Выбрать главу

Ni do povas klarigi al la lernantoj, ke esperanto estas libera lingvo, en kiu oni ne rajtas postuli. Sed oni rajtas esperi kaj konsili. Tiu zamenhofa respondo ĝenerale kontentigas. La klaso denove spiras libere. Mi havas neniun eblon taksi, kio okazas en la mondo ĝenerale, sed mia impreso estas, ke la nunaj lernantoj pli bone sentas la lingvon ol iliaj antaŭuloj, verŝajne ĉar la kursgvidantoj mem pli bone sentas ĝin. Estus do ne mirige, se la evoluo kondukus al laŭgrada forlaso de la senutilaj grekaĵoj.

Kompreneble, tiu evoluo plu vekos reziston. Leginte la ĉi-supran paragrafon pri memlerne, kelkaj diros: «mi ne sentas la du vortojn ekzakte samaj; kvankam mi ne povas difini, kio, estas io plia en aŭtodidakte». Kompreneble estas io plia: ĝi havigas pli altan memtakson. Oni sentas sin pli altnivela – nobela, aŭ, grekece, aristokrata – se oni parolas greke, ol se oni parolas la normalan, ĉiutagan lingvon, tiun de la «plej malriĉaj kaj senkleraj vilaĝanoj». Kaj la deziro senti sin pli alta estas tre potenca forto en homaj aferoj. Tial eble dum longa tempo ambaŭ formoj de lingvo kunekzistos.

Kaj eble mi plene malpravas, kaj komplete venkos la grekeca esperanto, konkerante iom post iom la tutan mondon ĝis nun fremdan al ĝi … Se tiel, tio signifos, ke la mutacio okazis tro frue, aŭ ke entute ne temis pri mutacio. Ke la bezono senti sin supera estis tro forta ĉe tro multaj, por ke egalecaj rilatoj havu ŝancon prosperi.

Kelkaj jarcentoj pasos, jarmiloj eble. Kaj la konfuza, nebula sopiro homara al demokratiaj rilatoj plu agos en la ombro, subkonscie, ĝis ĝi enkarniĝos en nova lingvo kapabla realigi ĝin, lingvo konforma al la psikolingvikaj leĝoj de egaleca homa komunikado. Kontraŭaj fortoj provos dispremi ĝin aŭ devojigi ĝin de ĝia vojcelo. Sed al ili ĝi rezistos: ĝi ekzistos, ĝi persistos. Sub tute alia formo, eble, ĝi provizos la homaron per bona lingvo.

7. Bona lingvo literatura

La estonta verkisto

Vivanta lingvo naskas literaturon. Estas do normale, ke ankaŭ esperanto literature servu. Sed la verkisto, kiu vere influos la evoluon de la lingvo en la direkto de ĝia plejboneco, de ĝia kerna esenco, ankoraŭ ne vere montriĝis, kvankam kelkaj proksimis al tiu funkcio.

Miaopinie, tiu verkisto nepre aperos. Li verkos librojn, kiuj allogos tre ampleksan parton de la lingvokolektivo, pro ilia enhavo (temos ja pri iu, kiu havos ion por diri, kaj ne iu, kiu verkos amatore, pli por ludi per la lingvo ol por ion komuniki), sed ankaŭ pro ilia stilo. Estos iu, kiu bonege regos la ordinaran lingvon, la «realan», kiel mi ĉi-verke nomis ĝin. Li plene rezignos pri la novformoj, kiuj ne eniris la parolan esperanton, ĉar la beleco de lia stilo baziĝos sur plena ekspluato de la esprimo-ebloj, kies riĉecon konstante rivelas la formoj spontane ŝprucantaj, kiam esperantistoj komunikas inter si.

Tiu talentulo verkos nek por la propra gloro, nek por ŝanĝi la lingvon aŭ ĝin evoluigi laŭ sia teorio. Li verkos, ĉar li estos verkisto, kaj do ne povos ne verki. Kaj, ĉefe, li verkos por la publiko, kun granda respekto al tiu, kaj sekve al la speco de lingvo, kiun ĝi uzas. Sed ĉar li estos ege talenta, li uzos ĝin multe pli bele ol tio okazas en konversacioj kaj ordinara korespondado.

Miaopinie, li tute ne, aŭ tre malmulte, uzos grekaĵojn. Nek estos lia komunikilo la okcidenta sublingvo. Li ne bezonos unue verki kiel okcidentano, kaj poste korekti sin, anstataŭigante ornitologia per birda (aŭ birdoscienca), hidraŭlika per akva kaj sekundara per duagrada. Li nature sentos, ke ju pli simpla la formiĝo, des pli bela la stilo, ĉar des pli pure esperanta. Li do havos efikon malan al tiu de Kalocsay kaj Waringhien.

Tiuj kredigis al la publiko, ke esperanto ne povas per si mem beli. Ili komunikis al la amasoj, aŭ al la parto, kiu interesiĝas pri literaturo, sian nefidon kaj malestimon al esperanto. Siajn antaŭjuĝojn. Ne tiel la priparolata verkisto. Lia influo estos rivela: li malkaŝos al la esperantistaro, ke ĝi posedas trezoron, kiun ne eblas elĉerpi, ĉar kombineblo estas senfina, kaj la kombineblaj eroj en la ordinara lingvo sufiĉe abundas por respondi al ĉiuj bezonoj.

Komence de mia enmovada vivo, mi legis poemon, kies aŭtoron mi forgesis, sed kies unua verso definitive fiksiĝis en mia memoro:

Nigraj nuboj dense noktas sur ĉielo …

Simile min tuŝis la versoj de Kurzens:

Ankoraŭ devas fajri vera tago, Ankoraŭ devas nigri vera nokto, Ne povas ja de grizo ĉio pleni.

kaj de multaj aliaj poetoj, inkluzive la ŝatindan unuverson de Waringhien (Maura):

Abelo lasta zumas super la lasta rozo.

Tiaj juveletoj montras la vojon, kiun sekvos la aperonta verkisto. Ili impresas ege bele, arte, kortuŝe. Sed ili ĉerpis nenion ekstere. Ili uzas plej simplan vortprovizon. Ili indikas, el kio konsistas literatura lingvo senpere alirebla al ordinara, neokcidenta esperantisto.

Literatura lingvo: io alia ol la ĉiutaga

Pro psikologiaj kaŭzoj, aluditaj en la unua ĉapitro, kiujn detaligi ĉi tie estus tro longe, prilingvaj diskutantoj emas atribui al la kunparolanto starpunkton pli ekstreman ol tiu efektive havas: emocio (eĉ ne konsciata) favoras trosimpligon. Krome, io puŝita ĝis-ekstreme estas pli facile komprenebla, kaj atakebla, ol pli nuanca konceptado. Tial, verŝajne, kiam mi traktas pri la punktoj ĉi tie konsiderataj, oni ofte miskomprenas min, kaj kredas, ke mi malakceptas la diferencon inter la literatura lingvo kaj la ordinara. Alivorte, oni riproĉas, ke mi rekomendas la uzon de banala lingvaĵo, simila al tiu, kiun oni uzas en ĉiutagaj konversacioj.

Tion diri estas misformi mian penson. Mi forte kredas je literatura lingvo, do je lingvo plejplej malbanala. Sed kio vekas senton pri banaleco? Nekonscia statistikado. Nesciate, nia menso konstante klasas tion, kio trafas ĝin, kaj atribuas al la koncerna afero statistikan situon: ĉiama, oftega, ofta, mezofta, malofta, ege malofta, neniama. Niaj ideoj pri certeco kaj probableco tiamaniere estiĝas. Suno ĝis nun leviĝis ĉiumatene, sekve sunleviĝo lokiĝas en la kategorio «ĉiama»: estas do certe, ke ankaŭ morgaŭ ĝi elnoktigos nin. Malofte neĝas en novembro ĉi-regione, sed tio kelkfoje okazas: estas do probable, ke ankaŭ ĉi-jare novembro montriĝos senneĝa. Ankaŭ pri lingva esprimado nia menso, nekonscie, konstante statistikas, tiel ke ni povas diri al ni: tio estas banala, tio ne; tio estas normala, tio ne.

Pro tio miaopinie eraras la francaj esperantistoj, kiuj emas uzi ci anstataŭ vi por traduki la francan pronomon tu. Se, en diversaj medioj, vi surbendigos cent horojn da spontana esperanto, tutmonde, kaj analizos tiun materialon, vi rimarkos, ke ci ne aperas en via specimeno. Male, se vi registros franclingvajn konversaciojn sammediajn, vi rimarkos, ke tu ofte diriĝas. Vi rimarkos ankaŭ, ke en tiuj situacioj, kiam franclingvanoj diras tu, esperantistoj diras vi, ne ci. Tiujn faktojn, ĉiu lingvano kun mondaj rilatoj mense (sed ne necese konscie) registras. Uzante ci en teksto, vi do elvokas en via leganto impreson de strangeco, de malofteco, kiu ne sentiĝas, kiam franclingvano legas tu-frazon. Alivorte, la ci-uzantaj roluloj ne parolas normale kaj tiu formo en literatura verko praviĝas nur, se oni deziras krei etoson de nenormala medio, la etoson, kiun oni elvokus en la angla, anstataŭigante you per thou.