĵus uzis la vorton subjektiva. Iom da komentado necesus tiurilate. Mi ŝatus objektivi. Sed de pluraj jardekoj nun mi observadas diskutojn pri lingvoj, en kadroj plej diversaj, kaj ĉiufoje min frapas la konstato, ke objektiveco tiukampe aperas neebla. Kial? Verŝajne ĉar lingvo estas tiel intime ligita al la kerno de nia konscio pri ni mem kaj pri nia identeco, samkiel al la prarilatoj kun tiuj, kiuj instruis al ni paroli (plej ofte la patrino), ke nia sinteno pri ĝi estas multe pli ol intelekta starpunkto, eĉ se tion ni ne povas vidi mem: ĝi estas interplektita kun primitivaj sentoj kaj emocioj kuŝantaj tre profunde en ni, kiuj sen nia scio enmiksiĝas tuj ĉe mencio de lingvo. Tial diskuto pri lingva punkto emas eksciti nin pli ol la situacio pravigus.

Objektivi mi do provos, sed kun plena konscio, ke, plej probable, ne prosperos al mi. Por ke vi povu rigardi miajn konsiderojn kun kiel eble plej granda distanco – t.e. por ke vi povu juĝi, kion mi ĉi-sube diros, restante kiel eble plej libera, plej neinfluata de mi – mi tuj klarigos la fontojn de mia prilingva subjektiveco. Pli bone komprenante, kiel kaj kial mi alvenis al mia nuna vidpunkto, vi povos pli ĝuste taksi, kiom ĝi validas via-kaze. Mi esperas, ke vi bonvolos afable pardoni tian sinprezenton: ĝi ŝajnas al mi necesa, por ke ĉio estu klara inter ni. Se tiu historio ne interesas vin, transiru tuj al la dua ĉapitro.

Stranga esperantisteco

Mia intereso pri lingvoj sendube fontas el mia junaĝa malkovro de esperanto, kiu okazis jene. Mi estis naŭjara, kiam trafis en miajn manojn multlingva presita papereto, kiu akompanis tiuepoke (1939, 1940) filmojn produktatajn de la firmao Gevaert. Ĝi entenis du partojn; la dua titoliĝis Garantio kaj pri la unua mi memoras nur, ke ĝi komenciĝis per la vorto Senpaga. Tiu vorto kvazaŭ hipnotigis min, tiom ĝi malsimilis al sia traduko en la aliaj lingvoj. Kaj jen fulme ekkompreno ekbrilis en mi: en mia loka dialekto, ja, /sẽ/ signifas «sen» kaj /pají/ «pagi». Ke en tiu lingvo kun la stranga nomo (stranga per tio, ke ĝi elvokis nek landon nek popolon) la franca gratuit esprimiĝas per unu vorto kunmetita el la ideoj «sen» kaj «pagi», tio estis pli ol mirinda: admirinda. Tiusekunde mi enamiĝis al la lingvo. Kaj mi decidis, ke iam mi scios ĝin.

Dum du jaroj mi provis trovi manieron lerni la miraklan lingvon, sed vane. Mi trovis en la granda franca vortaro Larousse mallongan klarigon indikantan la funkcion de ĉiu finaĵo, kaj per ĝi mi analizis mian Gevaert-dokumenton, pli kaj pli admire, sed ankaŭ pli kaj pli malĝoja pri la nepovo lerni plu. Unu el miaj onkloj estis siatempe esperantisto kaj ankoraŭ havis librojn pri la lingvo, sed li loĝis malproksime kaj pri lia iama aparteno al la movado mi eksciis nur post pluraj jaroj.